Finfine, jam post multaj monatoj, preskaŭ duona jaro, mi sukcesis traduki la duan parton de la parolado de Jean Ziegler, kiun li prezentis en 2007 en Germanio:

Post la forrompiĝo de la dupolara ŝtatkomunumo, nome kun la kolapso de la Sovietunio en Aŭgusto 1991la kapitalista proceso de produkado estas paŝinta elen de sia teritoria limigo, estas okupinta la mondon, estas kreinta unuspecan instancon de regulado, la tiel nomatan nevideblan manon, la mondan merkaton kiu sin prezentas en la bursojn, kie la kapitalo rapidegigas rond la mondon 24 horojn ĉiutage. Svislanda bankisto komunikas kun sia kolego en Tokio lumrapide, 300 mil sekundajn kilometrojn. Kaj kiam ili falas en liton plenaj je kokaino, tiam komencas la ludo en Frankfurto, Londono, Zuriko kaj Parizo, kaj kiam la fermas bursoj tie, malfermas Novjorko, Otawo kaj tiel plu. La regado de la kapitalo, la regado de la financkapitalo, super la ekonomia okazado de la mondo preskaŭ tutas. Kaj tiuj oligarkioj havas havas fortegon, kian neniu reĝo, neniu imperiestro neniu papo dum la homa historio iam ajn havis. Ilia teorio de legitimiĝo estas la tiel nomata neoliberalismo kiu unuflanke estas tuta frenezideo, aliflanke ja funkcias, kiam forfalas ĉiuj normigaj fortoj, ŝtataj aŭtoritatoj, sindikatoj, parlamendoj kaj tiel plu, la tuta liberaligo do, tiam la kapitalo iras ĉien en la mondo kie ĝi donas la plej grandan profiton. Tio okazas kiam ĉiuj publikaj sektoroj de la ekonomia vivo estas dissolvigataj, privatigataj, ĵetataj sub la principo de la maksimigo profita, tiam ankaŭ kreskas la rendito de la kapitalo maksime. Tio ĝustas. Sed samtempe kreskas la kadavraj montoj. Mi reas al la malsato: Jare 2005 la nombro de la plej daŭre subnutrataj homoj de la mondo estis 842 Milionoj, kaj pasintjare estis 854 milionoj. Tutcerte, direblas ke la nombro de la monda loĝantaro kreskadis, kaj oni povas diri, jes la malsato kreskas pro la demografa kreskado, ktp. Tio neniel interesas. Infano malsate mortas nun! Kaj kiam ni kunestas dum du horoj, ili estos 176 infanoj sub sep jaroj aĝe. Tio estas infano. Ĝi povus esti mia infano, ĝi povus esti via. Kaj ĝi mortos. Kaj ne iu ajn demografa kurbo aŭ iu statistika unuo. Nun ne estas pri denunciacio. Ni ja ne volas ĝojigi nin per indigni nin. (Tia mi sufiĉe ofte estas.) Estas pri la analita racio. Aŭ pli bone, kiel ĝin diris la germana filozofisto Georg Wilhelm Friedrich Hegel, pri la komprenemo kiu komprenas la dialektan iron de la historiaj proceso trans la racio. Ĉiuj misstatoj, mi tion vere ne diras dogme, ĉiuj misstatoj menciataj ĉi-pinte, estas home faritaj kaj povas esti rompataj far homoj kaj reformataj radike. Reen al la malsato: Tio signifas ke ne ekzistas objektivaj leĝoj ekonomiaj. Kiam diras la neoliberalistoj: “Kion vi volas? Siemens transloĝas al Ĉinio, tio estas la merkataj leĝoj. La merkato tion tiel volas.” Tio estas refalo en plej teruran obskuritismon. Plej teruran. Rilate al tio eĉ la Papo Benedikto plene progresiva. Refalo en plenan malracioismon, kiam iu asertas ke ekonomia proceso obeus objektivajn leĝojn kaj ne la leĝojn de la klasbatalon, la leĝojn de la reciproka subjektivismo, la homa volo ktp. Mi nur unu ekzemplon prezentas, kaj mi povus nomi multajn aliajn, la malsaton: Pasintjare la industriaj nacioj pagis komune 349 miliardojn usonajn Dolaroj, preskau unu miliardoj ĉiutage, al iliaj agrokulturistoj por subvecioj de eksporto. Vi hodie en ĉiu afrika merkato, Dakar, Bamako, Kambala, kie ajn vi volas, aĉeti legumaron francan, germanan, italan je prezo duone samvalore de la egala enlanda produkto. Kaj kelkaj kilometroj for staras la afrika kamparano laboregas dum 15 horojn ĉiutage kaj ne havas plej etan eblecon de akiri gajnon necesan por ete digna vivteno. Jen la fakto! La politiko inundi la afrikajn merkatojn kun eksportsubvencie plej malmultekostaj produktoj far la eŭropanoj jam morgaŭ matene povos esti haltigata! Per mobiligo demokrata. En la Ministra Konsilio de Eŭropa Unio en Bruselo sidas la kancelierino (t.e. la Germana, Angela Merkel; C.K.) en la Agrara Konsilio estas la ministro de agrikulturo de la Federala Respubliko Germanio. Kaj ili povas postuli ke la eksportsubvencioj estas forigotaj senanstataŭe. De 52 ŝtatoj de Afriko 37 estas agraraj landoj. La eksterlandaj ŝuldoj kiuj sufokas la 49 plej malriĉaj landoj de la mondo je la 31-a Decembro pasintjare sumiĝis je 2100 miliardaj usonaj Dolaroj. Ni povas postuli, kaj la germana financministro estas iu grava, ĉar en la Intanacia Monunua Funduso ne regas la principo “Unu lando unu voĉo”, sed “Unu Dolaro, unu voĉo”, tio signifas ke la financa povo estas pezigata en la Konsilio de Guberinestroj. Kaj la pezo de Germanio estas tre granda. Ni povas postuli de ili, per mobiliĝo, per demokrataj rimedoj, per elektoj, per apeladoj en la mediaro, ktp. ke li dum la venonta kunveno de la IMF en venonta Decembro voĉdonu por la malsataj infanoj en Honduraso, Bangladeŝo, en Mongolio kaj kontraŭ la interesoj de la bankoj kreditoraj en Eŭropo kaj Norda Ameriko. Tion postuli ni povas!