Hodiaŭ estas la 15a tago de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro.
La ĉinoj festas sian Aŭtunmezan feston en la 15a tago de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Lun-kuko estas ilia fest-manĝaĵo.
Legando diras: En la 14a jarcento la ĉina popolo decidis ekribeli kontraŭ la kruela reganto je la 15a de la oka monato lun-kalendara. Ili enŝovis en lun-kukon paperslipo kun dato de ribelo kaj ĝin transdonis unu al alia. Poste oni ekhavis la kutimon manĝi lun-kukojn. Nun la kutimo simbolas harmonian kuneston de la tuta familio.
Estas multaj specoj de lun-kukoj. Ili estas kun farĉoj de juglandoj, pinaj nuksoj, akvomelonaj semoj kaj sekigitaj fruktopecoj ene, aŭ kun jujubpulpo, sukerita fazeola pasto kaj hakita ŝinko interne kaj tegaĵo el tritika faruno knedita kun oleo kaj sukero ekstere. La kukoj estas bakitaj orflave, havas diversajn formojn, plej ofte rondan. Oni ŝatas ilin pro ilia delikateco kaj dolĉeco. Oni aĉetas ilin ankaŭ kiel festodonacon al siaj parencoj aŭ amikoj.
Ofte estas bona vetero en mezaŭtuno. Vespere sub la hela luno kunsidas la tuta familio ĉirkaŭ la tablo por manĝi lun-kukojn kaj ĝŭi la lunon ĝis profunda nokto. La festo nature vekas nostalgion ĉe tiuj, kiuj loĝas for de sia hejmloko.
Aŭtune, tiuvespere en iuj lokoj oni metis fruktojn kaj lun-kukojn sur tablojn en sia korto kaj bruligis incenson kaj lumigis kandelojn ĉe lunleviĝo por kulti la dion de la luno.