La 20an de Julio, dimanĉe.
Je la 9a horo kaj duono matene ni kune kun s-ro Ho Song piediris unue al la parko tie kie oni rememorigis la Movadon de Korea Sendependeco. De tie ni eksciis iom la historion de Koreio. La pioniroj estas studentoj kaj intelektuloj kiuj havas avangardajn ideojn. Poste ni alvenis al Korea Imperiestra Palaco. Tie ni vizitis la muzeon pri koreaj reĝo, historio kaj kulturo. Pro nia longtempa piedirado kaj lacego niaj du junulinoj ne havis energion eniri la Palaco kaj ni direktiĝis al Prezidenta Domo 青瓦台. En la muzeo de Prezidenta Domo ni ripozis kaj spektis amuzajn aktivadojn. Posttagmeze ni tagmanĝis korean manĝaĵon “malvarman nudelon” gastigita de s-ro Ho Song kaj poste daŭre faris aĉetadon en ĉiomagazeno. Vespere ni kaj koreaj amikoj ges-roj Uko, Minmin, Kang Hongu kune vespermanĝis en korea restoracio. Kaj en la bankedo mi sciis ke s-ro Uko estas amatoro de subakvonaĝanto kaj s-ro Kong Hongu estas amatoro de montogrimpanto. Fruktoplena tago.