October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (5)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

October 17, 2009

Ringelnatz-anekdoto: Fruaj influoj (Frühe Einflüsse); Du vivsavantoj - Zwei Lebensretter / Arto kaj monpago (Kunst und Knete) /infankredo - Kinderglaube

Ringelnatz kvarjara - R. mit vier Jahren
Ringelnatz kvarjara - R. mit v…

Fruaj influoj

Ringelnatz havis en Wurzen infanvartistinon, kiu timigis lin. Tiel ŝi kondukis la apenaŭ kvar jarojn aĝan en la urbon, kiam la superakvega rivero Mulde inundis la stratojn, kaj ŝi minacis lin per tio, ke ŝi diris, ke la superakvego altiĝos plu. Ofte ŝi kondukis la kriante protestatantan infanon en tombejon „antaŭ krucon, je kiu estis najlita granda timiga nuda viro. „Neniu miraklo, ke Ringelnatz uzis la unuan bonan okazon por eskapi. Amiko de la patro vidis la bubeton sur la foirplaco kaj kaptis lin.

Tradukis Donjo & Cezar

el la libro „Lass dich ja nicht zum Lachen verleiten" Anekdoten über Ringelnatz „Ja ne lasu logi vin al ridado“ Anekdotoj pri Ringelnatz, Strigspegulo Eldonejo, Eulenspiegel Verlag.

Ringelnatz Anekdotoj
Ringelnatz Anekdotoj


Du vivsavantoj

La familio estis transloĝinta al Lepsiko, en la Bordo-straton (Uferstraße) "Ĉe la Maljuna Pigo" ("An der Alten Elster".
Iam Ringelnatz kun sia du jarojn pli aĝa fratino Ottilie hejmenportis ĝojbrile mortan kokinon, kiun ambaŭ en vivdanĝero "estis savintaj" el la rivero.


Rimarko: Maljuna Pigo = en tiu ĉi kazo estas rivero en Lepsiko.

Simpla fiŝo kaj savringoj
Simpla fiŝo kaj savringoj


Arto kaj monpago


Ringelnatz kaj Ottilie konstruis rigardokestan teatron:Li pentris kiel scenejan fonon polusan pejzaĝon, antaŭ tiu staris sur blua paperglacio kaj vatoneĝo malgranda amatore farita lignosledo. Otilie ludis la lokmontristinon por la gepatroj, la eksonorilantinon kaj fervoran kurtentiristinon. Post la prezentado la patro donacis kiel agnoskon kaj unuan artistan honorarion kelkajn pfenigojn. La infanoj kutimioĝis al tiu enspezeblo, sed plia kaj pli malpli penis, tiel, ke la patro, kiel prudenta ĝardenisto de la Bötticher - Arboplantejo fortranĉis tiun metian branĉon de akirado.

Bankmono kiel benkmono - Bankgeld als Bankgeld /Aŭ la bluso de la lasta okazo - Oder der Blues von der letzten Gelegenheit
Bankmono kiel benkmono - Bankg…


Infankredo


Ringelnatz ĉiam postulis, ke la infanvartistino akompanu lin necesejen, ĉar li supozis, ke tie hantas fantomo. Se li eskapis la klozeton, li krake fermis la pordon kaj mokis la fantomon kun la ĉiama voko: "Stulta vi estas!" La mirigitaj gepatroj demandis la etan timleporulon, kiu ĉion konfesis. De nun la klozeto estis nomata nur plu: "Stultaviestas".

Abstrakta foto 01: Noktfantomoj
Abstrakta foto 01: Noktfantomo…

Published at 08:55 / 0 comments / 84 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...