La prezidanto de Tomska Esperanto-Klubo Konstantin Obrazcov veturos al la Olimpikoj en Socxi (Rusio), kiel volontulo. Li bone posedas la rusan, la germanan, la anglan, Esperanton kaj iom posedas la francan. Li pretas helpi al eksterlandaj esperantistoj per interpretado. Kelkaj aliaj rusiaj esperantistoj intencas fari la samon. La Olimpikoj komencigxos la 7-an de februaro 2014. Lia elektronika adreso estas:
kobraztsov@mail.ru