May 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

May 1st, 2009

Bela, ĝis - Bella ciao / itala partizankanto / tradukis Cezar





Bela, ĝis (itala partizankanto)
Bela, ĝis (itala partizankanto…


Bela, ĝis!

(itala partizankanto)

Je mateno mi vekiĝis,
bela, ĝis, bela ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Je mateno mi vekiĝis,
staris jen la malamik'.

Ho, partizanoj, min forportu,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
ho, partizanoj, min forportu,
min minacas jam la Mort'.

Kaj se mi mortos, ho, partizanoj,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis,
kaj, se mi mortos, ho partizanoj,
tomben vi enmetu min.

Metu en tombon min montare,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Metu en tombon min montare,
ombren apud bela flor'.

Kaj la homoj jen preteriros,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Kaj la homoj jen preteriros,
ĝojos pri la bela flor'.

Jen la floro de l' partizano,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Jen la floro de l' partizano,
kiu mortis por liber'.



Rimarko: Ĉar mi ne regas la italan, mi uzis kiel tekstbazon la tradukon de Renato Corsetti el la libro "Verda Trobadoro", krome tute alian version de Ludoviko Ŝoedl el la kantokolekto "Ni kantas en Esperanto". Ambaŭ tradukoj min ne kontentigis, tial mi sentis la bezonon krei plian version en Esperanto. La kanton verkis italaj rizkamparaninoj, ĝi famiĝis tutmonde en la partizana milito kontraŭ la faŝistoj.

Published at 18:19 / 4 comments / 230 visits
This post is public

May 5, 2009

Hans-Georg Kaiser: Armeen, hört die Signale!

Hans-Georg Kaiser

Armeen, hört die Signale!



Helga ist über fünfzig,
doch das kann sie nicht daran hindern,
freudeschreiend auf Besucher zu schießen,
mit einer Wasserpistole,
die irgendwelche Kinderfreunde
von Helga scheinbar bei ihr
vergessen haben.

Das macht ihr riesigen Spaß
mit dicken Wasserspritzern
auf ihre überraschten Gäste zu feuern,
auch auf mich, und auf Donjo.

Im ersten Moment
verstehen wir überhaupt nicht,
um was es geht,
ehe wir sehen,
woher das Wasser kommt.

Alle lachen,
keiner ist beleidigt.
Helga darf das,
weil die übermütige Helga
gewissermaßen noch ein Kind ist,
das weiß ja jeder.

Ob sie auch auf Menschen schießen würde,
mit einer echten Pistole oder einem Gewehr?
Sie würde einen Teller voller Nudeln
an den Kopf desjenigen werfen,
der sich erkühnen sollte
unverschämt zu ihr zu sein.
Das würde sie gewiß tun, weil
sie sehr explosiv ist
und gar nicht gehorsam
ohne Not...

Aber wirklich auf Menschen schießen?
Nein, das würde sie nicht tun,
da bin ich mir fast sicher,
dafür ist sie zu gutmütig.
Selbstverständlich würde sie
keine Freude dabei empfinden,
wenn sie auf Menschen schießen müsste.
Als wahres Kind ewiger Freude
will sie immer nur die anderen erfreuen.

Eine Wasserspritzpistole ist für sie ein Spielzeug um zu erfreuen,
ganz und gar nicht Waffe, kein Übungsmittel für Kinder,
damit diese dann irgendwann Menschen ermorden.

Armeen, hört die Signale,
die euch die wasserverspritzende Helga
laut lachend aussendet!

Published at 06:29 / 0 comments / 125 visits
This post is public

May 7, 2009

Sarah Kirsch: Salome (prozpoemtraduko de Cezar) + germana originalo

Sarah Kirsch

Salome


La giganta rado ne turniĝas, estas nokto.
La vento movas la gondolojn, en la plej supra
sur lignobenko jen la dancistino, la ŝuojn
ŝi tradancis. Si estas dekokjara, kun ĉiuj diplomoj.
De kiam ŝi amas la ruĝulon kun la blanka haŭto,
de kiam li parolas pri la mondo,
ŝi dancas kiel plumo.

La ruĝulo agitas la homojn.
Jen li staras ĉe la fenestro kaj nombras flugfoliojn,
li sidiĝas sur la biciklon kaj ruliĝas trans la pavimŝtonojn.
Jen la atenco.
La ruĝulo havis kuglon en la kapo kaj parolas
freneze. La giganta rado ne turniĝas.

Salome balancas la gondolon,
ne eliras el la gondolo, ne ĉiu tiun nokton.
Salome en-
fermiĝis. Pli poste
ŝi devas foriri kaj postulas la kapon.

Ŝi balanciĝas kiel plumo,
iom kurbiĝinte, la kapon nuken, sur la piedfingroj.

tradukis Cezar




Rimarkoj:
La giganta (ruĝa) rado (socialismosimbolo ĉe Solŝenyzin) ne moviĝas, kiel tiu en la infanparko de Ĉernobilo.
Tradancitaj ŝuoj: tiuj de Cindrulino en la fabelo, simbolo por malespero
La ruĝulo certe estas Rudi Dutschke
Atenco: 1-a de aprilo en 1981, kiam oni pafis al la ruĝulo Dutschke
Salome, la feminisma kultfiguro, kiu postulas en la biblio de la fia reĝopatro la kapon de l' anabaptisto, jen antaŭulo de Jesuo.



La prozpoemo estis verkita de Sarah Kirsch, kiam ŝi ankoraŭ estis GDR-ano. (GDR = Germana Demokratia Respubliko)


Sarah Kirsch

Salome

Das Riesenrad dreht sich nicht, es ist Nacht.
Der Wind bewegt die Gondeln, in der obersten
Auf einer Holzbank die Tänzerin, die Schuhe
Zertanzt. Sie ist achtzehn, mit allen Diplomen.
Seit sie den Roten liebt, den mit der weißen Haut,
Der über die Welt spricht,
Tanzt sie wie eine Feder.

Der Rote wiegelt die Leute auf.
Da steht er am Fenster zählt Flugblätter ab,
Setzt sich aufs Fahrrad, rollt über das Pflaster.
Das war das Attentat.
Der Rote hat eine Kugel im Kopf und redet
Irre. Das Riesenrad dreht sich nicht.

Salome schaukelt,
Kommt nicht aus der Gondel, nicht diese Nacht.
Salome hat sich eingeschlossen. Später
Muss sie gehn und fordert den Kopf.

Sie tanzt wie eine Feder,
leicht gebogen, den Kopf zurück, auf Zehen.

Published at 12:31 / 0 comments / 135 visits
This post is public

May 8, 2009

Morgenstern: Tio ja ne ekzistas / prozpoemtraduko de Donjo & Cezar



Christian Morgenstern

Tio ja tute ne ekzistas!

Morgenstern Tio ja ne ekzistas
Morgenstern Tio ja ne ekzistas


La bovopasero
La kamelanaso
La pluvleono
La kolobumbombeno
La sinstrigo
La balenbirdo
La meduzocimo
La zonotaŭro
La pavobovo
La lupfantomvulpo
La tagtingalo
La segocigno
La nesalakva mopso
La vinpinŝero
La ŝtormludo
La strigovermo
La ĝiraferinaco
La rinocerponeo
La anserŝmalcfloro
La hombaobabo.



Christian Morgenstern

Das gibt's doch gar nicht!

Der Ochsenspatz
Die Kamelente
Der Regenlöwe
Die Turtelunke
Die Schoßeule
Der Walfischvogel
Die Quallenwanze
Der Gürtelstier
Der Pfauenochs
Der Werfuchs
Die Tagtigall
Der Sägeschwan
Der Süßwassermops
Der Weinpintscher
Das Sturmspiel
Der Eulenwurm
Der Giraffenigel
Das Rhinozepony
Die Gänseschmalzblume
Der Menschenbrotbaum.



Published at 21:31 / 0 comments / 142 visits
This post is public

May 10, 2009

Wlodzimierz Pazniewski: Motivo de la labirinto



labirinto sur ŝtono
labirinto sur ŝtono



Wlodzimierz Pazniewski

Motivo de la labirinto

La vera labirinto estis konstruita laŭ la projekto de profesoro de l' geometrio antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj sub la rokoj de Malto. Ĝiaj torditaj koridoroj havis elipsan formon, kaj ĉiuj ili strebis al la sama punkto. La viro, kiu konstruis la subteran tunelreton longan je kilometroj estis ruĝharara greko el Aleksandrio. Dum longa tempo la koridorkaptilo servis kiel prizono, el kiu ne eblis fuĝo, kvankam la oficaj surskriboj metitaj en ĉiu ĉelo legeblis en la latina, greka kaj araba lingvoj: "Via devo estas la fuĝo. En kaŝejo transe de la enirejo vi trovas kaj la necesan ilaron kaj provizon de nutraĵoj kaj akvon."
Malnovaj kronikoj raportas, ke oni ĵetis en tiun prizonon korsarajn kapitanojn, patromurdistojn kaj monfalsigintojn. La novajn kaptitojn oni enkondukis ĉiujn tra kaŝita enirejo, ferminte iliajn okulojn zorgeme per ledobendo, sekretmaniere transmetante al ĉiu pergamenon kun la plano de la labirinto, kiu plifaciligu la fuĝon. Kelkaj asertis, ke la plano estis malĝusta. La kaptitojn oni ne gardis, ĉe la ĉelpordoj mankis la ŝlosiloj. La reglamento de tiu stranga punedukejo konsistis el nur unu frazo: "Elkore bonvenigante vin en nia labirinto, ni sciigas al vi kiel eble plej ĝentile, ke vi faru kaj lasu tion, kio plaĉas al vi."
Ĉiun duan tagon envenis du gardistoj tra la enirejo, alportis korbojn kun pano kaj argilajn kruĉojn kun akvo de fonto, kaj poste tiel rapide foriĝis kiel ili aperis. Ĉiutage okazis fuĝprovo, sed al neniu sukcesis forlasi la damnitan Hadeson sub la rokoj de Malto. Pripensante tiun cirkonstancon, korsara kapitano, certa Francisko Montani, konkludis neatendite, ke la plej aĉa mallibero estas prizono, en kiu oni permesas al ni ĉion.
La preparoj por la fuĝo kostis lin kvin jarojn. Kiam li elmarŝis je la pinto de dekduo da firme decidiĝintaj kaptitoj el la malvastaj koridoroj por trarompi la rokojn kaj atingi la liberon ekstere, li estis plena de espero. La zigzagado tra la malsekaj tuneloj daŭris tri semajnojn. La vasta kaverno, al kiu venis Francisko je la dudekdua tago de lia fuĝo, estis disigita kun tegolvando. Post ĝi laŭ ĉiu verŝajneco devus troviĝi la sopirata pordego, kiu kondukas al la kupolo de kalkmonto. Dekdu viroj laboris obstinege, viŝis siajn ŝvitoplenajn vizagojn. Horoj pasis, kaj tiam virogranda truo estis finita. Kvin metrojn post la muro ili trafis plian malhelpaĵon el granitŝtono. Kaj post kiam ankaŭ tiu ĉi estis superita, la kaptitoj retroviĝis sur la koridoro jam tro bone konata al ili. La ĉelopordoj vaste malfermis tiel, kiel ili forlasis ilin antaŭ tri semajnoj. Je tiu vespero reliefigis la nervoza mano de la korsara kapitano per tranĉilo la sekvan frazon en la raŭkan muron: "Kien ajn vi fuĝas, ĉiam vi revenos al la sama loko."

tradukis Donjo & Cezar



Published at 10:49 / 0 comments / 131 visits
This post is public

May 12, 2009

Hans-Georg Kaiser: Die notleidenden Banken

Notleidender Banker, Opfer moderner Zeiten : Viktimo de l' modernaj tempoj
Notleidender Banker, Opfer mod…

Hans-Georg Kaiser

Die notleidenden Banken



Es leiden die Banken in ihrer Not.
Sie leiden an Geldschwund und haben kein Brot.
Kredite kriegen sie auch keine mehr.
Die notleidenden Banken haben es schwer.
Sie leben verzweifelt von unserem Geld.
So grausam geht es jetzt zu in der Welt.



Deutschland

(nach Wikipedia)

Betteln ist in Deutschland grundsätzlich erlaubt, doch Vortäuschung falscher Verhältnisse (z. B. "bin obdachlos", "Geldbörse gestohlen") kann einen Bettelbetrug darstellen und aufdringliches Betteln kann in Deutschland als Ordnungswidrigkeit geahndet werden.[1] Bettler sind z. T. obdachlos.

Betteln ist in Deutschland steuerfrei, d. h. Einkünfte hieraus unterliegen nicht der Einkommensteuer.



Published at 07:47 / 5 comments / 202 visits
This post is public

May 14, 2009

J.J. Rousseau: La revo de sola promenanto

migrinto kaj migranto
migrinto kaj migranto

Jean Jacques Rousseau

(1712 ĝis 1778)


La revoj de sola promenanto

Unua promeno



Tiel mi do solas sur la tero, ne plu havas fraton, nek proksimulon, nek amikon, nek societon krom mi mem. La plej societema kaj plej amplena homo inter la morteblaj estas proskribita de siaj kunhomoj. Kun sia "akre rigardanta malamo" ili unuanime esploris, kiu turmento estus por mia sentema koro la plej kruela, kaj ili perforte disŝiris ĉiujn bendojn, kiujn ili ligis al mi. Ankaŭ kontraŭ ilia volo mi estus amanta la homojn. Nur per tio, ke ili ĉesis esti homoj, ili povis fuĝi de mia estimo, ekde nun ili estas do fremduloj por mi, nekonatoj, mallonge dirate: ili estas senvaloraj al mi, ĉar ili volis tion tiel. Sed mi, deŝirita de ili kaj de la tuta mondo, kiu mi estas mem? Jen tio, kio ankoraŭ restas por mi kiel ekzamenado. Malfeliĉe la ekzamenado antaŭkondiĉas rigardon je mia aktuala situacio. Pere de tiu imago mi devas iri vojon por tiel pere de la homoj veni al mi.
De dekvin kaj pli da jaroj, dum kiuj mi troviĝas en tiu stranga situacio, ĝi ŝajnas ankoraŭ revo al mi. Ankoraŭ nun mi imagas, ke aĉa digesto ŝarĝas min, ke maltrankvila dormado min timigas, kaj, ke mi sentos min ĉe la vekiĝo plej faciligita retroviĝi inter miaj amikoj. Ja, tute certe, mi devis esti saltinta, de la vekiĝinteco al dormo sen eĉ mem vere ĝuste rimarki tion aŭ pli bone, de la vivo en la morton. El la ordo de la aĵoj - mi ne scias kiel elŝirita - mi retrovis min falinta en nepriskribebla kaoso, en kiu mi povas ekkoni eĉ ne la plej simplan; kaj ju pli mi pripensas mian aktualan situacion des malpli mi povas kompreni, kie mi estas.
Nu do, kiel mi estus povinta antaŭdiri la sorton, kiu atendis min? Kiel mi komprenu ĝin eĉ nun, ke mi estas viktimo de ĝi. Ĉu mi povis diveni, ke la sama, kiu estas mi mem, iam estos rigardata murdisto, venenmiksisto, monstro? Ke mi fariĝos kaŭzo de abomeno por la tuta homa speco, la ludilo por la plej fia plebo? Ke la preterpasantoj, anstataŭ saluti min, elkraĉos antaŭ mi. Ke tuta generacio unuvoĉe faros plezuron al si el tio min vivante entombigi?
Tiu stranga ŝanĝo trafis min tiel senpere, ke mi sentis min kvazaŭ terenbatita per klabo. Mia ekscitiĝo, mia indigno ribeligis mian animan staton tiel, ke ĝi ankaŭ post dek jaroj ne trankviligeblis. En tiu intertempo, en kiu mi falis de unu eraro en alian, de unu manko en alian, de unu stultaĵo en alian, mi pro mia malatentemo al tiuj, kiuj gvidas mian sorton, donis tiom da iloj manen, ke ili lerte povis uzi ilin por nerevokeble sigeli mian sorton.

http://www.cezarpoezio.de/241.html


Published at 18:09 / 19 comments / 327 visits
This post is public

May 15, 2009

Karapaco-Panoramo kun novaj kontribuoj

KARAPACO-PANORAMO

Aerbalonoj por la karapacanoj Donjo, Cez kaj Frank!
Aerbalonoj por la karapacanoj…

Por reaktivigi tiun retmagazinon, mi kontribuas momente al la magazeno.

Afable salutas, Cez!

Published at 21:16 / 2 comments / 384 visits
This post is public

May 19, 2009

Proverboj


Nigra ŝafo
Nigra ŝafo

PROVERBOJ

Se ne estus "sed" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.
De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
Li komprenas predikon kiel bovo muzikon.
Fiŝo ne iras, sed la hoko ĝin tiras.
Fiŝo scias pri naĝo eĉ sen via saĝo.
Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
Parolo estas arĝento, sed silento oro.
Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.
En ĉiu projekto troviĝas difekto.
Lekante manon, oni celas panon.
Korvo al korvo ne elpikas okulon.
Nigran kaprinon, sapo ne blankigas.

laŭ Juna Amiko

Published at 08:15 / 2 comments / 166 visits
This post is public

May 19, 2009

Cezar: Mi amas vin, mi amas vin... (gaja poemo)

Ranoreĝo
Ranoreĝo


Cezar

Mi amas vin, mi amas vin...


Mi amas vin, ĉar mi vin ami devas.
Mi amas vin, por ke mi ne nur revas.
Mi amas vin kaj eĉ sen mia kulp'.
Mi amas vin, jen lupo kaj jen vulp'.

Mi amas vin, ĉar mi elkore emas.
Mi amas vin, ĉar vi pro seks' ektremas.
Mi amas vin laŭ bakfiŝ' kun citron'.
Mi amas vin eĉ sen kaŝita ton'.

Mi amas vin kun haŭto kaj harar'.
Mi amas vin. Vi estas sen kompar'.
Mi amas vin per mia vira forto.
Mi amas vin pro manĝoj kaj pro l' sorto.

Mi amas vin, ĉar ami oni devas.
Mi amas vin, por ke la kor' ne krevas.
Mi amas vin en ĉiu jarsezon'.
Mi amas vin pro vi kaj via mon'.

www.ipernity.com/blog/cezar/edit/153092

Published at 12:46 / 5 comments / 252 visits
This post is public

May 25, 2009

Tiia Toomet: La nigra miliono (pri nombroj kaj homoj)


Tiia Toomet

La nigra miliono


Nombroj estas kaj grandaj kaj malgrandaj, same kiel la homoj. Komence la nombroj estas malgrandaj, iom post iom ili kreskas kaj fariĝas pli kaj pli grandaj. Ju pli grandaj fariĝas la nombroj des pli malproksimen ili foriĝas de ni.

La malgrandaj nombroj estas al la infanoj plej proksimaj. Ili estas bonaj amikoj kaj ludkunuloj de la infanoj. La infanoj povas ilin kunmeti kaj disigi, skribi sur paperon, legi ilin je horloĝo, en paĝoj de libroj, je la suproj de domoj, je aŭtoj kaj aŭtobusoj. La nombroj de unu ĝis dek estas al la infanoj same proksimaj kiel la propra hejmo. Estas bone estadi inter ili.

Ankaŭ dudekoj, tridekoj kaj kvardekoj estas tute proksimaj. Ili estas kvazaŭ la ĉirkaŭaĵo de la hejmo. Ankaŭ tie eblas ludi memstare, sed necesas esti singarda, ke de malantaŭe el iu angulo ne aperu surprizo.

Centoj, ducentoj, tricentoj estas jam kvazaŭ vizito al urbo kun la patrino. Oni devas teni sin ĉe mano kaj kvankam iun lokon oni dumtempe ekkonas, tute sola oni ankoraŭ nenien kapablas iri.

Miloj, dekmiloj, centmiloj estas kvazaŭ foraj urboj, kien la patro kaj la patrino foje veturas. Infanojn oni tien ne kunprenas.

Ĉe milionoj ankaŭ la patro kaj la patrino ne estis. Tiom terure malproksimaj estas la milionoj.

De milionoj plu foren, plu ekde bilionoj, trilionoj, la nombroj fariĝas fine tiom grandaj, ke oni jam ne scias eĉ iliajn nomojn. Neniu tie iam estis. Kaj ie en la senfineco, meze de nigra mallumo estas la plej granda nombro – la NIGRA MILIONO. Neniu iam vidis la nigran milionon. Neniu scias kiel skribi la nigran milionon.

Sole Mart scipovas skribi la nigran milionon. Li prenas krajonon, skribas MILIONO kaj plenigas ĝin per nigra kolorkrajono.


El la estona Johano Palu

PS: de Cezar detajpita el "Juna amiko" kaj lingve parte iom prilaborita

Published at 21:44 / 0 comments / 95 visits
This post is public

May 26, 2009

Zucchero: Diamante (Itala versio, video)

Zucchero (* 25. September 1955 in Roncocesi (Reggio nell’Emilia), Emilia-Romagna als Adelmo Fornaciari) ist ein bekannter italienischer Rockmusiker, dessen Musik, die in englischer oder italienischer Sprache erscheint, von Gospel, Blues und Rockmusik inspiriert ist, und dessen Bandbreite von Balladen bis hin zu mehr Boogie-ähnlichen Stücken reicht. Sein bekanntester Song dürfte Senza una donna sein, zusammen mit Paul Young gesungen (1991).

Seinen Künstlernamen (zucchero, italienisch für Zucker) gab er sich aufgrund einer Kindheitserinnerung: Eine Lehrerin der Grundschule sagte ihm, er sei süß wie Zucker, und nannte ihn „marmellata e zucchero“ (Marmelade und Zucker).



Zucchero (* 25a de septembro 1955 en Roncocesi (Reggio nell’Emilia), Emilia-Romagna , naskita kiel Adelmo Fornaciari, estas konata itala rokmuzikisto, kies muzikon oni eldonas itale kaj angle, tiu estas inspirata de nigra muziko kaj de rokmuziko, liaj kantoj havas amplekson, kiu etendiĝas de baladoj ĝis bugivugieca muziko. Lia plej konata kanto certe estas Senza una donna kantita kun Paul Young (1991).

Lian artistan nomon (zucchero, itale por sukero) li donis sin pro infanmemoro: Instruistino el baza lernejo diris al li, ke li estas dolĉa kiel sukero kaj nomis lin: "marmellata e zucchero“ (marmelado kaj sukero).

Published at 06:25 / 1 comment / 147 visits
This post is public

May 26, 2009

Günter Kunert: Abendlich elegisch - Vespere elegie

Nokta trafiko
Nokta trafiko

Günter Kunert

Vespere elegie

Fora strato
ne enrigardebla de la fenestro
troviĝanta en la tenebro
tie preterveturas lumpunkto
kometobrilo
fizike malaltigita
ĉielosigno
pereiga anonco
pri io
reflektora meneteklo
kvazaŭ mangesta sciigo
revelacio
sole al vi sciigita
al a postvitra figuranto –
el tiu sfero
el kiu oni kutime
ne ricevas respondon.


El: Kiam la vivo estis senkosta. Poemoj

tradukis Cezar

http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/69.html



Günter Kunert


Abendlich elegisch

Ferne Straße
uneinsehbar vom Fenster
im Dunkel gelegen
dort fährt ein Lichtpunkt vorüber
Kometenglanz
physikalisch erniedrigtes
Himmelszeichen
unheilvolle Verkündigung
von irgendetwas
scheinwerferhaftes Menetekel
quasi ein Wink
eine Offenbarung
allein dir zuteil geworden
dem Hinterglasfiguranten –
aus jener Sphäre
von der man für gewöhnlich
keine Nachricht erhält.


Aus: Als das Leben umsonst war. Gedichte



Published at 07:13 / 0 comments / 192 visits
This post is public

May 26, 2009

Cezar: Depresio (poemo por Mielo)

Okulta damo, ĉu en depresio?
Okulta damo, ĉu en depresio?

Cezar

Depresio

(por Mielo)

Plagas min plu depresio,
sed mi pensas - pro nenio.
Pro nenio mi suferas,
dum narcise mi surteras.

Depresio nur min plagas.
Dum pro blua flor' mi vagas.
Depresio pro nenio,
dum mi vivas preter ĉio.

Depresi' embuskas ĉie,
en muziko, ie tie.
Se min depresio skuas,
mi elkore kun-Biĵu-as.

Depresien mi forrajdas,
dum animo mia tajdas.
Depresio min atendas,
ĉu la lando rekomendas?

obsedito
obsedito


http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/195.html


Published at 21:58 / 0 comments / 143 visits
This post is public

May 28, 2009

Zefirina/Cezar: Floroflustrado (foto + poemo)

Cezar

FLOROFLUSTRADO


Se zefiro softe blovas,
floroj kapojn kunen ŝovas;
sonoj fajnaj jen ekludas,
Mi, la adorant', apudas.

Zefirina, se ŝi fotas,
belojn multajn softe notas.
Mi min sentas ĉe ŝi hejme,
ŝin proksimas senprobleme.



http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/193.html


Published at 20:05 / 1 comment / 143 visits
This post is public

May 28, 2009

France Gall: Iom Goeta kaj iom Bonaparta (kanttraduko + video)


France Gall

Iom Goeta kaj iom Bonaparta


Iom Goeta kaj iom Bonaparta
la viro estu de mi tre atendata,
iom da sprit' kaj da figur'.
Al mia verda flanko li ekvenu nur.
Iom Goeta kaj iom Bonaparta
la viro estu de mi tre atendata,
iom da sprit' kaj da figur'.
Se mi adreson kaj la nomon scius nur.

Iu havis fortajn brakojn, sed ne estis granda lum'.
Alia saĝis, sed ja senvervis kiel viro dum brakum'.

Iom Goeta kaj iom Bonaparta
la viro estu de mi tre atendata,
iom da sprit' kaj da figur'.
Se mi adreson kaj la nomon scius nur.

Iu estis sportomajstro, sed pri kisoj ja kun tim'.
La alia kasanovis, malfidelis do sen lim'.

Iom Goeta kaj iom Bonaparta
la viro estu de mi tre atendata,
iom da sprit' kaj da figur'.
Al mia verda flanko li ekvenu nur.
Iom Goeta kaj iom Bonaparta
la viro estu de mi tre atendata,
iom da sprit' kaj da figur'.
Se mi adreson kaj la nomon scius nur.

Se mi adreson kaj la nomon scius nur.

tradukis Cezar



http://www.cezarpoezio.de/239.html


France Gall


Ein bisschen Goethe, ein bisschen Bonaparte


Ein bisschen Goethe, ein bisschen Bonaparte,
so soll er aussehn, der Mann auf den ich warte.
Ein bisschen Geist, ein bisschenMut,
an meiner grünen Seite, ja das wäre gut.
Ein bisschen Goethe, ein bisschen Bonaparte,
so soll er aussehn, der Mann auf den ich warte,
ein bisschen Mut, ein bißchen Geist;
Wenn ich nur wüßte, wo er wohnt und wie er heißt.


Einer hatte starke Arme doch er war kein Grosses Licht.
Der andre hatte sehr viel Köpfchen, doch ein Mann, das war er nicht.

Ein bisschen Goethe, ein bisschen Bonaparte,
so soll er aussehn, der Mann auf den ich warte,
ein bisschen Mut, ein bisschen Geist;
Wenn ich nur wüßte, wo er wohnt und wie er heißt.

Einer der war deutscher Meister doch zum Küssen viel zu scheu.
Der Andre war ein Casanova, demzufolge auch nicht treu.

Ein bißchen Goethe, ein bißchen Bonaparte,
so soll er aussehn, der Mann auf den ich warte,
ein bisschen Geist, ein bisschen Mut,
an meiner grünen Seite, ja das wäre gut.
Ein bisschen Goethe, ein bisschen Bonaparte,
so soll er aussehn, der Mann auf den ich warte,
ein bisschen Mut, ein bisschen Geist;
Wenn ich nur wüßte, wo er wohnt und wie er heißt.

Wenn ich nur wüßte, wo er wohnt und wie er heißt.

Published at 22:09 / 1 comment / 197 visits
This post is public

May 31, 2009

Filmkonsilo: "Cinema Paradiso"





Filmkonsilo: "Cinema Paradiso"



Filmo pri la kinejo. Romo en la 1980-aj jaroj. La sukcesa reĝisoro Salvatore Di Vita (Jakvo Perrin) estis jam dum tridek jaroj ne plu en sia sicilia hejmlanda vilaĝo, kiam li ricevis de sia patrino (Pupella Maggio) sciigon, kiuj rememorigas lin pri sia infaneco. Tiam li estis mesknabo kaj amikiĝis kun Alfredo (Philippe Noiret), la filmprezentadiston de la komunuma kinejo. Alfredo eĉ klarigis al li kiel funkcias la kinoaparatoj. Ĉe brulo la kinejo fariĝis predo de la flamoj kaj Alfredo perdis sian vidkapablon. Post kiam vilaĝano kun sia loteria gajno financis la rekonstruadon de la kinejo, transprenis la knabo Salvatore la taskojn de Alfredo. Sed post la militservo de Salvatore urĝigis Alfredo la junan viron forlasi la vilaĝon kaj provi sian feliĉon ie aliloke... En amuza nostalgia tono memorigas la filmreĝisoro Giuseppe Tornatore je tempo, kiam ankoraŭ ne ekzistis tv-elsendoj kaj la kinejoj en la italaj vilaĝoj ludis gravan rolon. La tuta filmo, en kiu la karesema rigardado de la kutimoj de tiu tempo estas pliriĉigita per konvenaj malnovaj filmeltiraĵoj, estas amdeklaro al la kinoarto, kaj omaĝo al tiuj, kiuj kun ĝi kaj en ĝi fariĝis grandaj. Cinema Paradiso ricevis, apud multaj aliaj prezoj, en la jaro 1989 la "Oscar-on". Philippe Noiret ricevis en la jaro 1989 interalie pro sia rolo en la filmo la Eŭropan Filmpremion. laŭ gazeto "arte"

tradukis Donjo & Cezar





Rimarkoj: Mi mem estis kiel junulo filmprezentadisto en mia hejmurbo Altenburg en la filmteatro "Capitol" kaj mi ankaŭ prezentis filmojn en vilaĝoj de mia regiono kun movebla filmaparataro, kun granda entuziasmo, dume mia ĉefo trinkis bierojn en gastejo. Tial la filmo estas ankaŭ filmo pri mi kaj miaj memoroj el mia kineja tempo. Tiam mi jam konatiĝis al mia vivkunulino Donjo, kiu ofte vizitis min en mia prezentadistejo kaj helpis foje reruligi la filmrulojn. Fine mi faris eĉ kurson trimonatan en Lepsiko kaj ricevis poste la ateston pri "ŝtate ekzercita fimprezentadisto", jen profesio, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar estas nun jam kvazaŭ infanludo prezenti kinofilmojn. Mi ankoraŭ prezentis filmojn kun la historia filmaparato"Ernemann"; (tia troviĝas en la Teknika Muzeo en Prago) ĉe kiu necesis ankoraŭ atenti pri tio, ke la karbofinaĵoj de la karbolumo ne kunpuŝiĝu, por ke la bildo sur la filmtolaĵo ne nigriĝu. Tio estis foje tre amuza, se Donjo kaj mi ekz. kisadis tro longe, kio kondukis unufoje eĉ al tio, ke la bildo en la spektejo fariĝis nigra. Do mi havas krom mia profesio kiel konstrulaboristo ankaŭ la raran profesion de filmprezentadisto. Kompreniĝas pro tio per si mem, ke mi ŝategas plu la filmarton, se ne ĝuste temas pri fifilmo kia la usona "Krakatoa", kiun mi spite je ties troa longeco devis dekdufoje prezenti, kvankam mi kiel filmprezentadisto jam tiom estis enuigita pri la filmo, ke mi ĉiufoje timis endormiĝi en la prezento. Cetere tiaj spertoj enfluis ankaŭ en la rakonton: "La dua Hitler".

http://www.cezarpoezio.de/238.html

Published at 19:14 / 0 comments / 113 visits
This post is public

May 31, 2009

Cezar: La dua Hitler (originala rakonto)



Cezar

LA DUA HITLER


Estas ankoraŭ kelkaj minutoj ĝis la enlaso en la kinejon, sed ne multaj venis. La fundamentoj de la urbo ektremas. Regas la militistoj. Perforto flirtas en la stratoj. De tempo al tempo oni aŭdas pafojn. Mortiga taĉmento rastas la urbajn kvartalojn. Kaj la tribuno, sur kiu ankoraŭ hieraŭ parolis fanatika kolonelo, transformiĝis en tribunalon. La sama kolonelo nun tie mortkondamnas. Ankaŭ la homoj ektremas. Komprenas nur malmultaj, kio okazis. La radioaparatoj krias: "Venko! Venko! Venko!" Sed kiu venkis? Neniu scias tion precize. La situacio ŝajne estas komplika.
Ankoraŭ hieraŭ oni laboris obeeme. Kaj hodiaŭ oni ĉasas la laborintojn, kvazaŭ ili estas bruto. Denuncantoj montrofingras perfide al kiu ajn. Oni trenas la montritojn sur la straton kaj mortpafas ilin.
Tankoj inundas la urbon. Ankaŭ ili pafas sen elekto al civiluloj. Ili rompas barojn kvazaŭ pajlostakojn. Besteca kruelo regas en la antaŭurboj. Kaptitoj marŝas en longaj vicoj akompanataj de bojantaj hundoj kaj kruelaj soldatoj.
Neniu atendis tion. Tro subite venis la milito en la urbon. Tro subite ĝi etendis siajn nigrajn ombrojn super ĝi. Ankoraŭ hieraŭ senhontaj politikistoj superverŝis la popolojn per ploroj pri paco. Pacon, ili diris emfazis. Pacon. Eternan pacon. Miljaran pacon! Kial nun subite la milito? Estas strange, ke oni ne ordonis malpermeson eliran. Eble ne necesas. La homoj rampas kiel vermoj en la kelojn. Ili tie provas kaŝi sin. Sed kie sekure sin kaŝi, se oni ne havas propran bunkron?
Antaŭ la kinejo pluvas senĉese. Ankaŭ tio estas surprizo. La tago komenciĝis kiel promesite kun abunda sunradiaro. De la malmultaj eniremuloj kelkaj forlasas la vestiblon eksteren. Ili do tamen ne eniros la kinejon. Restas nur pensiulo kun lambastono, malĝoje aspektanta amoparo kaj junulo vestita kiel usona soldato, sed kun tre fortaj okulvitroj. Li aspektas ne malĝoje. Reva rideto ludas sur lia vizaĝo. Li antaŭĝojas pro la filmo. En la frua somero la filmo estis la granda sensacio en la urbo. Tiam oni batalis pro la biletoj. Eksterordinara filmo, tre reala, sed ankaŭ absurda. Tro malofte oni povas vidi ion tian, pensas la junulo. Nun li volas ĝui la grandiozan filmon je dua fojo. La filmo ludas en elpensita lando: La enhavo ŝokas. Iom simile, kiel la situacio en la urbo, la junulo konstatas. Sed li ne tro zorgas pri la okazaĵoj antaŭ la kinejo. Tio rapide pasos, io tia ĉiam rapide pasas, li pensas. Per fera mano ili kreos ordon. Kaj tio estas bona tiel. Kiu regu, se ne forta mano? Ĉu eble iuj kaosuloj?
Li ne kontraŭas la militon, li rigardas tion tute senemocia. Li scias pri la milito. Por li la milito estas la daŭrigo de la politiko kun aliaj rimedoj. La milito solvas problemojn, laŭ li. Li studis militojn, precipe la Duan Mondmiliton. Li kolektis eĉ militstrategiajn librojn. Kaj li deĵoris libervole kiel suboficiro en la armeo. Tre volonte li estus servinta pli longe en la armeo, sed tion lia saneca stato malhelpis, nur pro tiuj damnitaj okuloj, li pensis amare. Senkonscie li rektigas la okulvitrojn kaj poste sian spinon. Rekteco estas por li ne nur vorto, sed eco. Estas vere, ke oni mokas lin pro sia amo al uniformoj kaj al ĉio, kio havas rilaton al la milito. Ekde la lernejaj tempoj oni vokas lin: 'La dua Hitler'. Nu bone, se plaĉas al ili. Li scias tion pli bone. La milito ne reteratendindas, kiel tion imagas kelkaj pacifistoj. Tiu ne estas forigebla per pamfletoj. Idiotoj ili estas, ĉu ili jam iam atingis ion per sia kriado? Necesa la milito estas, jes ja, absolute necesa, kelkfoje oni bezonas purigan ŝtalan fulmotondron, ankaŭ kontraŭ tiuj perfiduloj de la patrio. Ili krias hipokrite pri paco kaj celas nur sian propran aĉan pacon, li supere pensas.
Ankoraŭ tri minutoj ĝis la enlaso. La lambastonulo studas la filmafiŝon. Kun malferma buŝo li rigardas. Idioto plia, trovas la junulo. Ankaŭ la amparon li ne ŝatas, ne gapu tiel ŝafe, naivuloj, li pensas malŝate. Li deturnas sin kaj forgesas pri la vestiblo.
Li sinkas en profundan revon. Li rememoras pri la filmo; jes ja, la filmo estas majstroverko. Rapide li glitas en la haŭton de la protagonisto. Nun li estas mem la protagonisto. Ha jes, ankaŭ en la filmo estas sieĝata urbo. Li, la fama protagonisto- unu el la sieĝantoj- portas morte danĝerajn ledobotojn kun feraj najloj en la plandumoj. Li portas uniformon de leŭtenanto, kaj ŝtalkaskon. Li havas la ordonpovon super tri soldatoj, kiuj akompanas lin. Lia mieno aspektas kiel ferbetono. Malestime inspektadas liaj aglaj okuloj. Pluvas ankaŭ en la filmo sen halto. Li kaj la soldatoj traserĉas kasernecan ludomon, sur kies ŝtuparo staras timoplenaj homoj kun levitaj manoj. Li ne longe babilaĉas, li puŝas teren virinon larmantan.
"Sur la teron, putino!" li krias kaj tretas ŝin. Poste li ŝajnigas ekzekuton. Li komandas la domloĝantojn en la korton. Li lasas elserĉi ĉiun trian, starigas ilin antaŭ muro kaj tiam eksplode ridante krias: "Foriĝu, kanajloj, antaŭ ol mi pensas alie pri tio!"
La homoj forkuras. En la domo iu krias: "La antikristo! La antikristo!" La taĉmento remarŝas en la domon kaj sturmas ĉiujn etaĝon. Ili trovas neniun plu. En loĝejo, kie mankas aero, li, la leŭtenanto, per seĝo frakasas fenestron kaj vidas eksteren sur la straton. Freŝa aero blovas en la ĉambron.
"Ha", diras la leŭtenanto. Pluvas nun eĉ pli. Li vidas ombrelojn, kiuj aspektas kvazaŭ ili naĝus en la pluvo sur la trotuaro. Rekte sub la fenestro blankbarbulo diskutas kun laboristo en blua laborkostumo. Oni ne komprenas ion. Sed ŝajnas, ke ili mokas pri io. Ŝajnas, ke ili faras fiajn ŝercojn. Nun ili eĉ laŭte ridas. Ĉu eble pri la registaro? Tiuj porkoj, li siblas malice kaj mallevas sian fusilon. La kruco de la cellinioj dancas sur la kapo de la barbulo. Li retiras la fingron ĝis antaŭ la ellasa punkto. Li haltigas la spiron. Li tiras plu. Knalas seke. La fusilkolbo puŝas kontraŭ sian ŝultron. La barbulo kolapsas. Sango ekfluas sur lia frunto. La terurita laboristo rigardas instinkte al supre kaj tiras la grizulon al la dommuro. Li, la leŭtenanto ordonas persekuti la laboriston. Ili kuras malsupren sur la ŝtuparo. Tak, tak, tak. Ili atingas la straton. En fora distanco la laboristo formoviĝas. Haste ili celas en kaŭra pozicio. Ili ne trafas lin, kuras plu, pafas haste, kuras, pafas haste. Li observas ilin de supre. Fatrasuloj, malestime li rigardas siajn soldatojn.
"Kretenoj, bastardoj", li laŭte krias. Tion il faras intence, tiuj hundoj, li pensas. Li turnas la fusilon al la fuĝanto, kiu nun estas nura nigra celtabulo en la horizonto. Li celas fridasange, tiras la fingron trans la ellasan punkton. Knalas kaj li trafis...
Sed tute neatendite ankoraŭfoje krakas, sed ĉifoje ne en sangavida vizio pri mla filmo. Ĉifoje krakadas en la realo. Fusilkolboj trapike frakasas kun bruego la tri enirpordojn de la vestiblo. Vitropecoj disfluge dancadas sur la ŝakformaj marmorkvadratoj de la planko. Kaj poste kriaĉas kaj bojas voĉoj en la antaŭhalo. La kolonelo aperas, kaj tiam la mortiĝa taĉmento. Ili kaptas la amparon kaj tiras ĝin eksteren. Poste ili kaptas la lambastonulon. Tiu krias: "Dio mia, kion vi faras al mi, lasu min vivi, mi estas ja nur oldulo, mi servis mem kiel soldato, mi estis vundita en Stalingrad! Fare de partizano! Ĉe la finbatalo en la domoj."
Li havas larmojn en la okuloj. "Lasu min vivi, karaj soldatoj..."
"Tion povas ĉiu diri, kriplulo", iu diras moke kaj ili trenas ankaŭ lin eksteren. De tie aŭdeblas seka pafo. Kiam ili revenis, la junulo ankoraŭ senkomprene miras. En lia cerbo ĉasiĝas kontraŭdiraj pensoj kiel en tro rapida karuselo, ĝis fine iu alarmsireno per tranĉa resono ekhurlas: Vivdanĝero! Vivdanĝero!Vivdanĝero! Kiel mi klarigu mian simpation al ili? Kiel mi montru, ke mi estas unu el ili? La dua Hitler ne kapablas eĉ pensi pro teruro. Plena de malespero li ĵetiĝas pantere en la vitrotabulon de la enlasa pordo al la kineja interno. Kun la brakoj antaŭ siaj okuloj li preskaŭ falas en la dissplitiĝintajn vitropecojn. La kolonelo faras geston al li: "Mortpafu tiun cirkoklaŭnon! Ek do, nun faras NI la filmon!"
Svarmo da kugloj sekvas lin. Sed bonŝance por li ili ne trafas lin. Tak, tak, tak, tak, eksekvas la mortiĝa taĉmento. Sen iu klara celo la fuĝanto kuras en spektaklejon, kaj tiam sur la ruĝa tapiŝo el kokosfibroj laŭ la sidlokaj vicoj antaŭen al la blanka tolaĵa filmvando. Tie ekas nun subite la filmo. Kial? Kial? Kiun sencon tio havu? Li pensas. Tie antaŭe maldekstre, la fera pordo por la fuĝvojo, ha jes, tien mi devas fuĝi, li pensas fulmorapide.
Sur la larĝa filmvando flugas helikoptero super detruita pejzaĝo el brulanta arbaro. Tiam ruinoj, fumo, ruinoj, fumo. Tankoj transveturas asfaltitan straton. Tiam la helikoptero surteriĝas sur la kraterigita areo de foirplaco. Fantoma urbo donas la tristan fonon por rapide starigita oratora tribuno el pina ligno. Oni salutas al la generalo, kiu pale eliras el la flugmaŝino. "Urĝas, urĝas", li haste diras kaj grimpas sur la tribunon. Li metas fingropinton sur la mikrofonon kaj la megafonoj ekzumas. Li komencas paroli: "Soldatoj! En tiu ĉi malfacila horo ni devas firme kunst..." La reston forglutas la subita bruo de la eksplodanta helikoptero. Plia diskrevanta grenado balaas la generalon kiel ŝtofpupon de sur la tribuno.
La fuĝanta junulo atingas la finon de la irejo kaj la pordon apud la filmvando, la mortiga taĉmento post li. El laŭttparolilo sonas raŭka virinvoĉo: "Kiel, vi ne timas la militon?"
Kurinte tra la fera pordo, li krake fermas kaj riglas ĝin. Kugloj orelsurdige tamburas la pordon. Li nun vidas antaŭ si senfinan tunelan koridoron. Li hezitas iom, sed flankvojo ne estas, por povi fuĝi en alia direkto. Li hastas plu, post li oni marteladas la feran pordon. Ili eksplodigas la pordon. Kaj tiam ili denove sekvas lin. La koridoro ŝajne ne havas finon, li pensas malesperiĝante. Ili venas pli proksimen, ili nun povus denove pafi al li. Sed ili ne faras. Ili proksimiĝas pli. Tak, tak, tak tak... La koro de la persekutato batas en freneze rapida ritmo. Ankoraŭ du metroj, tiam ili atingos lin, tak tak tak tak. Fora ridado el la laŭtparoliloj en la spektaklejomiksiĝas kun la hurlanta ridado de la persekutantoj. Tak tak, tiam iu faligas lin per sia dekstra piedo. Kiam li kuŝas, ili ekbatas lin, senkompate ili batas kaj tretas lin. La malfeliĉulo ne provas rezisti. Kiel morte vundita kapreolo li rigardas malĝoje siajn murdistojn. Li sternas sin rezigne sur la betona planko. La murdistoj ne lasas de li. Kiel sangohundoj ili plu atakas. Denove kaj denove ili tretas lin. Obtuzigite li sentas kiel siaj dentoj elrompiĝas, li elsputas ilin por ne sufokiĝi. Unu el ili tretas en lian ventron, unufoje, dufoje, trifoje. Ekscitite ili tremas, estas ilia horo, estas la horo de perforto. Kiam li jam rigide kuŝas, unu el ili tretas lin per la fera pinto de sia ŝuo en la sangantan vizaĝon.
"Subhomo malpli en tiu bela nova mondo", la kolonelo kontente rimarkas. Kaj tiam li komandas: "Sampaŝe ekmarŝu!" Kaj la mortiga taĉmento denove marŝas - por trovi pliajn viktimojn.

http://www.cezarpoezio.de/233.html

Published at 19:39 / 0 comments / 124 visits
This post is public

( 18 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...