About this blog

Cindipensoj

Referencoj Alklaku por viziti listojn de vortaroj, lernejoj, ktp

  • 103 posts
  • 29 886 visits / 1 comment
June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

Favorite blogs

Jarmila Rýznarová's Blog
11 posts
Jacek's Blog
21 posts
Esperanto kaj ni
21 posts
Thierry Salomon's Blog
84 posts
Aleksandro Horváth's Blog
125 posts / 1 comment
Jakvo's Blog
75 posts
Zhang Xuesong's Blog
141 posts
Blogo de Ora Mezo
79 posts
Dimitrije Janicic's Blog
52 posts / 6 comments
Ajnaĵoj
23 posts / 1 comment
ipernity's Blog
113 posts / 19 comments

June 29, 2009

Hundo sur ĉeno (ĉenita)

Hundo sur ĉeno
--laŭ ĉinesko Huanxisha

Vi palpas ĝin viscere
vualas vin ekstere
Li vundus vin severe
se penso eĉ emanus.
Estiĝas efemere
memeco. Pasis, vere.


7,7,7/77,7
rimaranĝo: a a a x a a

Mi skribis tion jambe, sed oni ne devas uzi fiksitan ritmon en ĉinesko, ĉar la silabro-nombro en linioj ofte varias; linio povas esti para, la sekva nepara; ekz, 3-silabra linio sekvata de 6-silabra linio.

Published at 20:23 ( 2 comments / 68 visits )
This post is public

June 28, 2009

Kunlaboru per OpenOffice

Kiom da vi scias pri la kunlabora eblo de OpenOffice? Oni povas enŝalti markadon de ŝanĝoj al dokumento. Poste, alia persono povas rigardi la ŝanĝojn, akcepti aŭ malakcepti la ŝanĝojn. Tre utile dum kunverkado aŭ provlegado.
En la menuo Redakti -> Ŝanĝi -> Registri, oni markas registradon de ĉiu ŝanĝo al dokumento. En sama menuo: Redakti -> Ŝanĝi -> Vidigi, oni ŝaltas videblecon de la ŝanĝoj. La kolorojn, kompreneble, oni povas ŝanĝi.

elektu-registriĝi-kaj-videbligi
elektu-registriĝi-kaj-videblig…

Mi decidis ruĝigi forigatajn ŝanĝojn kaj bluigi aldonatajn vortojn. Do, mi iris al Iloj -> Agordaĵoj -> OpenOffice.org Verkilo -> Ŝanĝoj, kaj elektis tiujn kolorojn. Rimarku kolorojn sube. Kaj rimarku la vertikalan linion apud ĉiu linio kiu enhavas ŝanĝojn. En tiu sama menuero estas eblo ŝanĝi la koloron de tiu marko. (mi lasis)

ŝanĝoj-registritaj-kaj-vidigitaj
ŝanĝoj-registritaj-kaj-vidigit…

Se vi estas la persono kiu rigardas la ŝanĝojn -- post iu sendas la dokumenton al vi -- kaj volas akcepti aŭ malakcepti, iru al Redakti -> Ŝanĝoj -> Akcepti aŭ malakcepti:

akcepti-ŝanĝojn
akcepti-ŝanĝojn



La markoj malaperos post (mal)akcepto. Vi havos belan dokumenton!

Published at 22:09 ( 4 comments / 51 visits )
This post is public

June 28, 2009

Neda

Neda
—laŭ ĉinesko Pozhenzi


Persio regata
de menso obseda
Kantas antikvaj voĉoj
pri kulturo hereda-
aldonu Neda

Spirita gvidanto
spirito poseda
Kantas juna spirito
leviĝas voĉo pleda
memoru Neda



Mi havis tempon hodiaŭ legi pri Neda. Kaj mi skribis tion. Kvankam, mi kredas ke oni elparolas Neda - Nida, mi rimis vortojn uzante la literumadon.


Ŝia nomo estis NEDA

Published at 00:29 ( 6 comments / 70 visits )
This post is public

June 19, 2009

Fero

Fero
--laŭ ĉinesko Daolianzi

I.
al mia
mondsfero
minacas timafero
juna stelo lumiĝas
tra hejma atmosfero
II.
forĝfajro
de fero
en via fotosfero
fulmegas trans vakuo
sen franĝa interfero

------------

Tio estis tre amuza; mi ĝuis fari tion. Vere, venu al tiu grupo: http://www.ipernity.com/group/cxinesko























Published at 18:47 ( 1 comment / 134 visits )
This post is public

June 16, 2009

Al Jakvo

Al Jakvo
(al mia kunbatalanto, kiu estimas la ĉineskon (Bonan feriadon!)
—laŭ ĉinesko Wanghaichao (Rigardo al Martajdo)

Griza knabo
revante en
via Antverpeno
Elpaŝas vi
interŝanĝas
revojn por agpeno
en mondareno
Nehaltigebla
fenomeno
malgraŭ batoj
kaj malica veneno

Flandra indiĝeno
inda flamulo
SAT-gangreno
vi batalas
ĝin bruligas
ĝis nulaparteno
ĉe virtkunveno
Proletfleg-penso
daŭra treno
tra kapo kaj
fajro en abdomeno




Wanghaichao(Rigardo al Martajdo) havas du 11-versajn strofojn de 446,446,5,54,47 / 6,54,446,5,54,47 silaboj laŭ rimaranĝo **a,**a,a,*a,*a / a,*a,**a,a,*a,*a (*=senrima)

Published at 20:04 ( 1 comment / 110 visits )
This post is public

June 15, 2009

WordPress 2.8



Zip: eo.wordpress.org/wordpress-2.8-eo.zip
gzip: http://eo.wordpress.org/wordpress-2.8-eo.tar.gz

Se la defaŭlta etoso donas erarojn, bonvolu provi Tarski, kiu estas bonega, Esperantigita etoso. Malpaku ĝin en la dosierujon <em>/wp-content/themes</em>

Kalle Kniivilä

helpis min traduki tion dum la lastaj tagoj. Dankon, Kalle!























Published at 15:31 ( 0 comments / 73 visits )
This post is public

June 11, 2009

Joomla 1.5.11

Joomla 1.5.11 enhavas solvojn por 2 mez-nivelaj sekurecaj problemoj, unu malaltnivela, kaj ili ekstermis 26 cimojn.

La Esperantlingva ĝisdatigo estas: joomlacode.org/gf/download/frsrelease/6129/40771/eo-XX_Joomla1.5.11_full.zip

Published at 14:34 ( 0 comments / 90 visits )
This post is public

June 5, 2009

Belega komplimento

Mi ricevis belan, grandan komplimenton - ĉineskaĵon por mi, de la granda Vejdo. Li donis al mi trezoron:

Al Cindy Mckee
—laŭ ĉinesko Sopir-al-Sudo

vi kara
en uesta for'
kun ĝojo plukas kordojn
de antikva ĉina vjol'
kun rava fervor'

disflugas
bela melodi'
adaĝa aŭ alegra
kun notoj de emoci'
kaj kun senta pi'

vi kara
en lontana lok'
sendas jen amikecon
de granite dura rok'
dum reta epok'


en la grupo Ĉinesko en Esperanto: www.ipernity.com/group/cxinesko

Published at 17:20 ( 2 comments / 158 visits )
This post is public

June 1st, 2009

Du 'Koraj Sentoj'

Ĝisdatigo: la ligilo al tiu grupo funkcias nun!!!

Adstring'

kruela vintra ating'
per kirlventa sving'
de karno kaj koro
ĝis esperesting'

jen tranĉo!
frida kling'
aĉ-adstring'
kuntiros min
al frumorto
nun sendisting'

Vjolo

ofero de konsolo-
purkora rolo
Personoj kiel vi,
kun bona volo

estas ja
la vjolo
dum solo
en koncerto-
rara tono
en izolo

Suzhongqing (Kora Sento): ĉina fiksforma poemo konsistanta el du strofoj kun 4 kaj 6 versoj respektive de 7,5,65 / 33,3,444 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa / xa,a,xa (x=senrima)

Estas nova grupo pri Ĉineskoj: www.ipernity.com/group/ĉinesko Tio estas unu tipo de ĉinesko -- estas pluraj! Vizitu kaj aldonu viajn provojn. :)

Published at 13:32 ( 0 comments / 107 visits )
This post is public

May 23, 2009

Eliberaprogramaro blokita

Avizo:

La Esperanta grupo pri libera programaro: groups.google.com/group/eliberaprogramaro estis tute blokita portempe, ĉar oni raportis nin al Google kiel trudantojn. T.e. grupo kiu enhavas trudmesaĝojn aŭ seksajn mesaĝojn.
Hieraŭ mi petis ekzamenon, kaj hodiaŭ Google forigis la malpermeson al la enreta loko, sed ankoraŭ ne permesas afiŝojn. Eble, dum la tago, ili aldonos tiun eblon denove.

Bonvolu pardoni la ĝenon, membroj.

Published at 15:41 ( 14 comments / 276 visits )
This post is public

May 6, 2009

Gvidilo al la Blogo de Petro

Petro Desmet', flandra esperantisto, vole-nevole pasigas jam pli ol unu kaj duonan jaron, plej grandan parton de sia surtera vivo per batalado kontraŭ falsa akuzado. Lia blogo estas tiel plenŝtopita ke povas esti interese publikigi utilan gvidilon por trovi la vojon en tiu arbarego. La blogon vi atingas per petro_desmet.ipernity.com kaj se vi alklakas "arĥivo" vi povos facile eniri la blogon laŭĥronologie! (elektu kaj klaku en la listo dekstre!).



Rapidan superrigardon vi trovos per la leteroj 1a, 6a, 15a (resumo de la akuzo) 23a kaj la blogo de 3.3.2008. Dato de unua letero: 17.12.2007.



Humurajn rakontojn vi trovos en leteroj: 17a, 19a, 20a, 26a kaj 27a (17a letero estas datumita: 19.01.2008).



Animaj konfesoj estas troveblaj: 7a, 10a, 16a, 18a, 24a (7a letero: 7.1.2008).



Pri la sistemo kaj la Belga Justico: 22a kaj la teksto: Amasa Misuzo de Provizora Malliberigo: 27.04.2008.



Por havi ideon pri la nuna stato de la afero vi legu: 3.3.2008.



En la blogo estas ankaŭ kelkaj (malmultaj) konfidencaj tekstoj, nur alireblaj de amikoj. (kiuj estas de li rekonitaj kiel "amiko" post ensalutado).

noto: ĉi tio rilatas al mia: www.ipernity.com/blog/22786/107313

Published at 14:06 ( 3 comments / 257 visits )
This post is public

April 24, 2009

Referencilo por Firefox



Mi volas sciigi vin pri kromprogramo por Firefox kiu helpas kolekti bibliografiojn, citaĵojn, referencojn, bildojn, ktp de la interreto. Zotero: https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/3504

Krom la eblo malfermi Zoteran panelon en Firefox kaj aldoni erojn, vi povas elekti tekston en paĝo, dekstre alklaki, kaj elekti "Krei Zoteran eron kaj noton de la elekto'.

Se vi vizitas katalogon de libroj, vi vidos piktogramon de libro en la adresbreto. Alklaku, kaj ĝi konservas la informojn pri la elektita libro, inkluzivante aŭtornomon, eldonejon, ISBN, ktp. Se vi estas ĉe serĉrezulto; de scholar.google.com, ekz., vi vidos piktogramon de dosierujo. Alklaku, kaj vi ricevos elekteblan liston de ligiloj.

Vi povas arkivigi tutan retpaĝon; Zotero konservos kopion kiel ĝi aperis en tiu tago.

Vi povas ligi PDF-ojn, bildojn, notojn, dosierojn, ktp.

Vi povas rigardi grafikajn kronologiojn de viaj kolektoj, kaj povas salti al specifa tempo – tre utile post iom da tempo kolektante citaĵojn.

Kaj ekzistas kromprogramo por Word, NeoOffice kaj OpenOffice: http://www.zotero.org/support/word_processor_integration . "Insert citation" malfermas viajn kolektojn.

Gvidpaĝo:

http://www.zotero.org/support/quick_start_guide

Do, se vi verkas, kaj uzas interretajn referencojn, Zotero estus utila.



p.s. Ĉu vi konas abcTajpu, kiu ebligas tajpadon de ĉapelitaj literoj en Firefox?: http://traduku.net/abctajpu/

https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/459

Tre simpla maniero: Iloj -> abcTajpu -> Opcioj, marku Esperanton, elektu uzi makroon per la enmeta klavo (insert sur mia klavaro)

Tajpu c tiam insert, (enmeti) ricevu ĉ















Published at 14:58 ( 1 comment / 253 visits )
This post is public

April 17, 2009

Mi estas okupata

Ridoj de nepinoj, sono malofta 11 xoxoxoxooxo A
muziko de mandolino nun muta 11 oxooxoxooxo B
kaj ankaŭ kanto de griloj. 8 oxoxooxo C
Promenante tra korteto 8 xoxoxoxo D
pripensas mi volon fari poemon. 11 oxooxoxooxo B
Floroj gestas; pardonu min, 8 xoxooxox E
jam mi ne komprenas lingvon korolan 11 xoxoxoxooxo A

Komputilobruo en la salono 11 xoxoxoxooxo A
denove dividas min de la mondo. 11 oxooxoxooxo B
Elektronika zumado 8 oxoxooxo C
ondas tra marasmo mia. 8 xoxoxoxo D
Mi estas ŝaltita, duonmaŝino - 11 oxooxoxooxo B
virtuale laboras kaj 8 xoxooxox E
ve, mi estas okupata, poemoj. 11 xoxoxoxooxo A

tio estas provo......















Published at 13:47 ( 2 comments / 203 visits )
This post is public

April 17, 2009

Mi estas

La ĉielo etendas eterne

estaĵo sen fino, mistero sen solvo*

haŭto de Dio



Metu manon sur ventro de Tero

maŝinan vibradon vi sentas

Subtenilo de polvo kaj polvokreaĵoj



Sangon mian vi postulis.

Mi elsangis polvon sur polvon

staris sub spasmaj steloj

kaj kriis, "Mi Estas!"



* noto: mi diris 'mistero sen solvo; tiam, sekva verse, mi solvis. ha, ha

Thoughtless translation:

The sky extends eternally
being with no end, mystery with no answer
skin of God

Place a hand on the abdomen of Earth
machine vibration you feel
supporter of dust and dust-beings

Blood of mine you required
I bled out dust upon dust
stood under spasming stars
and cried, "I Am!"

Published at 13:25 ( 4 comments / 182 visits )
This post is public

April 10, 2009

Maldecetaj ŝercoj ?

Mi rapide Esperantigis kelkajn ŝercojn/amuzaĵojn de: www.fmylife.com kaj sendis al Humursako: groups.google.com/group/humursako
Evidente, ili estis tro maldecetaj por aperigi. Ĉu iu alia ankaŭ (krom mi) havas strangan humuron kaj ĝuus? Eble, oni ne rajtas mencii tamponon. Jen:

Junuloj - la malgraciaj jaroj

Hodiaŭ, la ŝnureto de mia tampono estis pendante de mia bankostumo. Mia koramiko kredis ke estis apartiĝanta fadeno de la bankostumo. Li publike eltiris mian tamponon.

Hodiaŭ, mi lasis la gladilon kaj gladotabulon en mia dormĉambro. Dum mi estis ĉe lernejo, mia panjo decidis gladi, kaj faris tion en mia ĉambro, pro la oportuneco. La gladilo bezonis akvon; ŝi prenis akvobotelon de mia skribtablo kaj enverŝis tion. Tiu botelo estis la kaŝejo de mia vodko kaj la gladilo flamis.

Hodiaŭ, miaj geamikoj estis malĝentilaj al mi, do mi decidis paroli kun knabo kiu ne havas multajn amikojn. Dum mi parolis, li krevigis akneron, gustumis kaj oferis iom al mi.

Hodiaŭ, kiel ege amuza ŝerco, miaj amikoj ŝnuris min al mia lito per plasta volvaĵo. Mi suferis alergian reagon al la plasto, devis voki la knabinon kiu estas mia amikino sed al kiu mi havas amajn sentojn, por liberigi min kaj doni al mi kontraŭ-alergian medikamenton. Mi dormas nuda. Ŝi vidis min nudan kaj kovritan per ruĝaj ŝvelaĵoj.

Hodiaŭ, mi ludis basketbalon kaj blokis ĵeton. Mi estis ege ekscitita pri mia lerteco ĝis mi eksciis ke tiu knabo havas cerban paralizon kaj la trejnisto membrigis lin por ke li povu aparteni al almenaŭ unu sportoteamo en sia vivo.


Published at 21:15 ( 12 comments / 285 visits )
This post is public

March 28, 2009

Joomla 1.5.10

Joomla 1.5.10 estas disponebla. Ĉi tiu versio enhavas solvojn por sekureca problemo malalt-nivela, kaj sekureca problemo mezalt-nivela, kaj ankaŭ 66 ekstermitajn cimojn.
www.joomla.org/announcements/release-news/5231-joomla-1510-security-release-now-available.html

Esperantigo: joomlacode.org/gf/download/frsrelease/6129/38089/eo-XX_Joomla1.5.10_full.zip





Published at 18:09 ( 2 comments / 278 visits )
This post is public

March 19, 2009

Demandoj-historia prezenco, ci, ŝli

Mi havas kelkajn gramatikajn demandojn.

1. Kio estas via opinio pri la uzo de historia prezenco; historia nun-tempo; historia as-tempo en Esperanto? Tio estas la uzo de as-tempo en parolo pri pasintaj eventoj.

Ekz: En 1887, Zamenhof publikigas unuan lernolibron. Adresaron li publikigas en 1889, kaj li komencas eldoni revuon 'La Esperantisto' en 1890.

Ni havas diskuton en la redaktoteamo de Sennaciulo, pri artikolo kiu uzis historian as-tempon; mi aprobis, kelkajn malaprobis, dirante ke tio povus konfuzi legantojn (eble, ne-eŭropanajn legantojn). Se vi volas legi mian kontribuon, jen:
"Angle, la uzo de 'historia nun-tempo' estas por rakonti serion de eventoj en historio.
Oni 'transportas' la leganton al tiuj eventoj per uzo de prezenco; nun-tempo; as-tempo.

Mi legas ke Ĝemilo uzis preteriton; is-tempon, kiam li parolis pri la dato 1789. Li apartigis la postajn eventojn, kaj kreis etoson de estanteco en mensoj de legantoj per uzo de as-tempo, tiamaniere engaĝante ilin en tiuj eventoj. Bonefekte, ĉar tiuj eventoj ankoraŭ eĥas tra nia mondo.
Ŝajnas ke li uzas is-tempon por marki agojn kiuj havis finon; bone.
Mi rimarkas ke, ĉe la fino, li uzas is-tempon, por emfazi la transpason (deziratan) de kapitalismo kaj naciismo. Bone.

Mi scias ke uzon de historia nun-tempo en: "La 19a jarcento sekvas la francan revolucion" oni povus konsideri nelogika; sed estas kvazaŭ oni staras super tempolinio, rigardante historion disvolviĝi tre rapide; kaj tio kongruas kun la titolo: 'historia superflugo'.
Plaĉas al mi."

2. Kio pri la uzo de seksneŭtralaj triapersonaj pronomoj ŝli, ĝi ri, anstataŭ ŝi kaj/aŭ li? Oni ofte uzas ŝi/liŝ/li en skribita teksto. Mi preferas uzi ĝi nur kiam mi parolas pri nepersonaj objektoj. Ne plaĉas al mi ri. Ri enkondukus tute novan pronomon. Ŝli eeeeble plaĉas al mi, ĉar estas kunfandiĝo de ekzistantaj pronomoj, bezonata kiam oni ne scias ĉu uzi virgenron aŭ ingenron. Ĉu ŝili?

Aŭ ĉu simple forgesu kaj uzu li? Mi legas ke li estas konsiderata kaj ulgenra kaj virgenra. Persone, mi ne komprenas kiel li povus esti ambaŭ (ul- kaj vir-) samtempe.

3. Kio pri la uzo de ci kiam oni bezonas distingi inter ununombra vi kaj plurnombra vi?
Miaopinie, oni povus diri, 'Ne, mi parolas al nur vi -- vi sola'.

Published at 14:00 ( 31 comments / 543 visits )
This post is public

March 7, 2009

Sciencfikcio en Beletra Almanako

La nuna numero de Beletra Almanako temas pri sciencfikcio kaj fantazio (aŭ ĉu fantasto?). !!!

Mi estas amanto de tiuj du ĝenroj, kaj morgaŭ mi kuros al tiu retejo por mendi mian ekzempleron!

Malaĉe! Sciencfikcio en Beletra Almanako. Revo ja povas fariĝi realo, Cindy.















































Published at 01:42 ( 8 comments / 359 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 next →

( 103 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Cindy Mckee

 

Català | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά νεο | Français | Galego novo | Italiano | Nederlands | Português | More...