Cindy Mckee Published on October 31, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
change.org ne estas change.gov
Posted on November 29, 2008
18 comments (latest 10 months ago)
Koŝmaro de Petro Desmet
Posted on November 12, 2008
32 comments (latest 6 months ago)
Obama
Posted on November 5, 2008
44 comments (latest 11 months ago)
Ĉinesko Yexingchuan, hajkoj
Posted on November 1st, 2008
7 comments (latest 9 months ago)
Gravaĵoj en ipernity-personaj tuŝoj, tutmonda skalo
4 comments (latest 12 months ago)
Kuiru mondo
Posted on October 22, 2008
6 comments (latest 12 months ago)
La plej bonega uzo de la interreto
Posted on October 16, 2008
Americans Don't Need Esperanto Tears 2
Posted on October 13, 2008
39 comments (latest 10 months ago)
Americans Don't Need Esperanto Tears
Posted on October 9, 2008
68 comments (latest 12 months ago)

Member tags

Cindy Mckee
Jakvo
Jean Bosco Malanda
Celumio

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 595 times

Gravaĵoj en ipernity-personaj tuŝoj, tutmonda skalo

Friday October 31, 2008 at 12:17PM

Jean Bosco skribas personan raporton pri la terura situacio en Kongolando: www.ipernity.com/blog/jbmalanda/103643

Celumio volas interparoladon pri la malpurigitaj manĝaĵoj produktitaj en Ĉinujo, kiuj malsanigas kaj mortigas: www.ipernity.com/blog/celumio/104336

"La skandalo pri lakto kaj laktoproduktoj infektitaj de la industria kemiaĵo melamino jam malsanigis pli ol 50 000 infanoj trans Ĉinio kaj kondukis al la morto de minimume kvar beboj." fonto: eventeo.net - Laktoskandalo

Ipernity rapide fariĝis loko por informi aliajn pri gravaj okazaĵoj, interparoli pri tio, kaj eĉ interagi! Kiam oni legas personan sciigon, la novaĵo estas pli korfrapa, tuŝas onin pli profunde, kaj ĉi tie, ni ankaŭ havas la eblon respondi persone. Tiu person-al-persona kontakto ŝanĝas la socian dinamikon. Mi jam ne estas tiel apatia pri malproksima lando; mi volas studi pri ĝi, mi volas fari ion, mi volas protesti al iu.

noto: kio diable estas bona Esperanta vortesprimo de 'grassroots': pri ordinaraj personoj kiuj konsistigas fundamentan politikan/ekonomian grupon (ofte temas pri movado spontanea) ?

4 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
Jam esti en Esperanto-movado diskuto pri du sintenoj : desuprismo (tio estas agado per konvinkante la gravulojn, la estrajn rondojn.
kaj la alia vidpunkto estas desubismo, tio estas progreso pere de individua konvinko kaj agado de la ordinaraj homoj.
Do tiu ĉi lasta vorto aludas al sama koncepto ol "grassroots".
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ha, Roland, eble vi pravas! Mi neniam pensis pri desubismo ĝuste tiumaniere; tio estus etendiĝo de la signifo, ĉu ne? Nu, laŭ mia menso, ne temas pri spontanea agado, sed intenca laboro cele al....ĉefe, la venko de Esperanto. Sed, se ni uzas ĝin pli 'elaste'......jeeees. Dankon.
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Jakvopro says:
Pardonu Cindy ke mi ne tuj reagis ĉi posttagmeze al demando, sed nia diskuto tiel viglis ke mi lasis pasi la reagon al vorto grassroots. Plej simpla vorto estas baza/ bazo. Iom ordinara.
Do je baza laboro, iom instinkte (pardonu al aktivuloj honestaj kiuj estas la apogilo de la ideo Esperanto.
Eble mi troigas nun, plej mala al zelota?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
www.ipernity.com/blog/jakvo/104322

Nu, baza aktivado, aŭ baza laboro funkcius bele foje. Do nun, mi havas du vortojn -- unu zelota, unu malzelota. :)
Kaj jes, mi skribos cele al la legantaro, do elektos miajn vortojn por dezirata efekto.
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...