March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

March 1st, 2009

La ĉino Dŝaŭ pri la fieco de l' mondo - Der Chinese Dschau über die Schlechtigkeit der Welt

Sola, ĉu ankaŭ soleca?
Sola, ĉu ankaŭ soleca?



Dŝaŭ I

(ĉirkaŭ la jaro 180 p. Kr.)

Kolero pri la fieco de l' mondo

1

Kiu povas atendi ĝis klariĝas la malklara rivero?
Neniam vivo daŭras tiom longe!
Kiel la herboj, kiuj kliniĝas, kiam vento iras tra ili,
tiel oni surgenuiĝas antaŭ riĉo kaj rango.
Saketo da moneroj estas dekfoje pli valora
ol kapo plena de la plej bonaj ideoj.
En la halo sidas la flatuloj kaj estas alte estimataj;
kiu ankoraŭ estas honesta - tiu devas stari ekstere.

2

La potenculojn sukcesas ĉio lude facile.
Ĉiu vorto estas rigardata kiel juvelŝtono.
Koro el oro sub la kruda vesto de simplulo
ŝajnas al la simplulo kutima.
Kiel fiherbojn ili malestimas orkideojn,
sklavigitaj al sia malkompreno
kaj ne volas aŭdi kaj ne volas vidi tion,
kion la saĝulo ekkonis delonge.
Mi iras mian padon, iru vi vian.
Neniam mi hastas tra koto kaj polvo
por sekvi al vi malsaĝuloj. Ho ve, vi ne volas kompreni!
Kio faras vin tiom blindaj kaj mutaj?



tradukis Donjo & Cezar

el la libro: "Tiel parolis la saĝulo",

Ruetten & Loening, Berlino






Dschau I

um das Jahr 180


Wut über die Schlechtigkeit der Welt

I

Wer kann warten, bis sich der trübe Fluss klärt?
Nie reicht ein Leben so lang!
Wie das Gras, dass sich beugt, wenn der Wind drüber fährt,
kniet man nieder vor Reichtum und Rang.
Ein Säckel voll Münzen ist zehnmal mehr wert
als ein Kopf voll der besten Ideen.
Im Saal sitzt der Schmeichler und wird hoch geehrt;
wer noch ehrlich - muss draussen stehn.

2

Den Mächtigen geht alles leicht von der Hand.
Jedes Wort zählt als Edelstein.
Ein Herz von Gold unterm härnen Gewand
erscheint dem Gemeinen gemein.
Als Unkraut verachten sie Orchideeen,
versklavt ihrem Unverstand,
und wollen nicht hören und wollen nicht sehn,
was der Weise längst schon erkannt.
Ich gehe meinen Pfad, mögt ihr euren gehn.
Nie jag ich durch Schmutz und durch Staub
euch Toren nach. Ach, ihr wollt nicht verstehn!
Was macht euch so blind und so taub?

PS: www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/310.html

Published at 13:29 / 1 comment / 160 visits
This post is public

March 1st, 2009

"La karoto", teksto el lernolibro por Esperanto



La Karoto

La avo semis karoton. Pluvo kaj suno rapide kreskigis ĝin. La karoto kreskadis, dikiĝis kaj grandiĝis.

La avo tiris la karoton. Tiris li, tiradis, sed la karoton li ne povis eltiri. Li vokis la avinon. La avino tiris la avon, la avo la karoton. Tiris ili, tiradis, sed la karoton ne sukcesis eltiri. La avino vokis la filon. La filo venis rapide helpi la geavojn. La filo tiris la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, sed la karoton ili ne povis eltiri. La filo vokis la nepon, la nepo vokis la nepinon. La nepino vokis la hundon, la hundo - la katon. La kato vokis la muson. La muso tiris la katon, la kato tiris la hundon, la hundo tiris la nepinon, la nepino la nepon, la nepo tiris la patron, la patro la avinon, la avino la avon kaj la avo - la karoton. Tiris ili, tiradis, kaj, jen, la karoton ili sukcesis eltiri. Ili falis teren, sed ili ridis kaj estis tre kontentaj, ĉar fine ili sukcesis eltiri la karoton.


El la lernolibro "ESPERANTO I" de d-ro Istv
án Szerdahelyi,
detajpis kaj skanis Donjo & Cezar



PS: La instrulibro aperis en la jaro 1972. Nun oni diras por karoto 'napo'.



Die Rübe

Der Großvater säte eine rote Rübe. Regen und Sonne ließen sie schnell wachsen. Die Rübe wuchs und wuchs, wurde dick und groß.

Der Großvater zog an der Rübe. Er zog, zog lange, aber die Rübe ließ sich nicht herausziehen. Er rief die Großmutter. Die Großmutter zog den Großvater, der Großvater die Rübe. Sie zogen, zogen lange, aber es glückte nicht die Rübe herauszuziehen. Die Großmutter rief den Sohn. Der Sohn kam schnell, um den Großeltern zu helfen. Der Sohn zog die Großmutter, die Großmutter den Großvater, der Großvater die Rübe, aber die Rübe konnten sie nicht herausziehen. Der Sohn rief den Enkel, der Enkel die Enkelin. Die Enkelin rief den Hund, der Hund - die Katze. Die Katze rief die Maus. Die Maus zog die Katze, die Katze zog den Hund, der Hund zog die Enkelin, die Enkelin den Enkel, der Enkel den Vater, der Vater die Großmutter, die Großmutter den Großvater und der Großvater - die Rübe. Sie zogen, zogen lange und da gelang es ihnen auf einmal die Rübe herauszuziehen. Sie fielen auf den Boden, lachten aber und waren sehr zufrieden, weil es ihnen am Ende gelungen war die Rübe herauszuziehen.

Aus dem ungarischen Lehrbuch "ESPERANTO I" von Dr. István Szerdahelyi

PS: www.cezarpoezio.de/80.html




Published at 18:46 / 4 comments / 201 visits
This post is public

Published at 11:38 / 4 comments / 144 visits
This post is public

March 3rd, 2009

Heinrich Heine: Junulo amas inon - Ein Jüngling liebt ein Mädchen (poemtraduko)



Brigitte:  Tio estas la amo
Brigitte: Tio estas la amo



Heinrich Heine

Junulo amas inon


Junulo amas inon.
Elektis alian la dam'.
Sed tiu amas alian;
Edziĝis al ŝi jam pro am'.

La dam' kolere edziniĝas
Al iu sen plezur',
Unuan trafitan survoje.
Li poste suferos nur.

Jen ege malnova rakonto,
Sed nova ĝis ĉi hor'.
Al kiu ĝi okazas,
Rompiĝas plu la kor'.

tradukis Donjo & Cezar



Heinrich Heine


Ein Jüngling liebt ein Mädchen



Ein Jüngling liebt ein Mädchen,
Die hat einen andern erwählt;
Der andre liebt eine andre,
Und hat sich mit dieser vermählt.

Das Mädchen heiratet aus Ärger
Den ersten besten Mann,
Der ihr in den Weg gelaufen;
Der Jüngling ist übel dran.

Es ist eine alte Geschichte,
Doch bleibt sie immer neu;
Und wem sie just passieret,
Dem bricht das Herz entzwei.



Published at 18:23 / 0 comments / 141 visits
This post is public

March 3rd, 2009

Wildwuchs / Kaiser: Verliebte Weinbergschnecken



Hans-Georg Kaiser

Verliebte Weinbergschnecken



Es waren einst zwei Schnecken,
die blieben beide stecken
in weinbedecktem Land
und machten sich bekannt.

Sie fingen an an Ecken
die Fühler auszustrecken,
berührten sich charmant
mit Füssen aneinand.

Als sie sich so beleckten,
mit Liebespfeilen neckten,
passierte allerhand
im Schneckeneierland.



PS: www.schorschkultur.de/478.html

Published at 18:32 / 0 comments / 122 visits
This post is public

March 3rd, 2009

Wildwuchs / Kaiser: Frühlingsahnen (Foto und 2 Gedichte)



Hans-Georg Kaiser

Frühlingsahnen

(Nach einem Foto von Wildwuchs)



Wir sind noch ganz benommen;
ist Frühling schon gekommen?
Ist es noch nicht soweit,
weil's im April noch schneit?

Die ersten Vögel singen,
wolln sich in Lüfte schwingen.
Bald knospst's im Frühlingskleid,
schwillt an, blüht auf, wird weit.



PS: Beim lauten Gedichtlesen bei 'knospst's' bitte nicht stottern, das würde als Rotwerden ausgelegt, und das - darf nicht passieren:)!




Hans-Georg Kaiser

Frühlingsahnen II


Die Menschenvögel wandern
von einem Feld zum andern,
sie suchen Frühlingszeichen,
der Schnee soll endlich weichen.

Die Obdachlosen frieren,
so nah bei allen Tieren.
Der Frühling wird sie retten,
auf grüne Wiesen betten.



PS: www.schorschkultur.de/476.html

PS: www.schorschkultur.de/477.html

Published at 22:07 / 4 comments / 258 visits
This post is public

March 4, 2009

La monatoj laŭ Cezar (poemo kun fotoj)



Cezar

La monatoj

laŭ Cezar


Januaro -
nova jaro.

Februaro -
febra aro!



Printempo estas juna vir'
Printempo estas juna vir'


Marto, de l prin-
temp' la starto.

En aprilo
birdotrilo.

Ruĝas maj'-
sen iluzio.



Herbejo en somero
Herbejo en somero


En junio
junas ĉio.

En julio
roma dio.

En aŭgust'
finiĝas tio.



Trapafejo kaj aŭtuno
Trapafejo kaj aŭtuno


En septembro
ekaŭtunas

kaj oktobre
laste sunas.

En novembro
Embro blekas,
ke decembre
vintro ekas.



Vintra idilio
Vintra idilio

PS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/177.html



Published at 10:25 / 2 comments / 207 visits
This post is public

March 5, 2009

Cezar: Vespero kun junaj rusoj (poemo kun foto)



Donaco de rusaj oficiroj post komuna vespero en Pahna ĉe Altenburg, kiam GDR ankoraŭ ekzistis.
Donaco de rusaj oficiroj post…



Cezar



Vespero

kun junaj rusoj


Post vodka nokto kaj kun vin'
ni pensis, ke ni banu nin
kaj naĝis do en lag'.
Soldatoj rusaj sen kalson'
naĝadis laŭte sen pardon'.
Mi timis pro imag'.

Sed Donjo restis ja sen tim'
kaj sen molesto banis sin,
revenis sen zigzag'.
Ŝi trinkis tiom kiel mi,
Ni tial lacis pro ebri';
finiĝis gaja tag'.

Tagmeze venis oficir',
li estis granda kavalir'.
Jen staris kun donac'.
Matrjoŝkan li transdonis nin.
kaj dankis eĉ pro la inklin',
pro ĝoj' kaj noktaŭdac'.

"Adiaŭ" diris li kun rid',
"kaj dankon plu ja por la fid',
por bela tag' en pac'."
Kaj kiam ili estis for',
Matrjoŝka restis por ador',
la amikecdonac'.


PS: La rusoj tiam devis forlasi GDR-on, en kiu ili kiel oficiroj bone kaj kontente vivis, ili ne sciis, kio atendus ilin hejme. Nur post longa pripensado ni ekkomprenis, ke
tiu "Маtрешка" eble estis ne nur donaco por ni mem, sed por tuta lando, en kiu ili vivis pli-malpli feliĉe. Estis ilia adiaŭa donaco al tuta lando, kiu nun jam ne plu ekzistas kiel memstara ŝtato.


Vikipedio Matrjoŝka



PSS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/176.html

Published at 12:11 / 0 comments / 168 visits
This post is public

March 5, 2009

Lili Marlen (kanto en Esperanto, angle, germane) kun videofotaro pri "Lili Marlene"


Lili Marlen
Lili Marlen (en E-o)
Lili Marleen (germane)
Lili Marleen (angle)

wikipedia



Schygulla: Lili Marleen
Schygulla: Lili Marleen



Hans Leip

Lili Marlen


1. Antaŭ kazerno
ĉe la granda pord'
staras la lanterno.
Se staros ĝi laŭ ord',
ni nin revidos dum reven'
sub la lanterno do sen ĝen'.
Ni nin, Lili Marlen.
Ni nin, Lili Marlen.

2. Geis ombroj niaj,
kvazaŭ vir' kaj dam',
vidis la aliaj,
tio estas am',
kaj ĉiuj homoj vidu nin,
sub la lanterno vin kaj min.
Kun vi, Lili Marlen.
Kun vi, Lili Marlen.

3. El la kazerno
ekblovas jam signal'.
Kaptas min konsterno:
„Jes, ho kaporal'!"
Ni diris nur: "Do ĝisreven'!"
Sed mi preferus ŝin laŭ em'.
Ja vin, Lili Marlen.
Ja vin, Lili Marlen.

4. Kiel vi paŝumas,
ĝi rekonos vin,
ĝi vespere lumas,
sed ŝi forgesis min.
Kaj se min trafos do malben',
nu, kiu staru jen sen ĝen',
Kun vi, Lili Marlen?
Kun vi, Lili Marlen?

5. El profunda spaco
el entomba buŝ'
levas min en sonĝo
via ama tuŝ'.
Kiam nebuloj montros sin,
ni ĉe l' lantern' revidos nin.
Nin nin, Lili Marlen.
Ni nin, Lili Marlen.

trad. Cezar

PS: La originala teksto entenas unu plian strofon, la trian, plej ofte forlasatan.

PS: La oficiala Marleen-paĝo ,mp-3-oj kun diversaj kantistinoj, melodioj, historio de la kanto en angla kaj germana ... ks.



Lale Anderson: Lili Marleen
Lale Anderson: Lili Marleen


Hans Leip


Lili Marleen



1. Vor der Kaserne

Vor dem großen Tor
Stand eine Laterne
Und steht sie noch davor
So woll'n wir uns da wieder seh'n
Bei der Laterne wollen wir steh'n
|: Wie einst Lili Marleen. :|

2. Unsere beide Schatten
Sah'n wie einer aus
Daß wir so lieb uns hatten
Das sah man gleich daraus
Und alle Leute soll'n es seh'n
Wenn wir bei der Laterne steh'n
|: Wie einst Lili Marleen. :|

3. Schon rief der Posten,
Sie blasen Zapfenstreich
Das kann drei Tage kosten
Kamerad, ich komm ja gleich
Da sagten wir auf Wiedersehen
Wie gerne wollt ich mit dir geh'n
|: Mit dir Lili Marleen. :|

4. Deine Schritte kennt sie,
Deinen zieren Gang
Alle Abend brennt sie,
Doch mich vergaß sie lang
Und sollte mir ein Leids gescheh'n
Wer wird bei der Laterne stehen
|: Mit dir Lili Marleen? :|

5. Aus dem stillen Raume,
Aus der Erde Grund
Hebt mich wie im Traume
Dein verliebter Mund
Wenn sich die späten Nebel drehn
Werd' ich bei der Laterne steh'n
|: Wie einst Lili Marleen. :|

fairly literal tr. by Frank, 1998



Lili Marlene
Lili Marlene



Lili Marleen

At the barracks compound,
By the entry way
There a lantern I found
And if it stands today
Then we'll see each other again
Near that old lantern we'll remain
As once Lili Marleen.

Both our shadows meeting,
Melding into one
Our love was not fleeting
And plain to everyone,
Then all the people shall behold
When we stand by that lantern old
As once Lili Marleen.

Then the guard to me says:
"There's tap call, let's go.
This could cost you three days."
"Be there in half a mo'."
So that was when we said farewell,
Tho' with you I would rather dwell,
With you, Lili Marleen.

4. Well she knows your foot steps,
Your own determined gait.
Ev'ry evening waiting,
Me? A mem'ry of late.
Should something e'er happen to me,
Who will under the lantern be,
With you Lili Marleen?

5. From my quiet existence,
And from this earthly pale,
Like a dream you free me,
With your lips so hale.
When the night mists swirl and churn,
Then to that lantern I'll return,
As once Lili Marleen.



Lili Marlen
Lili Marlen

PS: www.cezarpoezio.de/51.html

PSS: www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/316.html

Published at 21:16 / 3 comments / 229 visits
This post is public

March 6, 2009

Spontanaj diroj

ovujo por rideto - Eierbecher für ein Lächeln
ovujo por rideto - Eierbecher…

Spontanaj diroj




Amu vian proksimulon tiom rapide kiom eblas.
Ankaŭ nanoj komenciĝis malgrandaj.
Antaŭ Dio ĉiuj homoj estis samaj, nun estas diferencoj.
Avaraj samtempuloj estas malgrablaj tempkunuloj – sed agrablaj antaŭuloj.

Ĉiuj agrablaj aĵoj estas aŭ malmoralaj, aŭ kontraŭleĝaj aŭ ili dikigas.
Ĉiuj faras, kion iuj aliaj volas, neniu tion, kio necesus – sed ĉiuj partoprenas.
Ĉiuj homoj estas prudentaj: Kelkaj unue, aliaj poste.
Ĉiuj parolas pri la polucio de la naturo, ni faras ĝin.
Ĉiuj volas reen al la naturo – nur ne piede.
Ĉiu potenco al mi.

Daŭra streĉiĝo estas ekkonilo por tiuj, kiuj ne gravas.
Decidu vin en duba kazo por la ĝusta, tiam vi ĉiam faras la ĝustan.
De kiam li fariĝis skleroza, li pensas, ke li estas monumento.
Devi kaj ne rajti estas la samo.
Devon ricevu, sed rajton prenu.

Edzeco kaj militservo estas la du formoj de liberforpreno sen verdikto.
Ek do, ni estu ĉiuj aliaj ol mi.
En la realeco la vero estas tute alia.
Estas ĉiam du opinioj: mia kaj la malĝusta.
Estu malpermesite malpermesi ion.
Estu ruza, restu stulta.
Fanatikulo kapablas ĉion, sed krome al nenio.
Faru el la tabulo antaŭ via kapo armilon.
Filo de miaj gepatroj, vin mi plej amas.
Financa geniulo estas viro pli rapide enspezas monon ol lia edzino povas elspezi ĝin.

Ĝis! Sed ne tro ofte.
Ĝis neniam!

Hodiaŭ oni devas doni motivojn al siaj homoj, nur alkrii ilin ne plu sufiĉas.

Ido de miaj gepatroj, vin mi plej amas.
Iel, ie, iam. Sed per kio?
Iniciato estas manko je disciplino.
Inoj prefere belas, viroj prefere gapas.

Ju pli iu ne komprenas ion, despli li parolas pri tio.

Kelkaj lernas ĝin neniam - kaj tiukaze eĉ nekomplete.
Kiel venas, ke fine de la mono restas ankoraŭ tiom da monato?
Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona.
Kiom da homoj parolas kaj ne scias.
Kiu bone sidas, ne bezonas vidpunktojn.
Kiu laste ridas, sola ridas.
Kiu ne iras kun la tempo, iras kun la tempo.
Kiu ne lernas el siaj eraroj, bezonas librojn por tio.
Kiu ne scias, kion li volas, sciu almenaŭ kion la aliaj intencas fari.
Kiu ne volas aŭdi, rigardadu televidilon.
Kie ni estas, estas antaŭe, sed se se ni foje estas malantaŭe, jen malantaŭe estas antaŭe.
Kiu unue pafas, mortas kiel la dua.
Kiu sidas en vitrodomo malvestiĝu en la malhelo.
Komprenu, ne nur studu.
Kuraĝo estas ofte la produkto de la penso, ke malkuraĝo en certa situacio ne plu utilas.
Kutime la teksto komenciĝas per la unua frazo.

La blua koloro estas pli verda ol flavo.
La borado en la nazo ankoraŭ ne estas pensado.
La ĉefa kaŭzo de malbonaj notoj estas la lernejo.
La distancon inter kapo kaj breto oni nomas horizonton.
La enlandanojn for el la lando – kaj poste estos paco!
La homo staras en la mezpunkto, do al ĉiuj en la vojo.
La infero ne timigas nin, ĉar ni jam vivias en ĝi.
La kara Dio vidas ĉion – sed la najbaroj eĉ pli.
La karno estis volema, sed la herbo malsekis.
La laboro estas la pereo de la drinkanta klaso.
La plej bona eblo efektivigi sonĝojn estas vekiĝi.
La plej bona nacio estas la rezignacio.
La sola problemo ĉe la neniofarado estas, ke oni ne scias, kiam oni estos preta.
Libera estas tiu, kiu tion volas, kion li devas fari.
Liberigu la librojn! Enprizonigu la eldonistojn!

Mia opinio estas jam fiksa, ne konfuzu min per viaj faktoj.
Mi diras, kion mi pensas, por ke mi aŭdu, kion mi scias.
Mi ne estas malkuaĝa, mi estas nur pli forta ol la kuraĝulo en mi.
Mi ne scias, kion mi volas, sed mi scias kiel ricevi ĝin.
Mi respondas per decida: Eble.
Modesteco estas la arto lasi eltrovi la aliajn, kiel grava oni estas mem.
Mono sola ne feliĉigas, vi krome devas posedi ĝin.
Moralistoj estas homoj, kiuj tie gratas, kie aliajn jukas.

Ne estas pli granda eraro ol la aliaj.
Ne gravas kion vi scias, sed kion vi scias en certa momento.
Ne investu sentojn, sed fordonacu ilin.
Nenio estas malebla por tiu, kiu ne devas fari mem ĝin.
Nenio tiom ofte erare malfermigas sin kiel homa buŝo.
Neniu malutilas, ĉar li povas servi almenaŭ kiel malbona ekzemplo.
Ne permesu al mi, kion vi ne povas malpermesi al mi.
Ne sufiĉas ne havi propran opinion, necesas, ke oni ankaŭ ne kapablas esprimi ĝin.
Niaj antaŭuloj ankoraŭ iris en la arbarojn, sed ni veturas per aŭtoj tien.
Ni estas sur la mondo ne por esti tia, kia aliaj volas havi nin.
Ni promesas nenion, sed tion certe.
Ni ŝparu, kiom ajn kostas!

Okazu kio ajn, ĉiam estis iu, kiu antaŭvidis ĝin.
Oni devas akcepti la homojn tiaj, kiaj ili estas – aliaj ne ekzistas.
Oni devas vidi la aferojn tiaj, kiaj ili estas, sed oni ja ne devas lasi ilin tiaj.
Oni kutimiĝas pri ĉion, ankaŭ pri la akuzativon.
Opozicio estas la arto tiel lerte esti kontraŭ io, ke oni pli poste povas esti por tio.
Ordo estas la duono de la vivo, la kaoso, la tuto.

Papero paciencas, sed la vortoj povas atenci.
Peto pri salajra altigo vin malgravigas, sed peto pri permeso gravigas vin.
Pigrado estas la kutimo pigri antaŭ ol oni lacas.
Planado estas, se oni anstataŭas la hazardon per la eraro.
Por la tuja forigo de la ĉiutageco!
Praktiko estas, se ĉio funkcias, kaj neniu scias, pro kio.
Prefere "nesufiĉe" en matematiko ol neniu persona noto.
Politikistoj ne subaĉeteblas, eĉ prudenton ili ne akceptas.

Restu tia, kia vi estas, sed ŝanĝu vin ĉiutage.

Saĝa, pli saĝa, tro saĝa.
Sana antaujuĝo ŝparas penigan datumkolekton.
Se ĉiuj estas por io ankaŭ mi estas kontraŭ ĝi.
Se ĉiuj farus, kion ili min povus, mi tute ne plu sidiĝus.
Se du homoj pensas la saman, ili faru ĝin.
Se balotoj ion ŝanĝus, ili ne ekzistus plu.
Se li konus sin, li estus alia.
Se mi estus vi, mi prefere estus mi.
Se mi ne estus tiom modesta, mi estus la plej perfekta homo surtere.
Se vi ne povas konvinki ilin, konfuzu ilin.
Solvon mi ja havus, sed ne por tiu ĉi problemo.
Spertoj estas memoroj, kiujn oni devas pagi multekoste.
Spontaneco estas la sekvo de pripensado.
Stari je la pinto – tio estas por ni ankoraŭ multe tro malantaŭe.
Ŝovu ĉiujn laborojn al aliaj – poste denuncu – kaj ege!

Unusilaba ne estas unusilaba, sed trisilaba.

Veturu min ien ajn, mi estas ĉie bezonata.
Vi perdis la ligon al la reala mondo, ĉu? Ne timu, tiu jam retrovos vin.
Vi rajtas fari nur tion, kio estas pemesata, kaj eĉ tio ne estas pemesata.
Viroj de ĉiuj landoj forpisiĝu!
Vivo estas kiel desegni ion- sed sen skrapgumo.
Vizitu Eŭropon! (Antaŭ ol ĝi pereas.)

(elektis Cezar)

Rimarko: Tiajn dirojn oni faris en Germanio, kiam nia iama ministro por eksteraj aferoj, Josef Fischer faris ankoraŭ politikon kun sportŝuoj kaj sen kravato. Estas tielnomataj Sponti-Sprüche, do diroj de spontanuloj. Kiam Fischer komencis vesti sin kun kostumo kaj kravato kaj fariĝis registarano, finiĝis la tempo de spontanaj diroj.

PS: www.cezarpoezio.de/206.html


Published at 11:15 / 2 comments / 181 visits
This post is public

March 7, 2009

David S / Cezar: Suno kun verdaj okuloj (foto + poemo)


Cezar

Suno kun verdaj okuloj

(por foto de David S)


Kun la suno en la koro
pli agrablas ĉiu horo.
Eĉ acida hom' pli fidas,
se la brila suno ridas.

Se la hela sun' enkoras,
homon tian ni adoras.
Eĉ la morna ino Luno
brilas hele pro la Suno.

Se la sun' smeraldokulas,
ĝia koro verde brulas.
Jen ĝi plenas de espero
pri komuna mond' sur Tero.


PS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/175.html

Published at 08:49 / 2 comments / 156 visits
This post is public

March 8, 2009

My dear Ladys, my congratulations to the International Woman's Day! Allen Frauen meinen Glückwunsch zum Internationalen Frauentag! Mi gratulas al ĉiuj inoj je la Internacia Tago de Inoj! + dtsch. Gedicht, Loblied von Reutter - kaj 2 poemoj de Urbanova

Printempo proksimas II
Printempo proksimas II



Eli Urbanova - Esperanto-poetino
Eli Urbanova - Esperanto-poeti…

Eli Urbanova

Ĝusta vojo



Kruco ne pendas super mia pordo.

Mi nur ripetas ĉiutage al mi,
ke proksimulon oni devas ami.

Mi nur portadas en mi mil dolorojn
de la aliaj spite mejlojn, forojn.

Mi nur ne povas vivi en kvieto,
kiam mi legas ie en gazeto

pri atombombo, provoj en aero.
Mi nur imagas homojn en karcero,

homojn senkulpajn, des pli malfeliĉajn.
Mi pensas nur, ke preĝi ne sufiĉas,

ke urĝas agi, savi la planedon.
Per tio tuŝas mi nenies kredon,

min kostis nur tro multe da medito,
ĉu vere eblas mondo sen milito,

do daŭra paco, por ni ĉiuj justa,
kaj kiu vojo estas tiu ĝusta.

Kruco ne pendas super mia pordo.


Printempo proksimas IV Frühling ist nah
Printempo proksimas IV Frühlin…


Eli Urbanova


Ne multe mankis


Ne multe mankis
kaj mi kredis,
ke de praŭloj
ni heredis
instinkton, kiun
pro ornamo
ni poezie
nomas amo.

Ne multe mankis
kaj perverso
jam daŭre premis
en la verso
per siaj krudaj
ung' kaj dento
la lastajn restojn
de la sento.

Ne multe mankis
kaj mi, bardo,
nur mokon havis
por la ardo,
por tiu nobla,
sankta flamo:
profundenhava
vera amo...

Ne multe mankis.



PS: www.cezarpoezio.de/217.html


Unbekannter/ Dorothea und Hans-Georg Kaiser

Frauentag


Für einen ganzen Tag im Jahr
geht es den Frauen wunderbar,
sie lachen, trinken, applaudieren,
im Sitzen und in den Spalieren.

Vom Arbeiten noch ganz verzehrt,
wird jetzt die Frau mit Dank verehrt.
so fühlt sich jetzt die Weiblichkeit
von allem Stress einmal befreit.

Champagner fliesst, es wird gesungen,
mit Teufel Alkohol gerungen.
Die Ohren schmerzen vom Geträller,
die Damen feiern immer schneller.

Die Herren lächeln irritiert,
wenn ihre Frau den Halt verliert.
Doch Dank erfüllt das Männerherz -
es gibt nur einen achten März!


(nach einem Gedicht eines Unbekannten
neu bearbeitet von Dorothea und H.-G. Kaiser)

PS: www.schorschkultur.de/475.html




Published at 09:02 / 10 comments / 233 visits
This post is public

March 9, 2009

Daniela / Cezar: Muskaptado - Mäusefängerei (foto kaj poemo)


Cezar

Muskaptado


Muson kaptas kato
plej ofte sen kompato.
Kaj post brutala ludo,
ĝi voras ĝin kun krudo.

Muson kaptas kato
plej ofte sen kompato.
Ŝrike komputil' ektremas,
se la kat' la muson premas.


Hans-Georg Kaiser


Mäusefängerei


Mäuse fängt die Katze,
dies mit einem Satze.
Nach brutalem Spiele,
verschlingt sie sie wie viele.

Mäuse fängt die Katze,
dies mit einem Satze.
Der PC tobt ausgerastet,
wenn die Katz' die Maus betastet.



PS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/174.html

Published at 07:28 / 4 comments / 124 visits
This post is public

March 9, 2009

Infanaj diroj - Kindersprüche (kun foto de Bärbel Arnold)



Infanaj diroj



"Firmtenu min, alie mi forflugos!"

"Halt mich fest, sonst flieg ich weg!"


Antaŭ longe

Vor langer Zeit

"...tiam mi estis ankoraŭ malgranda kaj suĉbesto!"
"damals war ich noch zu klein und ein Saugtier."

Bonan-nokton-rakonto

Eine Gute Nacht-Geschichte

"Paĉjo, ĉu vi ne povas legi iom pli mallaŭte? Mi tute ne povas endormiĝi."
"Papa, kannst Du nicht etwas leiser lesen. Ich kann überhaupt nicht einschlafen."


Ĉie danĝeroj

Überall Gefahren

Kavalierofilmo. La streĉiteco estas apenaŭ eltenenebla. Ĉevalogalopo proksimiĝas, la infano rampas sub la tablon: "Helpu! Helpu! La krucvortoj venas!!"

Ein Ritterfilm. Die Spannung ist kaum auszuhalten. Pferdegalopp nähert sich, das Kind kriecht unter den Tisch: "Hilfe, Hilfe, die Kreuzworträtsel kommen!!"



Ĉiu komenco malfacilas

Aller Anfang ist schwer

"Ni lernis infanĝardene novan kanton, sed ĝis nun mi scias nur la unuan katastrofon!"
"Wir haben im Kindergarten ein neues Lied gelernt, aber bis jetzt kenne ich nur die erste Katastrophe."


El la vivo de lernanto

Aus dem Leben eines Schülers

La lernanto senkulpigas sin ĉe la instruistino: "Mi forestis pro la plenumo de dento."

Der Schüler entschuldigt sich bei der Lehrerin: "Ich war abwesend wegen der Erfüllung des Zahnes."



Fajna diferenco

Der feine Unterschied

Sofinjo kaj ŝia granda frato kverelas. La patrino enmiksiĝas: " Oni ne kverelas kun la gefratoj!"
"Ĝuste", diris Sofinjo, "oni kverelu nur kun la fratoj."

Sophie und ihr großer Bruder streiten sich. Die Mutter mischt sich ein: "Man streitet sich nicht mit den Geschwistern!"

"Richtig sagte Sophiechen, man streitet sich nur mit den Gebrüdern."



Granda televidilo

GroßerFernseher

Infano estas la unuan fojon en teatro. La kurteno leviĝas kaj la scenejo ekvideblas. Jen la infano vokas: "Panjo, ha, rigardu, televidilo, en kiu oni povas promeni!"

Ein Kind ist zum esten Mal im Theater. Der Vorhang hebt sich und die Bühne ist zu sehen. Da ruft das Kind: "Mama, ha, guck mal, ein Fernseher in dem man spazieren kann!"


Kaprico de la naturo

Laune der Natur

Infano karesas la patron kaj rimarkas la barboŝtoplojn. "Ho, paĉjo, al vi kreskas ja vintrofelo."

Ein Kind streichelt den Vater und bemerkt die Bartstoppeln: Oh, Papa, dir wächst ja ein Winterfell."


Kiam la lampo ne ekbrulis...

Als die Lampe nicht anging

... la infano sciis konsilon: "Paĉjo, alportu novan inkandeskan lampon, la malnova jam malplenas!"

....das Kind wusste einen Rat: "Papa, bring eine neue Glühbirne, die alte ist schon leer."



Malgaja sciigo

Traurige Nachricht

La onklino de Paskalo estis mortinta. Li estas tre malgaja sed volas scii ĉion tute precize. "Ĉu estis pro oldiĝeco aŭ pro murdo?"

Die Tante von Pasqual ist gestorben. Er ist sehr traurig, will aber alles genau wissen. "War's wegen Altheit oder wegen Mord?



Moderna fabelo

Modernes Märchen


"Panjo, ĉu vi povas rakonti al mi la fabelon pri la virkato kun gumbotoj?"

"Papa, kannst Du mir das Märchen erzählen mit dem Kater und den Gummistiefeln?"


Morto de kanario

Tod eines Kanarienvogels

"Kiam Joĉjo estis mortinta, ni plantis ĝin en la ĝardenon."

"Als Hans tot war, pflanzte ich ihn in den Garten."



Ne kun mi!

Nicht mit mir

"Puberecon mi trovas stulta! Je tio mi ne partoprenas. "

"Pubertät finde ich doof, daran nehme ich nicht teil."



Obstinaj demandoj

Hartnäckige Fragen

La instruistino demandas pri la profesioj de la gepatroj. "Katrinjo, kion faras via panjo?"
"Ŝi laboras sur laboro."
"Kion ŝi faras?"
"Nu, laboron!"
"Ĉu ŝi vendas aŭ konstruas ion?"
"Ne, ŝi telefonas kaj trinkas multe da kafo."


Die Lehrerin fragt nach Berufen der Etern. "Kathi, was macht deine Mama?"
"Sie arbeitet auf Arbeit."
"Was macht sie?"
"Na, Arbeit!"
"Verkauft sie was, oder baut sie was?"
"Nein, sie telefoniert und trinkt viel Kaffee."



Pikema floro

Stachlige Blume

Infaneto staras antaŭ montrofenestro de flormagazeno. La kaktoj plaĉis al la infaneto. "Panjo, ĉu vi aĉetas al mi tian najlofloron?"

Ein Kind steht vor dem Schaufenster eines Blumenladens. Die Kakteen gefielen dem Kind: "Mama, kaufst mir so eine Nagelblume?"


Pokalsuspekta

Pokalverdächtig

En la montrofenestro de entombiga entrepreno staras diversaj urnoj. Lena diras al sia granda frato: "Se vi ludas bonege piedpilkon, vi ricevas tian."

Im Schaufenster eines Beerdigungsinstitutes stehen verschiedene Urnen. Lena sagt zu ihrem großen Bruder: "Wenn du ausgezeichnet Fußball spielst, erhält du so einen."


Por ke tio estu klara!

Damit das klar ist!

Vi estas knabino kaj fariĝas poste virino. Mi estas knabo kaj fariĝas poste virhomo."

Du bist ein Mädchen und wirst eine Frau. Ich bin ein Junge und werde ein Mannmensch.



Posedodemando

Elinjo aĉetis du glaciaĵojn por si kaj la frato Petro. Jen unu el il falas el ŝia mano. Ŝi diras: Aĥ, kia malfeliĉo por vi, Petro, mi lasis fali vian glaciaĵon!"

Lieschen kaufte zwei Eis, für sich und den Bruder. Da fällt ihr eines aus der Hand. Sie sagt: "Ach, was für ein Unglück für dich, Peter, ich habe dein Eis fallen gelassen!"



Remaĉulado

Widerkäuen

Entuziasme rakontas infano de kampara ekspedicio; Kaj ĉu vi scias, kion avo diris? 'Ĉiuj bovinoj estas reklaĉulinoj!'

Begeistert erzählt ein Kind von einem Ausflug auf dem Land: "Und weißt Du, was Opa gesagt hat? 'Alle Kühe sind Plappermäuler."



Roloj

Rollen

Mi ludis kun mia amikino geedziĝon. Ŝi estis la fianĉino, kaj mi la fianĉulo.

Ich spielte mit meiner Freundin Heiraten. Sie war die Braut und ich der Bräuter.


Simi
o

Affe

"Avo, paĉjo rakontis, ke ni devenas de la simioj. Avo, rakontu do, kiel tio estis, kiam vi estis ankoraŭ simio."

"Opa, Papa, erzählte, daß wir vom Affen abstammen. Opa, erzähl mir also wie das so war, als Du noch ein Affe warst."




Teknika demando

Technische Frage

Patrino klarigas al Makso kiel bebo venas en la mondon. "Unue elvenas la kapeto, poste la ŝultroj, la brakoj kaj la korpo, kaj fine la gambetoj."
Pri tio diras Makso:"Kaj kiu kunmuntas la infanon?"

Mutter erzählt Max wie ein Bay in die Welt kommt: "Zuerst kommt der Kopf heraus, dann die Schultern, die Arme und der Leib, und zuletzt die Beine."
Darauf sagt Max: Und wer montiert das Kind zusammen?"



Televidado edukas

Fernsehen bildet

"Tio estas malnova filmo, tiu estas el la tempo, kiam la mondo ankoraŭ estis nigra-blanka.

"Das ist eine Film aus der Zeit, als die Welt noch Schwarzweiß war."



Tempopaso

Vergehen der Zeit


Infano eksciis, ke la dinosaŭroj elmortis antaŭ longa tempo. "Avino, rakontu foje, vi ja devas scii tion, kiel tio estis?"

Ein Kind erfuhr, dass die Dinosaurier schon vor langer Zeit ausstarben. "Oma, erzähl mal, du musst das doch wissen, wie das war?"


Tro frue

Zu früh

Instruistino: Ne povas esti vere! Jam denove mi vidas, ke vi faras stultaĵojn!"
Infano: "Mia kulpo ne estas. Vi simple envenis tro frue."

Lehrerin: Das kann nicht wahr sein, schon wieder sehe ich dich Dummheiten machen!"

Kind: "Meine Schuld ist es nicht, sie sind einfach zu früh gekommen."



PS: Cezar tradukis el: "Kindermund tut Wahrheit kund" (Infanoj diras la veron), eldonejo Strigspegulo, Berlino

PS: Übertragen von Cezar aus "Kindermund tut Wahrheit kund", Verlag Eulenspiegel, Berlin



PSS: www.cezarpoezio.de/111.html

Published at 10:50 / 4 comments / 163 visits
This post is public

March 9, 2009

Aforismoj kaj diroj de Valentin (bavara komikisto)

Karl Valentin en la ĉielo
Karl Valentin en la ĉielo

Aforismoj kaj diroj de Karl Valentin

  • „Arto estas bela, sed ĝi faras multe da laboro.“
  • Certa estas, ke nenio estas certa, tial mi prefere estas skeptika."
  • "Ĉiuj parolas pri la vetero, sed neniu faras ion kontraŭ ĝi."
  • "Ĉu vi jam scias, ke Pentekosto estas antaŭ Pasko, se oni legas la kalendaron ekde la fino."
  • "Ĉu vi jam sciis, ke oni uzu ovon ne kiel dentpurigilon?"
  • „En la pasinteco ankaŭ la estonteco estis pli bona.“
  • "Filozofio estas la provo kapti en malheligita ĉambro nigran katon, kiu tute ne estas en tiu ĉambro."
  • „Fremda estas la fremdulo nur en fremda lando.“
  • „Hodiaŭ estas la bona malnova tempo de morgaŭ.“
  • „Hodiaŭ mi ĝojigas min mem kaj vizitas min.“
  • „Ĉio jam estas dirita, nur ne de ĉiuj.“
  • "Jen mi timis morti dum la tuta vivo - kaj nun tio!"
  • "La kaptado de vivantaj fiŝoj per ŝnurego de multaj flankoj estas rigardata kiel krueleco, precipe de la fiŝoj mem."
  • "Mi dependas de vi, sed vi ne de mi, notu tion!"
  • „Mi ja ŝatus voli, sed rajti? Pri tio mi ne kuraĝis.“
  • "Mi ne estas rekta krudulo, sed la urtiko inter la amfloroj."
  • „Mi ne konas timon, se mi ne ektimas.“
  • „Ankaŭ neniam malsani ne estas sana!“
  • „Optimisto: jen homo, kiu rigardas la aĵojn ne tiel tragikaj kiel ili estas.“
  • "Post la atombomba milito ni ne devas plu rekonstrui ion, ĉar tiam ĉio estos finita, vere ĉio. Jen ne plu ekzistos homoj, neniuj domoj kaj eble eĉ ne plu mondoglobo. Tiukaze ankaŭ ne plu estos registaroj - ankaŭ ne kvara regno kaj ne kvina regno ktp - nur plu ĉiela regno. - Kaj tiam finfine - dank' al Dio - foje estos paco - dum eterneco amen!"
  • "Sinjoro juĝisto, mi volis preni ja plian el la kaso, sed pli da ĝi ne enestis."

  • "Tiom malgranda pluvombrelo kaj tamen oni ne fariĝas malseka, se ne pluvas."
  • Tion mi eĉ ne ignoras.

PS: www.cezarpoezio.de/223.html



Published at 11:37 / 2 comments / 181 visits
This post is public

March 10, 2009

Stanislav Schulhof: Kanto de l' sklavo (verkita en la jaro 1912) - originala poemo

Konkerite
Konkerite



Stanislav Schulhof

Kanto de l' sklavo


Nun mi hele vidas, ke la sorto mia
estas alligita al vi per kateno,
ke mi nune ĉiam kun vi devos iri,
ke mi certe ne sukcesos jam akiri
liberecon, mia nova suvereno!

Multfoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian, stelon kvinradian,
en la koro fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis
kaj min pluen, pluen trenis sklavon vian.

Al vi apartenas nune vivo mia,
ĉio, kion jaroj lasis en la koro;
vin mi nune sekvas kiel somnambulo,
tute kontraŭvole, tute sen postulo
kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro.

Kie vi nur prenis tiun sorĉan forton?
Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavoj,
sen kanonoj, nur kun via verda stelo,
kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo
ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.

Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron;
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn;
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.

(1912)

verkis Schulhof(1864-1919)

PS: www.cezarpoezio.de/180.html

Published at 09:56 / 0 comments / 142 visits
This post is public

March 11, 2009

Wildwuchs / Kaiser / Marut: Grüße von Alice (Foto, Scherzgedicht + Lied mit Text von Ret Marut)


Hans-Georg Kaiser

Grüße von Alice


Das wird ja immer erker,
da schreibt uns ein Berserker.
Wie kam der auf den Trichter?
Denkt er, er wär ein Dichter?

Wo hat er seine Augen?
Ob die zum Schauen taugen?
Ich seh da eine Schwalbe,
doch leider nur 'ne halbe.

Dort wo die Tische stehen,
da ist der Rest zu sehen:
Das Hinterteil der Biene
als strenge Stuhltischschiene.

Und kommt man auf den Trichter,
dann sieht man auch Gesichter.
Den Kippkopf für Insekten
in magischen Projekten.

Sollt' das ihn gar verdutzen,
dann bitte Brille putzen!
Sonst wird die Alice böse
und greift ihm ins Gekröse.

Doch les' ich nun hier unten,
bei Herwegh ward's gefunden.
So darf man ihm verzeihen
und muss so laut nicht schreien.



PS: Hier noch eine mystische Interpretation: Universal Gonzales, Der unbegrabene Leichnam, Text: Ret Marut.

Published at 06:26 / 0 comments / 96 visits
This post is public

March 11, 2009

Hier sprichter Dichter Thomas Gsella + Hans-Georg Kaiser: Blitztod in Hannover (Gedicht)

Manchmal findet man richtige Perlen im Ipernity: hier ein Gedicht vom lustigen Thomas Gsella, gefunden beim Ipernitianer Raasch2000, der auch sonst noch viel zu bieten hat. Nicht immer zum Wohlgefallen aller:), was ich bezeugen kann. Das Gedicht vom lustigen Gsella hatte meines zur Folge:).

Rover
Rover

Hans-Georg Kaiser

Blitztod in Hannover

Ich ging mit meinem Pullover
alleine durch Hannover,
da sah ich einen Rover!
Der streifte mich - und over!

Dann fuhr man mich nach Kassel.
Was soll bloß der Schlamassel?
Bin ich 'ne Kellerassel?
frag ich den Bertrand Russell.



Published at 10:42 / 2 comments / 169 visits
This post is public

March 12, 2009

B.Traven: "La trezoro de l' Sierra Madre" - nova romantraduko de Donjo & Cezar

La trezoro de l' Sierra Madre
La trezoro de l' Sierra Madre



B.Traven



La trezoro de l' Sierra Madre


nova romantraduko de Donjo & Cezar

enretigita je la 11-a marto de la jaro 2009

http://www.karapaco.de/u/B.Traven/trezoro.pdf



Karaj legantoj,

Tiu ĉi libro estas jam la tria romano de B. Traven , kiu estas tradukita kaj publikita de ni en la interreto. Rimarkoj pri tiu ĉi libro kaj la traduko estas tre bonvenaj. Speciale pri atentigoj pri eraroj kaj mistajpoj ni ĝojus.

Ni nun jam tradukas plian faman romanon de B.Traven: La Rozo Blanka (Die weiße Rose).


Korajn salutojn de Donjo & Cezar!



Traven: The treasure of the Sierra Madre
Traven: The treasure of the Si…



Humphrey Bogart in Treasure of the Sierra Madre
Humphrey Bogart in Treasure of…

La foto estas el la Trezoro- filmo

kun Humphrey Bogart.


Ĉiuj filmoj pri Traven-libroj estas malbone faritaj, krom tiu ĉi, ĝi estas rigardinda kaj parte eĉ tre bona.

Bogart vidis Hal Croves dum la laboro pri la filmo, sed tiu asertis ĉiufoje, ke li ne estas B.Traven. Bogart mem pensis, ke li tute certe estas Traven. Tion supozas ankaŭ la literaturscienco. Hal Croves estas nur plia pseŭdonimo. La vorto "hallen" en la germana signifas "resoni", jen denove tipa Traven-ŝerco, kiu neniam preterlasis okazon tiamanieran. Se oni tradukas Croves per la angla growes (kreskas) oni povas ellegi el tiu nomo: La resono kreskas, kaj efektive la famo de Traven ĝuste tiam kreskis, kiam Hal Croves "la publika prezentanto de Traven" subite aperis sur la scenejo...

Cetere, Ret Marut sendis kiel "brikofaristo" en Germanio eksplicite "vokojn" al sia legantaro. (Plej imprese en fabelo pri Khundar, kiu reiras al Künder, do al la vorto heroldo: Schlafenszeit ist um, bumm, bumm. La dormotempo estas pasinta, pum, pum...) Vokoj do, kiuj vekigu dormemulojn, kaj dormuloj estis por li personoj, kiuj ankoraŭ ne atingis la plenan konscion pri si mem, Marut do elsendis vokojn por vekigi la memkonscion de homoj. Se oni scias tion, oni pli facile ekkonas, kial B.Traven nomiĝis ankaŭ Hal Croves aŭ Khundar. Li estis la profeto de l' memkonscio.

Multe da plezuro ĉe la legado de la aventurema romano de B.Traven, kiu montras en tiu lobro, ke la oro ne estas tiu trezoro, kiun ni efektive serĉu, la vera trezoro troviĝas sur la alia flanko.


Saluton, Cez!

Published at 09:22 / 0 comments / 144 visits
This post is public

March 12, 2009

B.Traven, tri romanoj kiel pdf-datumoj: "La Mortula Ŝipo", "La Ĉaro" kaj "La trezoro de l' Sierra Madre"

B.Traven, writer, verkisto
B.Traven, writer, verkisto



B.Traven: La Mortula Ŝipo (romano)

www.karapaco.de/u/B.Traven/137-2.pdf(INKO)

www.karapaco.de/u/B.Traven/enhavo.html (ĵus reviziata)

tradukis Cezar


B.Traven: The death ship, La  Mortula Ŝipo, Das Totenschiffiff
B.Traven: The death ship, La…


B.Traven: La Ĉaro (romano)

www.karapaco.de/u/B.Traven/cxaro/cxaropdf_a5.pdf

tradukis Donjo & Cezar



B.Traven: La trezoro de l' Sierra Madre (romano)

www.karapaco.de/u/B.Traven/trezoro.pdf

tradukis Donjo & Cezar


La trezoro de l' Sierra Madre
La trezoro de l' Sierra Madre


B.Traven: La Rozo Blanka

130 paĝoj jam tradukitaj, la restaĵo de la romano estas tradukata, ĉio pretos en novembro, informoj sekvos.

***



Pri B.Traven kaj la libroj

www.traven.cezarpoezio.de/49.html



Published at 10:48 / 1 comment / 242 visits
This post is public

← previous 1 2 3 next →

( 48 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...