Changzhuo (Ĉangĝoŭo) situas en provinco Jiangsu (Ĝjangsuo), sudoriente de Ĉinio, estiel la centra areo de Yangtze (Jangzio) Rivera Delto, inter norda latitudo 31°09′ al 32°04′ kaj orienta longitude 119°08′ al 120°12′, meze inter Shanghai kaj Nanjing urboj laŭ altrapidaj fervojoj kaj ŝoseoj, najbare Suzhou kaj Wuxi urboj, famiĝas pro riĉloko de agrikuturaĵo kaj fiŝaĵo kaj estas “la unua evoluanta urbo” post reformado kaj malfermado de Ĉinio.


La urba arbo estas suda magnolio.
La urba floro estas ĉina rozo.
Loka tempo: UTC+8 horoj.
Telefonado kaj poŝto: Ĉinio+86 ,Changzhou+(0)519. Do oni devas aldoni la kodon por Ĉinio 86 kaj la urbakodon 0519 por telefono de eksterlando al Changzhou. La poŝta kodo de Changzhou estas 213000.


La regiono de Changzhou estas vaste je 4,372 kvardrataj kilometroj, kaj loĝas tie preskaŭ 3,6477 milionj da loĝantoj. La urba areo: 1,862 kvardrataj kilometroj. La urba loĝantaro: 2,3047 milionoj da homoj.


En modernerco, la trafikaj kondiĉoj pli kaj pli konveniĝas sekvante la progreson de la lando, estante Pekino-Shanghai altrapida fervojo, Shanghai-Najing altrapida ŝoseo, Pekino-Hangzhou Granda Kanalo kaj multaj altrapidaj ŝoseoj. Changzhou-a Flughaveno je 4E grado kaj Yangtze Rivero Changzhou haveno.