Verkita de Chielismo WANG Tianyi



Dalaj Lama, laŭ mi post legi tibetan vortaron sur reto, la du vortoj havas lingvan rilaton kun la ĉina(hana) , konsiderante ke la ĉino(hano) kaj tibetano devenis de sama origino ĉu gento ĉu lingvo. Analize, Tibeta: Dalaj = Granda; Ĉina: Dale = Granda. Tibeta: Lama = maljuna patrino (baza senco), instruanto (derivita senco), majstro(pli derivita senco); Ĉina: Loma = maljuna patrino. Mi opinias ke Dalaj Lama devenis de baza senco Granda kaj Maljuna patrino, derivas al granda instruanto kaj majstro. La titolo enhavas pasintan historion kondiĉe ĝis la jaro 1959, kiam laŭleĝe finiĝis matriarka socieco en Tibeto. Jen sekvaĵo estas historia okazo en la pasinteco.



En la jaro 1578 mongola tribestro vivanta en altebenaĵo Ĉinhaj akceptis alviziton de tibeta bonzo kaj donis al la bonzo la titolon Dalaj-Lama. Tiam la mongola tribestro havis titolon donitan de ĉina imperiestro. La bonzo sopiris ankaŭ al titolo donita de ĉina imperiestro, kaj petis helpon de la mongola tribestro. Aliflanke la bonzo ankaŭ skribis al ĉina ĉefministro leteron por peti titolon el la centra registaro. Baldaŭ la ĉina imperiestro oficiale donis al la bonzo la titolon Dalaj-Lama. Jen unuafoje aperis la titolo oficiala en historia dokumento.



La bonzo apartenas al la flava skolo de la budhismo en la ĉina Nordokcidento. Post posedo de la titolo oficialigita de la ĉina imperiestro (centra registaro), la bonzo aldone titoligis siajn du antaŭulojn forpasintajn Dalajlamaoj la Unua kaj Dua. Li fariĝis la Tria. Post la bonzo la flava skolo heredas la tradicion, ke ĉiuj sekvantoj devas posedi la titolon oficialigitan de plej alta moŝto de la Centra Registaro, kaj ke ankaŭ Dailajlamao la Dekkvara, nun ankoraŭ vivanta estis titolita de la malnova Ĉinio en la 5-a de Februaro 1940. Por solenigi la ceremonion la Centra Registaro sendis gravan delegiton, kaj surloke en Lasao gvidis la titoligan okazon por Dailajlamao la Dekkvara, kiu nuntempe vivas en Baratio.



Dailajlamao la Dekkvara naskiĝis en kamparana familio de la Provinco Ĉinhai en la ĉina Nordokcidento. Li estis nordokcidenta ĉino. Lia denaska lingvo estis la Han-lingvo (*Han-lingvo estas parolata de pli ol 96% el la totala loĝantaro en Ĉinujo. Pro tio oni ankaŭ nomas ĝin la ĉina lingvo). Hazarde de mistera elektumo la vilaĝa knabo fariĝis kandidato por Dalajlamao kaj la teokrataro translokigis lin en la tibetan ĉefurbon Lasao. Tiam li aĝis 13 jarojn. Post tiam li komencis lerni la tibetan lingvon, kaj estis zorge edukita pri la budhismo kaj la tibeta kulturo. En la 17-a de novembro 1950 li komencis praktiki tibetan regadon, kiam la ĉina historio komencis grave novan epokon. Tiujare li aĝis nur 16 jarojn.



Antaŭ ol la jaro fondiĝis la nova Ĉinio far la ĉina komunista partio en la 1-a de oktobro 1949. Kaj la nova Centra Registaro postulis heredi tradician regadon en la tibeta regiono. Okaze de registara renverso la tibeta loka registaro kontraŭis la novan Ĉinion komunista. Sekve en la 19-a de oktobro 1950 okazis momenta batalo. Laŭ la antaŭvidoj la tibeta loka registaro ne kapablis kontraŭ la Centra Registaro, kaj en la 23-a de majo 1951 la tibeta loka registaro akceptis la postulon. Kaj en la 26-a de oktobro. 1951 la Ĉina Popola Liberiga Armeo eniris la urbon Lasao. Sekve, aŭtune de 1954 Dalajlamao la Dekkvara partoprenis la Unuan Kongreson de la Ĉina Popoldelegitaro en Pekino. Li elektiĝis kiel la vicprezidanto de la popola komitataro (ĉambro de deputitoj).



Kiel oni scias, la Nova Ĉinio praktikis komunisman politikon, kio esence malamikas kontraŭ teokrateco, kian tiam praktikis Dalajlamao kaj sklavposedantaro en la tibeta regiono. Dum la komencaj jaroj la nova Ĉinio estis okupita pro la korea milito kontraŭ Usonio. Post la milito ĉinaj komunistoj komencis energie praktiki sian politikon, malprivatigi la kamparon kaj posedaĵon. Iom post iom la politiko daŭris kaj disvastiĝis en la tibeta regiono. En la tibeta regiono la reakcio de la teokrataro kaj sklavposedantaro estis multe pli reakcia ol tiu de la bienularo en la ĉina Oriento. Tiutempe Usono ankaŭ subtenis per financo kaj armiloj la reagon de la tibeta teokrataro kontraŭ la komunismo. Finfine en la 10-a de marto 1959 okazis la tibeta tumulto fare de la tibeta teokrataro. (*ekzempel en manaĥejoj ofte estis kelkmil bonzoj kiel studantoj kaj kandidatoj por teokretiaj oficistoj. Okaze de komunisma regado ili ne povis gajni la oficojn post diplomiĝo el la monaĥejo. Pro tio la bonzoj batalis energie por sia estonteco. El ili plej kuraĝaj estis tiaj nomitaj “Ferbastonaj bonzoj”, kiuj kutime kunportas ferbastonon kaj funkciis kiel policistoj en la teokratia tibeto)



La tumulto disvastiĝis tra la tibeta regiono, per la helpo de monaĥejoj, kiuj okupis 5% el la tibeta loĝantaro, kaj posedis pli ol 70% de la socia kapitalo de la tibeta regiono, kaj per la helpo de la sklavposedantaro, kiu vivis en sia paradizo. Oni povas kompreni, ke ili ambaŭ devis decidi je la historia momento, ĉu ili malaperu aŭ ne el historia scenejo. Ili devis vivbatali en la lasta lukto por sia paradizo pereigota de la komunisto, kaj mobilizis bonzojn kaj nobelojn, armitajn per la usona armilo, ĉar tiam usonaj aviadiloj ofte ĵetis armilojn kaj detektivojn . Kiam la armitaj bonzoj kaj nobeloj batalis per sia vivo, ili ne komprenis, kial la malriĉuloj ( servutuloj kaj sklavoj) ne mort-batalis por siaj mastroj kontraŭ la komunista armeo. Aĉa, parolanta brutaro (tiel ili nomis la sklavon laŭ tibeta diro)! "Por nia tibeta paradizo kaj viaj mastroj vi devas ne estimi vian vivon, kion ni donis al vi." Bedaŭrinde, tiam la parolanta brutaro ŝatis la komunistan armeon, kiu donis al la sklavoj la kampojn.



La 17-an de marto 1959 la Dalajlamao fuĝis en Hindion, kaj komencis longan fuĝadon. Pro la tiama diplomatiaj rialtoj de Usono kun la nova Ĉinio, la Dalajlamao povis de Usono ricevi monhelpon por sia movado kaj por sia gerila trupo. Post la jaro 1972 Usonio kaj Ĉinio ekhavis oficialan diplomatecon, kaj internaca situacio ŝanĝis, kaj la Dalajlamao estis forgesita de la mondo. Tamen lastajn jarojn potenciĝas Ĉinio, kaj por kontraŭ-potencigo de Ĉinio diversaj politikaj fortoj denove memoras la maljunan fuĝanton, kaj pakumis lin kiel gravan aktoron sur la internacia scenejo. Jes, ĉiuj devas konfesi ke la Dalajlamao estas sperta politikisto. Li kaptis la historian okazon tre saĝe beligi sian aspekton kiel paciston kaj savanton de la tibeta kulturo, kvankam lian tutan vivon li kunlaboris kun sekretaj policoj kaj teroristoj cele por repreni la perditan potencon.



Kompreneble, la Dalajlamao jam multefoje reklamis, ke li certe ne restarigus la sklavan socion pasintan, kiu estis pli terura ol tiu de la Mezepoko en Eŭropo, se li regus la tibetan regionon. La problemo estas, ĉu lian promeson kredas la liberigitaj sklavoj? Ĉu lian promeson plenumos fuĝantaj sklavposedintoj, kiuj sopiras reposedi siajn bienejojn kaj privilegion rabitajn de la parolanta brutaro? Fakte, plej grandaj kontraŭfortoj venas de tibetaj lokanoj, kiuj estis servutoj kaj sklavoj kaj nun okupas la bienojn kaj administrajn oficojn. Alia kontraŭforto estas grupo de la Banĉanlamao, kiu anstataŭigas la grupon de la Dalajlamao gvidi religian aferon dum pèreskaŭ 50 jaroj en la tibeta regiono. Ili ambaŭ apartenas al la flava skolo, sed longahistorie konkurencas inter si por la gvidado branĉoj de la flava skolo. Fakte, en la tibeta regiono ankoraŭ ekzistas aliaj skoloj nigra, blanka kaj kolora. Ĉu ne ekzistas kontraŭdiroj kun la Centra Registaro? Jes kaj certe!



Laŭ la oficiala teorio oni diskutas pri tibeta afero rilate al Tibeta Aŭtonoma Regiono. Sed tio estas malfavora al la Dalajlamao, kiu naskiĝis en najbara Provinco Ĉinhaj, kaj kies denaska lingvo estas la Hana, kaj nur post la Dalajlamaiĝo li komencis lerni la tibetan. Pro tio li volas diskuti principe pri larĝa tibeta teritorio inkluzive de sia hejmloko kaj ĉetibetaj regionoj. Tio estas provoka kontraŭ la aktuala teritorio, kvankam la Dalajlamao scias ke en la ĉetibetaj regionoj loĝvivas diversaj naciecoj, kaj la tibeta nacieco estas minoritata, kaj alvenis pli malfrue ol aliaj, ekzemple, antaŭ 2000 jaroj hanaj dinastioj jam fondis provincojn en tiuj regionoj, kaj post 1000 jaroj aperis tibetaj triboj en la provincoj. La tibeta nacieco estas moderna koncepto. Kio estas la tibeta nacieco?



Fakte, en la tibeta nacieco ankaŭ estas komplikaj fenomenoj. Politike la nacieca koncepto devenas de la okcidenta kulturo, kaj la Oriento praktikas tian koncepton arbitre. Delonge sur la Ĉinhaj-Tibeta altebenaĵo sporade vivas diversaj triboj, kaj ĝis nun ne povas interkomuniki la homoj el malsamaj lokoj. Kiam vojaĝantoj renkontiĝas aliloke, ili komunikas madarene kiel ĉinaj hanoj, kiuj posedas siajn dialektojn ofte nekomprenatajn de aliaj. Tiujn tribanojn oni arbitre nomas tibetanoj. Ili estas ĉirkaŭ 0.3% el la ĉina loĝantaro. Laŭ la lingva familio kaj genta inklino la plej parenca estas la han-nacieco, kiu estas ĉirkaŭ 94% el la ĉina loĝantaro. La hanon oni arbitre nomas ĉino, ĉar ĝi okupas la ĉinan plejparton. Inter la tibetano kaj hano ne ekzistas kultura obstaklo, nur evolua nivelo. Inter ili facile okazas geedziĝo, sed inter ili kaj turkoj malfacile okazas geedziĝo.



Rezulte, trompa estas propagando, ke la hano (ĉino) okupacias Tibeton. La tumulto kaj fuĝado de la Dalajlamao en 1959 okazis ne pro kontraŭ invado de ĉina armeo(la centra registaro), sed pro batalo de la sklvaro kontraŭ la tibeta teokrataro. Tion subtenas la china registaro. La historio jam pasis, kaj la Dalajlamao certe ne povas reveni en sian Ŝangrilaon (paradizo de teokratoj), eĉ se internacia forto subtenas lin, ĉar neniu internacia forto kapablas kontraŭ la ĉina suvereneco en sia tibeta regiono. Ankaŭ la Dalajlamao scias ke li ne kapablas kontraŭ 99.7% de sia patrianoj. Pro tio li reklamas: "Mi kredigu la hanajn patrianojn, ke mi certe ne havas ideon disigi la tibetan regionon el Ĉinio". Kompreneble, li estas sperta politikisto kun religia kostumo, kaj povas diri aliajn frazojn, kiaj kuraĝigas internaciajn fortojn nehezite donaci monaron, kion avare atendas tibetaj politikfuĝantoj en Hindio.



Benon al ĉiuj naciecoj! Konsilu al okcidentaj naciistoj, ke Ĉinio kiel multnacieca patrujo jam ekzistas kelkmil jarojn kaj ankaŭ eskzistos ĝis la monda unuiĝo! Nuntempe la potenca Ĉinio povas garantii ĉiujn 56 naciecojn vivi feliĉaj en Ĉinio! La historio daŭras kaj daŭros.



* skizo de la tibeta historio pri Esperanto
Laŭ mia scio, en 1980 aperis tibetaj komencantoj, kiuj partoprenis korespondajn Esperanto- kursojn en la ĉina sudo. Kaj en 1983 speciala E-kurso por tibetaj studentoj okazis en Tibet-Nacieca Instituto apud nia urbo Siano(Xi’an). Kaj okaze de 1-a Esperanto-Kongreso de Ĉina Nordokcidento en oktobro 2002 ni iniciatis aktivaĵon “Verdigi Tibeton”. Kaj en 2003 ni refoje okazigis specialan E-kurson por tibetaj studentoj en la Tibet-nacieca Instituto. Poste en la sama jaro ankaŭ en Pekina Tibet-nacieca Mezlernejo okazis E-kurso. Iuj komencantoj de la du E-kursoj partoprenis la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino. Feliĉe, la tibetaj komencantoj prezentis sukcese en la Internacia Vespero. Nun niaj komencantoj jam diplomiĝis el la Tibet-nacieca Instituto, kaj dise oficistas en diversaj lokoj de la tibeta regiono. Kaj kelkaj el ili tenas kontakton kun ni. Kaj antaŭ nelonge Lasa-aj komencantoj partoprenis Esperanto-stafeton omaĝe al UEA centjara. Nun la problemo estas, kiel ni povas daŭrigi ilian lernadon, kaj okazigi E-kurson en ilia hejmloko.