Vizito al ĉina ĝemela urbo Changzhou


NAKATU Masanori




S-roj Wang Minhao (maldekstre), Ukita kaj mi (meze)

De la 27a ĝis la 30a de septembro mi vizitis Urbon Changzhou kun s-roj Ukita Masaharu, prezidanto de nia Esperanto(Eo)-Societo kaj Okamoto Ryuichi, juna oficisto de Internacia Asocio de Urbo Takatsuki.

La afero komenciĝis per reta mesaĝo de s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Eo-Asocio. Ĝi estis skribita la 16an de julio kaj adresita al s-ro Ukita kaj samtempe al mi kun jena enhavo.

――― La 28an de septembro 2013 komenciĝos la 8a Ĉina Flora Ekspozicio en Changzhou. Changzhou-a Eo-Asocio sincere invitas 2-4 personojn al la ekspozicio. Ni kovros ĉiujn elspezojn en nia urbo Changzhou 3-5 tagojn laŭ viaj deziroj inkluzive de tranoktoj, manĝoj trafikoj ktp. Vi partoprenos en la ceremonio de la ekspozicio kaj renkontiĝos kun e-istoj el diversaj lokoj. ―――

S-ro Ukita kaj mi konsiliĝis kiel trakti tion kaj provizore decidis, ke ni du akceptu la inviton. Mi pensis vidante nunan cirkonstancon inter Japanio kaj Ĉinio, ke viziti Ĉinion estas bezonate, kaj renkontiĝi kun tieaj esperantistoj povos esti bona bildo por montri amikan rilaton de ambaŭ popolanoj.

Mi respondis al lia mesaĝo, ke mi kaj s-ro Ukita akceptos la inviton kaj povos ekflugi matene de la 27a de septembro kaj reflugos al Japanio vespere de la 30a de septembro. Li konsentis nian provizoran planon. Estis fakte, ke li deziris inviti ankaŭ instruistojn de Yosumi-Elementa Lernejo. Bedaŭrinde, kiel kutime en la lasta dimanĉo de septembro okazas sporta festivalo en ĉiu elementa lernejo de Takatsuki, do lia deziro ne estis plenumebla.

La 31an de aŭgusto ni parolis pri tio en la estrarana kunsido de nia societo kaj la afero estis aprobita kun propono, ke la societo kovru parton de la flugkosto.

Dume s-ro Ukita vizitis la oficejon de Urba Internacia Asocio por informi la oficejon pri nia vizito al Changzhou. Kaj juna oficisto de la Internacia Asocio, nomata Okamoto Ryuichi deziris persone viziti la urbon kune kun ni pagante sian bezonatan koston. S-ro Zhang afable akceptis lian deziron. S-ro Ukita vizitis la lernejestron de Yosumi-Elementa Lernejo kaj ricevis þian mesaĝon al la lernejestro de Dongfang-Elementa Lernejo. Ĉar ni eksciis, ke ni havos ŝancon viziti Dongfang-Elementan Lernejon. Ni kunportis la mesaĝon kun esperantigita teksto.

La 27an de septembro ni ekflugis je la 10-a horo kaj dudek kvin minutoj de la Kansai-a Internacia Flughaveno kaj atingis bonorde la Internacian Flughavenon de Pudong Ŝanhajo. Kiel promesite s-ro Wang Minhao, la prezidanto de la Ŝanhaja Esperanta Asocio atendis nin ĉe la elirejo. Mi havis okazon interparoli kun li trifoje, do mi bone konis lin.

Ni tuj ekveturis per taksio al la Fervoja Stacidomo de Ŝanhajo kaj post 1 horo atingis Changzhou. Dum la aŭta veturado sur vojo mi miregadis pro la scenoj kun amase staranraj superaltaj konstruaĵoj. Mi vidis eĉ rapidege veturantan linimotoran vagonaron. Mia lasta vizito al Ĉinio okazis antaŭ 20 jaroj. Ja estis granda transformiĝo. Min okupis miro, ke kiel oni povis pretigi tiom multege da kvantoj da materialoj por la konstruado.

Ni alvenis al la stacidomo 2 horojn pli frue ol la trajna ekveturo. Ni pasigis tempon atendante la ekveturan horon en kafejo. Ni povis havi amikan tempon kun s-ro Wang. Dume s-ro Okamoto aŭdis kaj vidis, ke E-o funkcias kiel vivanta lingvo inter ni kaj s-ro Wang. Li vere miris pro tio.

Ni ekveturis je la 15-a horo kaj 31 minutoj sidante en 1a klasa vagono plena de pasaĝeroj. La trajno similas al japana shinkansen. Post 70-minuta veturado, je la 16a horo kaj 40 minutoj ni atingis la stacion Changzhou.

Kiam ni renkontiĝis kun s-ro Zhang, s-ro Wang disiĝis de ni dirante, ”Ĝis revido, mi loĝos en alia hotelo”. Nin atendis ankaŭ s-ro Usui Hiroyuki fame konata e-isto, kiu nun laboras en Pekino por Esperanta sekcio de El Popola Ĉinio.

Li diris, ke li estas invitita kiel anstataŭa reprezentanto de Tokorozawa E-o-Rondo. Urbo Tokorozawa estas ĝemela kun Urbo Changzhou, sed neniu povis akcepti la inviton. Ni veturis al hotelo kvinope per la aŭto de s-ro Zhang. Baldaŭ ni atingis la hotelon, kie ni loĝos.

Ĝi estis 5-stela Traders Fudu Hotel kaj ni eniris en la salonon. S-ro Zhang kondukis nin al akceptejo speciale aranĝita por invititoj al la flora ekspozicio. Ni ricevis sakon kun ĉinliteroj “La 8a Ĉina Flora Ekspozicio”. En ĝi estis skatolo kaj dokumentoj. Post ricevo de ŝlosilo de la ĉambro s-ro Zhang anoncis, ke ni kolektiĝu je la 17a horo kaj 50 minutoj ĉe la salono por ĉeesti bankedon, kiu komenciĝos je la 18a horo.

La ĉambro estis tre luksa kun dupersona lito. Ni ĉiuj loĝis en tia ĉambro. Mi ŝanĝis vestojn al kompleto, same kiel aliaj. La bankedo estis bonveniga por la invititoj kaj okazis en la 3a etaĝo de la hotelo.

Laŭ la Akcepta Gvidlibro, kiu estis en la ricevita sako, invititaj deregacioj el internaciaj amikaj urboj de Changzhou estis 11 kaj la totala nombro de la aliĝintoj estis 93 personoj. Nomoj de s-ro Ukita kaj mi estis en la listo kaj ankaŭ s-ro Zhang kiel zorganto por japanoj. Kompreneble urbaj gravuloj kaj zorgantoj de la deregacioj ĉeestis en ĝi. Plejmulto de la deregacioj havis en si la urbestron. Mi pensis, se ne estus politika problemo inter Japanio kaj Ĉinio, la ubrestro de Takatsuki povus sidi ĉi tie. Povas esti, ke ni estus oficialaj invititoj de Urbo Changzhou, mi supozis tion.




S-roj Usui, Nakatu, Zhang Changsheng kaj Ukita

Matene je la 7a kaj duono de la 28a tago ni kolektiĝis ĉe la salono. Bedaŭrinde sufiĉe pluvis. S-ro Zhang disdonis al ni ŝildon, kiun ni portas kiel en la foto. Sen ĝi oni ne povas ĉeesti en la ceremonio. Li pruntis ombrelojn de la hotelo por ni kaj kondukis nin en la buson 16. Je kvarono antaŭ la 8a busoj ekiris unu post alia al la ekspoziciejo situanta fore de la hotelo.

Kiam ni fotis nin antaŭ la ekspoziciejo, pluvo ĉesis momente. Sed malice tuj ĝi fortiĝis. La aranĝantoj de la ceremonio preparis por la ĉeestantoj pluvmantelon. La cereminio komenciĝis je la 9a ĝustahore kaj daŭris unu horon. Starane en pluvo mi simpatiis al la koncernatoj, kiuj certe fervore preparis la ceremonion. Voĉoj de salutantaj funkciuloj apenaŭ atingis la ĉeestantojn.

Poste la ĉeestantoj veturis per cento da elektraj busetoj por rigardi la ekspoziciojn. Ni vidis parteton de la ĝardeno kaj vizitis la ĉefekspoziciejon el tri konstruaĵoj. Ni povis ĝui diversajn bildojn montritajn per moderna tekniko.

Gvidomapo montras, ke estas 85 ĝardenoj ekspoziciataj de entrprenoj, urboj kaj provincoj, kaj eksterlandoj. Krome estas 5 naturaj pejzaĝoj kaj 7 pejzaĝoj en malseka tereno.

Se mi povus libere rigardi la tutan areon, mi bezonus semajnon. Ja la skalo estis grandiaoza.

Ni reveturis al la hotelo.

Post atingo al la hotelo ni tagmanĝis en la sama halo, kie bankedo okazis en la lasta vespero.

Poste s-ro Zhang kondukis nin al Profesia Teknika Kolegio Liu Guojun en Changzhou, kie okazis Esperanto (Eo)-Forumo de tri Eo-Asocioj de Ŝanhajo, Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj. La forumo ĉiujare okazas laŭvice aranĝite de la tri asocioj. Ĉijare ĝi estis la tria kaj gastigita de Changzhou de Jiangsu-provinco. La temo de la forumo estis “La estonteco de E-o kaj la disvolviĝo de Eo-movado”.

Kiam ni atingis la ĉambron por tiu taga programo, pli ol tridek esperantistoj sidis ĉirkaŭ tabloj ortangule aranĝitaj.






Laŭ propono de s-ro Wang Minhao, kiu akompanis nin de Ŝanhajo al Changzhou kaj prezidis la forumon, la ĉeestantoj sinprezentis unu post alia. Mi rimarkis, ke krom ni, japanoj tie estas tri eksterlandanoj el Irano, Koreio kaj Rusio.

S-ro Zhang Changsheng, la ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a Eo-Asocio, prelegis sub la titolo “La amikeco estas eterna temo de E-o”.

S-ino Chen Ye, kiu estas instruisto de Dongfang-Elementa Lernejo(DEL) kaj instruas ankaŭ E-on krom ordinaraj lecionoj, prezentis kiel ŝi instruas E-on al la lernantoj de Eo-klubo, kiu konsistas el lernantoj de la 4-6aj lernjaroj kaj aktivas ĉiuvendrede.

Pli ol dek aliaj forumanoj sekvis ŝin kaj parolis pri sia aktivado.

Kompreneble oni faris paŭzon kaj ni havis amikan tempon kun ĉinaj, irana kaj korea e-istoj trinkante kafon kaj manĝante kukon.

Klariĝis tio, ke antaŭ du jaroj s-ino Chen partoprenis en Esperanta evento, kiun partoprenis ankaŭ eksterlandaj e-istoj, kaj interesiĝis pri E-o. Ŝi eklernis ĝin kaj nun estas nomata Brila.

Antaŭtagmeze de la 29a de septembro la ferma ceremonio de la forumo okazis en granda ĉambro kun pli ol cento da ŝtupaj sidlokoj kun brakapogiloj. Kiam ni eniris en la ĉambron, la sidlokoj estis okupitaj de kolegiaj lernantoj. Mi supozis, ke oni venigis la lernantojn al la ĉambro por doni al ili ŝancon ekscii pri E-o.

Mi vidis nekonatajn vizaĝojn. S-ro Usui klarigis, ke ili estas laborantaj en Esperanta sekcio de El Popola Ĉinio(EPĈ) kaj venis el Pekino por kolekti informojn pri la forumo kaj interŝanĝo de du lernejoj Dongfang de Changzhou kaj Yosumi de Takatsuki. Ankaŭ estis apartenantoj al Ĉina Eo-Ligo(ĈEL), inkluzive de s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de la Komisiono de Azia Eo-Movado kaj vicsekretario de ĈEL.

S-ro Zhang Changsheng prezidis la ceremonion. Kvar nee-istaj gastoj salutis laŭvice. El ili estis s-ro Lu Xiaoguang, honora prezidanto de ĈEA kaj prezidanto de asocio pri kultura interŝanĝo por fremdlandoj.

En la parolo li alte taksis la kontribuon de la esperantistoj por starigi la ĝemelajn rilatojn de la du urboj, Changzhou kaj Takatsuki.

Post salutoj de la gastoj oni faris kunfotiĝon ekstere.

Poste la forumo daŭris sen gastoj. Tiam la lernantoj sidintaj en la ĉambro tute malaperis senspure. Mia supozo perfidiĝis, sed mi esperis, ke almenaŭ kelkaj el ili interesiĝus pri E-o aŭdante parolon de s-ro Lu Xiaoguang.

S-ro Ukita faris salutan prelegon menciante historieton pri la interŝanĝo de Eo-rondoj en du urboj kaj esperante, ke politika problemo inter Japanio kaj Ĉinio estu pace solvita. S-ro Pan Yajiang, kiu vizitis nian urbon en 2010, ĉinigis la enhavon.

La prezidantoj de la tri asocioj, parolis unu post alia pri sia agado.

Bedaŭrinde mi ne povis aŭdi pri Esperanta kurso, kiu estas plej grava por disvastigo de nia lingvo E-o.

Post tagmanĝo ni kaj la senditoj de EPĈ kaj ĈEL kune veturis per buseto al elementa lernejo Dongfang.

Kiam ni atingis la lernejon, la lernejestro, s-ino Liu Lixia, kiu vizitis Yosumi-Elementan Lernejon(YEL) kaj nian societon en 2010, akceptis nin kun ĝoja mieno. En la lernejo estis sidejo de CEA. Tio signifas, ke la urba registaro reale agnoskas E-on.

S-ro Ukita voĉlegis la E-igitan mesaĝon de s-ino Haruta Tokiko, la lernejestro de YEL, kaj Brila tradukis la enhavon. Li transdonis ĝin al s-ino Liu Lixia kun la originala mesaĝo skribita de s-ino Haruta Tokiko.




La lernejo montris al la vizitantoj, kiel Brila instruas Eon al lernantoj. Malgraŭ ke la tago estis dimanĉo, ili venis kaj ĉeestis en la leciono.

Mi vidis, ke ŝi alprenas diversajn ludojn, por ke lernantoj povu amuze lerni lingvon. Ja la brilantaj okuloj de la lernantoj atestas, ke ŝia instrumaniero estas sukcesa.

En la fina vespero Changzhou-aj reprezentantoj aranĝis bankedon por ni, kvar japanoj, la vizitantoj el Pekino. En ĝi ĉeestis ankaŭ s-inoj Liu Lixia kaj Chen Ye de DEL. La atmosfero estis amika. Brila sidis inter mi kaj s-ro Ukita. Ni havis amuzan tempon.

Antaŭtagmeze de la fina tago s-ro Zhang kondukis nin per sia aŭto al ekspoziciejoj de artaĵoj, kiuj iam estis fabrikoj de teksaĵoj. Nun oni utiligas la konstruaĵojn por eksponi artaĵojn.

S-ro Zhang rendevuis kun Brila kaj poste kondukis nin al restoracio ĉe la lago Xitaihu kaj regalis nin per bongustaj raraj produktaĵoj de la lago.

Post tio ili afable akompanis nin per aŭtomobilo kun ŝoforo ĝis la flughaveno de Pudong.





"Koran dankon kara amiko Zhang pro via afabla zorgo. Ĝis revido!"

Mi estas tre kontenta pri ĉifoja vizito al Changzhou, ĉar mi sentis, ke nia vizito estas utila al nia amiko, s-ro Zhang Changsheng kaj interalie por la movado de CEA. (Fino)