April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

April 1st, 2009

Cezar: Nur gastoj surtere (poemo)

Come together! - Kunvenu!
Come together! - Kunvenu!



Cezar

Nur gastoj surtere




Jen eble estas lasta foj',
ke mia man' en via kuŝas,
ke mi, migranto, sur la voj',
jen viajn dolĉajn lipojn tuŝas.

Vi ridas hele kaj kun ĝoj'
kaj tiel softe min karesas.
Sed mi, migranto sur la voj',
pri mia timo nun konfesas.

Ni estas gastoj nur sur Ter',
eĉ, se ni kiel ajn feliĉas.
Pro l' skeletul' aŭ Lucifer'
plej rava amo ja finiĝas.

Ne por eterne brulas am',
finiĝas tiu kiel ĉio.
Kaj ĝuste tial, kara dam',
vi amu plu min kun pasio.



Ja eble estas lasta foj',
ke mia man' en via kuŝas,
ke mi, nur gasto sur la voj',
jen viajn dolĉajn lipojn tuŝas.


Published at 10:47 / 0 comments / 108 visits
This post is public

April 1st, 2009

Hans-Georg Kaiser: In der neuen Feuerwelt ( für Dada und dich)

Fajro
Fajro



Hans-Georg Kaiser

In der neuen Feuerwelt



(für Dada und dich)



In der neuen Feuerwelt
Gibt es zu viel Feuergeld.
Darum, Brüder, brennt das Zelt.
Aktien taumeln, angstgefällt.

In der neuen Feuerzone
Gibt es zu viel Koksbarone.
Müllbarone, Gaspatrone
In der Geldverbrennungszone.

Globalplay,Kopfverdreh,
und dazu Kasinogeh,
gockeln weiter mit Juchhe,
Gipfel sind nur Kabarett.

Leistet auf das Pack Verzicht!
Spritzt sie ab, damit es zischt.
Bis der Feuerglanz verlischt.
Feuerwerker vors Gericht!

Lieber Mann, wann geht's ran?
Wann greift man die Lumpen an?
Dass die Welt irgendwann
sich der Pest erwehren kann?

Arboj kaj fajrodiablo (Mi pensis pri la terura fajro en Kalifornio)
Arboj kaj fajrodiablo (Mi pens…





Published at 12:20 / 0 comments / 107 visits
This post is public

April 2nd, 2009

La granda arto de l' insultado

Jürgen Kuczynski

La granda arto de l' insultado

(el Francio)



Du knaboj, unue estintaj bonaj amikoj, sed fariĝintaj en la lastaj lernejjaroj poreternaj malamikoj kaj tial disigintaj la tutan junularon de la vilaĝo en du partiojn, forlasis post la fino de la lernejjaroj la hejman lokon - unu el ili por fariĝi militisto, la alia por fariĝi servisto de l' eklezio.

Dum la tuta vivo ili estas malamikoj.

Kiam ili fariĝis maljunaj, kaj unu el ili generalo kaj la alia kardinalo, kaptas ilin malbonŝance je la sama tempo la sopiro ankoraŭfoje revidi sian hejmvilaĝon.

Al la vilaĝanoj sukcesas teni ilin disigitaj en societaj kontaktoj. Sed la tuta atentemo de la vilaĝanoj montriĝas fine vana. Ambaŭ decidas reveturi Parizon je la samaj tago kaj tempo, precize je la dekdua. Sed - la trajno malfruiĝas. Kaj tiel ili pasigas la tempon per tio, ke la generalo en sia ore brilanta uniformo promenadas sur unu flanko de la stacidomo, kaj la kardinalo iradas kun sia ondanta purpura robo sur la alia flanko. Neniu rigardas al la alia, dume la loĝantaro de la vilaĝo kun retenita spiro observas ambaŭ silentajn promenanatojn.



Kardinala robo
Kardinala robo


Subite la kardinalo haltas kaj vokas al la generalo kun laŭta voĉo, kiun povas aŭskulti ĉiuj vilaĝanoj: "Sinjoro staciestro, kiam fine venos la trajno?"

La vilaĝanoj estas kvazaŭ paralizitaj de teruro. Kiel la generalo reagos pri tiu ofendo? Li ja ne povas vangofrapi la altrangan ekleziulon. Ankaŭ duelo ne eblus.

Franca generalo
Franca generalo


La generalo levas trankvile, sed iom leĝere, la manon al la ore ornamita ĉapelo, salutas ĝentile kaj vokas kun afable laŭta voĉo, la lastajn vortojn forte emfazante, al la kardinalo: "Ne maltrankviliĝu, mi pensas, ke la trajno baldaŭ venos - ŝatata sinjorino!

kompilis kaj tradukis Cezar

Trovita ĉe Jürgen Kuczynski: Über die Philosophie des Huhnes - Statistiken und andere Seltsamkeiten (Pri la filozofio de la kokino - Statistikaj kaj aliaj strangaĵoj)

Published at 08:18 / 1 comment / 141 visits
This post is public

April 3rd, 2009

Precipe en printempo komenciĝas la granda oscedado. Kiun kaŭzon tio havas?



Precipe en printempo komenciĝas

la granda oscedado. Kiun kaŭzon

tio havas?

Kiam printempe la tagoj fariĝas pli longaj, kiam la aero varmiĝas kaj la naturo

Foirplaculino kun sia "karulo"
Foirplaculino kun sia "karulo"
vekiĝas je nova vivo, multaj homoj sentas sin ofte tute ne kiel novnaskitoj. Ofte disvastiĝas eĉ paralizanta printempa laceco. Tio havas du kaŭzojn. La unua kialo estas granda ŝanĝigo en la hormonoj, kiu estas ligita al granda fortostreĉiĝo en la homoj mem. Kiam fariĝas malhele, produktas la homa korpo pli da melatonino, jen hormono, kiu estas respondeca por bona kaj profunda dormo. Kiam penetras la unuaj sunbriloj en la dormoĉambron la melaninproduktado estas ĉesigata, la homo vekiĝas. Ju pli longe nun printempe kaj frusosmere estas hele, des malpli da melatonino estas elŝutata. Por tio kreskas la produktado de serotonino. Serotonino estas tielnomata feliĉohormono. bedaŭrinde tiuj ŝanĝiĝoj ne okazas tiel senprobleme kiel dezirindus, do tiel, ke ni fariĝas simple malpli lacaj , sed por tio pli gajaj kaj pli energiplenaj. Tute male okazas kvalitŝanĝoj de la produktado de serotonino, ja eĉ efektivaj produktadaj haltoj, pro kiuj la regula provizado pere de seratonino ne ĉiam estas sekurigita. Tio lacigas nin kaj prenas al ni multe da energio. La dua kialo havas rilaton al la kreskantaj temperaturoj. La korpo adaptiĝas al ili kaj tial disvastigas siajn sangovazojn. Pro tio sinkas la aerpremo, kiu kontribuas al la sento pri deprimiteco kaj paralizanta laciĝo, ĝis la sangocirkulado ree tute stabilas. Frideta printempo tial estas pli agrabla por la homa korpo. Tiukaze la homa organismo regulas la hormojn antaŭ ol ekas la varmaj temperaturoj.

Tradukis Donjo & Cezar

Laŭ la libro: Kiom pezas nubo? Sur la spuroj de ĉiutagaj fenomenoj.

Published at 07:00 / 0 comments / 121 visits
This post is public

April 3rd, 2009

Cezar: Printempo estas juna vir' (originala poemo)



Printempo estas juna vir'
Printempo estas juna vir'



Cezar

Printempo estas juna vir'




Printempo dormis sur herbej',
konfide! Konfide!
La najtingaloj vekis lin,
jubilas hele kaj sen fin'.
En rojoj sonas laŭ muzik'
por nia kara koramik',
rapide! Rapide!

Printempo iras tra la val'!
Konfide! Konfide!
Li vestis sin per bunta vest'
por danci en printempa fest'.
Li volas kun tulipoj danci
kaj en la balo plu bonŝanci,
rapide! Rapide!

Printempo frapas al la pord',
konfide! Konfide!
La vintro ŝtelas sin nun for.
Jam venis lia lasta hor'.
Postrestis de li nur la rust'.
Printempo premas nin al brust',
rapide! Rapide!

Printempo kuras tra la dom',
konfide! Konfide!
Lin sekvas tuj la sunobril'
kaj ventokirl' kun laŭta tril'.
Li kuras haste tra l' ĝarden',
gajecon semas jen sen pen',
rapide, rapide.

Printempo iĝas mem infan',
konfide! Konfide!
Infane kuras kiel vent'.
Ha, kiel bela hela sent'.
Printemp' tulipon fine trovas.
Mateno mem la fluton blovas,
rapide, rapide!

Printempo dancas tra la strat',
konfide! Konfide!
Salutas dolĉe lin odor'
kaj laŭte batas ĉiu kor'.
Printempo estas juna vir'
kaj ĉiam venu laŭ dezir',
rapide, rapide!


www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/64.html

Published at 07:38 / 9 comments / 599 visits
This post is public

April 7, 2009

Robert Walser: La arbaro (traduko de rakonteto)


Robert Walser

La arbaro


Trapenetrite de diversaj sensoj, mi lante supreniris sur rokeca pado en la arbaron, kiu paŝis kvazaŭ al mi kiel profunde verda nepenetrebla enigmo. Ĝi estis kvieta kaj tamen ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi moviĝas kaj proksimiĝas renkonte al mi kun ĉiuj siaj belaĵoj. Estis vespero, kaj laŭ mia rememoro la aero plenigis sin kun dolĉa melodia frido. La ĉielo ĵetis

arbaro
arbaro
orajn ardantajn brilojn en la densan arbaron, kaj la herboj odoris tre nekutime. La odoro de la arbara tero ensorĉis mian animon, kaj mi, tiel korpremate kaj ebriigate kiel mi estis, kapablis paŝi nur malrapide, tre lante antaŭen. Jen aperis el la malaltaj junaj kverkarbetoj inter abioj, sovaĝa granda bela fremdulino apenaŭ vestita, kun kapo kovrita de pajloĉapeleto, de kiu falis rubando sur la nigran hararon. Estis arbarino. Ŝi klinis la kapon, mansalutis kaj lante venis al mi. La vespero estis jam tiel bela, la birdoj, la nevideblaj, kantis jam tiel dolĉe, kaj nun krome ankoraŭ tiu belulino, kiu aspektis kiel la sonĝo pri ino, kvazaŭ ŝi estus nur imago pri tia ino, kia ŝi estis. Ni proksimiĝis reciproke kaj salutis nin. Ŝi ridetis, kaj mi same devis rideti, venkite de ŝia rideto kaj kaptite de la belega abiosimila figuro. Ŝia vizaĝo estis pala. Ankaŭ la Luno nun aperis inter la branĉoj kaj rigardis nin ambaŭ pensoplene serioze, kaj jen ni sidiĝis unu apud la alia en la malsekan, molan dolĉe odorantan muskon kaj rigardis reciproke la okulojn. Ho ve, kiajn belajn grandajn melankoliajn okulojn ŝi havis. Mondo ŝajne kuŝis en ili. Mi brakumis ŝian grandan molan korpon kaj petis ŝin, kun tiom da flatado en la voĉo, kiom mi kapablis meti en ĝin (kaj tio ne estis komplika), ke ŝi montru al mi siajn gambojn; kaj ŝi forprenis la jupon de la gamboj, kaj jen softe briletis al mi tra la malhelo de la arbaro la ĉiele bela blanka ebura koloro. Mi kliniĝis kaj kisis ambaŭ gambojn, afabla bonvenigata torento fluis tra mia animita korpo kaj mi kisis nun ŝian buŝon, kiu estis la ŝvelanta cedema boneco kaj amo mem, kaj ni firme tenis nin, brakumis nin reciproke dum longa longa tempo pro kvieta reciproka raviteco. Aĥ, kiel la odoro de la arbara nokto ravis min, kaj kiel ravis min ankaŭ la odoro, kiu eliris de la ino mem. Ni sternis nin sur la muskon kiel en multekostan, riĉe ornamitan liton, kvieto kaj tenebro kaj paco estis ĉirkaŭ ni, super ni la dancantaj kaj briletantaj steloj kaj la bona, senzorga, kara, granda, dieca luno.

Rimarkoj:
Robert Walser (1878-1956) Li estis relative sensukcesa verkisto, kiu tamen impresis eĉ la faman Franz Kafka. La lastajn jarojn li pasigis en Svisio en hejmo por nervmalsanuloj. Li mortis vintre en promeno tra arbaro, kie onis trovis lin tute frostfrida sur neĝkovrata padokruciĝo apud arbo. Tiel, kiel li iam priskribis frostmortinton, kiam li ankoraŭ vivis.




Published at 06:42 / 1 comment / 137 visits
This post is public

April 7, 2009

Endre Toth: Hortenburg (eine übersetzte originale Esperantoerzählung)

Sekretejo
Sekretejo

Endre Toth

Hortenburg


Es geht ihm auf die Nerven, das Knacken hinter seinem Rücken. Er hat schon versucht nachzusehen, was es war, doch vergeblich bemühte er sich. Er konnte seinen Hals nicht so weit wenden. Was ist es? Vergeblich zog er auch an den Rädern des Rollstuhles. Bestimmt haben sie sich zwischen den Kieselsteinen festgeklemmt, und er ist nicht in der Lage, sie auch nur zu bewegen. Er hört damit auf sich abzumühen. Sarah sagte vor Kurzem, dass die Flecke auf den Ärmeln des Umhanges von den schmutzigen Rädern herrührten. Jawohl, so kurz nach dem Winter sind die Wege feucht und die Räder verschmutzen leicht. Noch ist es kalt, wieder und wieder fängt es an zu regnen. Doch man braucht frische Luft. Das Knacken ist störend. Kann sein, ein Strauch raschelt hinter ihm, vielleicht hüpft ein Vogel darauf. Aber nein. Vögel sind nicht so hartnäckig. Vielleicht ist ein Zweig abgebrochen und der Wind schlägt ihn gegen andere. Oder fällt von dem Baum hinter ihm etwa dauernd etwas auf den Strauch? Etwas Undefinierbares.

Das heutige Programm ist Hortenburg. Die Straßen, die Plätze, die Türme, die Denkmäler und so weiter. Alles dies zu bedenken wird eine Stunde dauern. Bis sie wieder zum Leben erwachen und sich harmonisch wie eine geografische Karte zusammenfügen, oh, bis dahin wird eine reichliche Stunde verflossen sein. Und die Bekannten. Doch noch hat er keine Lust anzufangen. Das Knacken hinter ihm macht ihn nervös.

Aufrichtig gesagt wäre es viel angenehmer zu lesen, dachte er. Doch Sarah sagte, er könne nicht immerzu lesen. Es gehe nicht, jeden Tag zur Bibliothek zu laufen, um neue Bücher auszuleihen. Sie hat recht, und das dauernde Lesen schadet den Augen. Gut ist es, den Blick auf dem See ruhen zu lassen, wenn er auch nicht so schön ist wie im Sommer. Er ist fahl, spiegelt den grauen Himmel wider.

Nun ist es zehn nach elf, bis zwei Uhr bleiben ihm noch fast drei Stunden. Sie werden für Hortenburg genügen.

Kinder kommen. Es ist kurios. Normalerweise gehen sie hier nicht spazieren. Seltsame Kinder. Es ist in ihnen etwas Beängstigendes. Weshalb? Weil jedes den gleichen Mantel trägt? Wie Soldaten? Unwahrscheinlich.

Sie kommen hier an. Na also! Die Kinder sind immer geneigt Krach zu machen, doch diese marschieren stumm. Sie richten ihren Blick fest auf ihn, schreiten vorsichtig aus, mit gespannter Miene. Sie machen einen dümmlichen Eindruck. Sind es Taubstumme? Unmöglich. Hier, in der Umgebung, gibt es nirgendwo eine Einrichtung für Behinderte. Vielleicht überredete die Kindergärtnerin sie mit irgendeinem Trick, nicht miteinander zu sprechen. Wenn das Schweigen unterbrochen wird, ist das schade, doch noch viel größer ist der Schaden, wenn man Kinder zum Schweigen bringt. Vielleicht aber spielen sie, ein Feind sei in der Nähe und man müsse dieses Gebiet schleichend passieren. Nun ja, aber auch die Kindergärtnerin selbst geht sehr vorsichtig und beobachtet mit Argusaugen die Umgebung. Sie spielt mit ihnen.

Es sind achtzehn. Neun Paare. Was geschähe, wenn es neunzehn wären? Wie würde die Kindergärtnerin sie dann einreihen? Wenn sie Zweierreihen bildeten, müsste ein Kind allein gehen. Sogar, wenn es Dreierreihen wären, bliebe eines allein Gewiss würde dieses eine zum militärischen Anführer ernannt.
Seltsam sind ihre starren Blicke. An was erinnern sie ihn? Ja, tatsächlich, an das Panoptikum im Schaustellerpark. Gott weiß vor wie vielen Jahren. Dort stand unter den vielen muffigen Gestalten die Wachsfigur eines Raubmörders. Er erinnert sich schon nicht mehr an den Namen des Raubmörders. Ja, der war schon damals eine Berühmtheit aus ferner Zeit. Doch gerade dieser Verbrecher hatte so einen verwunderten und doch starren Kinderblick. Wenn er sich richtig erinnerte, hatte dieser Kerl einen karierten Anzug an. Das Panoptikum war langweilig gewesen. Als er damals aus der Stille des Panoptikums hinaustrat, in den Straßenlärm hinein, hüpften in Augennähe auf einem Podium zwei zerlumpte Clowns herum. Eine Menschenmenge umgab sie.

"Väterchen - lalla! Ob - lalla mitbrattis - lalla Essessen - lalla?"

"Ich - lalla nicht brattis - lalla."

"Warum - lalla du nicht brattis - lalla Essessen - lalla - lalla?"

Sie hatten dünne verbrauchte Stimmchen. Tatsächlich, die mussten sie haben. Einstündige Vorstellungen während des ganzen Tages, bis zum Abend. Gott weiß wie viel sie schreien mussten. Dieses Gehüpfe draußen auf dem Podium war wohl ein Vorspiel gewesen, um der Menge Lust auf das zu erwartende Vergnügen im Innern des Panoptikum zu machen.

Er müsste mit Hortenburg anfangen. Gibt es einen Schaustellerpark in Hortenburg? Vielleicht, doch er hatte ihn nie gesehen. Wie sagt man es auf Deutsch richtig?

Väterchen - lalla? Oder Vaterlein? oder Vaterlein - Bein? Unsinn. Deutsche Gaffer brauchen solche Spektakel nicht.

Herr Remenik nähert sich. Als er die Wegkurve erreicht, grüßt er ihn, den Hut langsam und ernst lüftend

"Ist es Ihnen nicht kalt?"

" Das macht nichts."

Herr Remenik bleibt stehen und brennt sich eine Zigarrette an.

"Lieber Herr Remenik, bitte schauen Sie doch einmal, was da hinter meinem Rücken vorgeht. Irgendetwas knackt da so seltsam. Ob es ein Strauch ist oder etwas Ähnliches?"

"Nichts ist da."

"Zum Teufel noch mal! Was kann es sein?"

"Kinder spazieren hier", sagt Herr Remenik. "Waren sie es nicht, die hier herumtollten?"

"Nein. Sie marschierten vor mir, auf dem Weg."

"Nichts ist da."

Leichter Regen setzt ein. Das Knacken ist nun nicht mehr zu hören. Er kann es Herrn Remenik nicht zeigen. Doch irgendetwas ist ja bestimmt dort.

"Gestern sind Sie nicht gekommen, Herr Remenik."
"Ich bin ins Dorf gefahren... ist es nicht schädlich für Sie, wenn Sie naß werden? Soll ich Sie von hier wegrollen? Unter ein Dach."

"Es macht nichts. Ich habe einen Lederhut und mein Mantel ist wasserabweisend, wird behauptet."

"Ja..."

"Ich kann hier auch nicht weg, weil Sarah nicht wüßte, wo sie mich suchen soll."

"Ja."

"Seltsam waren die Kinder vorhin. Haben Sie bemerkt, Herr Remenik, daß sie stumm marschiert sind? Obwohl Kinder immer etwas zu erzählen haben, wenn sie in Reih und Glied spazieren."

"Ja."

"Sie haben Krieg gespielt. Was denken Sie?"

Herr Remenik bedenkt die Antwort. "Kann sein, im Normalfall gehen sie gewöhnlich auf der inneren Allee. Es ist möglich, dass sie Krieg spielten."
Nun bläst der leichte Wind die Regentropfen in sein Gesicht, unter den Hut. Er müsste den Kragen hochschlagen.

Irgendwo schlägt eine Turmuhr 11.30 Uhr. Noch zweieinhalb Stunden. Er sitzt hier schon eine halbe Stunde und hat noch nichts erledigt bezüglich Hortenburg. Das heutige Programm: Hortenburg. Morgen: die Brüder Karamasow, übermorgen die Gemälde in der Matthiaskirche. Und was hinterher? Er weiß es nicht. Er wird in den Kalender sehen müssen, wo er die Programme notierte. Doch jetzt hat er nicht die geringste Lust auf Hortenburg.

"Waren Sie schon im Ausland, Herr Remenik?"

"Ja, im Krieg."

"Das ist keine gute Sache."

"Gewiß nicht. Und Sie?"

"Ich? Ich war doch schon oft dort: in Deutschland, Frankreich, Italien; ich habe sogar Napoleon schon gesehen. Gewöhnlich sagt man: Napoleon sehen und sterben. Und Sie sehen, ich lebe noch."

"Ja, aber ich muss schon wieder gehen. Man erwartet mich an der Brücke. Auf Wiedersehen."

"Auf Wiedersehen, Herr Remenik."

Er hat nicht die geringste Lust auf Hortenburg. Lieber noch ein ganz klein wenig im Schaustellerpark bleiben. Er hatte diesen nicht zu oft gesehen. Vielleicht sechs - oder achtmal. Einmal geschah es, dass er hinter den Schaustellerbuden herumstrolchte. Eine Frau stand dort, sich an den Türpfosten lehnend, sie rauchte eine Zigarette. Sie trug ein langes weitärmliges Gewand. Es war ein seltsamer Anblick, zwischen den schäbigen Bretterwänden diese Frau im pompösen Gewand. Sie war die berühmte Wahrsagerin.

"Was suchst du hier, Bube?"

"Ich laufe hier so herum."

"Dann hau ab hier, aber schnell, sonst trete ich dir in den Hintern!"

Es war eine Überraschung solche profanen Worte aus dem Munde der berühmten und eleganten Frau zu hören, einer Frau, aus der das Geheimnis nur so strahlte

Die Wahrsagerin erinnerte ihn irgendwie an Silvia. Weder ihr Gesicht, noch die Statur, doch vielleicht die Art, wie sie sich an den Türpfosten lehnte und rauchte. Auch Silvia stand ab und zu an der Tür der Veranda, rauchte und summte das Lied:

Oh, Fräuleins, oh, Mädchen,
wunderschöne Engel.
Burschen kommen aus der Kneipe,
verrückte Teufel...

Sie sang es immer.

Als er ein Junge war, brauchte er Silvia nicht Fräulein oder Tantchen zu nennen. Nur einfach Silvia. Viele Male unternahmen sie zusammen Radausflüge.

Es passierte einmal, dass er allein im Innenzimmer saß und in der Dunkelheit vor sich hin träumte. Im Nachbarzimmer ging eine Lampe an. Auf dem durchscheinenden Schleiervorhang erschien die Silhouette von Silvia. Eine Zeit lang lief sie hin und her, danach begann sie sich genau vor dem Vorhang auszukleiden. Sie legte die Kleider mit schönen, graziösen Bewegungen ab, behaglich, sich an der Einsamkeit erfreuend.

Oh, Fräuleins, oh Mädchen,
wunderschöne Engel...

Er konnte seinen Blick nicht vom Vorhang abwenden, starrte angespannt auf das Silhouettenspiel. Als Silvia schon ganz nackt war, erstarrte sie, als verwandelte sie sich in eine Statue. Doch warum stand sie da? Das ahnte er erst am nächsten Tag. Silvia stand vor dem Spiegel und genoß nackt ihr eigenes Spiegelbild. Sie hatten einen doppelten Genuß. Silvia und er. Nach einigen Tagen erzählte er Silvia von der Sache. Sie lachte nur. "Ach, du Dummkopf, warum hast du mir nicht zugeschrien. Für dich hätte ich sogar vor dem Vorhang getanzt!"

Ein anderes Mal beobachtete er wieder heimlich Silvia. Sie lag im Sonnenlicht und las ein Buch. Sie bemerkte den Jungen nicht, der sie gierig anstarrte. Plötzlich schloss sie das Buch und ließ das Gesicht auf die Arme fallen. Er glaubte, Silvia weine. Doch plötzlich hob sie den Kopf, küsste ihre Arme und biss wild in sie. Auf ihrem Gesicht erschien ein Ausdruck, den er niemals zuvor gesehen hatte.

Er muss auch solche Dinge in das Programm einlegen. Silvia und den Schaustellerpark und die Clowns und ähnliche Dinge. Nicht nur Hortenburg und die Brüder Karamasow und so weiter. Er braucht auch Silvia.
Wieder war das Knacken von hinten zu vernehmen. Der Teufel hole Herrn Remenik, warum beobachtete er nicht besser, was es sein kann. Irgendetwas muss doch dort sein. Er müsste sich unbedingt umdrehen, doch wenn er zu sehr versuchte, würden gewiss die Ärmel seines Umhanges beschmutzt. Sarah würde wütend sein. Er zwingt sich, nicht an das Knacken zu denken. Lieber zurück zu Silvia vor den Spiegel.

Auch er selbst hatte ein Abenteuer mit einem Spiegel. Das geschah, als er ein Junge war. Man schickte ihn wegen irgendeiner Sache zu Herrn Kornides. In dessen Haus im Treppenaufgang an der Wand hing ein großer Spiegel. Mag sein, dass es eine Art Anfall war, als er vor dem Spiegel anfing eine Rolle zu spielen, die ein stummes Echo hervorrief. Er feilschte mit wilden Gesten: "Glaubst du mir nicht, Kanaille?! Glaubst du mir nicht?" Er schrie mit halber Stimme, mit entblößten Zähnen. Er schnitt Grimassen, dann spielte er den Sichberuhigenden, höflich verbeugte er sich und sagte: "Vielleicht sehr bald, werter Herr". Und als auch das ihn dann langweilte, richtete er den Blick so starr und bedrohlich auf die eigenen Augen, dass er sich selbst zu fürchten begann.

In diesem Moment sprach ihn jemand leise an: "Was machst du da, Junge? Bist du verrückt geworden?"

Die Mutter von Herrn Kornides stand neben ihm auf dem roten Teppich. Unmöglich zu beschreiben, was er fühlte. Er wäre lieber weggelaufen oder in den Erdboden versunken, hätte sich am liebsten in ein Nichts aufgelöst. Er nahm das Urteil in den Augen der alten Frau wahr, daß ihn von diesem Moment an alle für einen Kretin halten werden, für immer.

Und es geschah noch etwas Ähnliches. Mit Professor Peter... Oh, nein. Das ist furchtbar. Daran zurückzudenken ist unmöglich. Dann schon lieber Hortenburg.
Der Regen ist nun schon stärker geworden. Doch der Wind hat sich gelegt, bläst die Tropfen nicht mehr in sein Gesicht. Es ist angenehm zu lauschen wie der Regen auf seinen Hut tropft und zu sehen, wie er sich mit kalten Nadeln in die Erde spießt. Wenn der Regen aufhört, wird Sarah bestimmt früher kommen. So wird er nicht bis zwei bleiben müssen, und das wäre ein Gewinn.

Aber letzten Endes muss er doch mit Hortenburg anfangen. Zuerst die Straßen: Pilgramstraße, Gustav-Adolf-Straße, Pulnerstraße... dort ist der Laden, in dem man allen möglichen überflüssigen Krempel verkaufte: kleine Erinnerungsgeschenke, Postkarten, verzierte Messer und so weiter...

Väterchen - lalla. Ob - lalla mitbrattis - lalla Essessen lalla - lalla?

Danach die Herrengasse, wo sich der Gasthof Zum Tor befindet; dort kann man die beste Zwiebelsuppe in der ganzen Stadt essen... na, und das andere Restaurant, der Schwarze Adler. Doch den Namen des Gäßchens hatte er schon vergessen, den Namen der schmalen Gasse, auf der entlang man den Rosenplatz erreicht. Nun die Heilige Klothildstraße entlang bis zum Ende, und dazwischen der Reihe nach die Seitenstraßen aufsagen. Genau am Anfang war der Delikatladen von Schulz. Oh, ja, Schulz. Wenn man in den kühlen Raum hineinging, roch man gleich den Duft von Kaffee, von Käsesorten, von verschiedenen marinierten Fischen, einer Unmenge von Gewürzen und geräuchertem Fleisch. Man musste gleich irgendetwas in den Mund stecken.
Ja, ja, Schulz.

Oh, Fräuleins, oh, Mädchen,
wunderschöne Engel...

Ja, ja. Notwendig sind auch Silvia, und auch der Schaustellerpark. Er muss auch solche Programme machen. Und vielleicht wird es ihm gelingen das Ereignis mit Professor Peter zu vermeiden, und das bei Herrn Kornides.

Also, aber nun weiter mit Hortenburg. Die Heilige Klothildstraße. Die erste Seitenstraße... welche war es? Hol's der Teufel, es scheint so, als ob Hortenburg ein Fiasko würde.

Burschen kommen aus der Kneipe,
verrückte Teufel...



ins Deutsche übersetzte Hans-Georg Kaiser


Bemerkungen: ... aus dem Erzählband von Endre Toth "Lappar, la antikristo", der in Esperanto verfaßt wurde, und unter Kennern als einer der besten gilt, die je in Esperanto geschrieben wurden. Die beeindruckende Titelgeschichte wurde bereits verfilmt und sogar prämiert. Aber meine Übersetzung will dennoch kein Verlag haben, weil die Geschichten oft als zu schockierend betrachtet werden. Und auch darum, weil es bei Verlagen immer noch als anrüchig gilt, sich mit Esperanto zu befassen oder sich gar für diese Sprache einzusetzen. Die Ungarn selbst unternehmen nichts, um den Autor bekannter zu machen. (Immerhin gaben sie ihn heraus.) Esperantoverlage übersehen leider vollkommen das Potential solcher Texte als Übersetzungen, die sich meiner Überzeugung nach verkaufen würden, da sich mancher Esperantist freuen würde, wenn er die Texte auch in seiner Mutersprache lesen könnte, oder sie weiterreichen könnte an Verwandte, die keine Zeit haben, um Esperanto zu lernen und sich dennoch für die Sprache Esperanto interessieren. ( Kaiser/Cezar)

Published at 07:20 / 0 comments / 125 visits
This post is public

April 7, 2009

Karl Marx: Die Entfremdung des Arbeiters -La fremdiĝo de la laboristo

Marx kaj Engels en diĝita biblioteko
Marx kaj Engels en diĝita bibl…

Karl Marx

Die Entfremdung des Arbeiters



(Die Entfremdung des Arbeiters in seinem Gegenstand drückt sich nach nationalökonomischen Gesetzen so aus, daß, je mehr der Arbeiter produziert, er um so weniger zu konsumieren hat, daß, je mehr Werte er schafft, er um so wertloser, und so unwürdiger wird, daß, je geformter sein Produkt, um so mißförmiger der Arbeiter, daß, je zivilisierter sein Gegenstand, um so barbarischer der Arbeiter, daß, um so mächtiger die Arbeit, um so ohnmächtiger der Arbeiter wird, daß, je geistreicher die Arbeit, um so mehr geistloser und Naturknecht der Arbeiter wird.)
Die Nationalökonomie verbirgt die Entfremdung in dem Wesen der Arbeit dadurch, daß sie nicht das unmittelbare Verhältnis zwischen dem Arbeiter (der Arbeit) und der Produktion betrachtet. Allerdings. Die Arbeit produziert Wunderwerke für die Reichen, aber sie produziert Entblößung für den Arbeiter. Sie produziert Paläste, aber Höhlen für den Arbeiter. Sie produziert Schönheit, aber Verkrüppelung für den Arbeiter. Sie ersetzt die Arbeit durch Maschinen, aber sie wirft einen Teil der Arbeiter zu einer barbarischen Arbeit zurück und macht den andren Teil zur Maschine. Sie produziert Geist, aber sie produziert Blödsinn, Kretinismus für den Arbeiter.

[Marx: Ökonomisch-philosophische Manuskripte aus dem Jahre 1844, S. 92. Digitale Bibliothek Band 11: Marx/Engels, S. 661 (vgl. MEW Bd. 40, S. 513)]

ekonomio
ekonomio

Karl Marx

La fremdiĝo de la laboristo

(La fremdiĝo de la laboristo en sia afero esprimiĝas laŭ naciekonomiaj leĝoj tiel, ke ju pli li produktas, des malpli li havas por la konsumado, ke ju pli li kreas valorojn, des pli senvalora kaj malinda fariĝas li, ke, ju pli formata estas lia produkto, des pli misformata la laboristo, ke ju pli cvilizita estas lia afero, despli barbara la laboristo, ke, ju pli potenca estas la laboro, des malpli potenca fariĝas la laboristo, ke, ju pli sprita estas la laboro, ju pli malsprita kaj pli naturservista fariĝas la laboristo.)
La nacia ekonomio kaŝas la fremdiĝon en la esenco de la laboro per tio, ke ĝi ne rigardas la senperan rilaton de la laboristo (la laboro) kaj la produktado. Certe. La laboro produktas mirakloverkojn por la riĉuloj, sed ĝi produktas malhavojn por la laboristo. Ĝi produktas palacojn, sed kavernojn por la laboristo. Ĝi produktas belecon, sed kripligon por la laboristo. Gi anstataŭas la laboron per maŝinoj, sed ĝi reĵetas parton de la laboristoj al barbara laboro kaj faras maŝinon el la alia parto. Ĝi produktas spriton, sed ĝi produktas idiotismon, kretenismon por la laboristo.

Marx: Ekonomiaj-filozofiaj manuskriptoj el la jaro 1844, p. 92
Digitala biblioteko, volumo 11: Marx/Engels, p.661 (komparu al MEV Vol. 40, p.513)

Published at 11:18 / 2 comments / 145 visits
This post is public

April 7, 2009

Cezar: Di' helpu vin, Obama! (poemo)

Obama etiĝas pli kaj pli- Obama wird immer kleiner
Obama etiĝas pli kaj pli- Obam…



Cezar


Di' helpu vin, Obama!


"Subjekto de adoro,
Mesio de la horo!
Vi ulo tro ŝarĝama.
Di' helpu vin, Obama!

Vi iĝis plia pupo
en ŝtatterora trupo.
Ĝi estas vera drama.
Vi revas plu, Obama!

Obama laŭreklama!
Vi estas tiel fama
pro via fantazio:
Obamablus'? - Nur tio?

Doloras! Hom' de l' koro!
Plu iras la teroro!
Obama multprograma,
kameleon' ĉiama!

La krizo vin disŝiras,
se vi nur belan diras.
Obama, tro proklama,
Di' helpu vin, Obama!


http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/181.html

Published at 14:18 / 0 comments / 172 visits
This post is public

April 8, 2009

Friedrich Engels: Die großen Städte

Friedrich Engels
Friedrich Engels

Friedrich Engels

Die großen Städte


So eine Stadt wie London, wo man stundenlang wandern kann, ohne auch nur an den Anfang des Endes zu kommen, ohne dem geringsten Zeichen zu begegnen, das auf die Nähe des platten Landes schließen ließe, ist doch ein eigen Ding. Diese kolossale Zentralisation, diese Anhäufung von dritthalb Millionen Menschen auf einem Punkt hat die Kraft dieser dritthalb Millionen verhundertfacht; sie hat London zur kommerziellen Hauptstadt der Welt erhoben, die riesenhaften Docks geschaffen und die Tausende von Schiffen versammelt, die stets die Themse bedecken. Ich kenne nichts Imposanteres als den Anblick, den die Themse darbietet, wenn man von der See nach London Bridge hinauffährt. Die Häusermassen, die Werfte auf beiden Seiten, besonders von Woolwich aufwärts, die zahllosen Schiffe an beiden Ufern entlang, die sich immer dichter und dichter zusammenschließen und zuletzt nur einen schmalen Weg in der Mitte des Flusses frei lassen, einen Weg, auf dem hundert Dampfschiffe aneinander vorüberschießen - das alles ist so großartig, so massenhaft, daß man gar nicht zur Besinnung kommt und daß man vor der Größe Englands staunt, noch ehe man englischen Boden betritt.

Aber die Opfer, die alles das gekostet hat, entdeckt man erst später. Wenn man sich ein paar Tage lang auf dem Pflaster der Hauptstraßen herumgetrieben, sich mit Mühe und Not durch das Menschengewühl, die endlosen Reihen von Wagen und Karren durchgeschlagen, wenn man die »schlechten Viertel« der Weltstadt besucht hat, dann merkt man erst, daß diese Londoner das beste Teil ihrer Menschheit aufopfern mußten, um alle die Wunder der Zivilisation zu vollbringen, von denen ihre Stadt wimmelt, daß hundert Kräfte, die in ihnen schlummerten, untätig blieben und unterdrückt wurden, damit einige wenige sich voller entwickeln und durch die Vereinigung mit denen anderer multipliziert werden konnten. Schon das Straßengewühl hat etwas Widerliches, etwas, wogegen sich die menschliche Natur empört. Diese Hunderttausende von allen Klassen und aus allen Ständen, die sich da aneinander vorbeidrängen, sind sie nicht alle Menschen mit denselben Eigenschaften und Fähigkeiten und mit demselben Interesse, glücklich zu werden? und haben sie nicht alle ihr Glück am Ende doch durch ein und dieselben Mittel und Wege zu erstreben? Und doch rennen sie aneinander vorüber, als ob sie gar nichts gemein, gar nichts miteinander zu tun hätten, und doch ist die einzige Übereinkunft zwischen ihnen die stillschweigende, daß jeder sich auf der Seite des Trottoirs hält, die ihm rechts liegt, damitdie beiden aneinander vorbeischießenden Strömungen des Gedränges sich nicht gegenseitig aufhalten; und doch fällt es keinem ein, die andern auch nur eines Blickes zu würdigen. Die brutale Gleichgültigkeit, die gefühllose Isolierung jedes einzelnen auf seine Privatinteressen tritt um so widerwärtiger und verletzender hervor, je mehr diese einzelnen auf den kleinen Raum zusammengedrängt sind; und wenn wir auch wissen, daß diese Isolierung des einzelnen, diese bornierte Selbstsucht überall das Grundprinzip unserer heutigen Gesellschaft ist, so tritt sie doch nirgends so schamlos unverhüllt, so selbstbewußt auf als gerade hier in dem Gewühl der großen Stadt. Die Auflösung der Menschheit in Monaden, deren jede ein apartes Lebensprinzip und einen aparten Zweck hat, die Welt der Atome ist hier auf ihre höchste Spitze getrieben.
Daher kommt es denn auch, daß der soziale Krieg, der Krieg Aller gegen Alle, hier offen erklärt ist. Wie Freund Stirner sehen die Leute einander nur für brauchbare Subjekte an; jeder beutet den andern aus, und es kommt dabei heraus, daß der Stärkere den Schwächeren unter die Füße tritt und daß die wenigen Starken, das heißt die Kapitalisten, alles an sich reißen, während den vielen Schwachen, den Armen, kaum das nackte Leben bleibt.
Und was von London gilt, das gilt auch von Manchester, Birmingham und Leeds, das gilt von allen großen Städten. Überall barbarische Gleichgültigkeit, egoistische Härte auf der einen und namenloses Elend auf der andern Seite, überall sozialer Krieg, das Haus jedes einzelnen im Belagerungszustand, überall gegenseitige Plünderung unter dem Schutz des Gesetzes, und das alles so unverschämt, so offenherzig, daß man vor den Konsequenzen unseres gesellschaftlichen Zustandes, wie sie hier unverhüllt auftreten, erschrickt und sich über nichts wundert als darüber, daß das ganze tolle Treiben überhaupt noch zusammenhält.

Da in diesem sozialen Kriege das Kapital, der direkte oder indirekte Besitz der Lebensmittel und Produktionsmittel, die Waffe ist, mit der gekämpft wird, so ist es einleuchtend, daß alle Nachtelle eines solchen Zustandes auf den Armen fallen. Kein Mensch kümmert sich um ihn; hineingestoßen in den wirren Strudel, muß er sich durchschlagen, so gut er kann. Wenn er so glücklich ist, Arbeit zu bekommen, d.h. wenn die Bourgeoisie ihm die Gnade antut, sich durch ihn zu bereichern, so wartet seiner ein Lohn, der kaum hinreicht, Leib und Seele zusammenzuhalten; bekommt er keine Arbeit, so kann er stehlen, falls er die Polizei nicht fürchtet, oder verhungern, und die Polizei wird auch hierbei Sorge tragen, daß er auf eine stille, die Bourgeoisie nicht verletzende Weise verhungert. Während meiner Anwesenheit in England sind wenigstens zwanzig bis dreißig Menschen unter den empörendsten Umständen direkt Hungers gestorben, und bei der Totenschau fand sich selten eine Jury, die den Mut hatte, dies geradezu auszusprechen. Die Zeugenaussagen mochten noch so klar, noch so unzweideutig sein - die Bourgeoisie, aus der die Jury gewählt war, fand immer eine Hintertür, durch die sie dem schrecklichen Verdikt: Hungers gestorben, entgehen konnte. Die Bourgeoisie darf in diesen Fällen die Wahrheit aber nicht sagen, sie spräche ja ihr eigen Urteil aus. Aber auch indirekt sind viele - noch viel mehr als direkt - Hungers gestorben, indem der anhaltende Mangel zureichender Lebensmittel tödliche Krankheiten hervorrief und so seine Opfer hinwegraffte; indem er sie so schwächte, daß gewisse Umstände, die sonst ganz glücklich abgelaufen wären, notwendig schwere Krankheiten und den Tod herbeiführten. Die englischen Arbeiter nennen das sozialen Mord und klagen die ganze Gesellschaft an, daß sie fortwährend dies Verbrechen begehe. Haben sie unrecht?

[Engels: Die Lage der arbeitenden Klasse in England, S. 88. Digitale Bibliothek Band 11: Marx/Engels, S. 10349 (vgl. MEW Bd. 2, S. 258)]


PS: Das schrieb Engels als er etwa 23 Jahre alt war und Marx noch gar nicht kannte! Ein Frühwerk also, und daher umso erstaunlicher, wenn man es liest, es steckt viel Traven drin, oder um der Wahrheit die Ehre zu geben, in B. Traven steckt viel Friedrich Engels. Das Buch "Die Lage der arbeitenden Klasse in England" ist für das Verständnis des Totenschiffes von Traven enorm wichtig.

Published at 08:30 / 2 comments / 130 visits
This post is public

April 8, 2009

Jürgen Kuczynski: La ŝparita bovino - Die eingesparte Kuh

Doktoro Muu
Doktoro Muu

Jürgen Kuczynski

La ŝparita bovino


Antaŭ nelonge en Usono okazis agrara konferenco, en kiu la teknikredaktoro de "Farmes Weekly" (Farmoj Ĉiusemajne) prognozis tion:

1. Post dek jaroj lakto esence estos vendata nur plu en pulvora formo.

2. Post dudek jaroj oni produktos la lakton rekte el herboj kaj la bovino fariĝos superflua, ĝi estos ŝparita.




La ĵurnalo "New Scientist" (Nova Sciencisto) raportas je la 22-a de januaro de la jaro 1970, ke dr-o N.W.Pirie en Rothmamstead Research Institute (Britlando) jam evoluis maŝinon, kiu gajnas proteinojn el plantofolioj, tiel, ke kun aldono de graso jam gajneblas artifika laktopulvoro.

Mi intencas iras eĉ plu, kaj prognozas la sekvan:

3. Post tridek jaroj oni eltrovos maŝinon, kiu faros el herboj lakton kaj tiam digestos la lakton mem, tiel, ke kaj la bovino kaj la homo estos ŝpareblaj.

(1970)


el: J. Kuczynski "Pri la filozofio de la kokino - Statistikaj kaj aliaj rimarkindaĵoj"



www.cezarpoezio.de/225.html



Doktoro Muu
Doktoro Muu

Jürgen Kuczynski

Die eingesparte Kuh



Kürzlich fand in den USA eine landwirtschaftliche Konferenz statt, auf der der Technik-Redakteur von "Farmes Weekly" folĝende Prognose stellte:

1. In 10 Jahren wird Milch in der Hauptsache nur noch in Pulverform verkauft werden.

2. In 20 Jahren wird man Milch direkt aus Gras herstellen und die Kuh wird überflüssig sein. Sie wird eingespart werden.

Der "New Scientist" (Nova Sciencisto) vom 22. Januar 1970 berichtet, daß Dr. N. W. Pirie im Rothamstead Research Institute (England) schon eine Maschine entwickelt hat, die Proteine aus Blättern gewinntj, so daß mit Zusatz von Fett bereits synthetisches Milchkunstpulver gewonnen werden kann.

Ich beabsichtige noch weiter zu gehen und folgende Prognose zu geben:

3. In 30 Jahren wird man eine Maschine erfunden haben, die aus Gras Milch machen und dann die Milch selbst verdauen wird, so daß sowohl die Kuh wie auch der Mensch eingspart werden.

(1970)

Aus: J. Kuczynski "Zur Philosophie des Huhnes - Statistisches und andere Merkwürdigkeiten"

Published at 10:00 / 1 comment / 133 visits
This post is public

April 8, 2009

Renft: Anser-Elinjo / Gänselieschen / kanto -Lied



RENFT

Anser-Elinjo

(Teksto: Kurt Demmler, muziko: Thomas Schoppe)



1

Nia komunum' havas anserojn,
sed Anser-Elinjon ja nur mi.
Enmatene marŝas ĝisherbeje
cent anseroj, centunuas ŝi.


2

La kamparanoj tuj ekhaltas,
se pretermarŝas tiu vic'.
La bestoj ilin ne ekzaltas,
dum ŝi gardas sen kapric'.

Nia komunum' . . .

3

La kamparanoj ĝin aprecas.
Sed kelkaj diras al komplic':
La cent anseroj komunecas,
sed mankas nin plia en la vic'.

Nia komunum'...

4

Sed tuj post ili sur traktoro,
veturas mi, la traktorist'.
Mi gardas, ke la kara Liza,
ne komuniĝu sur la list'.

Nia komunum'...


Klaus Renft - Combo: Salutfoto
Klaus Renft - Combo: Salutfoto



Renft

Gänselieschen

(Text: Kurt Demmler, Musik: Thomas Schoppe)

1

Uns're LPG hat 100 Gänse,
und das Gänselieschen - das ist meins.
Jeden Morgen ziehn sie auf die Wiese,
100 Gänse und die Hundert eins.

2

Und alle Bauern bleiben stehen,
wenn dieser Marsch vorüberzieht.
Ich denk' mir schon auf wen sie sehen,
während sie auf ihre Gänse sieht.

3

Den Bauern scheint das zu gefallen,
doch zu sich selber mancher spricht:
"Die 100 Gäns' gehörn uns allen,
warum dann nur die Hunderteins noch nicht?"

4

Doch hinterher auf meinem Trecker,
fahr ich, der Traktorist, und wach,
das keiner mir mein liebes Lieschen
zu einem Volkseigentum macht.

Unsere LPG...


PS: www.cezarpoezio.de/88.html

Published at 13:46 / 0 comments / 259 visits
This post is public

April 9, 2009

Gaston Waringhien: Heine kaj la Amo

Heine-pentraĵo
Heine-pentraĵo



Gaston Waringhien

Heine kaj la Amo

La mondo. . . odoras velkintajn violojn.


(Heine, Letero de 19. Okt. 1827)


Estus pli bone al Henriko Heine, se li estus tute nekonata: oni povus almenaŭ lin malkovri. Sed la destino de tiu poeto, unu el la plej eminentaj en la germana literaturo, estas multe pli malfeliĉa: oni kredas, ke oni konas lin, ĉar oni aŭdis unu aŭ du el liaj kantetoj, kaj tie oni haltas, konvinkite, ke restas nenio plu por trovi aŭ por diri. Tia bagateligado de granda poeto estas unu maniero malembarasi sin je ĝenanta entrudulo, ĉar efektive multajn malamikecojn li levis dum sia vivo kaj eĉ poste. Li naskiĝis Judo, kaj, kvankam li momente aliĝis al la protestantismo, por povi akiri postenon en jura fakultato, li ĉiam restis profunde alligita al sia gento, li plurfoje prikantis judajn heroojn el la mezepoko, kaj la lasta parto el lia «Romancero» titoliĝas «Hebreaj Melodioj». Tio ne devis faciligi al li la vivon en lando, kiu, krom dum la kelkaj jaroj de la franca okupado, kvazaŭe eliminis la Judojn el la publikaj oficoj. Li naskiĝis Germano kaj ĉiam sentis la germanan lingvon sia hejma pejzaĝo, sia intima patrio; sed la opreso spirita, kiun pezigis sur Rejnlando la regado de la prusaj reĝoj, malhelpis lin libere spiri [63] kaj devigis lin formigri Parizon, kie li eĉ ricevis pension de la franca reĝo Luis-Filipo; kaj tion multaj en Germanio neniam povis pardoni al li, ne komprenante aŭ ne volante kompreni la celon, kiun li asignis al sia ĵurnalista aktiveco, t.e. «kunhelpi al la kora interkompreno inter Germanio kaj Francio». Fine li estis demokrato en la plej reakcia regno de tiu epoko, kaj, post sia renkonto kun Karl Marks en Parizo, li inklinis al ia socialisma revoluciemo. Ĉio tio klarigas la mirigan fakton, ke Heine, malgraŭ sia tuta genio kaj universaleco, estis kvazaŭ malkonfesita de sia naskiĝa lando.

Dum liaj poemoj estis tradukitaj en preskaŭ ĉiujn grandajn lingvojn, de la franca (la tradukon faris, sub la kontrolo de la aŭtoro, Gérard de Nerval) ĝis la japana, liaj verkoj estis, du fojojn en unu jarcento, malpermesitaj en Germanio, en 1835 de la princoj de la Germana Konfederacio, en 1935 de la ĉefoj de la Tria Regno. La urbo de lia naskiĝo, Düsseldorf, same kiel la urbo, en kiu li spertis sian unuan, senmortan amon, Hamburgo, rifuzis al li la tributon de monumento. Nur Frankfurto—la urbo de Goethe!—volis honorigi lin tiamaniere, kaj en 1913 dediĉis al li belan monumenton faritan de Georg Kolbe [64]; sed ĉe la ekrego de Hitler ĝi estis demetita kaj transportita en la Etnologian Muzeon (1933). En 1941 dum mia kaptiteco falis en miajn manojn germana antologio por la lernejoj, en kiu mi havis la surprizon trovi la «Lorelej» atribuita al «anonima poeto».

Feliĉe, de tiam la afero iomete ŝanĝiĝis: la monumento estis restarigita en la Frankfurta Parko en 1947 (ĉu okaze de la morto de la skulptinto?) ; reeldonoj de la Heine‑a verkaro estis faritaj ĉiuflanke de la landlimo, en Leipzig kaj en Stuttgart, kaj la dato de lia morto estis festita en 1956 en Berlino sub la aŭspicioj de la du, okcidenta kaj orienta, Heine‑Komitatoj. Sed tiu longa proskribiteco ne restis sen postesignoj: en tiu sama favorjaro enketo, publikigita en la Hamburga gazeto «Die Welt», malkovris, ke la verkoj de Heine forestas ne nur el la universitataj bibliotekoj, sed eĉ el la lernejaj antologioj; kiam la urbestro de Majenco, demokrato kaj Eŭropano, oficiale akceptis la Esperantistan Kongreson, li celebris la fekundan regionon, kiu laŭlonge de Rejno estas kvazaŭ «muelilo de rasoj kaj popoloj», sed en sia elnombrado de la famaj homoj, kiuj honoris tiun landon kaj tiun riveron, li simple forgesis la nomon de Heine. Kaj kiam Kalocsay kaj mi decidis celebri la centan datrevenon de lia morto per Esperanta traduko de liaj plej belaj ĉefverkoj, neniu germana eldonisto interesiĝis pri tia iniciato; se tiu traduko tamen aperis, tion oni ŝuldas al la malavareco de hispana eldonisto, nia amiko Régulo Pérez, kiu presis «Kantoj kaj Romancoj de Heine» en sia famkonata kolekto «Stafeto» [65] (1969).

La poemojn de Heine oni povas klasi sub tri grandajn titolojn: unue la ampoemoj, kompreneble la plej konataj—kaj kantataj (el la sola «Libro de la Kantoj» Schumann muzikigis pli ol 30 pecojn, Mendelssohn pli ol 12—kaj mi ne parolas pri Schubert, Brahms, Robert Franz, Hugo Wolf, Liszt, Grieg ktp); due la politikaj poemoj, kiujn oni ordinare prisilentas, ĉar unu libera spirito estas ordinare suspektata de la sampartianoj kaj abomenata de la kontraŭpartianoj; fine la eposaj poemoj, kiuj, se oni vicigus ilin kronologie, prezentus ian malgrandan «Legendo de la Jarcentoj», malpli kolosan ol tiu de Viktoro Hugo, sed same tinkturitan de la revoj kaj antipatioj de la verkinto. Ĉar la aĝo instruis al mi la neceson limigi sin, mi tuŝos ĉi tie nur la unuan kategorion, kiu cetere ŝajnas pli kapabla interesi publikon internacian: al kareso kaj kiseto ne bezona interpreto.

Heine ŝajne estis antaŭdestinita por tiu rolo de poeto de la amo: li estis naskita iom antaŭ la edziĝo de la gepatroj, kaj estis, laŭ la franca esprimo, «un enfant de l'amour» (infano de la amo). Kaj liaj unuaj volumetoj, poste kolektitaj en la fama «Buch der Lieder» (Libro de l' Kantoj), estis dediĉitaj nur al tiu pasio. Ĉar tiu komenca verko altiris laŭdojn kaj gloron, ĝi restis por multaj la tipa ĉefverko kaj oni emas redukti lian inspiron priaman al kelkaj el tieaj plej sukcesintaj pecoj: ankoraŭ nun li restas ofte la trobadoro de la Intermezo, la menestrelo de la Hejmreveno. Oni preteratentas, ke laŭlonge de sia vivo li ne ĉesis enamiĝi kaj ke lia koncepto de la amo tre ŝanĝiĝis inter la halucinaj elvokoj de la «Traumbilder» (Sonĝbildoj) kaj la pagana inspiro de la «Verschiedene» (Diversaj). Estas tempo, ke oni metu la aferojn en pli ĝustan lumon.

La unua am‑objekto, kiu tuŝis la koron de Heine (li estis tiam deksesjara) restas ankoraŭ nun iom mistera kaj fantasta. En sia «Memorlibro» li rakontas, ke ŝi estis nomata Josefa (Sefchen), ke ŝi estis ruĝhara kaj ke ŝia patro estis la ekzekutisto de la urbo Düsseldorf. . . Ŝi rakontis al li sinistrajn legendojn, kantis por li malnovajn baladojn, kaj la ĉarmoj de la poezio, de la muziko kaj de la knabino estis tiel fortaj, ke li sentis sin ravita: «Jes, malgraŭ la misfamo, kiu algluiĝas al ĉiuj, kiuj vizitadas la malbenitan genton, mi kisis la belan filinon de la ekzekutisto. Mi ĝin kisis ne nur pro kora inklino, sed ankaŭ pro ironia malŝato al la malnova socio kaj al ĉiuj ties mallumaj antaŭjuĝoj. En tiu minuto ekbrulis en mi la unuaj flamoj de la du pasioj, al kiuj restis dediĉita mia tuta vivo: la amo al la belaj virinoj kaj la amo al la Franca Revolucio . . . » Tiu mallonga epizodo de la vivo de nia poeto respeguliĝis en la poemoj de la «Junaj Suferoj», kie morto kaj amo festas inkubajn edziĝojn, en dekoracio de tomboj kaj malbenaj veprejoj. Kiu ajn estis la vera heroino de flu aventuro (oni trovis en la Düsseldorfaj arkivoj nenian spuron pri iu filino de la ekzekutisto. . .), ŝi fine perfidis kaj mokis la amanton: stranga anticipo de la sorto de ĉiuj am‑intrigoj de Heine, kaj oni emas samopinii kiel H.A. de Hoog: «en nia tempo oni sendube rigardus Heine kiel psikopatan kazon, kiel homon, kiu ne estis kapabla al daŭraj interhomaj kontaktoj, homon kun interkomunikaj perturboj . . . » [66] Efektive tio estis nur la preludo al la granda operdramo.

En 1815, la pli aĝa filino de la riĉega bankiero Salomono Heine, Amelia, kiun oni familiare nomadis Molly, venis viziti siajn geonklojn en Düsseldorf; ŝi estis dekkvarjara, Heine deksepjara, kaj ambaŭ partoprenis en infanaj ludoj:

Infanjo, ni estis infanoj
petole pretaj por ludo,
ni rampis en kokinejon,
nin kaŝis sub pajlo de l’budo.

Ni kriis kiel la koko,
kaj iris homoj pretere.
kaj—kokeriku'!—ili kredis,
ke l' koko kriis vere.

Sur korto ni grandajn kestojn
tapetis, en ili sidis.
Kaj tie kune ni loĝis,
elitan domon ni gvidis . . .

(«Hejmreveno», 38; K.K.)

Kaj ankaŭ:

Ni sentis unu por l' alia inklinon,
kaj tamen perfekte akordis:
Ni ofte ludis 'edzon kaj edzinon'
kaj tamen la harojn ne tirtordis.
Ni kune ĝojkriis kaj ridis sen ĉes'
Kun molaj kisoj kaj milda kares'.
Kaj fine por ludi ‘kaŝitan’, sensone
ni en la kampojn kaj boskojn nin ŝovis
kaj scias kaŝi nin tiel bone,
Ke ni neniam nin retrovis.

(«Lirika Intermezo», 26)

Kiam, du jarojn poste, en bela somertago de 1816, Heine elkaleŝiĝis en Hamburgo, li estis senpacienca revidi sian kuzinon. En la luksega kampardomo de la onklo Salomono, kiun ĉirkaŭis granda parko, loĝata de statuoj, de akvoŝprucoj, de laŭroj kaj rozoj, animata de la najtingalaj ruladoj kaj de la susurado de la proksima maro, li retrovis ŝin pli ravanta ol iam. Sed tiu burĝa fraŭlino, kun sia ronda frunto, siaj bluaj, iom violkoloraj okuloj, sia ruĝa buŝeto inter du vangkavetoj, ne plu estis la naiva infano de Düsseldorf. Ŝi sentis sin la heredantino de riĉa bankiero kaj revis pri komforta, luksa establiĝo, kiun evidente ne povis alporti al ŝi la malriĉa studento. Certe ŝin flatis la belaj vortoj de la amindumanto, kaj, koketa, ŝi ne rifuzis al li kelkajn familiaraĵojn; kiam li fariĝis tropostulema, glacia sinteno sufiĉis por lin prudentigi. Sed kio estis por ŝi societa ludo, estis por Heine profunda pasio; li ne malesperis montri sin inda je ŝia rango kaj situacio: li fondis firmaon «Harry Heine kaj Kompanio», kiu baldaŭ bankrotis; li provos rang‑altiĝi kiel juristo ktp, sed precipe li konfidas al la poezio siajn ardajn revojn: la «Lirika Intermezo», kiu prikantas tiun senŝancan idilion, kunigas ĉion, kio taŭgas por elvoki la ĉarmon de la juna aĝo, de la printempo, de la teneraj konversacioj en la konvencia artefarita kadro de la malnova parko. Jen tipa poemeto, kiu nun ŝajnas al ni tro bel‑afekta, sed kiu siatempe estis ĉie recitata:

La rozo, lilio, kolombo, sunlumo,
jen kiujn mi amis en amvoluptumo,
ne amas plu ilin, amas ŝin nuran,
la fajnan, la puran, la gracistaturan.
Ŝi, fonto de amo, estas en sumo
mem rozo, lilio, kolombo, sunlumo.

(«Intermezo», 3; K.K.) [67]

Sed Heine estis tro inteligenta por ne suspekti, ke sub tiu ronda frunto kaŝiĝas frivola animo:

Pri ŝia brila okullazur'
mi faras belegajn kanzonojn;
pri ŝía dolĉa lípopurpur'
mi faras bonegajn tercinojn;
pri ŝia roza vizaĝvelur'
mi faras superbajn stancojn.
Kaj se la plej kara havus koreton,
pri ĝi mi farus ĉarman soneton.

(«Intermezo», 14; K.K.)

Moko, por trompi la doloron; ĉar malgraŭ la leĝera tono de tiuj versoj, vera pasio koviĝas sube:

El miaj grandaj doloroj
Mi faras kantojn etajn . . . .

(«Intermezo», 36. K.K.)

Sed la plej amata primokis kun siaj amikinoj la versojn de la Düsseldorfa trobadoro, kaj tion Heine ne povis pardoni al ŝi; estas nun tro klare, ke ŝi perfidas lin en tio, kio estas al li plej kara post lia amo, t.e. lia genio de poeto:

Venenaj estas ĉi kantoj,
ĉu povus esti alie?
Vi verŝis en mian vivfloron
Venenon plie kaj plie.

Venenaj estas ĉi kantoj,
ĉu povus esti alie?
En koro serpentojn mi portas,
Kaj portas vin, kara, tie.

(«Intermezo», 51)

Tiel profunda la sufero, ke venis eĉ la tento de memmortigo:

Ĉe l’ vojkruciĝ' oni kuŝos,
se oni mortigis sin mem.
Flor' blua tie kreskas,
la floro de l’anatem'.

Ĉe l’ vojkruciĝ' en la frida
noktmuto mi staris kun ĝem'.
Lunlume luliĝis lante
la floro de l’anatem'.

(«Intermezo», 62)

En Aŭgusto 1821 Amelia fariĝis la edzino de bonstata komercisto el Königsberg, John Friedländer. Kaj Heine devis rezignacii pri la pereo de sia bela revo—kiel li skribis en sia Memorlibro: «Post la plej sublimaj larmoj, oni ĉiam finas per la mungado de sia nazo.» Li ekvojaĝis, vivis la vivon de studento en Bonn, en Göttingen, en Berlino. En Julio 1823 li pasis tra Hamburgo, kaj ĉe la onklo li petis informojn pri sia iama amata:

. . .
Mi ankaŭ pri l' kara, la junedzin’,
demandis preterglite.
Afable ili respondis, ke
ŝi kuŝas akuŝlite.

Afable mi gratulis kaj
Ĝentile flustris, ke oni
bonvolu al ŝi multajn mil
salutojn de mi transdoni.

Nun interkriis la fratinet’:
«La eta kaj milda hundo
grandiĝis kaj mordis, kaj oni ĝin
dronigis al Rejna fundo.»

La eta similas al la amatin'
precipe per rido tenera.
L' okuloj—kiel tiuj du,
farintaj min tiel mizera.

(«Hejmreveno», 6; K.K.)

Kaj jam en tiu momento ekbrilas nova amo en la koro de nia poeto, amo, kiun li kvazaŭ transŝovis de la perdita Amalia al ties pli juna fratino. Por ŝi li denove skribas delikatajn poemetojn, kun tonoj eble pli freŝaj ol antaŭe:

Vi estas kiel floro
de bela milda pur';
mi rigardas vin, kaj tristo
miksas sin al plezur'.

Mi volus beni vin mane
je l' frunt’, kaj al la ĉiel'
preĝi: vin gardu ĝi tia
en pura milda bel'.

(«Hejmreveno», 47)

Li pensis, ke ĉi‑foje liaj ŝancoj estas pli bonaj: la publikigo de la «Lirika lntermezo» famigis lin:

Mi estas germana poeto
konata en Germanuj';
se citi nomojn plej famajn,
oni citas la mian tuj!

(«Hejmreveno», 13; K.K)

Kaj kelkaj pasemaj aventuroj en Berlino, en la Harcmontaro kaj aliloke, donis al li pli da memcerteco. Sed ankaŭ Tereza estis, sub sia ĉarma formo, ĝusta filino de la bankiero‑milionulo. sengroŝa poeto, kiel ajn genia, ne ŝajnis al ŝi inda vivkunulo. Kaj Heine tion ne povis ne rimarki, kaj li admonis sin mem:

Kiu unue amas, eĉ se
malfeliĉe, estas dio;
kiu due malfeliĉe
amas, estas idiot'.

Jen mi, tia idioto,
ree amas neamate.
Suno, lumo, steloj ridas,
kune ridas mi—kaj mortas.

(«Hejmreveno, 63; K.K.)

Morto tute metafora, kiel li iom cinike antaŭavertis sian am‑idolon:

. . .
Vi nur ankoraŭ pli akrigis
mian ĉagrenon kaj ammison,
kaj al mi vi rifuzis eĉ
fine la adiaŭan kison.

Ne kredu, ke mi min forpafos,
eĉ se l’esperon vi frakasis.
La tuto jam, ho Dolĉa mia,
al mi unu fojon okazis.

(«Hejmreveno», 55)

«Ŝi forpasis, kaj lasis min plu vivi», kiel li skribis iom poste en la «Libro Legrand», en kvazaŭa dediĉo al ŝi. Sed la «Hejmreveno», kiun li publikigas en Majo 1826, ne plu havas la unutonecon de la «Lirika Intermezo»: el la 88 poemoj nur 18 prikantas Terezan; pli ol dek konservas liajn rememorojn pri Amalia—kaj, precipe, multaj nekonataj diinoj, amataj unutage aŭ ununokte, plenigas la ceteron. Jam Heine ne plu estas la viro de unu sola amo, sed tiu unua tamen ĉiam plu obsedas lin. En Aprilo 1827 li revenis Hamburgon aranĝi la publikigon de siaj verkoj per la eldonisto Campe; kaj tiam li havis la okazon vidi, lastafoje, la unue amatan. La scenon li ne timis rakonti, sed, pro ia pudoro, kiu montras, kiom ŝi restis al li karega, li donas al ŝi la nomon Maria, kaj al sia poemo la titolon de sia unua tragedio Ratcliff, prezentante la tuton kiel sonĝon:

Min portis la sonĝdio al pejzaĝo,
kie bonvenon plorsalikoj signis
al mi per siaj longaj verdaj brakoj,
kie la floroj alrigardis min
silente per fratin‑okuloj saĝaj,
kie intime sonis birdoĉirpoj;
konata ŝajnis eĉ la boj' de l' hundoj,
kaj voĉoj kaj figuroj min salutis
kiel amikon oldan—tamen fremda,
mirstrange fremda ŝajnis al mi ĉio.
Mi staris ĉe province luksa domo
kun brusto agitata, sed kun kapo
trankvila, kaj trankvile mi forskuis
de l’ vojaĝvest' la polvon; akre sonis
la sonoril', la pordo malfermiĝis . . .

Probable oni akceptis ĉe la riĉa sinjoro Friedländer; homoi babilis aŭ ludis en la brilantaj ĉambroj, tra kiuj la maljuna servistino kondukis la poeton; fine en la ombro de krepuska ĉambro li divenis sidantan figuron.

«Ĉu estas vi Maria?» mi demandis.
Interne mi mem miris pri l’firmeco
de mia ton'. Kaj ŝtone, senkolore
eksonis voĉ: «Min tiel oni nomas».
Doloro tranĉa tremis tra mi froste:
ĉi frida kava voĉo estis ja
la iam dolĉa voĉo de Maria!
Kaj ĉi virino en velklita robo,
neglekte sin vestinta, kun la brusto
loze pendanta, kun okuloj vitre
rigidaj, kun la lede atoniaj
vangomuskoloj de l’ vizaĝo blanka,
ah, ĉi virino 'stas la iam bela,
floranta, ĉarma dolĉulin' Maria!

Sinjorino Friedländer restis ĉiam la digna burĝino: post dek unu jaroj da disigo tio, kion ŝi trovis por diri al la viro, kiun ŝi iam ametis, kiun ŝi senĝene delasis kaj kiu tamen famigis ŝin, estis nur: «Vi longe vojaĝis?» La konversacio ne povis tre vigli. Fine Heine riskis la demandon:

«Vi edziniĝis, oni diris al mi.»
«Aĥ, jes» ŝi diris nun indiferente,
laŭte kaj ride, «havas mi bastonon
el ligno, ledkovritan, kiu edzo
sin nomas—sed nu, ligno estas ligno!»
Kaj ŝi obtuze kaj repuŝe ridis,
ke trais frida angor' animon mian,
min kaptis dub’: ĉu tiuj estas do la
ĉastaj, florĉastaj lipoj de Maria?

Finfine, trovante nenion plu por diri, Sinjorino Friedländer kondukis lin en la parkon:

leviĝis nebulbildoj el la kampoj,
sin ringis per la blankaj molaj brakoj,
la violetoj kun sopir' tenera
interrigardis, la lili‑kalikoj
sin interklinis, sur la rozoj ĉie
voluptaj ardoj tremis, la diantoj
per sia spir' sin volis ekbruligi,
kaj ĉiuj ploris mutajn ĝojolarmojn,
ĉiuj jubilis: «Amo, amo, amo!»
La papilioj flirtis kaj la helaj
orskarabetoj zumis elfkantetojn,
la vesperbrizoj flustris, kverk' susuris,
la najtingalo kantis dolĉfandiĝe —
kaj inter ĉi susuroj, flustroj, kantoj
per sensonora frida voĉo klaĉis
la velka dam' pezanta miabrake. . .

(«Ratcliff», K.K.)

Eble la amaro, kiu eliĝas el tia timiga hejmreveno, malhelpos lin kredi je la sukceso de sia nova svatiĝo. Kaj efektive: kvankam en la fino de tiu jaro aperis la plena kolekto de liaj poemoj, la mondfama «Libro de l' Kantoj», pri kiu Bismarck asertos, ke ĝi estas «la plej granda poezia evento de post la 'Orienta‑Okcidenta Divano' de Goethe», en Februaro 1828 Tereza edziniĝis al jura doktoro Halle.

Por elfuĝi el sia malespero Heine provos ĉion: li vojaĝos Anglion, Italion, li polemikos kontraŭ Platen, Immermann, la klerikaluloj, la Judoj, la konservativuloj kaj ceteraj; li provos la societajn distraĵojn, sed nenio efikos. Kaj tiam li petis helpon de la plej malnova medicino, la kuracadon per la similaĵoj. «Estas freneze konsili al tiu, kiu malsaniĝis de amo, eviti la vidon de sia amatino kaj iri serĉi resaniĝon en la soleco, sur la sino de la naturo. . . La plej efika el la kontraŭkuraciloj kontraŭ la virino, estas la virinoj mem! Vere, ke tio konsistus en la forpelado de Satano helpe de Belzebuto, sed estas ĉiam riskinda ŝanco. En la kazoj de senesperaj amoj, la ŝanĝado de la innamorata estas evidente la plej bona rimedo. Ankaŭ ĉi tie, mia patro povus diri, kaj prave: 'Nun ni devas spili novan bareleton!'» [69]

En la du someroj, kiujn li pasigis en Norderney, apud la Norda Maro, li amindumis junan Hanovran baroninon, al kiu li dediĉis en 1831, de Parizo, kien li enmigris la 3an de Majo 1831, sian novan poemkolekton «Nova Printempo». Sed estas jam la tria ripetiĝo de tiu amindumado per floroj, najtingaloj ktp, kaj Heine sentis sin iom laca:

La dolĉaj deziroj floras
kaj velkas ĉi flora pompo,
kaj floras kaj velkas denove,
ripete ĝis la tombo.

Mi scias—do al mi sereno
en am' kaj volupto mankas.
La kor' estas saĝa kaj sprita,
kaj en mia brust' elsangas.

(«Nova Printempo», 40; K.K.)

Nek Heine nek la baronino pro tio mortis; tion certigas al ni la sekvinta poemkolekto, senhipokrite titolita «Diversaj». Kvankam kelkaj el tiuj diversaj muzetoj estis ankoraŭ germanaj (ekzemple tiuj Jolanda kaj Maria, patrino kaj filino, kiuj post delikata manĝeto ekronketis sur la sofo, dum la timida invitito ne sciis aŭ ne aŭdacis profiti la okazon . . . ), la plej multajn li renkontis en tiu Parizo, kie li estis pasigonta kelkajn jarojn da sano, da ĝojo kaj da sukcesoj, en etoso de plena libereco, pri kiuj li skribis al amiko: «Oni diras franclingve: feliĉa kiel fiŝo en akvo. Sed tiu komparo estas nesufiĉa; de nun, kiam unu fiŝo en la maro informas sin pri amiko, oni respondas al li: Li estas feliĉa kiel Heine en Parizo!» Al la nova kristanismo de la Sansimonistoj, de kiuj la karno estis rehonorata, li donis sin kun plena fervoro; kaj al Serafina, Anĝelika, Katarina, Hortensa, Frederika, Klarisa, Diana kaj tiom da nenomataj li predikis same grandiozan panteismon:

Ni levos sur ĉi rok’ la templon
De l’ Nova Testamento,
de l’ Nova Testament', la tria!
Finita la turmento.

Nenie plu la duspececo
nin longe foliginta,
kaj ĉesis fine jam la korpa
memsuferigo blinda . . .

Ĉeestas Dio en la lumo,
ĉeestas en mallumoj,
en ĉio, kio nur ekzistas,
en niaj ambrakumoj!

(«Diversaj», 'Serafina' 7; K.K.)

En tiu ciklo, tiel bela kaj sprita kiel la antaŭaj, ne mankas eĉ la melankolia tono, ateste jena perlo, tro malmulte konata:

En maro altas la runa rok’,
mi sur ĝi sidante revas.
Vent' fajfas, kriĉas meva vok’,
la ond' alvenas kaj krevas.

Knabinoj, kiujn mi amis kaj
amata amika rondo!
Jam kie ili? Ĉe l' venta fajf'
alvenas kaj krevas la ondo.

(«Diversaj», 'Serafina' 14; K.K.)

Sed pli ofte skiziĝas amemaj ludoj:

Ĉiele al mi pasis la tago
kaj ĉie la vesperhoroj:
la vin' estis bona, Kitty—belega,
kaj nesatigeblaj la koroj.

Sovaĝe, tempeste, mensrabe la kisoj
de l' ruĝaj lipoj ardis,
kaj min tenere, sparkante kaj kvere
la brunaj okuloj rigardis.

Min tio katenis kaj sole per ruzo
mi povis min liberigi,
mi devis al ŝi per ŝiaj haroj
la manojn firme ligi.

(«Diversaj», 'Kitty, l'; K.K.)

Aŭ:

Mi ŝiajn okulojn mane fermtenas
kaj kisas ŝin je la lip'.
Ŝi per demandoj ade min ĝenas
scivole pri ties motiv' . . .

Sed ĝin mi ne diras—mem ne komprenas,
ne scias pri ties motiv' ,
ke ŝiajn okulojn ferme mi tenas,
kisante ŝin je la lip'.

(«Diversaj», 'Angelika', 4; K.K.)

Sed baldaŭ el inter tiu stelaro da ravantinoj, unu elradias kaj pli kaj pli akaparas lian fantazion: unu modesta komizino en ŝuvendejo, Crescence Eugénie Mirat, kiun Heine alnomos jen Matilda, jen Julieta laŭ sia kaprico. Li renkontis ŝin jam en 1834 en popola balo, rapide enamiĝis kaj deziris akiri ŝin ekskluzive; Matilda rakontis poste, ke Heine «aĉetis ŝin por mil frankoj» de ŝia onklino. Ŝi estis floranta knabino, dekokjara, belforma, kun nigraj haroj kaj okuloj. Probable la kontrasto kun la timemaj, blondaj, bluokulaj Germaninoj faris ŝin pli ekscita por li; kaj li esperis, ke ŝia humila deveno ŝirmos lin kontraŭi la kasta orgojlo, kiu fiaskigis liajn tri unuajn svatiĝojn. Baldaŭ li tiel intime asociis ŝin kun sia vivo, ke por ĉiuj konatoj ŝi farigis «Sinjorino Heine». Ŝi estis primitiva kreitaĵo, bruema, elmontrema kaj iom ekstravaganca; ŝi profunde amis sian Henrikon, preskaŭ tiom profunde kiel sian papagon «Cocotte»; ŝi havis subitajn koleretojn kun, poste, entuziasmaj repaciĝoj. Heine nomis ŝin «mia hejma vulkaneto»; ŝi estis pia, je tiu supraĵa pieco de la Parizaj «grisettes» [70]: ŝi ornamis la hejmon per vaksa Jesueto kaj per silvia voĉo, kiu ravis la poeton. Konvinkite, ke li tenas fine la feliĉan solvon al sia soleco, Heine sendis ŝin por kelkaj monatoj al monaĥinejo por eduko de junaj burĝinoj, por ke ŝi akiru iom da monduma brileco, kaj, en Septembo 1841 li edzinigis ŝin al si.

Kiam li revojaĝis al Hamburgo du jarojn poste, lia patrino tre scivolis pri la nov‑edzino; ŝi pretigis al li bonan fiŝon. . .

Kaj dum kun granda apetit' mi manĝis,
mia patrin' feliĉe, ĝoje
demandis jenon kaj demandis tion,
eĉ einbarasan foje‑foje.

«Mia filet', ĉu oni bone zorgas
pri vi fremdlande, en Parizo?
Ĉu la edzin' komprenas pri mastrumo,
pri flik' de ŝtrumpoj kaj ĉemizo?»

«La fiŝo, kara Panjo, estas bona,
sed oni manĝu ĝin silente:
Ostet' facile ja pikiĝas gorĝe,
ne ĝenu do min ĉi‑momente.»

Kaj post konsum' de l’ brava fiŝo, oni
alportis la anseron grasan.
Patrin' demandis ree jenon‑tion,
kelkfoje ankaŭ embarasan.

«Mia fileto kara, kiulande
la vivo estas pli agrabla?
Ĉi tie aŭ Franclande? Kiun genton
vi opinias pli afabla?»

«L' anser' germana, kara Panjo, estas
bonega, sed la Francoj spice
pli bone farĉas ĝin ol ni, kaj ankaŭ
la saŭcojn faras pli delice. »

(«Germanio», XX.; K.K.)

Dum lia dua vojaĝo Hamburgon, en 1844, Matilda akompanis lin, ŝarĝite per sia papago kaj kelkaj Parizaj ĉapeloj por la fratino kaj la nevino. La solaj germanaj vortoj, kiujn ŝi lernis, estis «Meine Frau», per kiu Heine prezentadis ŝin al la societo, tiel ke ŝi kredis, ke tio estas ŝia germana nomo: ŝi poste uzis ĝin por montri al si mem (kio, rimarkis la edzo, «pensigas pri ŝia papago»). Je la fino de unu sia letero al la patrino, li skribis: «Mia edzino sendas al vi siajn plej korajn amikaĵojn. Pli ĝuste, jen kion ŝi diris: 'Diru al Panjo, Ke Meine Frau estas tre okupita kaj ke Meine Frau ŝin kisas milfoje'.»

Oni multe klaĉis, precipe inter la nobelaj amikinoj de Heine, princino Belgiojoso aŭ grafino Jaubert, pri tiu neegala edzoligo. Sed tio, kion Heine atendis de Matilda, tute ne estis ia intelekta kunlaborado. Oni skandaliĝis, ke Matilda neniam legis unu el la verkoj de ŝia edzo; sed ankaŭ la edzino de Johano Racine nenion konis pri la tragedioj de la franca poeto; kaj ĉu tio ne estis la sama afero inter Goethe kaj Kristiana Vulpius? «Matilda, li skribis al amiko Kertheny en 1847, estas nek pasia nek sentimentala, ŝi estas funde bona; ŝi ne estas korestrino en la lirika senco de l’ vorto, ŝi estas tia amikino, kia sola Francino kapablas esti.» Kion li ne aldonis, tio estas, ke ŝi prezentis al li la idealon de la beleco, gaja kaj sana; kaj estas ŝi, kiu inspiris al Heine, jam suferanta je spina paralizo, la belan poemon, en kiu li retrovis la spurojn de la antikva hebrea kantisto:

ALTA KANTO

La korp' virina estas poem',
ĝin skribis la Di‑Sinjoro
en grandan albumon de l’Natur',
pelate de spiritfervoro.

Favora estis tiu hor'
kaj entuziasmis Dio;
li majstris pri l’ rigida kaj
ribela materio.

Jes, estas la virina korp'
la Kanto de l’Kantoj, certe.
Mirindaj strofoj estas ja
la membroj blanke, svelte.

Ho kia dia ideo 'stas
la kolo blanke klara,
sur kiu luliĝas la eta kap':
la ĉefa penso buklara!

Kaj pintas epigrame la
burĝonoj rozaj de l’ brusto;
nedireble min ravas tie la
cezur' de severa gusto.

Atestas mastron de l’plastik'
la koksparaleleco,
sub figfolio la parentez’,
jen ankaŭ bela peco.

Kaj ne abstrakta penspoem'!
Ĝi havas karnon, ripojn,
manojn, piedojn; ridas kaj
eĉ kisas belrimaj lipoj.

Jen spiras vera poezi'!
Kaj ĉiu turno ĉarmas.
Surfrunte la kanton la sigel'
de l’perfekteco garnas.

Laŭdkanti mi volas vin, Sinjor',
kaj preĝe en polvo mi kuŝas!
Ni apud vi, ĉiela poet',
nur dilettante fuŝas.

En grandiozo de via Kant',
Sinjor', mi enprofundiĝas;
la tagon kune kun la nokt'
al ĝia studo dediĉas.

Jes, tage‑nokte mi studas ĝin,
por tempon ne perdi ne paŭzas.
Kiel al mi la gamboj magras jam!
La multa studo ĝin kaŭzas.

(«Nachlese» 12; K.K.)

Sed por fariĝi, kiel li ambiciis, «la helena poeto de la karno», mankis al li esenca kondiĉo, la sano. Ekde 1848 mjela atrofio atakis lin, kaj iom post iom reduktis lin al la mizera stato de vivanta enterigito. La korpo fine fariĝis tiel senhelpa kaj suferanta, ke li devis resti kuŝe sur amaso de kvar matracoj, malantaŭi verda ekranego: tio estis la «Matratzengruft», la matraca sepulto, de kies fundo la poeto verkis eble siajn plej admirindajn poemojn, la «Romanceron». Ĉar lia menso gardis ĝis la fino plenan klarecon. Lin vizitadis kelkaj amikinoj kaj amikoj; mi rakontis aliloke [71], kiel grafino Kalergis volis lin vidi, kaj kio rezultis el la intervidiĝo; alian tagon venis Berlioz, kaj Heine akceptis lin per jena ŝerco: «Ho Berlioz, vi vizitas min: vi ĉiam estis originalulo!» Li aŭskultis sian amikon Aleksandron Weil kanti al li malnovajn sinagogajn melodiojn; li ŝercis kun siaj vizitantinoj—kun Princino della Rocca li babilis pri sia «moribondage» [72]; al grafino Jaubert li rakontis: «Ĉi‑nokte mi havis teruran krizon, kiun mi kredis la lasta. Julieta alkuris, kaptis miajn manojn, revarmigis, karesis ilin; ŝi ploregis kaj tra ŝiaj ĝemoj mi aŭdis ŝin ripeti: 'Ne, Henriko, ne, tion vi ne faros al mi, vi ne mortos! Vi havos kompaton! Mi jam perdis mian papagon ĉi‑matene! Se ankaŭ vi mortus, mi estus tro malfeliĉa!' Tio estis ordono, ĉu ne? Mi obeis, mi vivis plu; vi komprenas, amikino mia, kiam oni prezentas al mi bonajn motivojn . . .» Sed precipe li verkis poemojn kaj diktis ilin al Weil. Plejofte estas Matilda, kiu preterpasas tra liaj versoj, tiom angorigas lin la penso delasi ŝin senhelpa kaj senmova:

. . .
Edzino kaj infan' por mi,
se glutos min ombr‑imperi',
ŝi iĝos ja orfino kaj vidvin'!
Mi en ĉi mondo lasos sola ŝin,
virin‑infanon, kiu je mi fidis,
ĉe l’kor' senzorge kaj fidele sidis.

Angeloj en ĉiela glor',
aŭskultu pri l’petega plor':
ho ŝirmu, se mi tomben falos
jam, virinjon, kiun vartis mia am'!
Al vi similan gardu! Ŝirmo ŝilda
vi estu al povrulinet' Matilda!

(«Romancero 11» 'Lazarus', 15.; K.K.)

Aŭ:

Ne logas min la kamp' ĉiela,
la paradiza land' spirita:
ne estas tie dam' pli bela
ol la surtere jam trovita.

Anĝel' plej fajna, ŝveba, al mi
l'edzinon ja ne anstataŭus;
kaj sur la nub' sidante psalmi —
la veran ĝuon nur kvazaŭus. . .

Ne ĝenas min la mondmalsano,
ĉar nur malofte mi eliras;
kaj en pantofloj, en dormkaftano
hejmsidi ĉe l' edzin' deziras.

Ĉe ŝi min lasu! Se ŝi klaĉas,
la sorb' de l' voĉnuzik' miela
animon mian rave plaĉas.
Kaj la rigard' honest‑fidela!

Sinjor' , nur sanon kaj refoje
monon mi petas! Lasu do
plu multajn tagojn vivi ĝoje
ĉe la edzin' en statu quo. [73]

(«Zum Lazarus» 11; K.K.)

Sed la sanon Jehovo rifuzis al li. «Estas por mi granda konsolo neniam perdi la fadenon de mia penso; mia korpo suferas grandajn turmentojn, sed mia animo restas glata kiel spegulo. . . Du konsoloj restas al mi: mia edzino franca kaj mia muzo germana. [74] » Kaj tiu germana muzo iafoje elvokis por li malnovajn bildojn:

Blonda junulin' vi estis, tre germane
virta, linda, frida—mi atendis vane,
kiam sin malfermos fine via koro
kaj elvergos tiam ondojn da fervoro,

da entuziasmo por ĉi altaj sentoj,
kion ja malŝatas prozo kaj prudentoj,
sed por ki’ la noblaj, la belaj, la bonaj
revas kaj suferas, ĝis korsang' sindonaj.

Sur la Rejna bordo kun montet' vinbera
ni promenis iam, jes, en tag' somera;
sub ridanta suno, kvazaŭ amindumoj,
el la florkalikoj elŝvebis parfumoj.

La purpurdiantoj kaj la rozoj sendis
al ni ruĝajn kisojn, kies flam' ascendis.
En la plej humila lekanteto ŝajne
unu ideala viv' ekfloris fajne.

Tamen vi kviete paŝis apud mi,
robo blanksatena, deco kaj graci',
kvazaŭ knabinbilda pentro de Netscher': [75]
en korset', koreto kiel glacier'.

(«Zum Lazarus», 6)

Tamen en ĉi tiuj teruraj monatoj, la sorto rezervis al li du lastajn ĝojojn. Unu tagon, li ricevis kompatantan leteron de Amalia, post tridek jaroj da silento. Li tuj respondis per jena poemo:

Al mi kiel subita brilo fulma
en nokt‑abism' estis via letero.
Ĝi montris—klar' blindiga! – kiel funda,
kiel profunde hidas ĉi mizero.

De simpati' vin trafis do l' influo,
vin mem, kiu en mia viv' dezerta
silente staris nur kiel statuo
marmore bela kaj marmor‑inerta.

Aĥ! kiom malfeliĉi do mi devas!
ke eĉ ĉi tiu nun paroli ekas,
ŝiaj okuloj nun per larmoj krevas
kaj tiun ŝtonon la kompato vekas!

Kion mi vidis, ah! tremigis min.
Ankaŭ vi mem, kompatu min, ho Dio!
Ripozon al mi donu—por la fin'
de tiu ĉi terura tragedio!

(«Zum Lazarus», 11)

Kaj, dua favoro, unu posttagmezon eniris lian ĉambron, alportante al li muzikfoliojn senditajn de alilanda admiranto, unu juna Germanino, bluaj okuloj kaj blondaj harplektaĵoj, Eliza de Krinitz (kiu poste verkis sub la pseŭdonimo Camille Selden); unu el tiuj idiliaj knabinoj, kun sentimentala koreto, plena de lunklaro kaj de stulteta naiveco, pri kiuj Heine neniam ĉesis sopiri. Ĉe la litflanko de la agonianto ŝi alportis sian gracion kaj mildecon, kaj por ŝi, kiun Heine kromnomis «Muŝo», li per siaj duonparalizitaj fingroj pene krajonaĉis kelkajn versojn. Kiel Bettina apud la maljuna Goethe, kiel Abigag apud la maljuna David, ŝi prilumis la lastajn tagojn de Heine per tiu nova am‑iluzio.

Kaj nun li dormas en la eterna paco, kiun li tiel kare pagis. Li ripozas, laŭ sia lasta volo, en la Pariza tombejo de Montmartre, ne malproksime de siaj amikoj Hektoro Berlioz kaj Teofilo Gautier; lia Matilda venis retrovi lin, 27 jarojn poste, kaj ŝia ĉeesto estas tie indikita per la probable sola germana vorto, kiun ŝi komprenis: «Frau Heine». La marmora monumento surportas buston de la poeto, skulptitan de Hasselriis; nenia religia signo sube, krom la helena simbolo de la animsenmorteco, la papilio. Sur la tri randoj de la florumkavo estas gravuritaj la tri strofoj de unu el la lastaj poemoj de Heine,

KIE?

Kie de la migrolaco
Estos lasta ripozej'?
Ĉu sub palmoj en Sudlando,
Sub tilioj apud Rejn'?

Ĉu min ie en dezerto
Enterigos fremda man'?
Aŭ ripozos en la sablo
Mi ĉe mar' aŭ ocean'?

Ajne! Tie min envolvos
Di‑ĉielo, kiel ĉi,
Kaj, mortlampoj, ank' la steloj
Nokte pendos super mi.

(Vermischte Gedichte, 1)

Oni rakontas, ke dum longaj jaroj pia mano demetis ĉiusemajne freŝan bukedon da violoj sur lian tombon; ankoraŭ nun tiu estas regule prizorgata kaj ofte ornamata per ruĝaj floroj—mi ne povis ekscii laŭ kies ordono. Je mia lasta vizito, mi vidis halti antaŭ ĝi du junajn Italinojn, kaj iom poste unu anglan mezaĝulinon: kortuŝa omaĝo de virinaj koroj al tiu, kiu tiel bele ilin prikantis. . .

[Notoj]

62 Tiu ĉi eseo estis prelegita, sub pli mallonga formo, en la Somera Universitato de la Majenca Universala Kongreso, 1958.

63 Komparu jenan rimarkon de nuntempa politika ĵurnalisto: «Dum la tuta 19a jarcento la loĝantoj de Rejnlando sentis la ĉeeston kaj regadon de la Prusoj kiel malamikan okupadon: oni ne povas kompreni, en ĉi tiu dua parto de la 20a, la sintenon kaj la politikon de Adenaŭer, se oni ne vidas en ĝi la tradician opozicion al tiu ekstera ekposedo.»

64 Ĉar ne ĉiuj miaj legantoj havis la okazon viziti en Frankfurto la Taunus‑Anlage, mi iom priskribos tiun memoraĵon: sur masonita piedestalo—de kiu unu flanko surhavas bronzan medalionon kun la profilo de la poeto kaj liaj nomoj, staras du personoj nudaj: unu junulo en danca pozo, kun la du brakoj etenditaj kaj la kruroj disĵetitaj por salto—sed la busto kontraŭdiras la movon de la streĉitaj piedpintoj per ia egipteska kontraposto—kaj sidanta junulino kun deturnita kapo: ambaŭ simbolas la esencon de la poezio de Heine, la viran elanon kaj la virinan rifuziĝon. —Ni notu por la amatoroj de esceptaĵoj, ke tiu ĉefverko ne malhelpis G. Kolbe ricevi kaj akcepti plurajn mendojn de la nazia reĝimo.

65 El tiu volumo venas la cititaj poemoj; mi montras per K.K. tiujn, kiujn tradukis Kalocsay; la ceteraj estas miaj.

66 «Dia Regno», 1972, p. 1577.

67 Apud la brila traduko de Kalocsay, tiu, tre malnova (1896!) de A. Kofman meritas almenaŭ mencion:

Ho suno, kolombo, violo, lili',
Mi amis vin multe, per granda pasi'.
Sed nun mi adoras nur unu juvelon,
La belan, fajrhelan, ĉielan anĝelon
Ŝi estas al mi nun pli kara ol vi,
Ol suno, kolombo, violo, lili'.

68 Laŭ prakutimo nord‑eŭropa, oni enterigis la memmortigintojn ekster la sanktigita tombejo; sed Heine ŝajne konfuzis kun la sorĉistinoj, kiujn oni enterigis sub vojkruciĝo, kun paliso tra la koro, pro timo, ke ili reaperu.

69 «Memorlibro», p. 174.

70 Aŭtoritata difino de Grosjean‑Maupin: neprofitama malprudulino.

71 Vd «Eseoj I.—Beletro», p. 130 k.skv.

72 Heine vortludis france: la «arivaudage» estas speco de subtilsprita flirto; «moribond» signifas «mortanta»; lia «moribondage» estis la spritado pri sia mortonteco.

73 statu quo: en la sama stato kiel antaŭe (latine).

74 Letero al lia eldonisto, Julius Campe, Septembro 1852.

75 Caspar Netscher, nederlanda pentristo, influita de la franca Mignard


PS: www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/35.html

Published at 10:15 / 1 comment / 136 visits
This post is public

April 9, 2009

Cezar: Sonĝo en sonĝo (poemo)

Dalio en sonĝo
Dalio en sonĝo



Cezar

Sonĝo en sonĝo

En sonĝo mi eksonĝis,
ke sonĝas mi en val'.
Mi en la sonĝon plonĝis
rokoken kun la fal'.

La homoj tie dancis,
en park' en karnaval'.
La damoj ĝojavancis,
ĝis krakis pafa knal'.

Mi tuj en puton saltis
ensonĝe al la val'.
Ĉe lago mi ekhaltis,
sed jam sub luna pal'.

Sed kiam mi min vidis,
mi ploris pro la ŝok'.
Mi, kiu sonĝojn fidis,
fariĝis ŝtonezok'.

PS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/191.html

Published at 12:44 / 0 comments / 122 visits
This post is public

April 9, 2009

Cezar: Vokaloj kaj demandoj (poemeto)



Cezar

Vokaloj kaj demandoj


Kia, kie, kio?
Demandas hom' pro io.
Kiu, kio, kie?
demandas homoj ĉie.
Kiel, kial, kiam?

Ne scias ni ĝin ĉiam.



PS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/190.html

Published at 13:18 / 0 comments / 156 visits
This post is public

April 9, 2009

Francisko SZILÁGYI: Diogenes

Diogeno rigardadas pro homo - laŭdire de H.W. Tischbein
Diogeno rigardadas pro homo -…



Francisko SZILÁGYI

Diogenes


Dum pluva tag', en nokto laca,
En urba strat', sur kota kamp'
Mi vagas solserĉanto paca,
En mia mano tremas lamp'.
La lampo tremas, lum' balbutas,
Jen homon serĉas la solul',
Sed sen respondo. Ŝvito gutas,
La koron maĉas vana brul'.

La koron maĉas vanaj bruloj,
Hirudoj suĉas, rampas gnom',
Vulturoj, ratoj. Mort-ululoj,
Nenie ja respondas hom'.
Kultur' cindriĝas en malamo,
La mondon minas verma bor'
Kaj sure ruĝas flua flamo
En nokta hor'. Kaj besta plor'.

En pluva mond', en nokto laca
Kun seka lang', en lasta ramp'
Mi homon vokas, homo paca.
Ventfajfo. Mortas nun la lamp'.
Malhelo, min rikano mokas,
Atakas gnom' kun sanga hund';
Mi hurlas beste kaj sufokas
Kaj eĥas min la vunda mond'.

El "Dekdu poetoj", paĝoj 101-102

Published at 20:49 / 1 comment / 128 visits
This post is public

April 10, 2009

Kalman Kalocsay: En amara horo

Kalocsay
Kalocsay

Kalman Kalocsay

En amara horo

Nenio estas vi, nenio,
se, pri la senco sen konscio,
vi hurlas pri la "nova sento"!
Mi volus scii vin fermento,
potenca povo, fort' magia:
dormema "rondo familia".

Ĉu la ĝiskreva himnokanto,
kolekta, koresponda vanto,
kaj ke pri gramatikreguloj
disputas aro da stranguloj
rajdante sur la Fundamento:
jen estas do la Nova Sento?

Ke rifuĝante de la devoj,
nur gapas vi kun strabaj revoj
kaj alprenante dignan pozon
kelkfoje ĵetas vi almozon
sur la altaron de l' Afero:
ĉu tio estas do ofero?

Mi batas. Fraton batas frato.
Lin mem turmentas ĉiu bato.
Ho, gento, gento, verda gento!
Mi volus scii vin fermento,
potenca povo, gvida torĉo,
en sorĉ' malbona – bona sorĉo!

Kaj, kvankam "stranga sekto eta",
sed fidi, lukti, venki preta,
por kiu, malgraŭ ĉia moko,
la mond-iranta Forta Voko
ne sangmalriĉa iluzio,
sed estas kredo, religio!

Oferoj nutras la aspirojn,
postulas ĉiu venk' – martirojn!
Ne kovru palo vian vangon,
neniu volas vian sangon,
sed donon, faron, kaj fervoron
kaj koron, sed la tutan koron!

Ve, ĉio vana! Mi konscias,
ke en dezerto mi forkrias.
Vi restos plue en kvieto
amuziĝanta societo.
Ho, kie estas la konsolo
por mi – poeto sen popolo!


Poeto sen popolo, ho animprema scio,
ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko...
Forsonos senresone la plora melodio,
kiel ŝirita kordo en forlasita loko.

Ĉu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
aŭ ĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
kaj eksilenti – patro de versoj abortitaj?

Pli oportune estus kaj certe pli prudente:
la vanajn sapvezikojn plu ne flugigi blove,
kaj ektirinte ŝultrojn feliĉindiferente,
La "Kanton de la Sklavo" ne kanti plu Schulhofe.

Sed kien iri? Kie troviĝas idealo,
sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
en kies altartukon, freneze, post batalo,
neniu adoranto jam viŝis sangan manon?

Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera,
nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
svenema kaj senhelpa kaj – eble – senespera,
sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.

Mi konas vin. Enkore vi kantis najtingale
en nokto de la mondo. Vi kiel povis trili!
Vin oni ne aŭskultis, buĉadis sin "reale"...
Ĉu ŝtopu mi l' orelojn por ilin eksimili?

Ne! En la kor' plusonu la kanto dolĉetrila,
ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara!
Vi estu mia bela mensogo sorĉebrila,
vi estu la konsolo en nia mond' amara!

www.cezarpoezio.de/221.html

Published at 18:13 / 2 comments / 198 visits
This post is public

April 11, 2009

Cezar: Legu ankaŭ poemojn! - Lies auch Gedichte! (Prozpoemo - Prosagedicht)


Cezar

Legu ankaŭ poemojn!


Vi rapidas, vi hastas.Vi kuras.
Vi faras tion, kion ĉiuj faras?
Kial vi ne legas poemojn?

Forĵetu vian brakhorloĝon.
La poemoj pacience atendas vin,
kelkaj jam dum longa tempo.

Poemoj estas aliaj momentoj.
Poemoj estas bluaj fenestroj
en grizaj pluvemaj tagoj.

Poemoj estas eĥosondiloj
aŭ savringoj por dronantoj.
Poemoj estas buoj kaj turoj.

Poemoj estas miraklokestoj.
Formetu la poemskalpelon
el viaj lernejaj tagoj.

Poemoj ne estas soldatoj,
Legu ilin foje ankaŭ laŭte.
Flustru ilin, deklamu ilin esplore.

Se vi legas poemojn, faru tiel,
kvazaŭ vi sidus en koncerto
de ĉambromuzikistoj.

Legu do poemojn,
forlasu vian maŭzoleon.
Fajfu pri la tielnomata utileco
kaj legu poemojn!

Legu bonajn poemojn, leganto,
sed ne forgesu ĉe tio vin mem.
Legu ankaŭ poemojn.

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/189.html


Hans-Georg Kaiser

Lies auch Gedichte!


Du eilst, du hastest. Du rennst.
Du machst das, was alle machen?
Warum liest du keine Gedichte?

Wirf deine Armbanduhr weg.
Die Gedichte erwarten dich geduldig,
einige schon sehr lange.

Gedichte sind andere Momente.
Gedichte sind blaue Fenster
in grauen regnerischen Tagen.

Gedichte sind Echolote
oder Rettungsringe für Ertrinkende.
Gedichte sind Bojen und Türme.

Gedichte sind Wunderkisten.
Lege das Gedichteskalpell
aus deinen Schultagen beiseite.

Gedichte sind keine Soldaten,
lies sie auch einmal laut.
Flüstere sie, deklamiere sie erforschend.

Wenn du Gedichte liest, mach es so,
als würdest du in einem Konzert
für Kammermusiker sitzen.

Lies also Gedichte,
verlasse dein Mausoleum,
pfeiff auf die sogenannte Nützlichkeit
und lies Gedichte!

Lies gute Gedichte, Leser,
doch vergiss dabei nicht dich selbst.
Lies auch Gedichte.

www.schorschkultur.de/482.html

Published at 10:54 / 1 comment / 141 visits
This post is public

April 11, 2009

Ortega y Gasset: Pensoj pri la poezio en la lingvoesplorado, pri mizero kaj gloro de la tradukado

Respeguloj
Respeguloj



Pensoj pri la poezio en la

lingvoesplorado,

pri mizero kaj gloro de la tradukado


(Ortega y Gasset)*



Ĉie en la mondo, ĉe ĉiuj popoloj kaj triboj, je ĉiuj tempoj oni esprimis homan sentadon, sciadon kaj homan sperton plej dense en poeziaj formoj.

La poezio venas el la koro de la lingvo, estas ĉiam denove radiko kaj fonto de ĝia evoluo. Ĝi kaptas ekde siaj originoj ĝuste ankaŭ la ĉiutagan, simplan kaj banalan, do sferojn, en kiuj elformiĝis la lingvo en la proceso de kunvivado kaj kuna kreado. Grandaj majstroj de la vorto kiel Vilhelmo Busch sciis enmeti la lingvon ĉiam en tiu senco, ke ĝi atingis homojn de ĉiu aĝo kaj kaj de ĉiu rango. En la poezio unuiĝis fine sentoj kaj animstatoj kun kompleksaj pensoj.

Tiel estas verŝajne, ke ĝuste la poezia literaturo en siaj tre diversaj aperformoj estas tiu tereno, en kiu la lingvoesploristo provas enpenetri en la esencon de lingvo. Ĉu estas la grandaj poemoj kaj eposoj de la popoloj ĉu la mallaŭtaj lirikaj esprimoj de unuopaj homoj, ĉiam ili ofertis por tio la bazon. Ĉi tie estas ankaŭ kontaktpunktoj, kiuj ligas la arton kaj la sciencon. En reciproka interagado kun la psikologio reciproke influas sin poezio, muziko kaj plastika arto. Mirindaj ekzemploj por la interplektiteco de tiu ebeno ofertas malnovaj ĉinaj poemoj, en kiuj lingvo, sono kaj bildo harmonias inter si.

Verkistoj ofte estis ankaŭ lingvokreantoj kaj en la plej vasta senco ankaŭ lingvoesploristoj. Ili kreado instigis ilin traduki la poezion de aliaj popoloj. Ili proksimiĝis tiel ne nur al la fremda lingvo, sed fariĝis tiel ankaŭ pli konsciaj pri la propra. Ekzemploj por tio estas en la germana literaturo Goeto kaj Herder.

Por la lingvoesplorado la simileco de sentoj kaj spertoj ĉie en la mondo estas tre gravaj. Tiu fakto akordiĝas kun tio, ke la leĝoj, laŭ kiuj ekestas kaj evoluiĝas lingvoj, ĉie estas samaj. Instigite pro la legado de ĉina romano rimarkis Goeto al Eckermann: „La homoj pensas, agas kaj sentas preskaŭ tiel kiel ni, kaj oni sentas sin rapide kiel unu el ili...“**

Por la reciproka kompreno de popoloj kaj kulturoj lingvaj tradukoj estas de certa signifo. De Cervantes devenas klariga komparo: „Kun la tradukado de tekstoj estas tiel, kvazaŭ oni rigardus flandrajn tapiŝojn de la dorsflanko. Oni ja ekkonas la figurojn, sed pro la amaso de la fadenoj ili estas disformitaj, kaj oni ne vidas ilin en la glateco kaj freŝeco de la antaŭa flanko.“***

Ĉiu tradukisto scias kanti kanton pri tio, kiel komplika kaj temporaba estas la tradukado de poeziaj verkoj, proverboj, parolturnoj kaj ŝercoj. Ortega y Gasset rimarkas en sia libro pri „Mizero kaj gloro de la tradukado“: En la mensa ordo ekzistas apenaŭ malpli valora laboro. Sed je la fino ĝi montriĝas eksterordinara.“****

Ĉe la tradukado de poeziaj verkoj distingendas tri ŝtupoj, kiuj estas samgrade komplikaj: unue la ekzakta filologa traduko, kiu penas antaŭ ĉio alia pri laŭvorteco; due la libera versio, kiu montriĝas enhave fidela, sed jam en la vesto de la alia lingvo. Kaj trie: la postverkado, kiu rigardendas ofte kiel nova kreaĵo, ĉar ĝi provas sekvi la bazajn pensojn de la originalo kun propraj verkistaj rimedoj.

Tradukado estas vivnecesa tasko, kiu helpas reciproke ligi popolojn kaj kulturojn kaj nin pli proksimigas la vizion de Goeto, ke nur en la komuneco de ĉiuj homoj la humana esta plene vivanta.



Tradukis Erich Alvaro Klien germanen,

de E.A. Klien tradukis Donjo & Cezar

Rimarkoj:


*J. Ortega y Gasset: Misera y Esplendor de la Traduccion -Mizero kaj gloro de la tradukado. Ebenhausen ĉe Munkeno 1956


** J.P. Eckermann. Interparoladoj kun Goeto en la lastaj jaroj de lia vivo: Berlino kaj Vajmaro 1985. p.196


*** R.Großmann: Poemoj de la hispanoj, Lepsiko 1947, p.10


**** J.Ortega y Gasset (laŭ rimarko 1, p.13


PS: www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/34.html

Published at 17:28 / 1 comment / 180 visits
This post is public

April 11, 2009

Karolo Piĉ: Kolomano Kalocsay


Karolo Piĉ

Kolomano Kalocsay



Kolomano Kalocsay pardonu min! Certe estus iom neĝentile, nomi lin "enfant terrible" de la esperanta literaturo. Sed, unue, jam antaŭ li kelkaj gloraj poetoj portis la saman titolon (inter ili eĉ la franca Arthur Rimbaud, kiom mi memoras). Kaj, due, se mi tamen devus karakterizi lin iel, mi dirus, ke ĉiuj liaj originalaj verkoj portas evidentan kaj neforviŝeblan stampon de mistera kaj transcenda juno.

Ĉar Kolomano Kalocsay estas Kolumbo de nia literaturo, granda Malkovranto de Novaj Kontinentoj, kaj Serĉanto de Novaj Vojoj kaj Direktoj! M emkompreneble, liaj planoj ne realiĝis ĉiam sen mispaŝoj kaj eraroj! Sed, kompense, li havas la honoron, ke li estis tiu, kiu faris la unuan paŝon! Kaj ― kiu nenion faras, tiu ne eraras! Feliĉe, pri Kalocsay tiu ĉi proverbo ne validas! Ĉar li preferis fari, eĉ laŭeble multe fari! Logike, tio ne estis ĉiam sen danĝero. Kaj apenaŭ iu alia esperanta aŭtoro estis pli multe kontraŭbatalata kaj kritikata ol Kolomano Kalocsay. Sed ĝuste tie ĉi ni staras ĉe la kerno de la problemo! Multaj simplaj (kaj naivaj!) esperantistoj opinias, ke la ĉefa demando estas: Ĉu Kalocsay? Aŭ ĉu la "malamikoj" de Kalocsay? Nu, tiujn simplajn esperantistojn mi iomete ŝokos! Ĉar la respondo sonas: Kaj Kalocsay! Kaj la "malamikoj" de Kalocsay Ĉiuj kune kaj amike! Ĉar nenia individua vero estas centprocenta! Ĉar ĉio, kion ni ŝatas imagi kiel Veron, estas nur sintezo de multaj partaj, grandaj kaj malgrandaj veroj kaj veretoj! Paradokse, oni povus eĉ diri, ke la Progreso tute ne estus ebla sen eraroj! Sen ili la vivo ne ekzistus! Kaj, ĉu li pravis, aŭ malpravis, Kolomano Kalocsay ĉiam estis tiu alia en la ludo, tiu, kiu ebligis, ke entute estu ia ludo!

Mi ŝatas paradoksojn! Mi amas Zamenhof ne pro tio, kion li faris, sed pro tio, kion li ne faris! Ĉar nur danke al tio, kion li ne faris, hodiaŭ mi povas verki esperante! Prelato Schleyer, faris ĉion, kion li kapablis: grandegulajn vortarojn kaj gramatikon kun ĉiuj ruzoj kaj detaloj! Sed ĝuste tial lia Volapiko ne sukcesis (Vi legas bone! Volapiko! Ĉar mi ne scias, kial mi skribu Volapüko en la tempo, kiam prof. Waringhien skribas Johan-Jakvo Rousseau, kaj kiam oni esperantigas nomojn kiel Voltero, Bodlero ktp. Aŭ ĉu, eble, oni dume oficialigis ü, kaj mi preterdormis tion?)

Tamen ― mi revenu al miaj paradoksoj! Mi amas Kolomanon Kalocsay ne pro tio, ke li ĉiam pravis, sed ĝuste pro tio, ke iam li eĉ eraris! Kvankam, ankaŭ la Kalocsay-aj "eraroj" estas aparta ĉapitro, sendiskute!

Kiam mi estis dudekjara, mi havis ardan kapon kiel ĉiuj junaj viroj en tiu nematura aĝo! Kelkaj Kalocsay-aj proponoj tiam ofendis mian lingvosenton kaj strange min incitis. Maria ― Maria ino, kia sofismaĵo! Kaj kia atenco kontraŭ la Fundamento! Nu, dume mia arda kapo iom malvarmiĝis (mi bedaŭras tion!), kaj nun mi vidas, ke, fakte, multaj el la Kalocsay-aj solvoj estis la sole eblaj solvoj! Maria! Mi ne scias, kiel oni povus solvi ĝin alie! Sed se tamen iu havas pli bonan proponon, li ne hontu kaj prezentu ĝin! Ĉia modesteco ĉi tie estus nekonvena!

Alia afero: la PARNASA GVIDLIBRO! Verdire nur la POEZIA FAKVORTARO! Mi lasas flanke la fakton, ke jam en la antaŭparolo la aŭtoroj (Kalocsay & Waringhien) klare avertis, ke ĝi estas nur provo kaj propono. Mi ankaŭ ne ripetos tion, kion preskaŭ ĉiu konas! Mi havas mian propran opinion pri la "poeziaj" vortoj. Kaj mi esperas, ke neniu deklaros min amiko de neologismoj! Cetere tiu ĉi flanko de Kalocsay ĉiam estis al mi la malplej simpatia. Tamen, kiam mi relegas la modernajn librojn, enkore mi pardonpetas la Budapeŝtan korifeon. Ĉar dume okazis io nekredebla! Okazis miraklo! Subite la ŝoka modernisto malaperis. Kaj restis nur serena klasikulo, alta spirito kaj granda Katedralkonstruinto!

Sed, ni restu ankoraŭ momenton ĉe la PARNASA GVIDLIBRO! Tiu ĝia parto, kiun Kalocsay titolis LA ARTO POETIKA, estas eta ĉefverko de la esperanta iiteraturo originala. Mi ne volus troigi! Sed tiu verketo havas mondan formaton! Kaj kvankam mi multe legis, ĝis nun mi ne renkontis ion same ĉarman! Se mi ne scius, ke ĝi publikiĝis en 1932, mi vetus, ke ion tian povis krei nur la Mezepoko. Tiom freŝe kaj surprize ĝi impresas. En tiu verko ĉio estas unika kaj libera! Pri Esperanto ofte oni ŝatas paroli kiel pri Nova Kulturo! Nu, el LA ARTO POETIKA tiu nova kulturo spiras plej konvinke! Ĉar la mezepoka ludemo de LA ARTO POETIKA simple estas neimitebla! Super ĝi oni preskaŭ eĉ ne volas kredi, ke ĝi kreiĝis en la maŝinisma dudeka jarcento!

Unu el la ĉefaj trajtoj de Kalocsay estas lia multflankeco. Poeto, tradukanto, gramatikisto, poligloto, eseisto! Vere, mi ne volus juĝi, kiun el tiuj fakoj li estras pli funde kaj perfekte! Ĉar li estas majstro ĉie!

Krome, rilate al Kalocsay oni povus levi eĉ unu interesan demandon: Ĉu poeto estu samtempe ankaŭ gramatikisto kaj filologo?! Ĉi tiun demandon mi respondus jese! Memkompreneble, ne necesas, ke de nun ĉiu poeto kompilu PLENAn GRAMATIKOn (intence mi lasas flanke la demandon, ĉu tio estus eĉ utila!). Sed solidaj scioj gramatikaj ne estus superfluaj. Ĉar ĉiu aŭtoro, aŭtomate, devus esti eĉ granda lingvomanipulanto kaj stilisto. Kaj tuj vortoj kiel senbela aŭ belknabino ĉesus reaperi! Danke al lia duobla erudicio, ĉe Kalocsay oni ne trovas ĝenajn formojn gramatikajn, nek strangajn parolturnojn aŭ nekompreneblajn frazojn kaj frazerojn. Lia lingvaĵo fluas glate kaj facile. Kaj se tamen, hazarde, vi trovus ion kritikindan, estu certa, ke tio ne estas eraro. Ĉar lingve Kalocsay ne eraras. Nur, iam, li posedas sian propran, apartan vidpunkton, diferencan de la ĝenerala vidpunkto! Sed ankaŭ tio signifas nenion, almenaŭ nenion katastrofan aŭ danĝeran! La lingvo estas fenomena tro larĝa kaj elasta. Estus ridinde voli, ke ĉiuj uzu ĝin centprocente same kaj simile! Ĉar en tia stato ĉia literaturo ĉesus esti ebla. Mallonge: la lingvo estas orgeno, iaspeca klavaro. La orgeno estu netuŝebla kaj senŝanĝa! Sed la melodioj ŝanĝiĝu laŭvole kaj laŭplaĉe! Eĉ disonanco estu bonvena kaj ŝatata! Ĉar, finfine, ĉiu melodieco estas nur afero de gusto. Ekzistas konservativaj homoj, kiuj rifuzas ĵazon, ĉar ĵazo sonas al ili barbare! Sed same ekzistas malkonservativaj junuloj, kiuj rifuzas la naŭan simfonion de Beethoven, ĉar ankaŭ ĝi sonas al ili barbare! Kio pruve montras, ke tiu ĉi vojo kondukas nenien!

Ĉiu granda verkisto posedas propran, individuan stilon. Ĉiu elstara aŭtoro havas personan, karakterizan lingvaĵon. Tio estas nenio nova aŭ nekonata. En naciaj literaturoj la individueco de la stilo kaj lingvaĵo estas eĉ tiom granda, ke ofte hazarde elŝirita paĝo sufiĉas, por ke oni tuj rekonu la aŭtoron! Kaj estas ĉefe la stilaj kaj lingvaj apartaĵoj, kiuj, ĉe antikvaj tekstoj, iam decidas pri tio, ĉu, ekzemple, la trian libron de la Tibulaj elegioj ni atribuu rekte al Tibulo, aŭ ĉu ni rifuzu al ĝi la Tibulan aŭtorecon!

En ĉiuj siaj verkoj Kalocsay estas individua kaj memstara. Eĉ pli! Tre ofte li estas pioniro. Multaj "fiksformaj poemoj" dankas sian esperantan ekzistadon ĝuste al li. Sen Kalocsay la esperanta literaturo ne estus tio, kio ĝi estas nun!

Ekzistas poetoj, kiuj dum sia tuta vivo sidas en sia ebura turo, teksas irizajn iluziojn kaj neniom zorgas pri tio, kio okazas tie sube en la ĉirkaŭaĵo. La vivo, ĝiaj profanaj tumultoj kaj problemoj ne tuŝas kaj ne koncernas ilin! Ili revas. Kaj tio sufiĉas al ili! Nu, al tiu ĉi kategorio de poetoj Kalocsay neniam apartenis. Spirito dialektika kaj artifika, li sin ĵetis ĉien, kie io ne akordis, ĉien, kie li flaris problemojn kaj demandojn. Ĉar antaŭ ĉio, Kalocsay estas batalanto. Pro tio ne ĉiam li estis senrezerve akceptata. Pro tio ofte oni lin diskutis kaj kritikis. Mi ne scias, eble s-ro Teo Jung ne ŝatas Kolomanon Kalocsay pro ata, ita. Eble aŭstriaj esperantistoj ne ŝatas Kolomanon Kaiocsay pro tio, ke Kalocsay ŝatas neologismojn! Mi ŝatas Kolomanon Kalocsay pro -ata, -ita. Eble granda poeto, granda aŭtoro kaj granda homo. Dum pluraj jardekoj li plugis la literaturan terenon. Lia iniciato estis daŭra kaj konstanta. Li ĉeestis ĉie, kie okazis io grava! Kaj por ĉiam li restos unu el la plej elstaraj literaturaj fenomenoj esperantaj. Ĉu kun li, ĉu kontraŭ li, oni ne povas lin ignori!

La komparado estas tre ŝatata literatura metodo. Ankaŭ mi eluzos ĝin. Mi komparos Kolomanon Kalocsay al la plej granda klasika poeto ĉeĥa Jaroslav Vrchlicky. Memkompreneble, Vrchlicky vivis iom pli frue ol Kalocsay (1853-1912), sed cetere iliaj literaturaj sortoj mirinde koincidas.

Vrchlicky estis la plej fekunda aŭtoro ĉeĥa. Li estis eminenta tradukisto, kiu enkondukis en la ĉeĥan lingvon serion de famaj verkol el ĉiuj mondliteraturoj. Interalie li tradukis La DIAn KOMEDlOn de Dante, LA FLOROJn DE L' MALBONO de Baudelaire (kune kun J. Goll), kompilis antologiojn de alilingvaj poeziaĵoj sub la titolo EL LA FREMDAJ PARNASOJ ktp. Originale li verkis nesupervideblan aron da kolektoj. En la ĉeĥa literaturo li popularigis la plej diversajn fiksformajn poemspecojn kaj mem ilin tre sukcese kulturis. En liaj poemoj svarmas pluraj neologismoj (zkad, kys), kiuj nun impresas ĝene. Kelkaj el ili tamen riĉigis la lingvon kaj hejmiĝis tie.

Krome oni atribuas al li eĉ la aŭtorecon de longa poemo KAVALIRO SMIL kun tre tikla enhavo. Dum la vivo de Vrchlicky, unu parto de la nacio pasie lin admiris; la alia parto same pasie lin kritikis, eĉ ignoris. La esperantista publiko verŝajne konas lian komedion NOKTO EN FARLŬV TYN (tradukis Miloŝ Lukaŝ) kaj kelkajn liajn poemojn, kiuj troviĝas en LA ĈEĤOSLOVAKA ANTOLOGIO.

Ĉi tie mi ne citos la verkojn de Kalocsay. Mi esperas, ke ĉiu konas ilin, almenaŭ laŭtitole! La similaĵoj inter li kaj Vrchlicky estas evidentaj. La literatura historio rezervis al Vrchlicky elstaran lokon. La saman lokon rezervos la literatura historio eĉ al Kalocsay. Nun ni staras ankoraŭ tro proksime, por juste juĝi lian tutan grandon. Sed Kalocsay estas Vojmontranto. En la literatura evoluo de Esperanto lia persono signifas etapon! Kaj la ekzisto de 1a memstara Kalocsay-a literatura skolo pruvas la fekundecon de liaj ideoj, tendencoj kaj arto; kaj la forton de lia brila kaj altira ekzemplo.

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/6 (n-ro 36) paĝoj 217-22l

PS: www.cezarpoezio.de/221.html

Published at 17:51 / 3 comments / 224 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 35 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...