| June 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | ||||||
|
| Jaloviina-Cut Brandy-Colour re… |
La mikskvalita brando
Kiel kvinjara bubo kun blondega hararo, kiu ĉiutage malkovris novajn miraklojn, mi ankoraŭ loĝis ĉe mia avino en la vilaĝeto Sachsenroda proksime de Lumpzig en la tiama distrikto Gera en la Germana Respubliko Germanio.Tie mi faris multajn stultaĵojn, sed ne pli da ili ol la Buŝ-buboj Maks kaj Moric kune.
Unu el tiuj stultaĵoj estis la sekva: En la bruna vitrino de mia avino en la loĝoĉambro staris multaj interesaj glasoj kaj ceramikaĵoj, sed plej min interesis la botelo kun la mikskvalita brando, kiu estis mezgranda.
La botelo min fascinis pro la interesa koloro. Ĝi plej logis min. Ĉar ĝi havis orkoloran ŝraŭbkovrilon, mi ne povis deteni min de tio provi malfermŝraubi ĝin kaj gustumi la enhavon. Mi do prenis ovoforman malhelan likvorglaseton kun ora supra rando (tian kian mi ankoraŭ nun havas kiel memoraĵon pri mia kara avino en la vitrino de la murŝrankaro loĝoĉambre).
Mi enverŝis iom de la trinkaĵo, gustumis kaj estis surprizita, ke la likvoro gustas tiel bone. Neniu komparo al iu biero, vere ne. Tio estis tiam nur fia amara trinkaĵo por mi. (Pro kio trinkis ĝin mia patro, estis enigmo por mi). „Hehe, tiu likvoro vere bongustas“, mi pensis tiumomente. (Mi supozis, ke estas likvoro, kvankam estis brandomiksaĵo.)
Mi rigardis unue, kie troviĝas avinjo, kaj ĉar ŝi staris kun forko en la porkostalo apud alia parto de la domo, mi trinkis rapide plian glaseton. „Hm, hehe, bonege!“
Miaj oreloj eĉ ruĝiĝis. Sed tiam kaptis min subite granda timo. Mi ekkonsciiĝis pri mia krima faro. „Ho ve, se ŝi rimarkos tion, mi estas finita.“ Tiam ŝi tordos miajn orelojn tiom, ke el mi fariĝas azeno por ĉiam.“
Kvankam mi preskaŭ klakadis per la dentoj pro timo, ŝi rimarkis tamen nenion.
Evidente ne nur la vitrino de avino estis sanktaĵo, sed ŝajne ankaŭ la brandobotelo mem.
Tial mi nun trinkis en la kuro de semajno, ŝtelirante kiel sovaĝa kato, ĉiutage kun ĝuo glaseton de la mikskvalita brando. Ĉar la botelo estis sufiĉe malhela, avino rimarkis ankoraŭ nun nenion. Kaj kiam mi fine post kelkaj tagoj estis tute eltrinkinta la botelon, mi ekcerbumis kion fari?
Denove mia koro ekbatis kiel freneze. Se ŝi eltrovos tion, mi estas finita por ĉiam,
mi pensis. Tiam ŝi tradraŝos min tiom, ke mi aspektos blua kaj verda kiel marsvirineto.
Du tagojn mi vivis kun granda timo, ĉar mi ne trovis solvon por la problemo. Sed poste mi havis grandiozan ideon: Mi simple plenigis la botelon per akvo, kiun mi iom kolorigis per bruna ovokoloro.Tio aspektis sufiĉe originala - mi pensis. Mi estis vere fiera pri mia eltrovo.
Kaj tiam mi iom post iom forgesis la aferon.
Post monatoj, kiam mia avino havis sian naskiĝtagon, kaj kiam ni sidis ĉiuj kiel orgenaj fajfiloj ĉe la kukotablo, diris mia avino subite al la gastoj: „Nu, karaj, jen mi havas ankoraŭ ion tre bonan, bonegan brandeton mikskvalitan por vi, tio estas „bongustaĵo, vi lekos ĉiujn fingrojn post la trinkado!“ Kaj tiam ŝi diris ankoraŭ markonomon, kiun mi forgesis.
Mi fariĝis morte pala en la vizaĝo. Sed eltrinkita estas eltrinkita, tio jam ne plu ŝanĝeblis. Granda fulmotondro estis proksimiĝanta, mi vidis jam la fulmojn el nigraj nuboj rekte super mi. Mi entiris la kapon, rigardis unue kiel timema birdeto en ĉiu direkto kaj fine strabis al la avino.
Ŝi iris al la vitrino, rigardis la botelon, iom hezitis, rigardis denove, frotadis la okulojn kaj ankoraŭfoje rigardadis. Trinkinte fine iomete de la supozata brandomiksaĵo, ŝi laŭte elkriis kiel furio: „Tiu damnito, tiu krimulo, tiu kanajlo, tiu bandito, li ne hontis ŝteli eĉ la miksbrandon en la vitrino de ni!“
Ŝi parolis pri mia patro, kiu jam kiel drinkulo estis reveninta el la milito, kaj kiu laŭdire iam ŝtelis eĉ monon de mia avino.
Kiel filmprezentadisto kampare li trinkis dum ĉiu prezentado tutan keston da biero. Li vivis tiam jam dum monatoj ne plu ĉe ni, sed ĉe sia patrino en la granda postsepmonta urbo Gera.
En tiu momento mi estis vere tre dankema al mia patro, ke li kiel fulmosuĉilo transprenis la tutan fulmotondron por la fatala afero, kiu ankaŭ tial tiom afliktis mian infanan animon, ĉar mi ne volis seniluziigi mian karan avinon.
Kiam ĉiuj malbenis la patron kaj diris, ke tio estas tipa por tiu drinkulfripono, kiu alportis nenion krom malfeliĉon al la kara familio, mi sidis tute silente en la angulo kaj pensis,, ke mi nun plej volonte estus museto en la proksimo de musotruo, por ke mi tuj povu forkuri tra ĝi, se mia fiago tamen ankoraŭ konatiĝas.
Send a message
Search for members



































