July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

July 3rd, 2009

Morgenstern: Jen dometo ĉe l' fervoj' - Das Häuschen an der Bahn / poemtraduko

Christian Morgenstern
Christian Morgenstern

Christian Morgenstern

Jen dometo ĉe l' fervoj'


Jen dometo ĉe l' fervoj'
sur montetoverd' sen ĝoj'.

Tage, nokte, kiam ajn,
preterflugas trajn' post trajn'.

Se trajn' tondras laŭ raket',
tremas iom la domet'.

Kien iras, kie for',
ĉiu trajno kun fervor'?


Ho, kunprenu dum
la rond'
la salutojn al la mond'!

Ŝrik', stamfad', ruliĝ' kaj fum'.
Mortsilent' post lasta lum'.

Pro tondrad' sur la rel'
tremas sola domparcel'.

Haltu! Se la sonorilo de la lokomotivo eksonas, aŭ la proksimiĝo de trajno alie ekkoneblas.
Haltu! Se la sonorilo de la lo…


Christian Morgenstern


Das Häuschen an der Bahn



Steht ein Häuschen an der Bahn,
hoch auf günem Hügelplan.

Tag und Nacht, im schnellen Flug,
braust vorüber Zug um Zug.

Jedesmal bei dem Gebraus
zittert leis das kleine Haus.

Wen verlässt, wen sucht auf
euer nimmermüder Lauf?

O nehmt mit, o bestellt
Grüße an die weite Welt!

Rauch, Gestampf, Geroll, Geschrill....
Alles wieder totenstill.

Tag und Nacht dröhnt das Gleis.
Einsam Häuschen zittert leis.

Published at 06:09 / 0 comments / 142 visits
This post is public

July 4, 2009

Eltiraĵo el "La trezoro de l' Sierra Madre": La historio pri la Mino de l' Verda Akvo



La historio pri la Mino de l' Verda Akvo

eltiraĵo el B. Traven, ĉapitro 5: "La trezoro de l' Sierra Madre"

La trezoro de la Sierra Madre
La trezoro de la Sierra Madre

Ĉu vi konas la historion pri la Mino de l' Verda Akvo en Nov-Meksiko? “ demandis Howard. „Tiun vi certe ne konas. Sed mi konas Harry Tilton , kiu ĉeestis kaj de kiu mi eksciis la historion. Jen bando el kvindek viroj ekiris por serĉi oron. Ili ne iris tute blindaj. Jen malnova onidiro, ke en valo estas riĉa oromino, kiu estis trovita de la malnovaj meksikanoj kaj ekspluatita kaj kiun pli malfrue forprenis la hispanoj de ili, post kiam oni devigis perfidi la lokon de la mino la indiĝenojn per teruraj torturadoj, per elŝirado de la lango, per ekborado de la kapo, kaj per pliaj tiaj kristanaj ampruvoj.
Proksime ĉe la mino estis tuta malgranda lago, kiu kuŝis en rokolito. Kaj la akvo de la lageto estis verda kiel smeraldo. Tial oni nomis la minon La Mina del Agua Verde, La Mino de l' Verda Akvo. Estis nekutime riĉa mino. La oro etendiĝis pura en dikaj vejnoj. Oni devis ĝin simple nur forpreni.
Sed la indiĝenoj estis kroĉintaj malbenon al la mino. Tiel asertis tion la hispanoj, ĉar ĉiuj hispanoj, kiuj havis kontakton al la mino, rapide mordis la polvon. Kelkaj pro serpentomordoj, aliaj per febro, aliaj per teruaj haŭtmalsanoj aŭ per malsanoj, kies kaŭzo neniu povis klarigi. Kaj iutage la mino estis malaperinta. Neniu homo plu videblis, kiu tiutempe estis ĉe la mino.
Kiam la sendaĵoj ne plu venis kaj ankaŭ ne alvenis plu raportoj, la hispanoj sendis ekspedicion al la mino. Kvankam la mino estis ekzakte desegnita en la mapojn, kaj kvankam oni povis sufiĉe longe sekvi la vojon, la mino ne plu troveblis. Sed estis tiom facile difini ĝian situon. Jen la tri krutaj montpintoj, kiuj ĉiuj devas troviĝi en linio, ĉar tiukaze oni estas sur la ĝusta vojo, kaj se kvara montpinto, kies formo estas tre atentofrapa, ekmontriĝas kaj staras en certa angulo al la linio, jen oni estas tiom proksime al la mino, ke oni ne plu povas mistrafi ĝin. Sed kvankam oni serĉis dum monatoj, oni trovis nek la minon nek la rokolagon. Tio estis en la jaro 1762. Tiu riĉa mino neniam perdiĝis en la memoro de tiuj, kiuj interesiĝas pri orominoj.
Kiam la usonanoj anektis Nov-Meksikon, tuj denove viroj ekmarŝis por serĉi tiun minon. Multaj ne revenis. Kaj tiuj, kiuj revenis estis preskaŭ-idiotoj pro la vana serĉado kaj la halucinoj, kiujn ili havis pro la vagado en tiu rokovalo.
Estis tiam meze de la okdekaj jaroj, mi supozas ke estis en la jaro 1886, ke denove iuj homoj ekiris por serĉi oron, ĝuste tiuj dekkvin viroj. Ili havis duplikatojn de la malnovaj raportoj kaj kopiojn de la malnovaj hispanaj mapoj. Tio pri la kvar montpintoj estis ja tiom simpla. Sed ili kiel ajn ofte kaj kiel ajn precize povis uzi la montpintojn kiel celdirekton, tamen de la mino estis videbla nenio. Ili fosis kaj eksplodigis rokojn tie kaj tie, sed montriĝis eĉ ne spureto. Ili laboris en taĉmentoj, ĉiu taĉmento triope, por povi rasti pli grandajn ĉirkaŭaĵojn. Iliaj nutraĵoj fariĝis pli kaj pli malmultaj, sed la viroj ne rezignis.
Iam malfrue posttagmeze taĉmento preparis sian vespermanĝon. La fajro brulis, sed la kafo ne kuireblis, ĉar la vento, kiu fridetigis la kruĉon, estis tro forta. Tial iu komencis meti la fajron pli profunde en la teron. Kaj kiam li estis fosinta futon kaj duononn de futo, li trovis oston. Li ĵetis la oston flanken sen rigardi ĝin pli precize, kaj ŝovis nun la fajron en la truon, post la farado de trablovaj kanaletoj.
Kiam la taĉmento tiam sidis ĉe la vespermanĝo, iu el ili hazarde prenis la oston en la manon kaj pentris per ĝi en la sablo. Tiam lia najbaro subite diris al li: 'Lasu min foje rigardi la oston.' Kaj post iom da tempo li diris: 'Tio estas brakosto de homo. Nu, de kie la osto estas?'
La viro, kiu estis fosinta la truon, diris nun, ke li puŝis sur ĝin ĉe la fosado kaj tiris la oston el la sablo.
'Tiukaze tie devas kuŝi la tuta skeleto, kiel venu sola brakosto ĝuste ĉi tien?' diris la viro pripenseme.
Tiam jam estis malhele. Ili vualis sin en siajn kovrilojn kaj sternis sin por dormi.
Sekvatage diris tiu, kiu trovis la brakoston, mi nomu lin Bill, ĉar mi ne scias lian nomon, jen do diris Bill: 'Tie, kie la brakosto estis devas esti la skeleto. Nun en la nokto venis al mi penso. Mi demandis min kiel la skeleto venis ĉi tien.
'Simple. Iu mortbatito, aŭ malsatmortulo', diris iu el ili.
'Tio kompreneble estas ebla', diris Bill al tio. Ĉi tie iradis ja multaj. Sed mi ne supozas, ke oni ĝuste ĉi tie mortbatis ilin, aŭ ke ili ĝuste ĉi tie malsatmortis. Envenis al mi nun la nura penso, ke la mino pro sabloŝtormo aŭ per tertremo aŭ per per montfalo aŭ per io simila estis ŝutkovrita. Kaj ĉar de la hispanoj neniu revenis, ili ĉe tio estis kunŝutkovritaj. Ili estis ŝutkovritaj en la proksimo de la mino. Kvankam tiu brakosto ankaŭ tute bone povas aparteni al iu, kiu serĉis ĉie tie antaŭ ni kaj mortis ĉi tie, sed tute same bone eblas, ke tiu ĉi brakosto apartenas al iu el la ŝutkovritaj hispanoj. Kaj se ĉi tie kuŝas lia brakosto, kuŝas ankaŭ tute proksime lia skeleto. Kaj se ni sekvas la skeleton, ni eble trovas ankaŭ la minon. Mi pensas, ke ni foje fosu ĉi tie ĉe la fajrotruo.'
Ili fosis kaj trovis efektive la ceterajn partojn de la skeleto, pecon post peco. Ili fosis plu en la cirklo kaj trovis duan skeleton. Ili fosis plu en la direkto de la dua skeleto kaj venis sur trian. Kaj tiel ili trovis la direkton, el kiu la montfalo aŭ tertremo venis. Ili sekvis al la vojo kaj elfosis ilojn, kaj fine ili malkovris orbulojn, kiuj evidente estis disipitaj.
'Ni havas la minon. Kion fari nun?' diris Bill. 'Ni voku la aliajn', diris unu el ili.
'Ke vi estas azeno, mi sciis ĉiam, diris la tria. 'Sed, ke vi estas tia granda bovo, tion mi ne sciis. Ni bonkondute fermtenos la buŝon kaj diros nenion. Ni reiros kun la aliaj post kelkaj tagoj. Kaj post kelkaj semajnoj ni triope denove venos solaj ĉi tien kaj ekspluatos la minon.'
Pri tio ankaŭ la triopo konsentis. Ili kunkolektis la malmultajn orbulojn kaj enpoŝigis ilin, por ke ili povu aĉeti bonan ekipaĵon por tio. Tiam ili zorgeme ree ŝutkovris ĉion. Sed antaŭ ol ili povis kovri ĉion, proksimiĝis alia . La viroj de la alia taĉmento misfide rigardis la fosadon, kaj tiam diris unu el ili: ' He, vi buboj, kion vi ludas ĉi tie? Ĉu vi volas deteni nin de la sankta meso?'
La triopo kontestis, ke ili trovis ion, kaj ke ili volis ludi trompi la aliajn. Ekestis kverelo. Kaj kvazaŭ la aero estus forportinta la paroladon de la unua taĉmento , alvenis en la sama horo ĉi tie du pliaj taĉmentoj. La unua taĉmento kaj la dua, kiu surprizis la unuan, ĝuste estis prokisme al la momento, kiam ili estos pretaj interkonsentiĝi fari pakton, ĉe kiu la ceteraj tri taĉmentoj
estis ekskludendaj, kiam la du aliaj taĉmentoj tie alvenis preskaŭ samtempe.
Nun kompreneble la dua taĉmento tuj retiriĝis de la preskaŭ preta pakto kaj kulpigis la unuan taĉmenton pri perfido. Unu el la viroj estis elsendita por voki ĉi tien ankaŭ la lastan taĉmenton. Kaj kiam ĝi estis alveninta, oni interkonsiliĝis. Oni decidis pendigi la tri membrojn de la unua taĉmento pro la intencita defraŭdo.
La tri viroj estis pendigitaj. Neniu protestis, ĉar forfalis tri pretendataj partoj, kiuj nun estis dispartigendaj inter la ceteraj dekdu viroj.
Tiam oni eklaboris kaj malfermis la minon. Estis efektive neelĉerpeble riĉa mino. Sed post kelke da tempo la nutraĵoj fariĝis tiom raraj, ke kvin viroj estis elsenditaj por havigi nutraĵojn.
Harry Tilton, kiu mem estis rakontinta la historion al mi, diris tiam, ke li estis kontenta pri tio, kio ĝis tiam fariĝis lia parto, kaj ke li volis formigri kun la kvin viroj, kiuj alportu la nutraĵojn. Li prenis sian parton kaj foriris. En la banko oni pagis al li por tio dudekok mil dolarojn. Por la mono li aĉetis al si bienon, kie li setlis por ĉiam.
La kvin viroj, kiuj foriris por la nutraĵoj, aĉetis pakĉevalojn, pli bonajn ilojn, abundajn nutraĵojn, kaj registrigis sian rajton pri parto de la mino. Poste ili revenis.
Kiam ili alvenis la minon, ili trovis la kampadejon terenbruligita, kaj la postlasitajn virojn murditaj, aŭ pli ĝuste dirate, mortbatitaj de la indiĝenoj. La oro ne estis tuŝita. Se oni juĝas laŭ la spuroj, okazis terura batalo, en la tempo, kiam la viroj forestis por aĉeti nutraĵojn. La revenintaj viroj entombigis siajn mortigitajn kamaradojn kaj komencis plu labori en la mino.
Pasis nur tri aŭ kvar tagoj, jen la indiĝenoj revenis. Ili estis pli ol sesdek virojn fortaj. Ili tuj atakis ilin kaj mortigis nun ankoraŭ la ceterajn virojn. Sed unu el tiuj viroj ne estis mortigita, sed nur tre grave vundita. Kiam li rekonsciiĝis, li rampadis antaŭen. Dum tagoj aŭ semajnoj. Li ne sciis tion. Fine trovis lin bienisto kaj kondukis lin hejmen. Li rakontis siajn travivaĵojn. Sed antaŭ ol li povis priskribi la lokon, kie ĉio ĉi okazis, li mortis je siaj vundoj.
La bienistoj de la regiono, kie la viro mortis, ekiris por trovi la orominon. Ili serĉis multajn semajnojn, sed ili ne trovis ĝin. Harry Tilton, kiu estis irinta al unu el la nordaj ŝtatoj, eksciis de la aferoj, kiuj okazis ĉi tie, nenion. Li ne plu zorgis sin pri tio, li vivis kontente en sia bieno kaj supozis ĉiujn siajn kamaradojn, kiuj fosis kun li, riĉaj aŭ bonstataj viroj, kiuj, akirinte sufiĉe da oro, vojaĝis al la oriento. Li mem estis silentema homo. Li parolis pri tio, ke li akiris sian monon per orfosado. Sed tio ne estis nekutima. Ĉar li ne troigis, sed, se li jam parolis pri sia orfosista tempo, nur tute normale kaj simple rakontis, tiu riĉa mino tute forgesiĝis.
Sed iom post iom la onidiro pli kaj pli konkretiĝis, ke Tilton akiris sian monon en malmultaj tagoj. Tion li ne kontestis. Kaj el tio oni konkludis, ke la loko, kie li estis fosinta la oron, devas havi riĉajn trezorojn. Pli kaj pli da fortunĉasantoj urĝigis lin ellabori planon, tiel ke oni povu retrovi la minon. Li fine vere faris tion. Sed intertempe pli ol tridek jaroj estis pasintaj. Lia memoro ne estis plu tiom bona. Mi formarŝis kun unu el la aliaj, kiuj iris laŭ la plano.
Ni trovis ĉiujn ĉi lokojn, kiujn Tilton priskribis. Sed la minon mem ni ne trovis. Eble ĝi estis ŝutkovrita plian fojon pro montfalo aŭ per tertremo, aŭ la indiĝenoj forviŝis ĉiujn spurojn, kaj tiukaze ili faris tion tiel bone, ke troveblis nenio. Ili ne volis havi homojn en sia regiono; ĉar tia mino estus loginta centojn da homoj kaj la regiono estus ĵetita en tian tumulton, ke la vivo, kiun ili estis kutimigintaj vivi, estus fuŝita.
Ja, se oni povus trovi tian minon“, finis Howard sian rakonton, „ jen oni estus la gajninto. Sed pro tio oni eble serĉas dum sia tuta vivo kaj trovas nenion. Tio estas tiel kiel kun ĉiu alia negoco. Se oni trovas la ĝustan negocon kaj oni bonŝancas, oni havas sian orominon. Ĉiukaze, kvankam mi estas jam olda knabo, mi ĉiam denove partoprenas, se orofosado komenciĝas. Sed oni bezonas kapitalon, tiel, kiel por ĉiu alia afero.“
La historio, kiun Howard ĵus rakontis, entenis nenion, kio kuraĝigas, kaj nenion kio avertas onin. Estis kutima orfosista rakonto, sendube vera, sed tamen ĝi sonis fabeleca. Sed ĉiuj historioj, kiuj rakontas pri riĉaj gajnoj sonas fabelecaj. Por gajni oni devas riski ion. Kiu volas havi oron, tiu devas serĉi ĝin. Kaj Dobbs decidis en tiu nokto serĉi oron, eĉ se li estus ekipita nur per poŝtranĉilo.
Nur unu demando estis, ununura demando restis, kiu ŝovis sin en sian planon. Ĉu li iru sola aŭ kun Curtin aŭ kun la olda Howard aŭ kun Curtin kaj Howard?

http://www.karapaco.de/u/B.Traven/trezoro.pdf

Published at 06:40 / 2 comments / 108 visits
This post is public

July 4, 2009

B.B.: Balado pri Mackie Messer

Louis Armstrong -ĵazgiganto
Louis Armstrong -ĵazgiganto

.




Bertolt Brecht

Balado pri Mackie Messer


1

Kaj la ŝarko havas dentojn,
montras ilin sen subtil'.
Sed MacHeath tranĉilon havas,
nevideblas la tranĉil'.

2

Aĥ, ruĝiĝas la naĝiloj
de la ŝark', se fluis sang'.
Mackie Messer portas gantojn,
sen makul' laŭ lia rang'.

3

Ĉe l' Tamiza verda akvo
falas teren homoj, ar',
nek pro pest' nek pro ĥolero,
onidire MacHeath-far'!

4

En dimanĉo bela blua
kuŝas strande morta hom'.
Vir' foriras post angulon.
Messer estas lia nom'.

5

Kaj Ŝmul Majer malaperis
kiel ofte riĉa vir'.
Kaj la monon havas Mackie.
Ne pruveblas la konspir'.


6

Jenny Towler-n oni trovis
kun tranĉilo en la mam'.
Iras kaje Mackie Messer
sen eĉ scii pri la dam'.

7

La ĉaristo Alfons Glite,
kie li? Ĉu scios ni?
Kiu ajn pri tio scias,
Mackie ne, ja certu vi.


8

Kaj la granda brul' en Soho:
Sep infanoj kaj oldul'-
sen molest', naiva Mackie en-
amasas post la brul'.


9

La vidvino neplenaĝa,
fama estas ŝia nom',
ŝi vekiĝis perfortita.
Mackie, kiom kostas hom'?


10

Kaj la fiŝoj malaperas
Je ĉagreno de l' kortum'.
Oni citas eĉ la ŝarkon,
sed li neas sen cerbum'.


11

Li ne povas rememori
kaj ne eblas kapti lin.
Ĉar la ŝark' ne estas ŝarko,

se ne trovas pruvoj sin.

trad. Cezar

Bertolt Brecht
Bertolt Brecht


Bertolt Brecht

Ballade über Mackie Messer

1.

Und der Haifisch, der hat Zähne
Und die trägt er im Gesicht
Und MacHeath, der hat ein Messer
Doch das Messer sieht man nicht.


2.

Ach, es sind des Haifischs Flossen
Rot, wenn dieser Blut vergießt!
Mackie Messer trägt 'n Handschuh
Drauf man keine Untat liest.


3.

An der Themse grünem Wasser
Fallen plötzlich Leute um!
Es ist weder Pest noch Cholera
Doch es heißt: MacHeath geht um
.

4.

An 'nem schönen blauen Sonntag
Liegt ein toter Mann am Strand
Und ein Mensch geht um die Ecke
Den man Mackie Messer nannt.

5.

Und Schmul Meier bleibt verschwunden
Und so mancher reiche Mann
Und sein Geld hat Mackie Messer
Dem man nichts beweisen kann.


6.

Jenny Towler ward gefunden
Mit 'nem Messer in der Brust
Und am Kai geht Mackie Messer
Der von allem nichts gewußt.


7.

Wo ist Alfons gleich, der Fuhrherr?
Kommt das je ans Sonnenlicht?
Wer es immer wissen könnte
Mackie Messer weiss es nicht.

8.

Und das große Feuer in Soho
Sieben Kinder und ein Greis
In der Menge Mackie Messer, den
Man nicht fragt und der nix we
iß.

9.

Und die minderjährige Witwe
Deren Namen jeder weiß
Wachte auf und war geschändet
Mackie, welches war dein Preis?


10

Und die Fische, sie verschwinden,
Doch zum Kummer des Gerichts
Man zitiert am End den Haifisch,
Doch der Haifisch weiß von nichts.


11.

Und er kann sich nicht erinnern
Und man kann nicht an ihn ran,
Denn ein Haifisch ist kein Haifisch
Wenn man's nicht beweisen kann.



PS:
www.cezarpoezio.de/150.html

Published at 10:10 / 2 comments / 269 visits
This post is public

July 6, 2009

Cezar: Ĉiu floro (poemo) - pri mia floralbumo


Cezar

Ĉiu floro


Ĉiu floro, ĉiu floro,
floras bele kun fervoro
en la temp' de l' ĝusta horo
en pasia homa koro.

Vincent, la florŝatanto
Vincent, la florŝatanto


Flor' salutas nin per kronoj,
belkolore antaŭ fonoj.
Floroj estas plu admonoj
al pacem' kaj softaj sonoj.


Dalio, kiu aspektas kiel paperfloro
Dalio, kiu aspektas kiel paper…

Kelkaj ege ebriigas,
kelkaj torĉe nin instigas.
Per bunteco flor' intrigas
kaj per sorĉo nin religas.

DSC 1865
DSC 1865


Ĉiu floro, ĉiu floro
floras bele kun fervoro
en la temp' de l' ĝusta horo
en pasia homa koro.

pendanta florkorbo
pendanta florkorbo

Rimarko: Mi ĵus rearanĝis mian floralbumon kaj aldonis novajn muziktitolojn. Multe da plezuro ĉe la rigardado.



Published at 08:27 / 0 comments / 93 visits
This post is public

July 6, 2009

J.W. v. Goethe: Kanto de l' turogardisto - Lied des Türmers

Laŭ itala akva artoturo de Altenburg
Laŭ itala akva artoturo de Alt…



Johano Lupiro de Goeto

Kanto de l' turogardisto

Rigardi naskite,
por vidoj en rond',
de tur' invitite,
min plaĉas la mond'.

Rigardas mi foren,
proksimen kun verv',
al Luno, stelaren,
arbaren, al cerv'.

Mi vidas en ĉio
eternon kun em'.
Laŭ plaĉo pri tio,
mi plaĉas min mem.

Feliĉaj okuloj
kun kiu ajn cel'.
Ĉu tiu aŭ tiu,
ĝi plenis de bel'!



Johann Wolfgang von Goethe

Türmerlied



Zum Sehen geboren,
Zum Schauen bestellt,
Dem Turme geschworen,
Gefällt mir die Welt.

Ich blick' in die Ferne,
ich seh' in der Näh'
den Mond und die Sterne,
Den Wald und das Reh.

So seh' ich in allen
Die ewige Zier,
Und wie mir's gefallen,
Gefall ich auch mir.

Ihr glücklichen Augen,
Was je ihr gesehn,
Es sei wie es wolle,
Es war doch so schön!


Rimarko:

Belegaj ilustraĵoj

troviĝas ĉe amiko Elbertinum.

Published at 20:13 / 1 comment / 232 visits
This post is public

July 7, 2009

Cezar: Vivo kaj amo

Tombejaj floroj
Tombejaj floroj



Cezar


Vivo kaj amo


Eksonĝis mi pri fidelec'
en nigra nokt' solena.
Kaj flustris vi pri nia dec',
pri tiu ec' konvena.

Ni kisis nin kun brua rid',
brakumis nin kun forto.
Ni plenis tiom nur de fid',
ke ne necesis vorto.

Ensonĝe ambaŭ ĵuris ni,
ke ni nin ne forlasas,
kaj tamen estas iluzi',
ĉar ĉio iam pasas.

Ne ĵuru vane, karulin' ,
mi lace sonĝe neis,
ni scias ne pri nia fin',
eĉ se la am' nin kreis.

'La amo estas bela lud''
ŝi tre konvinke diris,
"for estu en la amo krud',
sed jen ŝi jam deliris.

La morto kaptis vin je l' kol'
kaj en boaton puŝis,
kaj mi senvorte kaj sen vol'
ensonĝe sola kuŝis.

La mort' ne estus tamen fin',
ni plu memore vivus,
ĉar nur forges' mortigus nin
kaj nian vivon trivus.

http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/199.html

Published at 11:41 / 1 comment / 143 visits
This post is public

July 8, 2009

Dang Thuy Tram : Lastan nokton mi sonĝis pri paco (eltiraĵo el taglibro de la vjetnama batalintino kontraŭ Usono)

Dang Thuy Tram: Lastan nokton mi sonĝis pri paco
Dang Thuy Tram: Lastan nokton…


Dang Thuy Tram

(el la taglibro)

Mi staras ĉi tie meze de ventoplena arbaro kaj montaro.
Densa pluvo kovras la tutan arbaron.
Mi aŭdas la vintran venton kaj ŝtormon blovantajn
Mia koro subite sentas tristegon.
Ho! Ĉiuj homoj, kiujn mi amas, forestas, ĉu vi scias
pri kio mi pensas en tiu posttagmeza frida vento
ĉi-posttagmeze...

Kiu marŝas en la arbovicoj?
Sur la larĝa vojo, kiu estas la koro de l' patrujo?
Kiu marŝas meze de la unuiĝinta partio?
Kiu, pensante pri la Sudo, rigardas al la ombro de kokosnukso?
Kaj la ombro, kiun mi amas
subite returniĝas al la koro de Hanojo
kaj al ĉiuj tiuj kunsidoj
dum vesperfestoj ĉe la bordo de la lago Hoan Kiem.
Man' -enmane, feliĉaj povi bonvenigi la alvenantan printempon...
ĉi-posttagmeze...

Laŭ la pintoj de la montaro Truong Son
liberigaj trupoj formas la straton al la fronto
Karaj miaj, ĉu vi pensas pri io,
kiam vi rigardas la sudan montarĉenon.
La oceanaj ondoj estas plu plenaj de amo,
plu moviĝas nokte kaj tage vokante.
Kaj promeso, ke kiam revenos paco kaj feliĉo en la landon,
ni tenos vian manon denove kune,
por ke ni bonvenigu la printempon en feliĉo
ĉi-posttagmeze...

En domo de la familiara vilaĝeto,
kiu pensus pri io alia krom pri brilaj okuloj?
Pluvo kaj suno en via juneca hararo
ankoraŭ ne povas malaperigi la plej delikatan amon en via koro
Tiuj longaj deĵoraj noktoj pro devo.
Mia koro ekscitiĝis, kiam mi revenis al la malnova vojo.
La sama vojo, laŭ kiu ni vojaĝis,
kiam ni adiaŭis de nia familia amo.
Ĉiuj scias, ke se ni mortus
por morgaŭo, por la lando, por la libero,
tiam la revo en nia koro estus kompleta
Kaj kompleta estus ankaŭ nia forta amo.
Ĉi posttagmeze...

En miloj da pensoj,
kies ĝemo ekaperas sur la konfuzita vizaĝo,
Mi jam vidas en la longa nokto
la nigrajn okulojn ankoraŭ ne dormemajn,
kiuj zorgas sin pri la popolo kaj la kamaradoj.
Malĝoje, se ankoraŭ falas bomboj.
Ho, karaj miaj! Ĉi- posttagmeze

mi flugas revenante por esti kune.
Mi kisas la popolon, kiun mi amas, kaj larmoj elverŝiĝas el miaj okuloj.
Larmoj falas plenigitaj kun amo.
La vojo, kiun mi iras, estas tiom malfacila.
Piede trans riverojn kaj montojn, elteni plu.
Ne gravas, ke ĝi estas peniga.
La okuloj orientiĝas al la futuro.
Kiu scias, kio okazos?
Amo donis al ni longan perspektivon.

tradukis Nguyen Xuan Thu /Cezar



Dang Thuy Tram Diary
Dang Thuy Tram Diary


Dang Thuy Tram

(out of the diary)


I stand here in the very windy forest and mountains
Rain covering all the trees of the woodland
I hear the winter wind and the storm blowing here,
My heart feels suddenly very sad.
Oh, all the people that I love far away do you know
This afternoon what I think in the cold wind?
This afternoon...

Who is walking in the lines of trees
On the wide way which is the country’s heart?
Who walks in unity with the Party?
Who looks thinking of the South at the coconut shadow?
And the shadow that I love
Suddenly returns to the heart of Hanoi
And all those nights at the assemblies by the Hoan Kiem River
Hand holding hand happy to welcome the coming spring.
This afternoon...

Along the peaks of the Truong Son Mountains
Liberation troops build the road to the front
Do you think anything my dears
When you look at that southern mountain chain?
The ocean waves are still deep with love
Still moving night and day waving and calling
Still waiting for you with shining medals
And a promise that when the country is peaceful and happy
We will hold your hand again together
Welcome the spring in happiness.
This afternoon...

In a house in the familiar hamlet
Who thinks of anything but shining eyes?
Rain and sun in your youthful hair
Still cannot fade the most beautiful love in your heart.
Those long nights of duty
My heart was excited when I returned to the old road,
The same road we traveled
When we said good-by with family love.
Everyone knows that if we die
For tomorrow, for Country, for freedom;
Then in our hearts the dream will be complete
And also complete will be our deep love.
This afternoon...

In thousand of thoughts
Which sigh on the worried face
I saw already in the long night
The black eyes not yet asleep
Which worry for the people, and the comrades
Sad when bombs still fall.
This afternoon...
I fly back to be together,
I kiss the people I love and tears come from my eyes,
Tears fall filled with love.
The way I travel is so difficult:
Feet cross the rivers and mountains and keep on.
It doesn’t matter that it is hard,
Eyes look in the direction of tomorrow.
Who knows what will be?
Love has made us take a long view.

tradukis
Nguyen Xuan Thu /Cezar


Rimarkoj: La aŭtorino estas Dang Thuy Tram, medicina doktorino, kiu mortis dum la kontraŭusona milito en 1970 en Sud-Vjetnamio. Oni hazarde trovis ŝian tagkajeron. Tiu taglibro prezentas grandan aventuron. Vi povas legi ĝian historion en vikipedio (angla versio):
http://en.wikipedia.org/wiki/Dang_Thuy_Tram

Ipernitiano Nguyen Xuan Thu , amiko de mi, estas redaktanta la esperantan version de la tagkajero. Li esperas fini la redaktadon fine de tiu ĉi jaro. Tial li sendis al mi ankaŭ tiun ĉi parton, por ke mi korektu ĝin por li. Tion mi volonte faris.

Se vi interesiĝas, li eventuale povas sendi al vi jam redaktitajn fragmentojn de la Esperanta versio. Kunlaboro de spertaj esperantistoj estas petata.



Jen pliaj informoj de Nguyen Xuan Thu:

Li invitas nin viziti la ttt-ejon de VEA, precipe la artikolon pri Dang Thuy Tram ĉe: http://e.vea.vn/news/detail.php?fx=18&zx=163

La spektado de la filmo instigis lin akceli la redaktadon de la traduko. Estas laŭ li certe, ke la manuskripto plenumiĝos fine de tiu ĉi jaro.


http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/87.html

Published at 08:05 / 2 comments / 148 visits
This post is public

July 8, 2009

Klaus - Dieter Untch: Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo / Mein Papa ist Ausländer ohne Bart



Klaus - Dieter Untch

"Mia paĉjo estas eksterlandano sen
barbo"

En la erao de la paragrafoj por ordo kaj kontrolo por la prospero de la demokrata libero super la civilizitaj civitanoj, troviĝas interne de la Eŭropa Unio lando, kiu instigas tian bonkoran homon kiel min al tio enmeze de la pelmelo de burokrataj puberecaj fazoj, rezigni pri mia patreco aŭ naskigi anonime miajn estontecajn infanojn. En tia privilegiita lando mi pasigas ĝuste miajn plej feliĉajn jarojn, ne nur kiel muzikisto, sed antaŭ ĉio kiel familia patro. La avantaĝoj de mia profesio ebligas al mi ĉeokazajn koncertvojaĝojn ekstere de la gardantaj landolimoj. Tiujn vojaĝojn mi devas danki antaŭi ĉio al la fakto, ke mia bona famo tre antaŭiras al la rekomenca reputacio de mia elektita loĝlando Rumanio. Intertempe nia kvinjara filino Izabela tiom bone akordiĝis en la familian vivon, ke ŝi meritus ŝin pli ol nur tute pravigite, akompani min dum miaj vojaĝoj. Kompreneble nin akompanu ankaŭ ŝia panjo, ĉar ŝi estas rilate la edukadon de mia filino mia absoluta instumastrino.

Sed nun ni do bezonis unue pasporton por mia filino Izabela por povi legale vojaĝi en la landon de la neŭtralaj ebloj, kiu ne apartenas al la EU, kaj tial nomiĝas nur Svisio. Tion ni decidis je lundo en solena familia kunsido. Plenaj de atendoj ni enpaŝis marde la pasportoficejon je la naŭa, por kiel eble plej rapide fari la necesan por tiu afero. Ni ja ne volis riski ion rilate la flugon, kiu tamen komenciĝus nur post kelkaj semajnoj. Ĉe la giĉeto akceptis nin la severa rigardo de certe korekta oficistino: „Kiun deziron vi havas?!“
„Ni volas skribe peti pasporton por nia filino.“
„ Por pasportoj estas malfermite nur ekde la dekdua - bonvolu reveni pli poste."

Ni revenis horon pli poste je la dektria, kiam ni perpleksigate konstatis, ke la giĉeto estas malfermita. Je la fenestreto de la giĉeto atentigo videblis, kiun ni certe pretervidis: „Por pasportoj malfermite - ĝis la dektria.“

Sekvatage ni atendis je tagmezo plene koncentriĝante la salutkomenton de la tiel korekta oficistino. La severa rigardo anoncis nenion promesplenan: „Unue vi devas pagi en la impoŝtoficejo kaj poste ĉe nia komercbanko la necesajn kotizojn por la pasporto. Tiam vi bezonos kopion de la geedziĝa certifikaĵo, krome identigilojn de la gepatroj – de notario skribe atestita. Ĝis revido. Bonvolu, la sekvanta!“
Ĉar en vero la plej bona el ĉiuj edzinoj staris ĉe la giĉeto, kaj mi post ŝia dorso serĉis diskretan protekton kontraŭ la severaj rigardoj de la oficistino, mi estis ja la sekvanta. „ Bonan tagon, mi estas la edzo de la ino antaŭ mi, se ni sukcesos pri tio post kvindek minutoj fini la necesajn aferojn, ĉu tiam eventuale eblos, ke...?!“
„Ne disipu la valorplenan tempon de miaj klientoj - la sekvan, bonvolu!“ Kiam mi jam heroe volis protesti, mia edzino energioplene fortiris min de la danĝera fronto de streĉita kunpuŝiga kurso, kie mi ĝuste troviĝis.
„Sed tiel ni neniam sukcesos", mi balbutis.
„Forgesu tion, venu, ni unue plenumu la postulaĵojn por la paperoj.“
Tagon pli poste, ĵaŭde ni bonŝance jam kunhavigis ĉion postulitan kaj komplikitan ĝustatempe ĝis la dekdua. Perpleksigate ni ree trovis nur la fermitan giĉeton. Sur ĝi estis nun ŝildo: Ĵaŭde de la naŭa ĝis la deka fermite por vojaĝpasportoj. Vendrede libertempo. Ekde lundo dek tagojn forpermeso. “

„Nu, grandioze - sed kiel nun plu?" Mi ĵus komencis serĉi panike elirvojon por povi tiel daŭrigi plu miajn plej bonŝancajn jarojn?!, kiam atingis min la eĥo de mia pli bona duono. Rezigne mi proponis sekvi la indikon de la ŝildo: "Nu, ni do simple dek tagojn forpermesu!“

Ripoziĝinte ni staris dek tagojn poste ree ĉe la giĉeto. Ĝustatempe je la dekdua ni volis esti la unuaj klientoj. Ni ja ne estis la unuaj, sed la solaj. Super la giĉeto legeblis nun nova ŝildo: „Por vojaĝpasportoj: Lunde ĝis vendrede, de la naŭa ĝis la deksepa horoj , plej afable malfermite. “
Ni ree estis perpleksigitaj. El la giĉeto rigardis nin tute afable nova, linda vizaĝo. Nia perplekseco duobliĝis. „Kion vi deziras?!"
Mi elpaŝis el la ombro de mia edzino. „Pasporton por nia filino“, ni respondis ambaŭ kvazaŭ en ĥoro.
„Tre bone, vi bezonas unue...“
„Ni jam ĉion kunhavas“, ni reagis denove en kutimiginta spontaneco.
„Eĉ mian filinon“, mi aldonis tre ĝentile: „Via kolegino havis...“
„ Sensencaĵo, ne estas plu kolegino", ŝi interrompis nin kaj kontrolis niajn paperojn, „ŝi trovis en Hispanio novan profesion ĉe frambobieno. Oni elĵetis ŝin de ĉi tie.“
„Ho, tio iras ja rapide rilate la kuniĝon de Eŭropo, mi konstatis ĝojigite.
„Ne tro haste“, interrompis nin la afabla oficistino: "Ni havas EU-problemon, vi estas eksterlandano.“
„Jes ja, mi estas germano, ĉu tio estas problemo?“
„Ne nepre, sed ni bezonas de la notario certifikaĵon, ke vi kiel eksterlanda patro konsentas la vojaĝon."
„Jes ja, sed ni estas ja nun en la Eŭropa Unio."
„Kiam vi fariĝis patro, ni ankoraŭ ne estis membro de la EU."
„Ĉu tio eble estas mia kulpo?"
„Ĉu estas mia kulpo, ke vi fariĝis patro kiel eksterlandano kaj ekstere de la EU?“ Ŝi rigardis ankoraŭ afable al mi.
Mi kapitulaciis: "En ordo - ni iros tuj al la notario!"

Kelkajn minutojn poste ĉe la notario. Ruza juna ulo, perfekte aspektanta laŭstile, parolis al mi: „Kion vi deziras!?“
„Mi bezonas pasporton por mia infano.“ Lerte mi provis kaŝi mian nervozecon.
„Ho ve, mi tre bedaŭras tion; ĉi tie vi malĝustas, la pasportoficejo estas nur kelkajn minutojn for de ĉi tie.“
„Ho ve, pardonon - mi celas diri - ke mi ĵus venas de la pasportoficejo, mi bezonas de vi ateston, ke mi kiel patro de la infano...“
„Ĉio en ordo, nun vi estas ĝusta ĉi tie, ĉu vi havas la ateston pri via patreco?“
„Por kio patrecan certifikaĵon?" Mi estis eksplodonta.
„Bonvolu trankviliĝi. Ni estas nun ano de la EU, kaj tial nun ĉio severe reguligendas. Tiuj el Bruselo estigas enorman premon.“
"Sed ĉi tie estas mia filino – momenton“ mi vokas preskaŭ panike en la atendokoridoron. „Izabela - venu al paĉjo! “
Izabela aperas tute obeeme kaj tute senkulpa pri la tuta afero.
„Jen, mia filino similas al mi tute laŭvizaĝe. Por kio mi bezonas ateston por mia patreco?“
„Nu, tio estas la nova regulo, la devizo: sekura esta sekura.“
Mi kriis pro helpo. Mia edzino aperis, solidarece mishumurigite: „Kie brulas?“
Mia voĉo faris salton: „Diru al la sinjoro notario, ke mi estas la patro de tiu infano, vi estas mia ĉefatestanto!“
„Ne spektaklu antaŭ via filino, mi petas...“
„Rigardu, junulo...“ mi kriis al la notario: „ mi estas la patro - kun aŭ sen EU!“
„Se vi ne tuj finas tiun tonon, mi vokas la policon – kun aŭ sen EU!“ ,moke repikumis la notario.
„Haltu - momenton - tio estas miskompreno“, atakis la plej bona el ĉiuj edzinoj. „Ĉi tie estas la naskiĝdokumento de nia filino.“ Ŝi jam tiom ofte savis mian vivon. Ĉifoje ankaŭ mian honoron. „Nu, kial ne tuj tiel, nu do, jen ni ja klarigis la aferon: vi estas ja eksterlandano,ĉu?“
„Ne nomu min eksterlandanon, mi estas nur homo kaj samtempe la patro de tiu ĉi infano kaj mi estas ĉi tie, ĉar...“
„ Jam en ordo, tion ni enordigos,“ trankviligis min la notario. La situacio ŝajne malakriĝis.
„Bonvolu - vian identigilon!“ Mi transdonis mian identigilon.
„Ve, sur la foto vi estas barbulo" rimarkis la notario.
Mi klarigis tion: „ Jes, estas malnova foto, antaŭ mia edzeco, tiam mi ankoraŭ estis barbaro, nun mi estas honorinda civitano de la EU kaj tute amplena familia patro. Mi razas min regule, ĉu tio estas problemo?“
„Por mi ne, sed por via certifikaĵo, vi unue devas kreskigi la barbon kaj reveni post kelkaj semajnoj. Mi nun ne povas doni al vi ateston. Komprenu, la EU postulas tion."

Mia kapitulacio atingis sian kulminon. Ĝis la arbo estos kreskinta, mi delonge vojaĝos de koncerto al koncerto. Sen filino Izabela. Ke mia pasporto senvaliĝis, tio dum la vojaĝo ne ludis rolon. Nur miajn koncertojn oni volis nuligi, se mi ne razus mian barbon - pro la foto sur la afiŝoj, kie mi tiom fidinda kaj ŝerculeme ridetas sen barbo. Ne pro la Eŭrpoa Unio. Kapitulacioj de tia speco apartenas pli kaj pli al mia ĉiutaga vivo, por esti sukcesa, kaj tial mi lasis razi mian barbon.

Se oni demandas mian filinon, kiu estas ŝia paĉjo, ŝi respondas tute fiere kaj rapide kiel fulmo: „Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo!“

tradukis Cezar

Rimarkoj: La teksto de Klaus - Dieter Untch, jen supre sur la foto, estas pruvo, ke la libro de B.Traven estas plu tre aktuala, komparu al ĉapitro 11 de B.Traven: La Mortula Ŝipo

Mi trovis la tekston ĉe ipernitiano Klaus Dieter Untch.





Klaus-Dieter Untch

Mein Papa ist Ausländer ohne Bart



Im Zeitalter der Paragrafen für Ordnung und Kontrolle zum Wohle der demokratischen Freiheit über die zivilisierten Bürger, gibt es innerhalb der Europäischen Union , ein Land welches geradezu einen so lieben Menschen wie mich dazu animiert , inmitten den Wirren bürokratischer Pubertätsfasen , die Vaterschaft aufzugeben oder meine zukünftige Kinder anonym zu zeugen. In so einem privilegiertem Land verbringe ich eigentlich geradezu meine glücklichsten Lebensjahre, nicht nur als Musiker sondern vor allem als Familienvater. Die Vorteile meines Jobs ermöglichen gelegentliche Konzertreisen ausserhalb der schützenden Landesgrenzen. Diese Reisen verdanke ich vor allem der Tatsache, dass mein guter Ruf der Aufbruchsreputation des Wahl-Landes in welchem ich lebe, weit vorauseilt. Inzwischen hat sich unsere fünfjährige Tochter Isabelle so gut in das Familienleben integriert, dass sie es bravourös verdient hat, mich auf meinen Reisen zu begleiten. Natürlich darf sie auch ihre Mama mitnehmen, weil sie an der so vorzüglichen Erziehung unserer Tochter mein absolutes Vorbild ist.

Doch nun brauchten wir zunächst einen Reisepass für meine Tochter Isabelle um legal in das Land der neutralen Möglichkeiten das nicht zur Europäischen Union gehört und deshalb nur Schweiz heisst, reisen zu dürfen. Das hatten wir am einem Montag in einer feierlichen Familiensitzung beschlossen. Voller Erwartung betraten wir Dienstags die Passbehörde um 9 Uhr, damit wir die Sache so schnell wie möglich erledigen. Schliesslich wollten wir den Flug nicht verpassen , der erst in ein paar Wochen starten würde. Am Schalter empfingt uns der strenge Blick einer sicherlich korrekten Beamtin: „Sie wünschen ?!“ „Wir möchten einen Reisepass für unsere Tochter beantragen.“ „ Für Reisepässe ist erst ab 12 Uhr geöffnet – bitte kommen sie später.“

Wir kamen eine Stunde später also um 13 Uhr an, als wir verblüfft den Schalter geschlossen vorfanden. An der Luke war ein Hinweis sichtbar,den wir wohl vorher übersehen hatten: „Für Reisepässe – geöffnet bis 13 Uhr“.

Am nächsten Tag erwarteten wir um 12 Uhr hochmotiviert das Begrüssungskommentar der so korrekten Beamtin. Der strenge Blick verriet keinen verheißungsvollen Ton: „Sie müssen erst an die Steuerbehörde und dann an unsere Kommerzbank um die nötigen Gebühren für den Pass zu zahlen. Danach brauchen sie eine Kopie vom Trauschein, sowie vom Ausweis der Eltern – vom Notar bescheinigt. Auf Wiedersehen. Der Nächste bitte!“ Weil eigentlich die beste aller Ehefrauen am Schalter stand und ich hinter ihren Rücken, diskreten Sichtschutz vor den strengen Blicken der Beamtin suchte, war ich wohl doch erst der Nächste. „ Guten Tag, ich bin der Mann von der Frau vorher, wenn wir es schaffen in 50 Minuten den nötigen Kram zu erledigen, gibt es eventuell die Möglichkeit...?!“ „Verschwenden sie nicht die kostbare Zeit meiner Kunden - der Nächste bitte !“ Als ich schon heldenhaft protestieren wollte, zog mich meine Frau energisch weg von der gefährlichen Front des angespannten Kollisionskurses auf dem ich mich gerade befand. „Aber so kommen wir nicht weiter“, stammelte ich. „Vergiss es , komm lass uns erst den Papierkram erledigen“.

Einen Tag später am Donnerstag hatten wir glücklicher Weise den komplizierten Papierkram pünktlich bis 12 Uhr erledigt. Verblüfft fanden wir erneut nur den geschlossenen Schalter. Darüber stand ein Schild: „Donnerstags von 9 – 10 Uhr für Reisepässe geöffnet. Freitag ist frei. Ab Montag 10 Tage Urlaub.“

„Na toll – was nun ?“ und ich begann gerade daran fieberhaft einen Ausweg zu suchen um meine glücklichsten Jahre weiter so fort setzen zu können. „Was nun ?!“ erhallte das Echo von meiner besseren Hälfte. Resigniert schlug ich vor, den Hinweis vom Schild zu befolgen: „ Na dann machen wir halt 10 Tage Urlaub!“

Erholt standen wir 10 Tage später am Schalter. Wir wollten pünktlich um 12 Uhr die ersten Kunden sein. Wir waren zwar nicht die ersten aber die Einzigen. Über dem Schalter stand ein neues Schild. „Für Reisepässe : Montag bis Freitag 9 - 17 Uhr , freundlichst geöffnet.“ Wir waren perplex. Aus dem Schalter guckte uns mit total lieben Blick, ein neues nettes Gesicht an. Unsere Perplexität verdoppelte sich. „Sie wünschen?!“ Ich trat heraus aus dem Schatten meiner Frau. „Einen Reisepass für unsere Tochter“, antworteten wir beide im Chor. „Sehr schön, sie brauchen zunächst...“ „Wir haben schon alles dabei“, reagierten wir erneut in eingespielter Spontanität. „Sogar unsere Tochter“, ergänzte ich höflichst und setzte fort: „Ihre Kollegin hatte...“ „ Papperlappapp, es gibt keine Kollegin“ unterbrach sie und prüfte unseren Papierkram, „sie hat in Spanien einen neuen Job bei einer Erdbeerplantage gefunden. Sie wurde hier gefeuert.“ „Oh, das geht aber schnell mit der EU – Integration“, stellte ich erfreut fest. „Nicht so voreilig“, unterbrach die nette Beamtin: „wir haben ein EU-Problem: sie sind Ausländer.“ „Ja, ich bin Deutscher, ist das ein Problem?.“ „Nicht unbedingt, aber wir brauchen vom Notär eine Beglaubigung,dass sie als ausländischer Vater einverstanden sind.“ „Ja, aber wir sind doch jetzt in der EU“ „Als sie Vater wurden, waren wir noch nicht EU-Mitglied“. „Was kann ich denn dafür“. „Was kann ich denn dafür daß sie Vater als Ausländer ausserhalb der EU wurden.“ Sie guckte immer noch freundlich. Ich kapitulierte: „OK – wir gehen sofot zum Notar!“

Ein paar Minuten später beim Notar. Ein smarter junger Kerl, perfekt gestylt, sprach mich an: „Sie wünschen!“ „Ich brauche einen Reisepass für mein Kind.“ Geschickt versuchte ich meine Nervosität zu verbergen. „Oh, tut mir leid,hier sind sie falsch, das Passamt liegt bloss ein paar Minuten von hier entfernt.“ „Ach, entschuldigung – ich meine – ich komme gerade vom Passamt, ich brauche von ihnen eine Beglaubigung, daß ich als Vater des Kindes...“ „Alles klar, jetzt sind sie hier richtig, haben sie den Vaterschaftstest?“ „Wieso Vaterschaftstest ?!“ Ich war gerade dicht davor auszuflippen. „ Bitte beruhigen sie sich, wir sind nun in der EU und da muss nun alles streng geregelt sein. Die aus Brüssel machen uns enormen Druck.“ „Aber hier ist meine Tochter – einen Moment“ ich rief fast panische zum Wartegang „Isabelle - komm zu Papi!“ Isabelle erschien sowas von artig und total unschuldig bei der ganzen Sache. „Sehen sie , meine Tochter ähnelt mir auf´s Gesicht geschnitten. Wieso brauche ich den Vaterschatftest ?“ „ Ja das ist die neue Regelung, nach dem Motto: sicher ist sicher.“ Ich schrie um Hilfe. Meine Frau erschien solidarisch genervt: „Wo brennt es?“ Meine Stimme überschlug : „Sag dem Herrn Notar, dass ich der Vater dieses Kindes bin, du bist Hauptzeugin!“ „ Mach doch keinen Zirkus vor deiner Tochter...“ „Sehen sie junger Mann...“ brüllte ich den Notar an : „ ich bin der Vater - mit oder ohne EU!“ „Wenn sie nicht mit diesem Ton aufhören, rufe ich die Polizei – mit oder ohne EU!“ , stichelte der Notar souverän zurück. „Stop - einen Moment, das ist ein Missverständnis ,“ griff die beste aller Ehefrauen ein . „Hier ist der Geburtsschein unserer Tochter.“ Sie hat schon so oft mein Leben gerettet. Diesmal auch meine Ehre. „ Na, warum denn nicht gleich so , na also , da haben wir ja die Sache geklärt: sie sind doch Ausländer“. „Nennen sie mich nicht Ausländer , ich bin nur ein Mensch und gleichzeitig Vater dieses Kindes und ich bin hier weil...“ „ Schon gut, schon gut wir kriegen das hin,“ beruhigte mich der Notar. Die Situation scheint sich zu entschärfen. „Ihren Ausweis – bitte!“ Ich überreichte meinen Ausweis. „Oh, auf dem Foto tragen sie Bart,“ bemerkte der Notar. Ich klärte auf:„ Ja, ist schon lange her , vor meiner Ehe, da war ich noch ein Barbar, jetzt bin ich ein anständiger Bürger der EU und ein ganz liebevoller Familienvater . Ich rasiere mich regelmässig, ist das ein Problem?“ „ Für mich nicht aber für ihre Beglaubigung, sie müssen erst den Bart wachsen lassen und in ein paar Wochen wiederkommen. Ich kann ihnen jetzt keine Beglaubigung erstellen, sie verstehen, die EU verlangt das.“

Meine Kapitulation erlangte ihren Höhepunkt. Bis der Bart wuchs, musste ich schon längst meine Konzertreise antreten. Ohne Tochter Isabelle. Dass mein Ausweis abgelaufen war spielte während der Reise keine Rolle. Bloss meine Konzerte sollten abgesagt werden, es sei denn ich rasiere meinen Bart : Wegen den Fotos auf den Plakaten, wo ich so vertrauenswürdig und ohne Bart verschmitzt lächle - nicht wegen der EU. Kapitulationen dieser Art gehören allmählich zu meinem Alltag um erfolgreich zu sein, und so liess ich meinen Bart rasieren.

Wenn meine Tochter gefragt wird, wer denn ihr Papa sei, dann antwortet sie ganz stolz wie aus der Pistole geschossen: „Mein Papa ist ein Ausländer ohne Bart!“



Rimarko: Ich fand den Text bei Ipernity-Freund Klaus Dieter Untch.

Published at 12:48 / 3 comments / 171 visits
This post is public

July 9, 2009

Hans-Georg Kaiser: Verrückter (Gedicht)

Monterey Hendrix
Monterey Hendrix



Hans-Georg Kaiser

Verrückter


Das Massentier ist nicht entzückt,
wenn einer aus der Reihe rückt.
Fühlt gar der EINE sich beglückt,
so denkt man gleich, der ist verrückt.

Verrückt ist der, der sich was traut,
der selber denkt, und auch noch laut.
Allein am Rand mit dünner Haut,
kein Wunder, dass uns vor ihm graut.



http://www.schorschkultur.de/484.html

Published at 08:29 / 5 comments / 96 visits
This post is public

July 9, 2009

Cezar: Ekvilibro (poemo)



Danco sur ŝnuro - Tanz auf dem Seil
Danco sur ŝnuro - Tanz auf dem…


Cezar

Ekvilibro



Pianisto mem aktivas,
klavoj ŝajne nur pasivas.
Tial estas klava sorto
sin submeti al la forto.

Sed fieras tamen klavoj,
sed ne kiel kvazaŭ-pavoj.
Ĉar sen klavoj kaj piano
eĉ ne ludus majstra mano.

Ekvilibro do ekestas
kaj la tuta mond' kunfestas,
ĉar la ĝoj', la difajrero,
jam eksonas sur la Tero.

Spite al la maljusteco
ĉiu aĵo estas peco
de la kosmo kaj de l' Ter'
Hom', fieru, sed kun deco!

Estu batalant' ĝislaste.
Ne subiĝu, ne tro haste.
Klavo estu, pianisto,
al subigo kun rezisto.

Ĝoju ĉiam, ke vi vivas,
ke vi sanas kaj kreivas,
ĉagreniĝu ne pri riĉo,
estas pura superstiĉo.

Hom' ne povas manĝi monon,
tial plian nun admonon:
Amu, kreu, ĝis la morto,
faŭken kaptu de la sorto.


http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/202.html

Published at 08:42 / 0 comments / 91 visits
This post is public

July 9, 2009

Cezar: Elefanto kaj knabo (poemo)

Elefanto kaj knabo
Elefanto kaj knabo

Cezar

Elefanto kaj knabo


Volonte trotas elefant'
kun knab' surdorse tra la land'.
La knabo celas karieron,
la elefanto nur bieron.

La knabo pro la best' prosperas.
Kaj grandan riĉon do esperas.
Sed, se la elefant' trumpetas,
ĝi nur bieron plian petas.

La elefant' ne ŝatas bruon,
preferas ĝuon, troton, fluon.
La knabo tute sobra estas,
kaj tial nur malofte festas.

La knabo ĉiam nur laboras.
La elefanto tre fervoras.
Sed ambaŭ ne la samon celas.
Diversaj emoj ilin pelas.



http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/201.html

Published at 10:20 / 7 comments / 255 visits
This post is public

July 10, 2009

Cezar: Prezidantologiko (poemo)

Mi, via reĝo, diras al vi, ke .... Ich, euer König, sage euch...
Mi, via reĝo, diras al vi, ke…


Cezar

Prezidantologiko



Vivu ĉiam la liber'
de la prezidant' sur Ter'.
Prezidanto tiom gravas.
Miaj balotintoj pravas.

Sekvu min, sed sen envi'.
Estas ja demokrati'!
Pli da scioj ne necesas,
se vi tion ne forgesas.

Staru firme ĉe la flag',
patriotu laŭ imag'.
Gloru min, la prezidanton,
per la himno, mian kanton.

Mia vivo tiom gravas,
ke mi korpgardistojn havas.
Sed koleru ne pri tio,
por la prezidanto ĉio!

Ne ribelu, ne protestu,
ĉiam tre ĝentila estu.
Mi, la prezidanto, agas,
Vi, la balotintoj pagas.

http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/200.html

Published at 08:51 / 1 comment / 114 visits
This post is public

July 11, 2009

Uwe Greßmann: Einladung - Invito (poemtraduko)

ridanta suno - lachende Sonne
ridanta suno - lachende Sonne



Uwe Greßmann

Invito

Jen eliras invitoj;
laŭ alparola maniero
ili malfermas la buŝon
kaj diras,
ke la tagordo se
kvas

la temon:
Aero, lumo, Tero
, ĉielo, Suno...
Ilia ŝanĝiĝo en la spacoj de l' kosmo,
al la senfina domo, kiel oni opinias.
Kaj: tiu, kiu krome tiutempe kunsidas,
lasu lumi sian ampolkapon super la tablo;
kaj: aŭskultu.

Parolas:
ja en himna tono
kaj festas la naturo,
kiu tie fariĝis spirito kaj mondo kaj volo
kaj tamen perdus la sencon,
se oni nur simple rigardus ĝin,

sen pensi sin ĉe tio,
ke tio estas arbo, ĉevalo,
kaj ke tio ĉi estas herbotigo;
Ja, ke io tia efektive ekzistas ankoraŭ
spite al la kamentuboj,
kiujn oni fumas en la urbo.

Kaj tio eliras kun la invitoj,
alparoli iun pri tio
kaj por demandi: Ĉu vi konas la naturon,
kiu estas fremda afero inter multaj aliaj?

trad. Donjo & Cezar



Herbeje
Herbeje


Uwe Greßmann

Einladung


Da gehen Einladungen hinaus;
In ansprechender Weise
Öffnen sie den Mund
Und sagen
Auf der Tagesordnung steht das


Thema:
Luft, Licht, Erde, Himmel, Sonne...
Ihr Wandel in den Räumen des Kosmos,
Dem unendlichen Haus, wie man meint.
Und: wer da sonst noch tagt,

Lasse seine Birne über dem Tisch leuchten;
Und höre:

Es spricht
Im hymnischen Ton nämlich
Und feiert die Natur,
Die dort Geist und Welt und Wille ist
Und doch den Sinn verlöre,
Sähe man das bloß so an,

Ohne sich dabei etwas zu denken,
Daß das ein Baum, ein Pferd,
Und: das ein Grashalm sein soll
Ja, dass es so was überhaupt noch gibt
Trotz der Schlote,

Die man in der Stadt qualmt.

Und das geht mit den Einladungen hinaus,
Einen darauf anzusprechen
Und zu fragen: Kennst du die Natur,
Die eine Fremde unter vielen ist?

Kien rigardas la ĉevalo?
Kien rigardas la ĉevalo?

Rimarko: Poemo el GDR = Germana Demokratia Respubliko = DDR.

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/104.html

Published at 09:07 / 0 comments / 111 visits
This post is public

July 13, 2009

Wolfgang Hilbig: epizodo



fazano
fazano



Wolfgang Hilbig

episode

im düsteren kesselhaus im licht
rußiger lampen plötzlich auf dem brikettberg
saß ein grüner fasan
ein prächtiger clown
silbern und grün den leuchtend roten reif am hals mit
unverwandtem aug mit dem großen gelben schnabel
aufmerksam
zielte er auf mich
so war er herrlicher und schöner
als ein surrealistischer regenschirm auf einer nähmaschine
wie er dort saß genau und furchtlos verirrt
auf seinem schwarzen gipfel

konversation fand nicht statt
ich bewegte mich und er flog davon durch die offene tür
doch von weit her den geruch der sonne den duft
seines farbigen gelächters ließ er hier in der nacht
und ich verwarf alle mühe das leben mythisch zu sehen

und als das kausale grinsen meines kopfes
von energie und frost gefressen in die nacht verschwand
glaubte ich nicht mehr an den untergang
der wahrnehmungen in der finsternis

Hilbig
Hilbig



Wolfgang Hilbig

epizodo

en la morna kaldronejo en la lumo
de fulgokovritaj lampoj subite sur la karbobriketa monto
sidis fazano
brile kolora klaŭno
arĝenta kaj verda kun la lumanta ruĝa ringo ĉirkaŭ la kolo kun
neparencaj okuloj kaj la granda flava beko
atenteme
li celis min
tiel li estis pli grandioza kaj pli bela
ol surreala pluvombrelo sur kudromaŝino
tiel, kiel li sidis tie precize kaj sen timo perdinta la vojon
sur sia nigra montopinto

konversacio ne okazis
mi moviĝis kaj ĝi forflugis tra la malferma pordo
sed elfore li lasis ĉi tie la odoron de l' suno la parfumon
de sia kolora ridado en la nokto
kaj mi ekrezignis pri ĉiu peno rigardi la vivon kiel miton

kaj kiam la kaŭza rikano de mia kapo
manĝita de energio kaj frosto perdiĝis en la nokto
mi ne plu supozis la pereon
de la perceptoj en la tenebro.



trad. Donjo & Cezar


Rimarko: prozpoemo el lando, kiu ne plu ekzistas, la Germana Demokratia Respubliko (DDR), Wolfgang Hilbig estis en tiu lando hejtisto, proleto, sed kun la ambicio de granda poeto, persekutita de etcerba burokrataro; la poemo estas en certa senco lia persona programo. Ankaŭ li bedaŭrinde jam estas morta, sed lia famo en Germanio kreskas kaj kreskas, ankaŭ pro lia eksterordinare bona regado de la germana lingvo.

Ĉar mi en la tempo, kiam la GDR ankoraŭ ekzistis, laboris nur kelkajn kilometrojn for de lia urbo Meuselwitz kiel domzorganto, plej ofte kiel hejtisto, mi mem travivis tiajn misterajn noktoskipojn. (Min iam en la nokto vizitis kato, kiu volis dormi en mia lito kaj manĝi de mia telero ktp...) Tial mi tre bone povas imagi, kial tiu epizodo estis tiom grava por li.

Iam mi vidis lin mem en dancvespero inter siaj amikoj: kun grize striita ĉemizo, ĵinzo kaj longa hararo, kun bierbotelo en la mano, afabla robusta ulo, kiu tute ne aspektis kiel poeto, krome ne tre parolema homo... Sed ĝuste tiu proleto kun la koro de Rimbaud aŭ de Baudelaire, ĉiam estis por mi granda ekzemplo por tio, ke oni ne devas esti privilegiito, por fariĝi granda poeto. Hilbig en GDR neniam hurlis kun la lupoj, lia rezisto estis aŭtentika, parto de lia mondkoncepto. Kaj kio plej impresas min je li estas la fakto, ke li ribelis KIEL POETO. Ĝuste lia poezia flanko estis tiu, kiun la burokrataro en GDR faris plej kolerega, jen hejtisto, kiu kontraŭstaras la ŝtaton de laboristoj kaj kamparanoj - tio estis tro por la burokratoj.

Tamen nepre direndas, ke ne tiaj kiaj Hilbig detruis la socialismon en GDR, estis la sekreta ŝtatpolico kaj iliaj koramikoj, kiuj detruis la landon per sia perfido al la ideo de socialismo kun homafabla vizaĝo, ankaŭ per tio, ke ili persekutis laboristojn tiajn kiajn Wolfgang Hilbig.



http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/93.html

Published at 05:23 / 4 comments / 179 visits
This post is public

July 16, 2009

Hans-Georg Kaiser: Anstrengender Konjucktiv




Hans-Georg Kaiser



Anstrengender Konjucktiv



Ach, ich seh' mit roter Miene
nach den Reizen der Sabine.
Sie ist knallig und lasziv
und im Kopf auch explosiv.

Ihre Kurven und die Beine,
Beugeformen, die ich meine,
das ist alles attraktiv,
doch für mich nur konjunktiv.

Wollte ich Sabine fassen,
müsste ich den Futur lassen.
Der Passiv ging leider schief.
Schlimmer noch der Ablativ.

Leider hilft kein 'dürfte', 'sollte',
mir bei dem, was ich wohl wollte.
Nicht Passives, der Aktiv,
ist der Weg zum Konjucktiv.



Published at 13:14 / 0 comments / 1838 visits
This post is public

July 16, 2009

Charles Bukowski: La fino de Seivers



Bukowski necenzurita
Bukowski necenzurita



Charles Bukowski

La fino de Seiwers


Seivers estis unu el la plej agresivaj defendantoj

ekde Ĵimi Braŭn kaj li svingis siajn koksojn

kiel nudodancistino- ĝis surkornigis lin

iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la lud-

kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski

estis rompitaj.


En la sekva jaro Seivers ne tro brilis, eĉ ne dum

la trejnado, li klakis la dentojn pro timo, li ne vere

atakis, iel-tiel fuŝadis, ne povis teni la balon

kaj gajnis eĉ ne metron; kvankam li pli frue kuris

la cent metrojn dum dekdu sekundoj.


Mi estas kvardekkvin-jara, ne plu atleta, tro da

biero, sed tamen la plej bona trejnisto en la profesia

futbalo. Sed, kion mi eĉ ne povas flari, estas tio:

ulo, kies energio perdiĝas. Mi prenis Seivers al la

brusto en la vestoŝanĝejo. La tuta teamo ĉe tio

ĉeestis, starante apude. 'Seivers', mi diris, 'iam vi

estis futbalisto. Nun vi estas jam nur malkuraĝa

rato!'


'Tiel vi ne rajtas paroli al mi, Manny!' li diris.

Mi turnis min al li, li ĝuste surtiris la botojn,

kaj mi lanĉis dekstran hokon sur lian mentonon.

Li falis kontraŭ sian ŝrankon. Kaj tiam li ekploris.

La plej bona ekde Braŭn, kaj jen li kuŝis antaŭ sia

ŝranko kun unu boto kaj ploris.



'Ek, viroj, eksteren en la sekvan rondon!' mi diris,

antaŭ ol ni elkuris. Kaj kiam ni revenis, li estis for,

lia ŝranko estis malplena. Ni prizorgis novan defendanton,

junulon el Illinois, li prenas la kapon inter la ŝultrojn,

la genuojn alten, la okulojn fermas kaj atakas- al li ĉio

estas egala.


tradukis Cezar


PS: Aliajn poemojn legu en: e-librejo

Published at 13:33 / 3 comments / 818 visits
This post is public

July 16, 2009

Ingeborg Bachmann: Ĉiutage (prozpoemo)

Ingeborg Bachmann
Ingeborg Bachmann



Ingeborg Bachmann


ĈIUTAGE

La milito ne plu estas deklarata,
sed daŭrigata. La nekredebla
fariĝis ĉiutaga. La heroo
restas for de la bataloj. La malfortulo
antaŭenŝoviĝis en la fajrozonojn.
La uniformo de la tago estas la pacienco,
la premio la pala stelo
de la espero super la koro.
Oni ricevas ĝin,
se okazos nenio plu,
kiam silentiĝas la furioza pafado de la mitraloj,
kiam la malamiko fariĝis jam nevidebla
kaj la ombro de eterna armado
kovras la ĉielon.
Oni ricevas ĝin
por la fuĝo for de la flagoj,
por la kuraĝo antaŭ la amiko,
por la perfido de neindaj sekretoj
kaj la malobeo
al ĉiu ordono.

tradukis Cezar



Ingeborg Bachmann

ALLE TAGE


Der Krieg wird nicht mehr erklärt,
sondern fortgesetzt. Das Unerhörte
ist alltäglich geworden. Der Held
bleibt den Kämpfen fern. Der Schwache
ist in die Feuerzonen gerückt.
Die Uniform des Tages ist die Geduld,
die Auszeichnung der armselige Stern
der Hoffnung über dem Herzen.
Er wird verliehen,
wenn nichts mehr geschieht,
wenn das Trommelfeuer verstummt,
wenn der Feind unsichtbar geworden ist
und der Schatten ewiger Rüstung
den Himmel bedeckt.
Er wird verliehen
für die Flucht von den Fahnen,
für die Tapferkeit vor dem Freund,
für den Verrat unwürdiger Geheimnisse
und die Nichtachtung
jeglichen Befehls.


www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/297.html

Published at 13:35 / 1 comment / 744 visits
This post is public

July 16, 2009

Cezar: Amebrio ipernitia

Verda Koro-maŝinulo
Verda Koro-maŝinulo


Cezar

Amebrio ipernitia



La okuloj miaj brulas,
se dam' Ipernit' min lulas.
Mi rigardas la ekranon,
tuŝas ŝian sveltan manon.

Ipernito, ammalsano,
kaptis min, sed ne kun vano;
min tre forte mense tenas,
ĝis mi tajpe ŝin ekbenas.

Surekrane bildoj dancas,
dum muziko ekavancas.
Al volupt' mi jam rezignas,
ĉar rifuzo jen ne dignas.

Ah, ŝi kisas min pasie,
dum mi surfas ĝojokrie.
Ŝi kun haut' , harar' min prenas,
ĝis mi amebrie svenas.

Entagmeze mi respiras
kaj mi ege pri mi miras:
dormis mi ĉe l' komputilo
kiel laca krokodilo.

ww.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/66.html

Published at 13:36 / 0 comments / 963 visits
This post is public

July 16, 2009

William Blake: The garden of love / The garden of love / Der Garten der Liebe


Caspar David Friedrich
Caspar David Friedrich

Vilhelmo Blake

La ĝardeno de l' amo


Jen al la ĝardeno de l' am'
mi iris kaj vidis kun mir'
kapelon en mez' de l' herbej',
ludej' de infana inspir'.

Sed ne eblis eniri plu ĝin.
"Vi ne rajtas", mi legis je l' pord'.
Jen mi turnis min al la ĝarden',
kie floroj kreskis kun fort' .

Jen estis nur tomboj laŭ vic'.
Jam for' mia florparadiz'.
En nigra talar' rondmarŝis pastrar',
per dornoj min ligis, dezirojn mortigis.


The garden of love


I went to the Garden of Love,
And I saw what I never had seen:
A Chapel was built in the midst,
Where I used to play on the green.

And the gates of this Chapel were shut,
And „Thou shalt not“ writ over the door;
So I turn' d to the Garden of Love,
That so many sweet flowers bore;

And I saw it was filled with graves,
And tomb-stones where flowers should be;
And Priests in black gowns, were walking their rounds,
And binding with briars, my joys & desires.

Songs of Experience (1794)


Wilhelm Blake

Der Garten der Liebe


Ich ging in den Garten der Liebe
Und sah, was ich nie so geschaut.
Wo ich pflegte im Grünen zu spielen,
War ein Bethaus im Zentrum erbaut.

Und die Pforten waren geschlossen.
Und „Du sollst nicht“, stand über dem Tor.
So sah ich zum Garten der Liebe,
Der Blumen trug, viele, zuvor.

Und ich sah ihn belegt mit Gräbern,
Statt Blumen gab' s Grabsteine nur.
Und Priester in Scharen in schwarzen Talaren
bezwangen mit Zangen mein Glück und Verlangen.

trad. Cezar

PS: www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/312.html

Published at 13:37 / 7 comments / 812 visits
This post is public

July 16, 2009

Cezar: Haste, haste!

Rustotempo
Rustotempo


Cezar

Haste, haste!


Haste haste, ege vaste.
Draste haste- kaj ĝislaste.
Aĥ, li hastas, ĉion rastas,
ĉar li ĉiam senprokrastas.

Haste haste, kunbalaste.
Rondkurante, tamen ĉaste.
Aĥ, li hastas, haste gastas,
ĉar la hasta viv' bombastas.

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/65.html

Published at 13:38 / 0 comments / 830 visits
This post is public

← previous 1 2 3 next →

( 47 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...