E-Asocio de Jiangsu provinco festis sian 30jaran datrevenon



La 15-an de decembro en Nankina Universitato, Esperanto-Asocio de Jiangsu-provinco okazigis kunvenon por festi la 30-an datrevenon de sian fondiĝo. Sinjoro Zhang Changsheng, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio, prezidis la kunvenon. En la nomo de la asocio, prezidantino Cui Jianhua faris laborraporton。

Al la konveno ĉeestis sinjoro Wang Xingguo, vicprezidanto de la Provinca Federacio de Socisciencaj Rondoj, sinjorino Cheng Caixia, sekcia direktoro de asocioj sub la federacio. Ankaŭ Esperanto-Asocioj de Nankino, Suzhou, Changzhou, Xuzhou, Zhengjiang, Wuxi kaj Lianyungang sendis reprezentantojn al la kunveno.

S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kaj S-ro Qiu Xirong, prezidanto de la Zhejiang-a Espernto-Asocio ĉeestis kaj donis gratulojn. Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Anhui-a Esperanto-Asocio sendis gratulajn mesaĝojn al la Jiangsu-a Esperanto-Asocio. En la kunveno Wang Xingguo faris salutparolon en la nomo de la Jiangsu-a Federacio de Socisciencaj Rondoj. En la raporto Cui Jianhua resumis la rimarkindajn atingojn de la asocio dum la pasintaj 30 jaroj kaj anticipis belan estontecon de la asocio. Wang Xingguo diris, ke la Jiangsu-a Federacio de Socisciencaj Rondoj gratulas la Provincan Esperanto-Asocion por la 30-jara jubileo. Li esperas, ke la Esperanto-Asocio disvastigos la internacian lingvon per novaj mediatoj, donos gravecon al la praktiko kaj trejnos junajn esperantistojn. Li promesis, ke la federacio donos pli fortan subtenon al la Esperanto-Asocio por fari ĝin elstara organizaĵo.


En la kunveno, vicprezidanto Zhang Changsheng faris klarigon pri rearanĝo de la konsilantaro de la Esperanto-Asocio. Poste la proponita listo estis unuanime adoptita. Vicprezidanto Liu Hongyuan anoncis la liston de avangardaj kolektivoj kaj individuoj de la Provinca Esperanto-Asocio en la jaro de 2012-2013, kaj estraranoj de la asocio donis diplomojn al la laŭreatoj.


Ĉi-jare la 15an de decembro estis la 154a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Por festi tiun tagon kaj marki la 30-jaran jubileon de la asocio, arta trupo de la asocio dediĉis mirindajn prezentojn al la kunveno.