Cindy Mckee Published on October 22, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Koŝmaro de Petro Desmet
Posted on November 12, 2008
32 comments (latest 6 months ago)
Obama
Posted on November 5, 2008
44 comments (latest 12 months ago)
Ĉinesko Yexingchuan, hajkoj
Posted on November 1st, 2008
7 comments (latest 9 months ago)
Gravaĵoj en ipernity-personaj tuŝoj, tutmonda skalo
Posted on October 31, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Kuiru mondo
6 comments (latest 13 months ago)
La plej bonega uzo de la interreto
Posted on October 16, 2008
Americans Don't Need Esperanto Tears 2
Posted on October 13, 2008
39 comments (latest 10 months ago)
Americans Don't Need Esperanto Tears
Posted on October 9, 2008
68 comments (latest 13 months ago)
Bildostrioj
Posted on October 8, 2008
1 comment (latest 13 months ago)

Member tags

Imre Szabo

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 735 times

Kuiru mondo

Wednesday October 22, 2008 at 11:22PM


Kuiru mondo
estas nova grupo -- estas Google-grupo, ĉar oni povas ricevi la receptojn rekte en la leterkesto, kaj rapide sendi demandon, komenton, aŭ konsilon; ni povas babili ĝis kontento (aŭ ĝis sato) pri la kuirado.

Mi esperas provi novajn receptojn de ĉirkaŭ la tero. Mi jam kuiris la hungaran perkelton, kaj intencas provi la vegetaran version! (Jes, mi estas vegetaranino, do ne gustumis la unuan version)

Ĉu vi scias alian manieron krei 'eternan giston'?? Mi enmetis mian manieron. Kaj sendube, mian ĉokoladan kukon:

Senova ĉokolada kuko

kafkulero = 5ml
supkulero = 15ml

Ingrediencoj

1 1/2 tasoj da faruno
1/2 taso da kakao
1/2 kafkulero da natria bikarbonato
1/2 kafkulero da salo
1 taso da sukero
1/2 taso da oleo (mi uzas linoleon)
1 taso da kafo
2 kafkuleroj da vanilo
2 supkuleroj da cidra vinagro

1. Antaŭvarmigu la fornon ĝis 375 F (190 C) gradoj. Preparu la
bakpleton (mi uzas por ĝi 20x20 cm/ojn grandan) per baksprajo aŭ ŝmiru
ĝin per oleo aǔ margarino kaj ŝutetu kakaon sur ĝin.

2. Miksu la sekajn ingrediencojn -- la unuajn 5 ingrediencojn. En
aparta bovlo, miksu la likvajn ingrediencojn, krom la vinagro. Verŝu
la likvaĵon en la sekan miksaĵon, kaj plene enmiksu.

3. Lasta ingredienco -- rapide enmiksu la vinagron. Ĝi reagos kun la
natria bikarbonato, kaj vi vidos palajn kirlojn en la miksaĵo.

4. Baku ĝin dum 25--30 minutoj.

Mi kutime servas la kukojn sen glazuro.
------

Kiel vi povas vidi, mi forgesis mencii ke oni verŝas la miksaĵon en la bakpleton, tiam bakas. Se vi aliĝas, kaptu miajn erarojn, mi petas!

6 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon, interese por mi.

Baksprajo estas nova vorto por mi, klarigu gxin kaj eble liveru alilingvan ekvivalenton.
MI tute ne malakceptas gxin,r mi nure petas vin pri klarigo. (Cxu gxi estas similfunkcia, kiel
bakpulvoro... aux mi demandas tute stulte).
Posted 13 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 13 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Jes, kara. Baksprajo enhavas oleon, propulsilon aŭ pelilon, kaj lecitinon. Oni sprajas la bakpleton aŭ paton por ke la manĝaĵo ne algluiĝas al la pato; ne adheras. Kutime, per la sprajo, oni ricevas malpli da oleo ol ŝmiri ĝin mane per oleo. Kaj ĝi funkcias tre bone.
Mi ne konas la vorton en aliaj lingvoj. Sed ofte, oni diras la markonomon, Pam.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇pro says:
Bonvolu aldoni viajn receptojn en eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ni faros tion!
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Steven Brewer says:
Mi dum longe volas krei retpaĝaron en kiu oni povas divi vidaĵojn pri kio okazas kiam oni provis kuiri laŭ recepto de alia lando. Oni povas montri kion oni faras en la butiko serĉante nekonatajn enhavaĵojn, en la kuirejo, kaj poste en la manĝejo dum oni provas iun fremdan manĝon. Eble oni povus fari tion per grupo ĉe Ipernity.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Tio estas bonega ideo, kaj mi konas la kuiriston kiu povas fari tion -- Nikolas, kiu faras filmojn ĉe: farbskatol.net/dotclear/index.php?Kuirarto
Kaj vi estas la dua persono kiu sugestis grupon en ipernity. Do...estus bona ideo, evidente!
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...