Vizito al la Sveda Pavilono kun Ishii Nagato


Kiam mi atingis Ŝanhajon, mi tuj telefonis Ishii Nagato, japanan e-iston laborantan en Ŝanhajo, por ke ni kune vizitu la ĝardenon de ŜME. Ni interkonsentis, ke hodiaǔ kiam mi finis mian intervujadon ekster la ĝardeno mi renkontos lin ĉe la Sveda Pavilono.



Jen, mi(dekstre) kaj Ishii NagatoIshii Nagato shatas la kurirejon.


Mi ekkonis Ishii en Pekino antaǔ 5 jaroj, kiam li lernis la ĉinan lingvon en la Pekina Fremdlingva Universitato, kaj de tiam ni foje refoje kontaktiĝis surrete.

Ishii laboras en Ŝanhajo preskaǔ 2 jarojn, antaǔ mia ĉi-foja veturo al Ŝanhajo li jam vizitis la ĝardenon, en kiu kelkajn pavilonojn li vizitis inkluzive de la Japana Pavilono kaj Ĉina Pavilono. Do vaporiĝis mia plano kun li viziti la Japanan Pavilonon.
Sed estas feliĉe, ke en la ĝardeno se vi volas, en ĉiu pavilono vi povas trovi interesaĵojn. Kun tia kredo ni decidis komenci nian vojaĝon de la pavilono najbare de ni, kaj tiamaniere la Sveda Pavilono fariĝis la unua stacio de nia vojaĝo. Mi en 2003 vizitis Svedion por partopreni la 88-an UK-on en Gotenburgo.
En la pavilono estas granda modelo de pulmo ŝanĝiĝanta koloron por prezenti la malsaniĝantan procezon por atentigi homojn, ke polucioj estas formordetanta homan vivon. Ĉirkaǔ la pulmo estas kvin grandaj ekspoziciaj tabuloj, sur kiuj oni de malsamaj direktoj povas vidi tute aliajn fotojn, nome de unuflanko oni povas vidi la foton kun poluciitaj lokoj, kiuj okazis antaǔ kelkdek jaroj en la lando, tamen de alia flanko oni povas vidi la saman lokon senpoluciitan, per tia frapa kontrasto la pavilono konigis vizitantoj pri la klopodoj de la registaro en regado kaj traktado de polucio en la lastaj kvindek jaroj. Mi kaj Ishii kaj miris, pri la damaĝon de polucio kaj zorgas pri la medioprotektado. Kun tia forta maltrankviliĝo pri polucio ni eniris en la duan ĉambron de la pavilono.
Apenaǔ ni eniris en la ĉambron, ni tuj malstreĉiĝis pro la brila koloro de la ĉambro. IKEA per brila koloro konstruis kuirejon komfortan kaj puran, en kiu oni eĉ desegnis ripozejon, por ke la kuiranto kaj kuiris manĝaĵon kaj ripozis. Ŝajne la ideo strikte enkorpigis la temon de la pavilono “Spirito de Kreivo”. La bela kuirejo altiris al si multajn vizitantojn, kiuj haltigis siajn paŝojn kaj kaptis fotojn ĉi tie, eĉ mia kunvojaĝanto Ishii volas prove kuiri en la kuirejo.
Fakte en mutlaj pavilonoj de la ĝardeno oni povas persone provi la ekspoziciaĵojn kaj sperti la novan teknikon, kaj tio estas ĝuste la ĉarmo de la ekspozicio. En la sekvanta ĉambro de la Sveda Pavilono oni desegnis ludejon kun pendoloj, kie kolektiĝis infanoj ludantaj. Rigardante iliajn ridantajn vizaĝojn, mi povas koni ilian ĝojon kaj ekkonis la spiriton de la ekspozicio -- bela urbo, bela vivo.
Ishii diris, ke li iam kortuŝiĝis pro la enhavo kaŝita en la ekspoziciaĵoj, tio vekis mian resonancon. Pli ol 200 internaciaj organizoj kaj landoj kolektiĝis en unu ĝardeno, en unu urbo, por projekti la estontan vivon de la homaro, tie ili havas komunan deziron: per la talento de la homaro krei belan vivon, tiasence la ekspozicio estas same kiel Olimpikoj kaj nia Esperanto-kongreso pro la sama idealo kaj deziro “Paco kaj bela vivo”. Estas atendinte, ke la ekspozicio kun temo “bela urbo, bela vivo” atentigas pli da personoj kontribui por krei belan kaj pacan vivon.


Labori en la ĝardeno


Mi renkontis Hunter Mcgregor en la Nov-Zelanda Pavilono. Li, vov-zelandano, du jarojn en Ĉinio lernis la ĉinan lingvon kaj laboris. Fine de aprilo ĉijare li ricevis la laboron kiel akceptanto de la pavilono kaj eklaboris tie. Ĉiutage li komprenigis vizitantojn pri la kulturo, vivo de Nov-Zelando. Li diris, ke la laboro estas interesa, ĉar dum la laboro li povas renkonti multajn vizitantojn kaj amikiĝi kun ili. Kiam mi demandis la planon post la ekspozicio, li diris, ke li restos en Ĉinio kaj serĉos novan laboron tie.

Shen Jie laboras en la sama pavilono kun Hunter. Ŝi naskiĝis en Ŝanhajo, antaǔ 11 jaroj ŝi iris al Nov-Zelando por studado en universitato, diplomiĝinte, ŝi restas en la lando ĝis 2010. Antaǔ malfermo de ŜME ŝiaj gepatroj loĝantaj en Ŝanhajo proponis al ŝi labori por la ekspozicio. Tiam ŝi translokiĝis al la urbo Aǔklando nur antaŭ nelonge, kaj tie serĉis laboron, tial ŝi prezentiĝis al la ekzameno kaj sukcese akiris la laboron en la pavilono. Pro tio ŝi ĝojiĝis, ĉar dum tiu tempo ŝi povas kunloĝi kun siaj gepatroj. Kvamkam laciga estas la laboro, tamen ŝi ĝojas pro tio, ke ŝi povas labori por la monda ekspozicio en sia hejmurbo.
Fakte en la ĝardeno troviĝas kelk-mil laborantoj kiaj Hunter kaj Shen Jie. Ili dungiĝis de la pavilono-posedanta lando kaj laboras en Ŝanhajo, ĝenerale ili povas paroli la ĉinan lingvon kaj konas la kulturon kaj enhavon de la pavilono. Dum akcepto de kelk-dekoj da vizitantoj ili ludas rolon de kulturo-amabasadoro kaj tie konstruis ponton inter la pavilono kaj vizitantoj.
Ekster la Informa Centro mi vidis iun volontulinon montrantan direkton por vizitantoj, ŝi nomiĝas Wu Weiqin, estas 2-studjara lernantino de Tongji-universitato, kaj de la pasinta semajno kiel volontulino servas en la ĝardeno. En la ĝardeno ĉe ĉiu kruciĝa vojo oni povas vidi volontulojn kiel Wu en hel-verda T-ĉemizo kun blanka viziero. Oni informiĝis, ke en la ĝardeno servas pli ol 5000 volontuloj, ili multe kontribuas por la bona ordo de la ĝardeno.

Vizitantoj en la ĝardeno

Ĉe la ripozejo ekster la Malajzia Pavilono mi renkontis 81-jaran Lu Yuese, 74-jaran Lu Yamin kaj 64-jaran Zhang Peifang. Ili tri-grupe kun blankaj haroj evitendiĝis en homamaso. Ili diris, ke ili estas ŝanhajanoj, Lu Yuese kaj Lu Yamin estas fratinoj, ili volas kune kun la amikino Zhang vojaĝi al la ĝardeno. Hodiaǔ ili tre frue forlasis hejmon kaj fariĝis la unuaj vizitantoj de la ĝardeno. Fakte la registaro de Ŝanhajo distribuis senpagan bileton de la ĝardeno al ĉiuj ŝanhajanoj posedantaj la urban loĝantecon, tamen ilia bileto validas nur en julio, kaj en tiu tempo ili pensis, ke ne favoros al ili la temperaturo kaj vetero, do hodiaǔ ili mempage aĉetis bileton kaj venis al la ĝardeno. Kvankam estas laca, ili ĝojas pro tio, ke ili povas koni la vivon kaj kulturon de aliaj landoj.

Kiam mi vidis Xu Muyuan, 8-jaran knabon, li kun glaciajo en mano, li venis kun sia onklino el Taizhou, distanca je 5-horo-trajna vojaĝo al Ŝanhajo, hodiaǔ estas la dua-taga vizito en la ĝardeno. Hu Xueqin, la onklino de la knabo diris, ke ili aĉetis tri-tagan bileton de la ĝardeno, hieraǔ kaj hodiaǔ jam vizitis multajn pavilonojn, el kiuj profunde impresis ilin la Ĉina Pavilono, ĉar tie ili unuafoje tiel proksime vidis kopion de la fama ĉina pentraĵo Ĉerivera Pejzaĝo de Qingming-festo.
Fakte en la ĝardeno la pavilonoj estas nur kulturo-portantoj, ĝia vera beleco sin kaŝis en la enhavo de la konstruajo, nur post kiam la vizitantoj komprenas ĝian veran signifon kaj kulturon, ĝi por li estas viva, kaj vera senco de la monda ekspozicio realiĝis.