Fratoj Grimm
Ranoreĝo aŭ la fera Henriko
En longe pasinta tempo, kiam deziroj ankoraŭ plenumiĝis, vivis reĝo, kies filinoj ĉiuj estis belaj, sed la plej juna estis tiel bela, ke eĉ la suno, kiu jam vidis multon, miris, kiam ŝi lumigis ŝian vizaĝon. Proksime ĉe la kastelo de la reĝo etendiĝis granda malluma arbaro, kaj en la arbaro sub maljuna tilio estis puto. Se tago estis varmega, la reĝidino iris en la arbaron kaj sidiĝis sur la randon de la malvarmeta puto, kaj se ŝi enuis, ŝi prenis oran globon, ĵetis ĝin alten kaj poste ĝin kaptis; tio estis ŝia plej ŝatata ludo.
Iam okazis, ke la ora globo falis ne en la levitan manon de la reĝofilino, sed teren kaj rekte ruliĝis en la puton. La reĝidino sekvis ŝin per la okuloj, sed la globo malaperis, kaj la puto estis tiom profunda, ke oni ne vidis la fundon. Jen ŝi ekploris, ploris pli kaj pli laŭte kaj tute ne povis konsiliĝi. Kaj kiel ŝi tiel lamentis, iu vokis al ŝi: "Kion vi intencas fari, reĝofilino? Vi ja tiom krias, ke eĉ ŝtono ekkompatus vin."
Ŝi turnis sin por rigardi, de kie venas la voĉo, ŝi ekvidis ranon, kies dika, malbela kapo elstaris el la akvo.
"Aĥ! Estas vi, maljuna akvoŝprucigulo", ŝi diris, "mi ploras pro mia ora globo, kiu falis en la puton."
"Estu kvieta kaj ne ploru", respondis la rano, mi povas helpi al vi, sed kion mi ricevos, se mi redonos vian ludilon?"
"Ĉion, kion vi deziras, kara rano", ŝi diris, "miajn vestojn, perlojn kaj multekostajn ŝtonojn, ankaŭ la oran kronon, kiun mi portas."
La rano respondis: "Viajn vestojn, la perlojn, la multekostajn ŝtonojn kaj vian oran kronon mi ne volas havi, sed se vi ekamos min kaj mi fariĝos via amiko kaj ludokamarado, se vi konsentos, ke mi sidas apud vi ĉe la tablo, manĝas de via ora telereto, trinkas el via ora pokaleto kaj dormas en via lito, se vi promesos tion al mi, mi naĝos suben ĝis la fundo kaj alportos la kronon."
"Jes, jes", ŝi diris," mi promesas al vi ĉion, kion vi deziras, se vi nur reportos al mi la globon."
Sed ŝi pensis, kion babilaĉas tiu stulta rano, ĝi ja sidas en la akvo ĉe la ranoj de sia speco kaj kvakas kaj ne povas esti la kunulo de homo.
La rano, ricevinte la promeson, subakvigis sian kapon kaj lasis sin sinki ĝis la fundo. Poste ĝi naĝis per rudraj movoj supren, elakviĝis post kelkaj momentoj kun la globo en la buŝo kaj ĵetis la ludilon sur la herbon. La reĝidino tre ĝojis, kiam ŝi ekvidis sian belan ludilon, levis ĝin kaj forkuris.
"Atendu, atendu" vokis la rano, "kunprenu min, mi ne povas kuri tiom rapide kiom vi." Sed ne helpis al li, ke li postkriis al ŝi sian kvak kvak tiom laŭte kiom ĝi povis! Ŝi ne atentis lin, rapidis hejmen kaj baldaŭ forgesis la kompatindan ranon, kiu devis resalti en sian puton.
Je la sekva tago, kiam ŝi sidiĝis kun la reĝo kaj ĉiuj korteganoj ĉe la manĝotablo kaj manĝis de sia ora telereto, subite io surrampis klak klak la marmoran ŝtuparon. Alveninte supren, ĝi frapis la pordon kaj vokis: "Reĝidino plej juna, malfermu."
Ŝi kuris por ekscii, kiu estas ekstere. Sed kiam ŝi malfermis, jen tie sidas la rano antaŭ la pordo. Ŝi haste brufermis la pordon, sidiĝis denove al la tablo kaj timis.
La reĝo, kiu bone rimarkis, ke ŝia koro forte batas, parolis: "Mia infano, kion vi timas, ĉu post la pordo staras grandegulo, kiu volas forrabi vin?"
"Ho, ne", ŝi respondis, "ne estas grandegulo sed abomena rano."
"Kion la rano volas de vi?"
"Aĥ, kara patro, kiam mi hieraŭ sidis en la arbaro ĉe la puto kaj ludis, mia ora globo falis en la akvon. Kaj ĉar mi tiom ploris, la rano alportis ĝin al mi. Antaŭe mi promesis, ke ĝi estos mia kunulo, ĉar li ja postulis tion. Sed mi tute ne pensis, ke li povus elveni el la akvo. Nun la rano estas ekstere kaj volas eniri al mi."
Tiam iu ree frapis kaj vokis:
"Reĝidino, plej juna,
malfermu al mi.
Ĉu vi forgesis, kion vi
hieraŭ diris al mi
ĉe la malvarmeta akvo de la puto?
Reĝa filino, plej juna,
malfermu al mi."
Nun la reĝo diris: "Kion vi promesis, tion vi devas plenumi; iru do kaj malfermu al ĝi."
Ŝi iris kaj malfermis la pordon, la rano ensaltis kaj sekvis ŝiajn paŝojn ĝis ŝia seĝo. Tie li sidiĝis kaj vokis: "Levu min supren al vi." Ŝi hezitis ĝis la reĝo ordonis ĝin..
Kiam la rano estis sur la seĝo, li volis sidiĝi sur la tablon, kaj kiam ĝi tie sidis, li diris: " Ŝovu nun vian oran telereton al mi, por ke ni kune mangu."
Ŝi faris, sed ĉiu povis vidi, ke ŝi faris tion nur nevolonte. La rano manĝis kun apetito, sed ŝi apenaŭ povis gluti la mordaĵojn.
Fine ĝi diris: "Mi satmanĝis kaj nun estas laca, portu min en vian ĉambreton kaj preparu la silkan liteton, tie ni kuŝiĝos dormi."
La reĝidino ekploris, ŝi timis la malvarman ranon, kiun ŝi ne kuraĝis eĉ tuŝi, kaj kiu nun volis dormi en ŝia bela, pura lito. Sed la reĝo ekkoleris kaj diris: "Ne malestimu tiun, kiu helpis al vi en malfeliĉo!"
Ŝi do prenis ĝin per du fingroj, portis ĝin supren kaj sidigis en angulon. Sed kiam ŝi kuŝis en la lito, la rano alrampis kaj diris: "Mi estas laca, mi volas tiel bone dormi kiel vi, levu min, ĉar alie mi diros al via patro."
Jen la reĝa filino despli furioziĝis, ŝi levis la ranon supren kaj ĵetis ĝin per ĉiuj fortoj al vando.
"Nun vi havos pacon, abomena rano."
Sed kiam ĝi falis planken, ĝi ne estis plu rano, sed reĝa filo kun belaj kaj afablaj okuloj. Laŭ la volo de ŝia patro li fariĝis ŝia kara kunulo kaj edzo. Li rakontis al ŝi, ke malbona sorĉistino per malbeno faris el li ranon, ke neniu krom ŝi povis savi lin el la puto kaj, ke morgaŭ ili kune veturos en sian regnon. Poste ili ekdormis, kaj en la sekva mateno, kiam la suno vekis ilin, alveturis kaleŝo, al kiuj estis jungitaj ok blankaj ĉevaloj kun strutaj plumoj sur la kapo kaj en oraj katenoj. Malantaŭe staris la servisto de la juna reĝo, la fidela Henriko. La fidela Henriko tiel afliktiĝis, ĉar oni ensorĉis lian sinjoron en ranon, ke li ĉirkaŭfermigis sian koron per tri grandaj feraj ringoj, por ke ĝi ne krevu pro doloro kaj malĝojo. La kaleŝo estis sendita por reveturi la junan reĝon en sian regnon; la fidela Henriko levis la paron en la kaleŝon, malantaŭe ree starigis sin kaj tre ĝojis pri la savo. Kiam ili jam estis veturintaj parton de la vojo, la reĝa filo aŭdis krakon post si, kvazaŭ io rompiĝis. Li rigardis malantaŭen kaj vokis:
"La kaleŝon io rompis."
"Ne, sinjor', la ŝajno trompis.
Falis ring' de mia koro,
kiu helpis pro doloro,
kiam vi en puto restis,
ĉar vi tiam rano estis.
Ankoraŭ duan kaj trian fojon krakis sur la vojo, kaj ĉiam la reĝa filo supozis, ke la kaleŝo rompiĝis, sed tamen estis nur la feraj ringoj, kiuj desaltis de la koro de la fidela Henriko, ĉar lia sinjoro estis savita kaj feliĉa.
Tradukis Cezar
La originalo:
http://www.grimmstories.com/de/grimm_maerchen/der_froschkonig_oder_der_eiserne_heinrich