October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

October 1st, 2008

Mi de tempo al tempo paŭzas en ipernitio - Ich mache von Zeit zu Zeit eine Pause in Ipernity



Karaj ipernitianoj,

kiu tiutempe plu volas legi min, povas fari tion en miaj retejoj kaj en tiuj de la klubo Karapaco.

Jen kelkaj (laŭ mia opinio) sufiĉe gravaj adresoj:





Ĉiuj gravaj:

http://www.cezarpoezio.de/202.html


La plej gravaj:


karapacopanoramo.blogspot.com
bunta magazina enhavo, multaj ligoj

www.traven.cezarpoezio.de
Ĉio pri B.Traven

www.cezarpoezio.de
ampleksa kaj tra varia retejo

www.karapaco.de
romanoj, rakontoj, bildoj, klubo

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de
miaj poemoj rimitaj kaj prozaj

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/index.html
miaj poemtradukoj rimitaj kaj prozaj

www.karapaco.de/u/kurso/kurso.html
Kleiner deutscher Sprachkurs Esperanto

www.schorschkultur.de
Meine deutschen Gedichte

schorsch-gedichte.blogspot.com
Meine deutschen Gedichte



Published at 04:48 / 0 comments / 710 visits
This post is public

October 3rd, 2008

Robinson Jeffers: Lasu ilin en paco / Lasst ihn in Ruhe

Robinson Jeffers
Robinson Jeffers

Lasu ilin en paco

Se Dio donacas al vi verkiston,
jen aŭskultu lin. Sed Dio mia, lasu lin en paco,
ĝis li estas morta. Neniu premio, neniu festsolenaĵo.
Tio pereigas lin. La verkisto estas aŭskultanto
de la naturo, de la propra koro; kaj se la bruo de la mondo
ĉirkaŭ li ekŝvelas, li ankoraŭ kapablas
deskui la malamikojn, se li estas sufiĉe rezistema, sed ne
siajn amikojn.
Pro tio velkis Wordsworth, tio mildigis Tennysonon, tio
estus mortiginta Keatson; tio Hemingwayon igas ludi
klaŭnon kaj forgesigas al Faulkner
ties arton.


Robinson Jeffers


El: La tempo, kiu do venos. poemoj


Lasst sie in Ruhe

Wenn Gott euch einen Dichter schenkt,
Dann hört ihm zu. Aber um Gottes Willen lasst ihn in Ruhe,
bis er tot ist. Kein Preis, kein Festakt,
Daran geht er zugrund. Der Dichter ist ein Horchender
Auf die Natur, aufs eigene Herz; und wenn der Lärm der Welt
rings um ihn anschwillt, schafft er es noch,
Die Feinde abzuschütteln, falls er zäh genug ist, nicht aber
seine Freunde.
Daran verwelkte Wordsworth, das dämpfte Tennyson, das hätte
Keats erschlagen; das lässt
Hemingway den Clown machen und Faulkner seine Kunst
Vergessen.


Robinson Jeffers


Aus: Die Zeit, die da kommt. Gedichte

Published at 12:04 / 7 comments / 503 visits
This post is public

October 4, 2008

Franz Kafka: La ekiro / Malgranda fablo

Kaj nun la trumpetoj
Kaj nun la trumpetoj

Franz Kafka

La ekiro

Mi ordonis konduki mian ĉevalon el la stalo. La servisto ne komprenis min. Mi iris mem en la stalon, surĉevaligis la selon kaj sursidiĝis. En la foro mi aŭdis blovi trumpeton, mi demandis lin, kion tio signifas. Li ne sciis ion kaj ne estis aŭdinta ion. Ĉe la pordego li haltigis min kaj demandis: "Kien vi rajdas, mastro?" "Mi ne scias tion", mi diris, "nur for de ĉi tie, nur for de ĉi tie. Ĉiam plu nur for de ĉi tie, nur tiel mi povas atingi mian celon." "Vi do scias vian celon?" li demandis. "Jes", mi respondis, "mi ja diris tion: 'For-de- ĉi tie', jen mia celo." Vi ne kunhavas manĝoprovizon", li diris. "Mi ne bezonas ĝin", mi diris, "la vojaĝo estas tiom longa, ke mi devas malsatmorti, se mi ne ricevas ion survoje. Neniu anĝoprovizo povas savi min. Bonŝance estas ja efektive eksterordinara vojaĝo."

tradukis Cezar


Franz Kafka

Malgranda fablo


Kato
Kato
"Aĥ", diris la muso, "la mondo fariĝas pli malvasta post ĉiu tago. Unue ĝi estis tiom larĝa, ke mi timis, mi kuris plu kaj estis feliĉa, ke mi vidis fine dekstre kaj maldekstre en la foro murojn, sed tiuj longaj muroj tiom rapide proksimiĝas unu al la alia, ke mi estas jam en la lasta ĉambro kaj tie en la angulo staras la kaptilo, en kiun mi kuras." "Vi devas ŝanĝi nur la kurdirekton", diris la kato kaj manĝis ĝin.

tradukis Cezar

Published at 17:01 / 2 comments / 273 visits
This post is public

October 5, 2008

Greka mito: "Midaso", verkita de Eduard Petiŝka

Midaso
Midaso

Eduard Petiŝka

MIDASO

En Frigio, en Malgranda Azio regis antaŭ longa tempo reĝo Midaso, granda adoranto de la dio Dionizo. Li vivis en pompa burgo kaj estis nemezureble riĉa. Li mem pensis, ke li estas ankaŭ nemezureble prudenta kaj, ke nur li povas plej bone decidi ĉion. Kaj kiel tio kutime okazas, ĉar li estis reĝo kaj havis la potencon, neniu protestis kontraŭ lia orgojlo.

Iutage kamparanoj kondukis al la reĝo ebrian oldulon, kiu apenaŭ plu povis teni sin sur la piedoj. Ili kulpigis lin, ke ili trovis la viron en la reĝaj vinberaj ĝardenoj, kie li plukis la plej belajn kaj plej grandajn vinberojn. Ili eĉ povintus ŝpari al si la plendon. La kalva, de la trinkado grasventra oldulo, estis tute kovrita sur la mentono kaj sur la manoj per la suko de maturaj vinberoj, eĉ sur la verda krono de sia kapo li havis malhelajn makulojn kaj lia krono estis tute ĉifita.

Midas tuj ekkonis, ke la oldulo estas Sileno. Sileno apartenis al la aro de la gaja dio. Li iam edukis la malgrandan Dionizon kaj de tiam ne plu forlasis lin. La reĝo solene kaj ĝoje bonvenigis la raran gaston. Li ordonis prepari la plej bonan manĝon, alporti hosojn kun la plej bonaj vinoj kaj li alvokis kantistojn kaj muzikistojn, por ke ili kantu kaj ludu ĉe la festeno.

Dek tagojn kaj dek noktojn la reĝo festenis kun Sileno kaj la aliaj invititaj gastoj. La arĝentaj pokaloj dum la tuta tempo ne elsekiĝis, ili trinkis la vinon nemiksitan kun akvo, kio plezurigis kaj ĝojigis la gastojn. Dek tagojn la servistoj nutris la flamojn en la kuirfornoj kaj la kradoj ne havis tempon malvarmiĝi. La tabloj fleksiĝis kaj krakis sub la ŝarĝo de la plenaj pladoj, kaj la tuta palaco zumis kiel abelokorbo. Tage kaj nokte eksonis el la burgo kaj flutoj kaj liroj kaj ĝoja kantado.

Je la dekunua tago la reĝo kunstarigis el la ebrietaj gastoj festprocesion. Al Sileno li donis azenon, ĉar li sciis, ke Sileno plej prefere rajdas sur azeno. La aliaj akompanis la karan gaston sur ĉevaloj, sur ĉaroj kaj surpiede. Kantante kaj jubilante ili iris en la najbaran landon, kie Dionizo ĝuste restadis.

Ili renkontis la dion Dionizo, kiu sidis sur ora, de tigroj tirata veturilo kaj serĉis sian patrecan edukinton. Li ĝojis, kiam li ekvidis Silenon sur azeno en tia nobla akompano, ornamitan per floroj kaj folioj.

"Deziru al vi, kion vi volas", la dio vokis al la reĝo, por tiu servo mi plenumas al vi deziron. Kiun donacon vi deziras?"

Midaso kliniĝis antaŭ Dionizo kaj montris vizaĝon kiel eble plej prudentan: "Ho faru, ke ĉio, kion mi tuŝas, transformiĝas oren."

Dionizo ridis pri la deziro de la reĝo kaj diris: "Vi, reĝo, prefere estu elektinta pli bonan donacon. Sed via deziro plenumiĝos.

Feliĉe Midaso revenis hejmen. Li estis fiera pri sia ruzeco. Neniam estos sur la mondo reĝo pli riĉa ol li! Senpacience li provis jam survoje, ĉu la dio efektive plenumis sian deziron. Li derompis de arbo branĉeton kaj apenaŭ fidis siajn okulojn. La branĉeto kune kun la folioj flave eklumis, ĉio estis pura oro. Li levis ŝtonon kaj tenis mane trembrilan orbulon. Li tuŝis argilan bulon, kaj ankaŭ la argila bulo tuj estis oro. Li preteriris kampon, plukis kelkajn maturajn spikojn, kaj en liaj fingroj ektintis oro. Li ĉirkaŭiris en la reĝa ĝardeno, etendis la manon al pomo, kaj tuj ora pomo falis de la arbo en ĝin.

Tute freneza pro ĝojo Midaso kuris en la burgon, kaj apenaŭ li tuŝis la pordegon, ĝi ekbrilis en oro.

Li fortiris la kurtenon, kaj jam la kurteno rigidiĝis je ora vando.

Jen li ordonis pretigi ampleksan manĝon. Li lavis al si la manojn kaj observis kun malsaĝa ridado, kiel oriĝanta akvo traglitis inter la fingroj. Li sidiĝis al la tablo kaj kaptis al la pano. Sed antaŭ ol li povis ŝovi paneron en la buŝon, li tenis en la mano anstataŭ ĝi puran oron. Li kaptis al la rostaĵo, sed la rostaĵo transformiĝis ekbrilante en oron. La reĝo vokis la servistojn al si, por ke ili nutru lin. La servistoj donis la manĝon al lia buŝo, sed tuj kiam liaj lipoj tuŝis ĝin, li mordis sur oron. Eĉ la vino en lia buŝo transformiĝis en oron.

Jen enmeze de la abunda oro la reĝon kaptas hororo. Ekregis lin teruro pri sia deziro, ĉar li ekvidis ĉirkaŭiri la embuskantan morton.

Tremante pro timo li rapide ordonis seli sian ĉevalon. Galopante li postrajdis Dionizon kaj rimarkis plena de hororo, ke ankaŭ la brido en sia mano ŝanĝiĝis en oron.

Ĝoja kantado perfidis al li la lokon, kie Dionizo kun sia akompanantaro ripozas. Midaso saltis de la ĉevalo kaj surgenuiĝis antaŭ la dio: Pardonu al mi, favora dio, mian deziron", li lamentis, "kaj liberigu min de mia turmento!"

Dionizo
Dionizo

Dionizo kompatis la malfeliĉulon kaj donis konsilon al li: "Iru al la rivero Paktolos", parolis la dio, "kaj tute trempu vin en la akvon. Tiel vi forlavos de vi vian malfeliĉan deziron".

Sen hezito Midaso rapidegis al la rivero, ĵetiĝis en la akvon kaj lavis ankaŭ la kapon kaj la hararon. Ekde tiu tempo oni trovas en la rivero oran sablon kaj la homoj diras, ke la rivero estas orhava.

La reĝo ĝojis, ke li liberigis sin de la terura donaco kaj ekde nun eĉ ne plu volis vidi oron. Pli prefere li migradis sur herbejoj kaj en boskoj kaj aŭskultis kiel Pajno, la mastro de la paŝtejoj kaj protektanto de la gregoj, ludas sur la sirinkso, la kana pajnoŝalmo. La bokpieda kornohava dio Pajno, saltetis tute kovrita per feloj tra la arbaroj kaj ludis kun la nimfoj memkaŝadon kaj timigis la migrantojn. Kaj kiam li sidiĝis en la ombron de la arboj, li blovis sur sia septuba fluto multajn gajajn kantetojn. Tiuj plaĉis al la reĝo pli ol ĉio alia en la mondo.

Pajno vidis kiel plaĉis siaj kantoj kaj komencis imagi, ke li ludmuzikas pli bone ol la muzogvidanto Apolono. Li vokis la dion de la Patmolos-montaro al si, por ke li decidu, kiu ludas pli bone, li aŭ Apolono.

Tmolos konsentis kaj deŝovis de siaj orelegoj la branĉojn de pramaljunaj arboj.

Unue ludis Pajno sovaĝan barbaran kanton. Ĉe la arbarrando staris Midaso kaj aŭskultis ĝojigite la flutosonojn, kiuj kriĉadis kiel ŝrikantaj birdovoĉoj, kiuj fajfis kiel la vento en la rokoj kaj hopis tra la aero kiel riverondoj super trans ŝtonojn.

Pajno finis sian ludadon kaj Tmolos donis signon al la dio Apolono. Apolono forĵetis la purpuran mantelon kaj ekkaptis per la maldekstra mano la belegan liron.

Softe li tuŝis la kordojn, kaj la kordoj komencis rave kanti. En la vespera kvieto la dolĉaj sonoj leviĝis kvazaŭ sur delikataj arĝentaj flugiloj en la ĉielon.

Kortuŝite de la kantado de Apolono, Tmolos petis Pajnon, ke li mallevu sian sirinkson antaŭ la liro de Apolono.

La ĉiela kantado de Apolono venkis la kantetojn de Pajno.

Midaso aŭskultis la juĝon nevole. Ĉar li pensis, ke li komprenas ĉion kaj estas elektita prijuĝi ĉion, li vokis: Tio ne estas ebla, la kanteto de Pajno estis centfoje pli beleta. Al mi plaĉas, kaj se plaĉas al mi, ĝi devas esti pli bona. Ĉu vi ne havas orelojn?"

Kolere Apolono proksimiĝis al la reĝo kaj pinĉis perfingre liajn orelojn. Tiuj tuj ŝanĝis sian formon, fariĝis pli longaj kaj kovris sin per griza felo.

"Nun vi havas la orelojn, kiujn vi meritas", diris la kolera dio kaj malaperis.

Midaso tuŝis sian kapon kaj palpis longajn azenajn orelojn. Tro malfrue li pentis, ke li enmiksiĝis en la konkurson, kiun li ne komprenis. Li kuris hejmen kaj la azenaj oreloj batadis sur lian kapon. Hejme li metis al si grandan turbanon sur la kapon kaj kaŝis sub ĝi siajn orelojn. Sed post kelke da tempo la orelharoj tiom kreskis, ke li ne plu povis kaŝi ilin sub la turbano. Li do vokis sian serviston, kiu pli frue ĉiam tondis la hararon de la reĝo, kaj malkaŝis sian sekreton al li. "Ekde nun scias tiun malĝojan sekreton ni ambaŭ! Perfidu ĝin al neniu, ĉar alie vi pagus por tio per viva vivo!"

La servisto tremis je la tuta korpo, li ne kuraĝis diri al iu, kion li vidis sur la kapo de la reĝo. La sekreto tamen ŝarĝis lin tiom, ke li ne povis elteni ĝin. Li pripensis kaj pripensis, kiel li povus liberigi sin de la ŝarĝo, kaj tiam, en sendorma nokto, li havis ideon.

Matene li iris al la rivero post la urbo, fosis en sola loko truon en la teron kaj flustris en ĝin: "Reĝo Midaso havas azenajn orelojn."

Tiam li fermŝutis la truon per tero kaj opiniis, ke li tiel entombigis sian sekreton por eterne. Tio plifaciligis lian animon. Kontente li reiris en la urbon, kaj ekde tiu tempo nenio plu premis lin. Li tondis la hararon de la reĝo kiel antaŭe.

Ekde tiu jaro kreskis je tiu loko ĉe la rivero densa fragmito, kaj kiam la vento karesis ĝin, la fragmito susuris kaj flustris: "Reĝo Midaso havas azenajn orelojn."

Tiel ĉiuj homoj eksciis la sekreton de la reĝo. Finfine la dioj foje bone videble signis la stultecon, ili pensis kontente. Sed bedaŭrinde Apolono ne donas al ĉiu stulta arogantulo tian grandiozan donacon.


el la ĉeĥa lingvo tradukis Cezar


el "Malnovaj grekaj fabeloj kaj mitoj"
eldonita de ALBATROS PRAGO, 1961

Published at 11:46 / 2 comments / 273 visits
This post is public

October 5, 2008

Muzikfilmeto de Andreo Jankovskij: "La kato" (muziko de A. L. Webber)


Klaku: La kato

kantas tradukinto: Paŭlo Moĵajev
muziko: A.L. Webber
el la muzikalo: "La katoj",
plukita el la kodisko
"Pluke-traduke"
de la Societo por la subteno kaj
defendo de la ukraina kulturo: "Espero".


trovita ĉe ipernitiano Luciano

Published at 13:30 / 8 comments / 547 visits
This post is public

October 6, 2008

Cezar: Vivu longe kaj en sano ne nur ipernitiano! / Vivu!



Cezar

Vivu longe kaj en sano

ne nur ipernitiano!



(por Blazio Vaha)


Vivu longe kaj en sano
ne nur ipernitiano.
Vivu longe kaj senbrue
nia tuta mond' samĝue!

Vivu ĉiam la aliaj,
kaj la kuloj, eĉ la fiaj.
Vivu ĉiu hom' sur tero,
ne nur hom' post kariero!

Vivu longe la patrinoj
kaj al tio belulinoj,
vivu eĉ la vira speco,
inafable kaj kun deco!

Vivu Esperantaj uloj
kaj fuŝuloj, ĉiuj nuloj.
Vivu la insekt' sur tero
kaj maŝinoj por tenero!

Vivu griloj ka la potoj,
krome ĉiam la robotoj,
vivu de l' patrin' la filoj
kaj filinoj, muzikiloj!

Vivu forta ambicio
kaj elkore nia krio,
vivu nia viv' entute,
eĉ la vivo tute mute!

Vivu ĉiu ŝton' sur tero,
kosma polvo, la infero.
Vivu por kredant' la Dio.
Vivu ĉiuj. Vivu ĉio!


Cezar

Vivu!


(Esperantista tosto)


Vivu la patro,
vivu patrin',
vivu pro mi la patrio.

Vivu la amo,
vivu la ver'.
Vivu la fantazio!

Vivu la artoj,
vivu kultur',
vivu la harmonio!

Vivu la lingvoj,
vivu muzik'.
Vivu Esperantio!

Vivu la mondo,
vivu la Ter'.
Vivu kun ĝojo ĉio!


Published at 08:27 / 3 comments / 307 visits
This post is public

October 6, 2008

Hans-Georg Kaiser: Wann kommst du, Liebste, aber wieder?

Tulipoj loĝoĉambre
Tulipoj loĝoĉambre


Hans-Georg Kaiser

Wann kommst du, Liebste, aber wieder?


Wenn du zur Arbeit gehst
zu früher Stunde,
wenn du das Licht andrehst
auch mir zur Kunde,
dann bin ich froh,
nur einfach so,
weil Dinge gehen,
sich Zeiger drehen.

Vertraute Lippen, ein schneller Kuss.
„Wann kommst du, Liebste, aber wieder?“
frage ich dich. Nicht, weil ich es muss.
Das wäre dir auch sehr zuwider.

Du lachst mich schelmisch an,
mit wachen Blicken
und sagst vergnügt: „Bis dann!“
Die Türen klicken.
Ich dreh' mich um
und liege stumm
so für Sekunden
noch ganz gewunden.

Vertraute Schritte, dann bist du fort.
Das Radio dudelt sanfte Lieder
von Liebelei und Matratzensport
und von dem blühend weissen Flieder.

Ich will im Kopf mir noch
Gedanken richten
und dann als Frühstückskoch
das Müsli schichten.
Kau dann allein
in mich hinein.
Mit einem Wort,
du bist schon fort.

Vertraute Tage im gleichen Fluss.
„Wann kommst du, Liebste, aber wieder?“
frage ich mich nicht aus Überdruss
und strecke katerhaft die Glieder.

Published at 10:15 / 1 comment / 149 visits
This post is public

October 6, 2008

Cezar: La patrolanda biero (prozpoemo)

Verda biero el Berlino
Verda biero el Berlino

Cezar

La patrolanda biero



La plej bona biero estas el Ĉeĥio.
La plej bona biero estas el Germanio.
La plej bona biero estas el Svedio.
La plej bona biero estas el (bonvolu enmeti vian patrolandon.)

La plej bona biero do estas la patrolanda.


Kiu ne kredas tion, tiu estu trempita en patrolandan bierbarelon
ĝis li trinkis tiom da biero de sia patrolando, ke ankaŭ li kredas,
ke la plej bona biero estas el la patrolando.

Kaj se iu tamen plu asertas, ke eksterlanda biero estas pli bona,
oni sendu lin per usona defendoraketo al la Luno, sen reveturbileto,
por ke li povu tie trankvile pripensi, kiu biero estas la plej bona
en nia patrolanda mondo.

Published at 13:13 / 8 comments / 411 visits
This post is public

Published at 20:43 / 2 comments / 272 visits
This post is public

October 7, 2008

Fratoj Grimm: La vulpo kaj la anseroj



Gaja migranto Vulpo - heiterer Wanderer Fuchs
Gaja migranto Vulpo - heiterer…

fotis Cezar



Fratoj Grimm


La vulpo kaj la anseroj



La vulpo iam venis al herbejo, kie sidis grego da belaj, grasaj anseroj, jen la vulpo ridis kaj parolis: „ Mi alvenas ja kvazaŭ kiel vokato, vi sidas bele kune, tiel mi povas manĝi vin laŭvice.“ La anseroj gakis pro teruriĝo, eksaltis, komencis lamenti kaj mizere petegi pri sia vivo. Sed la vulpo ne volis akcepti kion ajn kaj parolis: „ Neniu kompato al vi, vi devas morti!“ Fine iu el ili ekkuraĝis kaj diris: Se ni junaj freŝaj kompatindaj anseroj tamen tuj devas lasi la vivon, estu indulgema per tio, ke vi permesu al ni predikon, por ke ni ne mortu en niaj pekoj; poste ni volas starigi nin laŭvice, por ke vi povu elserĉi al vi la plej grasan.“ „Nu“, diris la vulpo, „ tio estas malkara kaj krome pia peto; preĝu do, tiom longe mi atendos. Jen la unua komencis sufiĉe longan predikon, ĉiam certan „Ga! Ga!“, kaj ĉar ĝi tute ne volis fini tion, la dua eĉ ne atendis, ĝis ĝi estis en la vico, sed same komencis preĝi sian „Ga! Ga!“ La tria kaj la kvara sekvis ĝin kaj baldaŭ ili ĉiuj gakis kune. Kaj kiam ili estos finintaj la gakadon, la fabelo povos esti rakontata plu, sed momente ili ankoraŭ gakas kaj gakas kaj...



tradukis Cezar


PS; Mi ĵus kunstarigas en mia retejo www.cezarpoezio.de en la paĝo fabeloj-fabloj-mitoj tekstojn pri fabeloj, fabloj kaj mitoj. Tial nun tiu ĉi teksto, pliaj similaj ankoraŭ sekvos. La foto de la vulpo ekestis sur artfesto kampare de mia regiono en la muelilo apud la gastejo "Lindenvorwerk".

Published at 20:13 / 1 comment / 242 visits
This post is public

October 8, 2008

Cezar: La onta magiisto (rakonto)

Cezar

La onta magiisto



En la subdistrikta kabineto por kulturlaboro de la provincurbo Altenburg sidis tri inaj kaj du viraj kunlaborantoj ĉirkaŭ la kunsida tablo. La Germana Demokratia Respubliko ankoraŭ ekzistis, kaj neniu el ili, eĉ ne la plej aŭdaca el ili, iam serioze pensis pri tio, ke tio povus ŝanĝiĝi iam. Ili havis notblokojn antaŭ si kaj aŭskultis atente, kion la ĉefino Sonja Vesperruĝa antaŭlegas el la gazeto "Nova Germanio". Temis pri la tielnomataj "devizodeliktoj" de la civilkuraĝa verkisto Stefan Heym.


Sonja Vesperruĝa, malgranda virino, ĉiam vigla kiel merlo, estis preskaŭ kvindekjara kaj tamen aspektis ankoraŭ kiel lerneja knabino, svelta, delikata, sed kun severa hardislimo en la mezo de la nigra duonlonga hararo, kiu aspektis iom pastrina. Sinjorino Vesperruĝa estis konvinkita partiano de la SED, do de la reganta Socialista Unuiĝinta Partio de Germanio. Ŝi centprocente kredis tion, kio estas skribata en la gazetoj.

Sed en tiu tago la legado ne iris tiel glate kiel kutime. La juna kunlaboranto Tomas Hagen intervokis kaj provokis ŝin, kaj la aliaj almenaŭ per malŝataj rikanoj montris, ke ili staras sur lia flanko en tiu afero. Spite al stranga malpermeso de la supera enurba kulturoficejo, li sekrete partoprenis ĉe la prelego de la fama aŭtoro en kapelo, al kiu invitis amikara societo de la evangelia eklezio. Tomas, kiu jam pro sia nomo ne tuj kredis ĉion, kion iu diras, estis tamen impresita de la trankvila maniero de la verkisto Heym, kiu ne lasis provoki sin de iuj tutcertaj komisiitoj de la organoj de la ŝtatsekureco.


Pro la hipokrita gazetinformo Tomas indigniĝis kaj ne plu povis reteni sin rakonti pri la suverena prelego. Nervoze li trafosis per la fingroj sian barbon, kiu faris lin multe pli olda ol li estis.

Sed kiam la diskuto jam fariĝis frosta pro la akre defendataj kontroversaj starpunktoj, malfermiĝis subite la firma kverka ĉambropordo de la kunsidejo. Envenis svelta junulo kun brilantaj nigraj okuloj kaj blue nigra hararo, kiu en bunta ĉemizo kaj blanka ĵinzo enŝvebis kiel bela papilio, kvazaŭ sur flugiloj de mistera vento, per gracilaj dancistaj paŝoj. El lia afabla vizaĝo lumis la plej ĉarmaj okuloj de la mondo, kiuj inspiris konfidon.

Sinjorino Vesperruĝa ĝojis pri tiu ĝustatempa interrompo, kaj kiam ŝi pli precize rigardis la enpenentrinton, ŝia mieno heliĝis eĉ pli. Ŝi finis la malagrablan kunsidon kaj iris kun la neatendita gasto en sian ĉambron.

Tie ŝi petis la junulon sidiĝi. Ŝi demandis pro lia nomo kaj li respondis: "Giridhar Ĉaŭduri."

"Kiel, bonvolu? Ĉaŭduri, tio estas ja interesa nekutima nomo, ĉu vi estas eksterlandano? Kie vivas viaj gepatroj?"

"Mia patro estas barata, do hindia diplomato, laborinta ĉe la ambasadejo en orienta Berlino, sed nun li loĝas denove hejme en Hajderabado, li estas bramano."

"Bramano? Ha jes, la fia kasto, kiu ankoraŭ nun, post Mahatmo Ghandi, ekspluatas sian kompatindan popolon, sed pardonu, tio ja ne estas via kulpo, kaj via patrino, kion ŝi faras?" interrompis lin sinjorino Vesperruĝa.

"Mia panjo plu estas civitano de nia GDR kaj laboras kiel interpretisto."

"Aha, tiel do", komentis la ĉefino, videble iom seniluziiĝinta, ĉar ŝi jam antaŭtimis iujn malagrablajn komplikaĵojn.

"Kaj kion vi deziras de ni, sinjoro Ĉaŭduri, kial vi venis en nian oficon?" ŝi diris senemocie.

"Mi volas antaŭ ĝusta magiista komisiono pruvi mian taŭgecon kiel magiisto. Mi aŭdis, ke oni turnu sin en tiu kazo al la afabla sinjorino Vesperruĝa, vi estas ja sinjoro Vesperruĝa, ĉu ne?" li demandis flate.

Lia ensorĉiga rideto trafis ŝin kiel fulmo. Ŝi havis precipan emon al junaj viroj, sen vere konsciiĝi iam pri tio, kaj tial ŝi ankaŭ ne povis konfesi tion almenaŭ al si mem. Ŝi vivis sola, kaj tial ŝi ne spertis pri sentoj al junuloj.

Giridhar respondis ĉiujn ŝiajn demandojn mirige memkonscie, parollerte kaj ĝentile. Li parolis seneraran sendialektan germanan, kiu estis sufiĉe bona por povi fariĝi parolisto en unu el la du televidaj kanaloj de GDR. Kaj tamen li ankoraŭ lernis en abiturklaso en la Karl Marks- lernejo en Altenburg.


Videble li estas knabo kun granda talento, ŝi pensis. Giridhar baldaŭ elflaris, ke ŝi havas egan simaption por li. Tial lia parolo fariĝis pli kaj pli entuziasma. Je la fino li rakontis nun jam preskaŭ intime pri lia decida unua renkonto kun la magio. Temis pri la prezentado de magiisto en la rusa ŝtata cirko.

"Imagu", li diris, li forsorĉis cirkoklaŭnon ŝvebantan en la aero. Spirhaltiga okazaĵo! Sed la kulmino estis, kiam li metis en kaĝon sian asistentinon, kiu ĉe tio sur manplato forflugigis kisetojn kvazaŭ ili devus sufiĉi por mil da homoj, kaj poste ĵetis tukon sur la kaĝon kaj dum malpli ol sekundo reaperigis la asistentinon kiel leoninon. Imagu, sinjorino!"

Sinjorino Vesperruĝa devis iom ridi pri la subita transformado de virino en leoninon. Kaj tial ŝi diris ridete: "Jes ja, tian magiiston ni bezonus, tiaj virinaj leonoj mi volus havi en nia oficejo!"

Kaj tiam ŝi aldonis jam denove pli serioze: "Vi do volas fariĝi magiisto, sinjoro Ĉaŭduri. Nu, en tiu kazo mi gratulas el mia tuta koro al via decido. Ni helpos vin ĉe tio, ĉar estas nia profesia devo. Kiel ĉiu alia popolarto, kompreneble ankaŭ la magia estas ŝatata kaj subtenata en nia ŝtato de la laboristoj kaj kamparanoj. Tio estas cetere ne tiel kutime en nia plagata mondo, juna viro, se oni foje lasas flanken niajn amikajn fratajn socialistajn ŝtatojn sub la gvidado de la glorriĉa Sovetunio! Revenu do post semajno je la sama tempo, tiam mi povos diri jam pli al vi. Iun solvon ni certe trovos."

Sinjorino Vesperruĝa baldaŭ konstatis en la interparolado kun la Centra domo por kultura laboro en Lepsiko, ke la junulo laŭ la regularoj ankoraŭ estas tro juna por magiista ekzamenado. La gvidanto de la centra laborkomunumo "Magia rondo" estis skeptika kaj malkonsilis al ŝi la antaŭtempan ekzamenadon, kiu estus tute nekutima kaj ne tuj permesebla sen iuj pli altaj instanccoj. Krome li atentigis ŝin pri tio, ke li ankoraŭ neniam ion aŭdis pri tiu juna magiisto Ĉaŭduri. Sed sinjorino Vesperruĝa volis scii nenion pri tio, ĉar por ŝi la granda talento de Giridhar estis ekster ĉia dubo. Ŝi telefonis al la ĉefo de la Centra domo, kaj tiu promesis helpi al ŝi, ĉar li konis ŝin persone.

Pro tio, ke por la fina decido de la ekzamena komisiono necesis ankoraŭ kelkaj certigaj telefoninterparoladoj kaj aliaj helpemaj agoj, ŝi petis la kunlaboranton Tomas Hagen, ke li transprenu la zorgadon de la onta magiisto. Nur la interkonsentigajn interparoladojn kun la komisiono kaj la aliaj instancoj ŝi rezervis por si mem.

Kiam Giridhar Ĉaŭduri revenis je la fiksita tago, la kunlaboranto Hagen tuj akceptis lin. Ili interkonatiĝis kaj tuj ciis sin reciproke, ĉar tio estis por ambaŭ pli agrabla. La roloj en tiu nova ludo estis rapide disdonitaj. La adorenda Giridhar sur unu flanko, kaj sur la alia flanko Tomas, la komprenema amiko kaj helpanto, kiu subtenas la venontan geniulon. Ili renkontiĝis ekde nun tute senceremonie, kelkfoje en la kafejo"Volksstädt" apud la poŝtejo, la plej preferatan retiriĝan lokon de Tomas, sed post kelkaj fingromontaj admonoj de la ĉefino pli ofte en la griza kulturkabineto.

Giridhar tie ensorĉis ĉiujn kun sia malferma karaktero. Eĉ la misfide observema kaj hezitema financekonomistino Uta opiniis, ke li estas tre agrabla bubo. Lia lerta parolmaniero kaj liaj spritaj ŝercoj perpleksigis ĉiujn. La damojn lia aspekto kaj lia ĉarmo ĉiufoje tute entuziasmigis. Estis vere strange. Kiam Giridhar aperis, ŝvebis tuj iu orientala plezuro de la sensoj en la ŝpareme meblitaj oficejaj ĉambroj. La burokrata leĝo de inercio en lia ĉeesto malvalidiĝis ĉiufoje. La ĉefino ĉiam tuj ekfloris, kiam ŝi nur ekvidis lin. Ĉiuj estis tuj pli gajaj, pli flugilhavaj, pli parolemaj, kiam li ĉeestis. Oni interrompis la laboron kaj trinkis sennombrajn kafojn. Oni ridis kaj ŝercis. Giridhar faris grandiozajn prelegetojn pri la magia arto, klarigis la diferencon inter iluziisto kaj manipulatoro, li montris kiel oni dissegas virinojn kaj ekkaptas pistolkuglojn per la nura buŝo. Li klarigis la ŝnurtrukon kaj montris sin ravita de fakiroj, fajrokurantoj kaj aliaj mirakloplenumantoj kaj saltis aeren pro entuziasmo pri la ŝvebanta kuglo, kiun cetere ankaŭ li havis en la programo, kiel li asertis memfide. Ĉion tion li rakontis en la plej amuza babiltono, kiu indus por pajaco. Sin mem li karakterizis modeste kiel parolantan magiiston.

Sed ju pli Tomas konatiĝis al sia nova amiko Giridhar des pli li havis dubojn pri la vero de liaj eldiroj. Giridhar estis certe ensorĉiga homo, sed ĉu li vere estis bona magiisto, kiel li asertis pri si mem? Ĉu li ne pli similis al la mensogobarono, kiu sur fazeolo grimpis ĝis la luno? Giridhar, kio bedaŭrinde pli kaj pli klariĝis, estis nur blagulo, kiu havas tro da fantazio. Li rakontis aferojn, kiujn eĉ la plej granda fidulo daŭre ne povus akcepti. Li frekventis laŭ lia aserto retorikkurson ĉe la plej konata sportreportero de la lando, ĉe Hans Florian Oertel en Berlino. Kiam li faris tion, li ne diris. En Lepsiko sur la ĉevalkurejo li ricevis senkoste- pro bonaj rilatoj al influaj personoj- kurson por rajdistoj. Li asertis eĉ, ke la lepsika kabaredisto Juergen Hart de la "Akademiksuloj" helpis lin ĉe la skribado de siaj skeĉoj. Kiam la paciencofadeno de Tomas fine disŝiriĝis pro tiom da fanfaronado, li demandis lin tute krude: "Diru foje, Giridhar, kiam vi cetere vizitas la lernejon, se vi estas tiom okupita? Kiel vi faru vian abituron? Kaj de kie vi prenas la tutan monon por ĉio tio, kion vi faras laŭdire?"

Sed Giridhar, kiel ĉiam, lerte elturniĝis el ĉio. La fanfaronadoj kompreneble baldaŭ rondiris en la kabineto, tiel, ke oni kaŝe ekhavis la opinion, ke la knabo estas centprocenta fabelrakontulo, kaj ke li verŝajne tute ne povas sorĉi!

Kvazaŭ por substreki tiun opinion, aperis ĝuste en tiu tempo plia hobimagiisto kun la nomo Popovic en la kabineto. Kiam li aŭdis de la antaŭpreparata magiista ekzameno, li terurigite kunklakis la manojn kiel kristana preĝonto kaj ekkriĉis kiel ĵus vundita besto: "Tiu kanajlo! Li ŝtelis al mi la lastajn tri jarkolektojn de la gazeto "Magia arto" el mia loĝejo kaj ne redonas ĝin al mi. Li impertinente pretendas, ke mi ne donis ilin al li. Imagu, tia venthundo! Kaj al tia ventululo vi kredas, kion li diras, tio estas ja tute absurda! Tion vi ne tuj rimarkis, ke li estas nura fanfaronulo? Diru, ke tio ne estas vera!"


La malgranda, iom korpulenta kaj ruĝvanga Popovic, kiu perlaboris al si pene la monon por la multekostaj magiistaj aparatoj kaj instrulibroj kiel diskotekisto, skuis preskaŭ rezignante la kapon kaj diris mirigite: "Kara Tomas, vin mi ne imagis tia naiva ŝafo, vere ne! Giridharon mi konas el la magia klubo de la junaj laboristoj en Borna. Li estas absoluta ridindulo. Li ne regas eĉ unu trukon ĝuste, vere ne, kredu min! Mi avertas vin, vi devas informi sinjorinon Vesperruĝa, alie tio fariĝos katastrofo!"

Al la kunlaboranto Hagen ne restis alia eblo ol informi sinjorinon Vesperruĝa pri la novaĵoj, kvankam ne estis lia maniero fajfi iun ĉe la superuloj. Ankaŭ tial li devis informi ŝin, ĉar la ekscitita Popovic nun certe repostulus siajn magiistajn kajerojn helpe de la kabineto.

Sinjorino Vesperruĝa, kiu intertempe jam rilatis al Giridhar kvazaŭ li estus la propra filo, tute ne estis ŝokita de la novaĵoj. Ŝi male diris nur seke: Tio estas ja nenio alia krom fiaj onidiroj pri esperiga reprezentanto de nia socialista junularo, al kiu devas aparteni nia tuta konfido! Tiu ĉi Poppvic ja nur envias nian karan Giridhar. Ke la ulo estas ĉio alia kiel lumturo, se temas pri sia talento, ni ja scias pro lia ekzamenado kiel diskotekisto, kiun li trapasis kun sukceso nur tial, ĉar mi persone transprenis la respondecon por tiu nelerta malgraciulo. Ke li povas sorĉi, mi tute ne povas imagi al mi, mi prefere supozas, ke li simple envias nian elegantulon Giridhar, kiu jam de ekstere aspektas multe pli impresa ol tiu dika kaj eterne ŝvitanta Popovic, kiu neniun frazon povas eligi sen tio, ke oni tuj rimarkus, ke li venas el la cepourbo Borna en Saksio. Cetere, kiam ni ĉi tie devus kontroli ĉiun denuncon, ni bezonus por tio detektivan oficejon, Tomas."

Kunlaboranto Tomas Hagen prefere ne kontraŭdiris ion, kvankam li havis sufiĉe da kaŭzoj fari tion.

Kiam Giridhar en la ĉambro de la amiko Hagen kun mieno de iniciito antaŭmontris la eksteron de verda indentigilo, kiu laŭ li mem atestas, ke li estas membro de la organo pri ŝtata sekureco, Tomas eksplode ekfuriozis: "Facilanima knabo, vi videble stulte imagas, ke vi povus akceli per tiu truko la aferon pri la ekzamena termino! Sed mi diras al vi, vi estas sur la plej bona vojo riski pli ol nur la magiistan ekzamenadon. Giridhar, idioto, formetu tiun damnitan indentigilon, kaj faru tion neniam denove! Pro vi, sed ankaŭ favore al ni! Se vi ne emas al prizonĉelo en Bautzen!" Li preskaŭ alkriis lin kun akra tono. Giridhar ruĝiĝis en la tuta vizaĝo kaj respondis embarasite: "Tio estis ja nur ŝerco, karulo, kial vi tiom krias?"

Sinjorino Vesperruĝa atingis pro sia obstino post longa batalo, kion ŝi ĉiam alstrebis: la ekzamenkomisiono letere informis ŝin per multaj vortoj, ke oni venos je la proponita termino kun malgranda delegacio el spertaj kaj multmeritaj magiistoj al Altenburg por tie "en la kadro de la efektivigo de esceptokaza aparta reguligo" ekzameni la magiistajn kapablojn de la abiturlernanto Giridhar Ĉaŭduri

Sinjorino Vesperruĝa ankoraŭfoje konfirmis la terminon kaj Giridhar mem tuj presigis flavajn vizitkartojn kun bombasta nigra teksto, sur kiuj li mem estis prezentata kiel sorĉisto en longa mantelo, kun pinta ĉapelo kaj libere ŝvebanta kuglo. Tomas nur skuis la kapon, kiam li legis sur tia karto, ke la granda artisto Ĉaŭduri majstris kun brila sukceso la ŝtatan ekzamenadon.
Tiam aperis en la regiona parto de la "Popolgazeto" tutpaĝa anonco, en kiu Ĉaŭduri invitis la loĝantojn en kaj ekster la urbo, ke ili venu al la granda magiista horo en la klubdomon de la junularo, kiu okazos en la granda paŭzo de la diskoteko "Rasputin". Kiel foirplaca kriisto li finis la anoncon per trilinia verso:

Invitas vin kun sorĉa vok'
magia fil' el via lok'
iluziisto de l' epok'!

La anonco, kiu en la kabineto estis kontroverse diskutata, trovis en la urbo multajn legantojn. Ŝajne sensacio atendeblis. La majstro Giridhar mem gluis afiŝojn je ĉiuj kolonoj kaj sur aliaj reklamaj areoj.

Fine la granda tago alvenis. La kultura domo, tre konata kiel "lagodomo", plenigis sin iom post iom per junuloj. La tripersona magiista komisiono, veninta spite al grandaj duboj kaj certe ne tute libervole, sidis kun sinjorino Vesperruĝa ĉe malgranda tablo sur la alta galerio, kie oni havis bonegan vidon al la scenejo. Apud ili sidis ankaŭ Tomas Hagen, kiu atendis la decidan horon kun tre miksitaj sentoj.

La scenejo estis riĉe ornamita: malhele blua ĉielo plena de oraj steloj kaj duonlunoj vere impresis. Granda bunta magia kubo ĵetis kvazaŭ diskoteka kuglo kolorajn lumojn sur la vizaĝojn de la rigardantoj. La diskoteko "Rasputin" ludis fone svingodancojn de Glenn Miller kaj Fips Fleischer, tute tiel, kiel oni antaŭe postulis tion de ili. La du diskotekistoj estis eĉ feste vestitaj per ruĝaj kravatoj kaj elegantaj jakoj.

Ĉiuj atendis je Magius Ĉaŭdurius, la grandan magiiston, kiel li mem nomis sin en la anonco. Sed la majstro lasis atendi la scivolulojn. Daŭris tutan horon antaŭ ol li- laŭdire pro aŭtopaneo- fine aperis. Sub la jubilo de la ordiga trupo, kiu staris kiel motorradbando ĉe la enirejo, li enmarŝis kun ligna ĉaro plena de magiista ilaro en la kulturdomon. Sur la scenejo li manipuladis nervoze dum iom da tempo. Kun la helpantoj li starigis kulison, kiu memorigis je restoracia Mitropa-vagono de la fervojo en GDR. Oni alportis ankaŭ grandan maristan keston, kiu ŝajnis iom fremda sur la scenejo.

Post duona horo la preparoj estis faritaj kaj la lumo estingiĝis. La spotlumoj ekfunkciis kaj direktiĝis al la mezo de la scenejo. La spektaklo estis komenciĝanta. Magius Ĉaŭdurius, vestita kiel Mitropa-kelnero, aperis ŝanceliĝante kiel ebriulo kaj klarigis en terura saksa dialekto, "ge li giel gelnero brou la "foirou en Lajbdzŝ havas diom ta laborou, ge li drinkis bro diom da ĝagrenou iom drou mulde, ´gion li normole ne fouraz."

La rigardantoj kaj la komisiiono estis iom perpleksaj kaj kelkaj ridis unuope. Sed la plej multaj silentis ĝenate, ĉar ili devis pensi pri la "sankta bovino" Foiro de Lepsiko, pri kiu la gvidantoj de la partio, kaj ne nur ili, estis tiom fieraj.

Tiam la ekzamenato petis longan ulon de la ordiga trupo sur la scenejon, ordonis lin sidiĝi ĉe la tablo, metis sektbotelon antaŭ ties nazon kaj provis eltiri el la botelo vicon da interplektitaj buŝtukoj, kio post kelkaj provoj vere iel sukcesis. Ĉar la rigardantoj denove ne sciis, kion tio signifu, ili prefere silentis plu. Eble ili pensis, ke la mallerta antaŭluda artifiko estis intence farita, por ke oni poste eĉ des pli miru pri la eksterordinaraj kapabloj de la magiisto. La ebrie aspektanta sorĉisto fariĝis nervoza. Li prenis el la poŝo kartludon kaj provis miksi ĝin en la aero per svinga vasta movo. Sed la kartoj falis preskaŭ ĉiuj sur la plankon. Ĉar la kartoj ankaŭ post la tria provo prefere surplankiĝis, li rezignis pri plia ripetado. Frosta silentado de la rigardantoj estis la kvitanco por tiu fuŝa agado. La majstro senkulpigis sin per stulta rimarko: "Hodiaŭ ŝajne ĉio misiras!"


Kiam iu laŭte ekridis, subite la rigardantoj vigliĝis. Kelkaj fajfis, piedoj ritme komencis tamburi la plankon. Magius Ĉaŭdurius, kiu plu sakse dialektumis, provis savi la reprezentadon. Kun oblikva vizaĝesprimo li ĵetis ŝnuron alten en la aeron. Longa drato solviĝis de la ŝnuro kaj falis vibrante sur la plankon.

"Nu, vidu al tio! La ŝnurdratartifiko!" vokis la dika Popovic moke. La ridado plifortiĝis.

La longa ordigisto sidis ankoraŭ nun tute superflue ĉe la improvizita restoracia vagona tablo. La sorĉista ambiciulo, kiu vidis en li subite enkorpiĝintan savankron, anoncis hektike, ke li nun tiros ormoneron el la nazo de la gasto.Li tiris je la nazo de la longulo kun la kuraĝo de malesperiĝinto. Sed tiu, kiu ne komprenis lin, ofendite ekkriis kaj vehemente vangofrapis la magiiston, antaŭ ol li fuĝis kun minacanta pugno for de la scenejo. Precipa aplaŭdo akompanis la agadon de la longulo. Ankaŭ la artifiko kun la ŝvebanta kuglo- kiel nun jam ne plu alie antaŭvideblis- tute ne sukcesis. La kuglo estis nenio krom ruĝa aerbalono, kiu zigzage volis leviĝi en la direkto al la komisiona tablo sur la galerio. Sed iu el la publiko antaŭe per cigaredofajrilo krevigis ĝin. Jubilo kaj aplaŭdo estis la danko por tiu interveno. La skandala sorĉhoro finiĝis per kriĉado kaj fajfado kaj piedtretado, kiam la sensukcesa Ĉaŭdurius pretendinta esti lerta senkatenigisto post dek minutoj elrampis kun pendanta kapo el la granda marista kesto, post kiam li estis doninta frapsignojn por tio. Tri membroj de la ordiga trupo, kiuj post lia eniro en la keston estis saltintaj sur ĝin, dancis en la ritmo de la diskoteka kanto "Ra-ra-rasputin" kaj kune kantante sur ĝi.

Kiam oni lasis laste fali la kurtenon, por ke la rindinda prezentado finiĝu, leviĝis ankoraŭfoja amasa aplaŭdo, por ellogi la majstron, kiu vere por momento denove per la kapo aperis inter la kurteno. Kelkaj vokis moke: "Majstro, ni amas vin! La magia giganto Magius Ĉaŭdurius vivu! Li trifoje vivu! La plejmulto laŭte ridis kaj aplaŭdegis.

Nur la magia komisiono, la kunlaboranto Hagen kaj kompreneble sinjorino Vesperruĝa ne aplaŭdis. La komisionuloj skuis seninterrompe la kapojn, kvazaŭ ili volis diri, ke tio ne povas esti! Ke tio simple ne povas esti! Ke ion tian ili ankoraŭ neniam travivis! Kulpigaj rigardoj flugis en la direkto al sinjorino Sonja Vesperruĝa, ĉar iu ja devas esti kulpa pri tiu skandalo, se oni devos raporti.

Unu el la kunkulpantoj, Tomas Hagen, kiu antaŭvidis tiun finon, devis kunpremi la dentojn sub la mano, kiun li metis sur sian barbon, por ke li ne laŭte ekridu. Sed kiam li rigardis en la maljunan vizaĝon de la ŝokita ĉefino, kiu nun aspektis dudek jarojn pli olda ol kutime, li hontis iom pri sia malica ĝojo kaj pensis kunsente: Kompatinda Sonja! Kompreneblas, ke ŝi estas pleje trafita de tiu hontindaĵo. Neniam ŝi bonŝancas pri la junaj viroj, por kiuj ŝi engaĝas sin kun tia granda energio kaj lerteco. Hagen devis subite pensi pri tio, ke ankaŭ li mem iam estis tia protektato de tiu virino. "Se mi nur povus sorĉi!" li murmuris ĝemante al si mem. "Se mi povus sorĉi, mi nun tute rapide forsorĉus por ŝi tiun malĝojan finon."

Sed kiel konvinkita materiisto, kiu scias, ke ne eblas vere sorĉi, li forŝteliĝis flanken. Ankaŭ tial, ĉar li ne plu volis vidi la ŝtoniĝintajn ofenditajn vizaĝojn de la komisiono. Estis efektive katastrofo, kiun neniu tiel klare atendis, kvankam mirakloj, kiel ĉiu scias, kutime bezonas iom pli da tempo. Kaj tamen ĝi estis frutempe antaŭdirita de la neŝatata Popovic.

Post tri jaroj Tomas renkontis sinjoron Ĉaŭduri tute hazarde sur trotuaro. Tomas miris, ke li ankoraŭ estas en la urbo. La inta onta magiisto havis tekon en la mano kaj laboris kiel oficisto ĉe la akvomastrumado. Kun sia ŝtale blua kravato, la blanka cemizo kaj la griza longa pantalono li aspektis precize tia, kia aspektas ĉiuj, kiuj devas kaŝi sin post griza masko en siaj oficejoj, por ke oni ne povu ataki ilin pro tro da individueco. Li estis serioza kaj nervoza kiel ĉiuj tiuj tekosklavoj , kiuj ne havas tempon en la mallonga tagmeza paŭzo.

Kiam Tomas demandis lin, kion li faras krome, se li ne laboras, Giridhar Ĉaŭduri diris seke: "La sorĉadon mi finis, se vi celas tion, sinjoro Hagen. Mi ankaŭ ne plu elpensas iujn rakontojn. Mi faras nun tion, kion ĉiuj faras, estas pli oportune tiel."

Kaj sen eĉ atendi iun respondon, li kapjesis rigidan adiaŭon kaj iris plu.
Tomas postrigardis lin mirigite kaj diris al si mem: "Ĉu tiu ankoraŭ estas la nuboskrapanta Ĉaŭduri? Mi ne scias, la frenezulon, la ontan magiiston, mi tamen preferus."


Tiam li vidis sur la brakhorloĝon kaj vokis laŭte: "Damne, ankaŭ mi nun devas ekgalopi, la kunsido en la urbodomo komenciĝos post dek minutoj !!!"



Published at 08:02 / 0 comments / 169 visits
This post is public

October 8, 2008

Cezar: Kvazaŭ revenus la malbono (rakonto)



Cezar

Kvazaŭ revenus la malbono


La geedzoj Ruth kaj Udo Vager faris ekskurson kun sia ruĝa antikva Citroen, kiuj inter en kampoj kaj arbare bonege uzeblis. Sur kampvojo ne tre fore de iuj vilaĝoj ili neatendite haltis pro paneo, estis jam post noktomezo.

Sinjoro Vager serĉis la kaŭzon de la difekto, sed ne trovis ion. Ĉar la vojo sur neniu mapo troveblis, ili eĉ ne sciis precize, kie ili estas. Sed, kiam ili ĉirkaŭrigardis pro domo, helpis fortuno helpis. En distanco de malpli ol cent metroj, en la hela pala lunolumo, konturiĝis la silueto de strange kurbigita kasteleca domo alte sur monteto. Ĉar neniu el la fenestroj estis lumigata, la domo aspektis iel minacanta. Sinjorino Vager restis pro tio en la aŭto kaj diris iom timeme al sia edzo: "Eble vi tie supre en la domo povos telefoni iun noktoservon, Udo."

La viro ekiris kaj grimpis sur la kruta monteto supren. Fort enspirante li alvenis. En la domo iu funkciigis lumon kaj poste virino lante malfermis la grandan pezan enirpordon, kiu kriĉis kiel homa estaĵo.

Tiam Ruth vidis kiel la edzo gestadis en la kegloforma lumo. Li enpaŝis. La kompakta peza nigra pordo de la domo fermiĝis knarante post li.

Ruth Vager atendis plena de senpacienco je lia reveno, kiu laŭ ŝia sento pli kaj pli malfruiĝis. Jen subite la pordo krake remalfermiĝis kaj sinjoro Vager kun kliniĝinta kapo elkuris. Kiel ĉasate li hastis malsupren kaj fine reen al la aŭto kaj fermis la pordon post si. Li estis pala kiel mortintotuko kaj liaj manoj tremis.

Lia edzino demandis ekscitite: "Udo! Kio estas? Kio okazis al vi? Diru!" Sed li silentis kvazaŭ li estus surdomuta.

Kiam lia paniko perdiĝis, li komencis paroli: "Ruth, mia kara, kiel mi klarigu tion al vi? Kiam mi enpaŝis en la domon, salutis min olda damo, kiu timige aspektis. Ŝi havis firman, preskaŭ dolorigan manpremon. Ŝi diris nenion al mi. Sed ŝia rigardo hirtigis mian haŭton. Mi volis peti ŝin pri helpo, sed tiam trafis min ŝia trapenetrema fatala rigardo kvazaŭ kiel pugnobato. La fridaj kruelaj okuloj de tiu sorĉistino direktiĝis per tia senhoma dureco al mi, ke mi havis la impreson, kvazaŭ oni eltranĉus mian langon.

Vi scias, mi ne estas konfuzemulo aŭ malkuraĝulo. Sed ĝuste tial ŝi tiom ŝokis min!

Mi staris kvazaŭ mi estus glaciigita. La malbona vizaĝo de la oldulino faris min sendefenda dum momento. Kiel sensignife estis subite, ke ni ne povas starti nian aŭton. Nekredebla preskaŭ panika timo leviĝis en mi. Sed tamen mi ne estus povinta diri pro kio. Okazis ja preskaŭ nenio, se oni rigardas la faktojn. Estis ja nur fia olda damo, kiu algapis min kun hatoplena vizaĝo. Mi rektiĝis kaj provis elteni ŝian rigardon. Sed ankaŭ ŝi min fikse rigardis. Ŝi ne provis alparoli min, aŭ eĉ enlasi. Kiam mi fine ekkuraĝis rigardi ŝin pli longe al la vizaĝo, mi subite komprenis, kial mi tiom teruriĝis. La damo aspektis precize tiel kiel onklino Vera Eisner, kiu antaŭ multaj jaroj ĉeokaze transprenis la prizorgadon de mi kaj de mia fratino, kiam niaj gepatroj ankoraŭ ofte vizitis teatrojn. Bonan rilaton al ŝi, almenaŭ dum certa tempo, ni havis neniam. Ŝi estis tute alia ol normalaj homoj. Kiam niaj gepatroj estis for, ni havis ĉiufoje la senton, kvazaŭ mekanika pupo staras antaŭ ni: neniu afabla vorto, neniu rideto, neniuj karesoj. Ŝia glacia malama vizaĝo estis daŭra riproĉo, kiu bruligis sin en niajn infanajn korojn. Mi povas rememori tion, kvazaŭ okazis hieraŭ. Mi sentis min ĉiam kulpa esti juna, kulpa esti ĝoja, kulpa havi afablajn varmkorajn gepatrojn. Ni ribelis kontraŭ ŝi, sed niaj gepatroj ne komprenis nin, ili demandis perplekse, kio ne plaĉas al ni je nia -konsentite iom rigida -onklino. Estis por ni infanoj tute ne eble esprimi tion. Ŝi ne batis nin, ŝi ne insultis nin, ŝi nur disponis severe pri ni. Ŝi fakte enprizonigis nin, ĉar ŝi transprenis la respondecon por ni. Ŝi konservis nin kiel mortajn fiŝojn, ŝi traktis nin kiel domservistojn. Kia ŝtono falis de niaj koroj, kiam ni subite estis liberaj de tiu onklino. Neniu diris, kial. Ni eksciis nur multe pli malfrue, pro kio ŝi tiel abrupte foriĝis el nia vivo. Iu asertis, ke ŝi malfermturnis la gaskranon en la kuirejo kaj poste enŝlosis sin kun sia lambastono en la balailkamero. Kiam oni trovis ŝin, ŝi laŭdire jam tri tagojn estis morta. Sed tio estis nur onidiro. La vero estis, ke ŝi venenigis sinjorinon, kiun ŝi flegis dum la lastaj tri monatoj. Sed pro suspekta kontrolo oni eltrovis, ke ŝi murdis ŝin. Kiam la polico estis enprizoniginta la fiulinon, oni trovis multe da mono en ŝia loĝejo.

Eble vi ne kredos al mi, sed kiam mi ekvidis tiun oldan damon kaj tiel la onklinon, mi havis subite la ŝanceligan svenenigan senton, ke fantomo, ke morta reiranto staras antaŭ mi, kvazaŭ revenus la malbono, ĉu vi komprenas? Kiam ŝi fine kun la monotona grakanta voĉo de la onklino demandis min, kial mi tiel stulte algapas ŝin, mi balbutis ion pri alia simila persono, kiu aspektas kiel ŝi, sed ŝi tute ne diris ion al tio kaj fikse rigardis min kiel kolera diablo. Ŝi diris en la plej frida tono, kiu imageblas, ke ŝi ne aĉetas ion de mi, kaj kion mi do volas de ŝi, post noktomezo, en tiu aĉa de Dio forgesita regiono, ke ŝi krome tute ne konas min.

Mi rakontis al ŝi pri nia problemo kaj tiam ŝi manpetis min internen. Mi estis sendecida, la obtuza sento eĉ ne forlasis min, kiam ni iris supren la ŝtuparon.

En la loĝoĉambro tiam io okazis, kio denove hirtigis mian haŭton. La ĉambro aspektis tute tiel, kvazaŭ mi jam vidis ĝin iam. Ankaŭ la staranta horloĝo aspektis, kvazaŭ mi ĝin jam vidis ie, sed certe ne en horloĝa muzeo. Kaj nun eĉ la krucifikso tie sur la muro, kiun mi estis ŝtelinta laŭ ŝia firma konvinko.

Estis stranga tempsalta momento. Per unu fojo mi estis denove la kulpkonscia knabo, mergiĝinta en la pasintecon kaj staris antaŭ la severa onklino, kiu demandis min kun pereiga rigardo, ĉu mi ankoraŭ estas tute klara en la kapo, kion mi babilaĉas pri malfacilaĵoj ktp. Kaj poste ŝi prenis eĉ lambastonon en la manon kaj puŝis per la pinto malestime al mi, kvazaŭ mi estus iu muŝeca neniulo, kiun oni devas neniigi. Kaj tiam ŝi diris rikane, ke mi estas perfekta idioto, ĉar mi eĉ ne havas poŝtelefonon por tiaj noktaj okazaĵoj. Ŝi fariĝis pli kaj pli laŭta kaj histeria. 'Foriĝu, fripono, trompisto', ŝi kriis. Ŝi proksimiĝis al mi, ŝovis min krude per la lambastono al la elirejo.

Mi fuĝis haste la ŝtuparon malsupren, kvazaŭ temas pri mia vivo. Kiam mi turnis la kapon por eviti ŝiajn atakojn, mi vidis alte sur la muro grandan mornan olean pentraĵon. Ĝi montris la onklinon en ŝia spartece meblita loĝejo en Lepsiko. La virino sur la bildo rigardis malsupren al mi, kruele, ja diable. La moka ridado de la olda damo, kiu puŝadis min antaŭ si, persekutis min, ĝis mi sukcesis fermi la pezan elirpordon post mi. Ankoraŭ sur la monteto malsupren mi sentis, ke ŝi kuras post mi..."

Sinjoro Vager finis sian paroladon kaj rigardis konfuzite sian edzinon. Tiam, preskaŭ almozpetante pro kompreno, li flustris: "Ruth, estis tro freneze, mi simple ne povas kompreni tion, kio ĵus okazis."

Kiam Ruth Vager rimarkis ungecan gratadon je la aŭtofenestro ŝi turnis ŝokite la vizaĝon. Ekstere staris kliniĝinte, kun hate tordita vizaĝo, la manojn ungece metinte sur la vitrotabulon - la terura olda damo.


Published at 09:17 / 0 comments / 169 visits
This post is public

October 8, 2008

Cezar: La Neuville (fotopoemeto por Mike)


Neuville: Fin septembre 2008
Neuville: Fin septembre 2008

Cezar

La Neuville

(Por Mike)


Bela preĝejo
ĉe verda herbejo,
sub blua ĉielo
ĉevaloj en helo.
Ĝi sense palpeblas:
Jen vivo plu eblas.


PS: Bonvolu rigardi la foton de Mike:
www.ipernity.com/doc/mike59/3077506





Published at 09:37 / 2 comments / 266 visits
This post is public

October 8, 2008

Christin v.Margenburg: Stille / Kvieto

Parolanta kvieto (kun Jesuo)
Parolanta kvieto (kun Jesuo)



Kvieto


kvieto
preskaŭ kvazaŭ
metite inter presitaj literoj
tio, kio neniam estis skribita,
nevidebla,
ĉar nur pensita

sensona
inter miaj kaj viaj frazoj tio,
kio neniam estis parolita
sensone mallaŭta
kvieta
ne aŭdebla,
ĉar inter via
lacigita vortoforto
kaj miaj nebulaj linioj
mankas la kuraĝo

nevideble inter
obtuzigitaj literoj
mia kaj via
senforta rezignado
per timo, prudento kaj atentemo
kunligita
por trempado en plorakvon
por kio ree ne estas vortoj

sensona kvieto
ankaŭ senparola
ĉar ankaŭ grava kaj vera
nevideble

aŭdebla

pendas je niaj animfadenoj
kaj laŭte subridetas.

© C.v.M


tradukis Cezar
laŭ la suba prozpoemo
de Kristin de Margenburg


PS: Bonega teksto! Mia kara! Via lernado de Esperanto montras unuajn fruktojn, via stilo fariĝas pli klara... Gratulon!!!


Stille


stille
fast wie leise
zwischen gesetzten buchstaben
was nie geschrieben wurde
unsichtbar
weil nur gedacht

tonlos
zwischen meinen und deinen sätzen
was nie gesprochen wurde
lautlos leise
still
nicht hörbar
weil zwischen deiner
erschlafften wortkraft
und meinen verschwommenen zeilen
der mut fehlt

unsichtbares zwischen
verwischten lettern
deinen und meinen
kraftloses aufgeben
durch angst vernunft und vorsicht
zusammengebunden
zum versenken in tränenwasser
wofür es wieder keine worte gibt

tonlose stille
auch sprachlos
weil wichtiges und wahres
auch unsichtbar


hörbar

an unseren seelenfäden hängt
und laut kichert.

© C.v.M.


PS: Klaku la poemon en:
www.ipernity.com/blog/k.christin/97640



Published at 10:40 / 0 comments / 198 visits
This post is public

October 8, 2008

Kristin de Margenburg: La vojo... / Der Weg


La vojo
La vojo




La vojo...


Foliare makulitaj vojoj;

profunde falas

la ombro sur min.

Grize vualita

sur la lipoj

nia kanto.

Danco sur la papiliaj flugiloj.

La melodio al vi

ne estas perdita;

vento pendas kape malsupren

de la branĉoj.

Orbrunaj folioj aplaŭde donas la takton;

mia orelo aŭdas la kanton de la steloj,

sopirkonsoladon.

Amiko arbo,

kresku kun mia espero,

mi portas mian koron al li.


© Chr.v.M.



Tradukis Cezar




Der Weg...



Blattgefleckte Wege;

tief fällt

der Schatten auf mich;

grauumschleiert

auf den Lippen

unser Lied.

Tanz auf Schmetterlingsflügeln;

die Melodie an dich

ist nicht verloren;

Wind hängt kopfüber

in den Ästen,

goldbraun klatschen Blätter den Takt;

mein Ohr hört den Gesang der Sterne,

Sehnsuchtströsten.

Freund Baum,

wachse mit meiner Hoffnung;

ich trage mein Herz zu ihm.

© Chr.v.M.



Klaku la originalan poemon en: www.ipernity.com/blog/k.christin/97158



Published at 11:31 / 0 comments / 193 visits
This post is public

October 9, 2008

Ford-modelo T - la unua amasaŭtomobilo

Ford-modelo T
Ford-modelo T

Nigra magio

Antaŭ cent jaroj Henry Ford eltrovis la amasaŭton

de Jörg Reichle

"Oni foje devus verki traktadon pri la morala, fizika kaj estetika influo de la Ford modelo T al la usona popolo. Du usonaj generacioj sciis pli pri la krajoneca Ford-sparkigilo ol pri la klitoro, pli pri la rapidumstango ol pri la irado de la planedoj. Kun la apero de la T-modelo foriĝis iom de la privata posedo. Tenajloj ne plu estis privata posedo kaj aerpumpilo apartenis al tiu, kiu laste uzis ĝin. La plej multaj beboj de tiu pasinta epoko estis generitaj kaj ne malmultaj naskitaj en la Ford- modelo T."


Certe John Steinbeck ne faris konata la T-modelon, tion dum la iro de la jaroj prizorgis jam milionoj de usonanoj, kiuj majstris kun ĝi la ĉiutagan vivon aŭ venkis kun ĝi la kolosajn distancojn de la lando. Sed la verkisto, nobelpremiito kun koro por la simplaj homoj, verkis por la unua amasmodelo de la mondo unu el la plej belaj amdeklaroj, kiuj kiam ajn estis verkitaj por aŭtomobilo. En sia romano "La strato de la sardenoj en oleo", en kiu kelkaj amindaj sentaŭguloj ĉiam havas nur la plej bonajn intencojn, sed ĉe tio ĉiam glore malsukcesas, oni kuntravivas kiel kelkaj junuloj iutage veturas kun fatrasa Fordo de la komercisto Lee Chong por kapti ranojn. "Kiel senila ĉevalaĉo staris la Fordo modelo T post la komercistodomo inter fiherboj, sovaĝaj malvoj serpentumis ĉirkaŭ ties spokoj... La gaspedalo ankoraŭ funkciis; sed la pieda bremso male al tio estis tute kaputa. Sed la retrorapidumo estis en ordo. La retrorapidumo ĉe la Ford-modelo T estas la lasta savankro. Se ĉiuj bremsoj estas jam kaputaj – oni plu povas bremsi helpe de la retrorapidumo, kaj se la unua rapidumo tiom kaputas, ke oni monte ne plu povas veturi supren oni turniĝas kaj retroveturas."


Ford-modelo T kiel rikoltohelpilo
Ford-modelo T kiel rikoltohelp…


Kiam la romano aperis en la jaro 1945 la T-modelo estis delonge historio. En la jaro 1927 la lasta ekzemplero estis forlasinta la bendon en Detrojto. 15 456 868- foje ĝi estis vendita ĝis tiam en la tuta mondo. Sed laste la lando forturnis sin de sia plej ŝatata aŭtomobilo. La tempo preterveturis ĝin.

Ford-modelo T kiel maŝinpelilo
Ford-modelo T kiel maŝinpelilo

Sed reen al la komenco.Jam en la jaro 1896 Henry Ford, naskita en 1863, inĝeniero kaj filo de farmisto kaj tial pli praktike pensanta homo ol intelektuulo, havis ideon pri aŭtomobilo por ĉiu ajn. Ĝi devis esti aĉetebla kaj faciligi la vivon al la homoj. Tio estis jam per si mem obstaklo. Nur ĉiu kvina usonano tiam vivis en la urbo, Usono vivis de la agrikulturo. Kaj certe pli ol 25 milionoj de ĉevaloj regis la transportadon.

Al la unua provo de Henry Ford flankenŝovi tiun kvarpiedan konkurencon - jen la modelo Quadricycle ankoraŭ aspektanta iom mizera - sekvis tiam rapide pli kaj pli bonaj modeloj. Intertempe, en la jaro 1903 Fordis estis fondinta kun dekunu partneroj la Ford-motorkompanion en Detrojto. Kaj la unuaj modeloj sekvis rekte laŭ la severa logiko de la alfabeto. En 1908 T estis en la vico, je la unua oktobro ĝi venis sur la merkaton. Ĝi fariĝis la trarompo: simpla modelo por simplaj homoj. Ĝi estis malgranda kaj ĝi estis malpeza. Nur sepcent kilogramojn pezis la T-modelo kaj kun sia abunda distanco al sube ne estis vojo tro malebena kaj neniu sablo tro profunda. Ĝi vadis tra riveretoj kaj postlasis spuron en la neĝo. Krome ĝi estis fortika kaj simple riparebla. Nenio povis kaputiĝi, kio ne ree ripareblis per ŝraŭbturnilo aŭ kolekto da ŝraŭbŝlosiloj aŭ per tenajlo - kelkaj asertas, ke ĝi ankaŭ per maĉgumo, per tolaĵkrampoj aŭ per ŝnurfadenoj funkciis. Tiel fidela kaj fidinda estis la usona popolaŭtomobilo tiam, ke la uzantoj de populara parolmaniero rapide trovis karesnomon: Tin Lizzy (la fera servistino).

Ford-modelo T
Ford-modelo T

Tamen postulas la veturado de T-modelo certan lertecon.Ĉiukaze nun. Jam la startigo de la motoro estas proceduro por si mem. Por la necesa sparkkurento la netimigebla veturigisto aktivigas per baskulŝaltilo 6-voltan baterion, poste turnas la sparkan levumilon ĉe la stirrado je la naŭa, la gaslevumilon transe je la dua kaj tridek kaj firmtiras la manbremson. Tiam li saltas je la flanko de la kunveturanto (la veturigista pordeto estas nur imitaĵo) el la aŭto, iras antaŭen, mankaptas la krankon sube de la radiatoro kaj turnas ĝin du – ĝis trifoje emfaze laŭ la direkto de horloĝo. Apenaŭ, kiam la motoro tiam knalade kaj siblante ekfunkcias kaj eksvingigas la tutan vehiklon aventureme, necesas rapide reatingi la lokon post la stirilo kaj forŝalti la baterion, premi la sparklevumilon iom malsupren kaj malfirmigi la manbremson.La du antaŭiraj rapidumoj estas metataj per la maldekstra el la tri piedpedaloj: Unua rapidumo: la pedalon treti ĝisekstreme; dua rapidumo: delasi de la pedalo, intere preskaŭ precize en la mezo troviĝas la idlado. La meza pedalo male al tio aktivigas la retrorapidumon. Kaj kun la dekstra pedalo oni bremas. Oni premas la akcelilon, vidu supre, per mano kaj levumilo ĉe la stirrado. Kaj tiam devas okazi nur ĉio en la ĝusta sinsekvo. Se ĉio estas en ordo, lronronas bonhumore la 2,9-litra maŝino kun siaj dudek ĉevalfortoj kaj la urseca tordomomanto de 1800 ĝis 2800 da rivoluoj, pelante antaŭen. La du lamenaj risortoj transverse enmitiaj antaŭe kaj malantaŭe super la rigidaj aksoj, forgesigas eĉ pli grandajn vojtruojn. Kaj la veturvento post la refaldebla fronttabulo fajfas gaje ĉirkaŭ la nazon.Pli ol 70 kilometroj dum horo veturas la T-modelo, sed tiel precize sciis tion la plej malmultaj de siaj posedantoj, ĉar rapidecmezurilo estis havigebla nur por suka krommono. Kaj kiu bezonis ion tian efektive? Fakte tiam estis preskaŭ neniu, kiu estus eldoninta pli da mono por aŭto ol nepre necesus. Kvankam la T-modelo tiam vere estis prezvalora. Kiam la komenca prezo de 825 dolaroj falis al la plej malalta prezo de 259 dolaroj, milionoj de usonanoj aĉetis sian unuan aŭtomobilon. Kiel tiu prezdisfalo eblis? Kiel unua aŭto de la mondo la T-modelo estis produktita sur rulbendo, kio sekurigas al ĝi kaj al sia kreinto por ĉiam elstaran lokon en la industrihistorio. La ideo de Ford: Anstataŭ venigi la viron al la laboro, kiel okazis en la ĝistiama aŭtomobilproduktado, la laboro nun venu al la laboristo.

Ford-modelo T: motoro
Ford-modelo T: motoro

En oktobro de la jaro 1913 la historia momento estis veninta, en la fabriko Highland Park simpla rulbendo ekis sian laboron. Ĉe tio oni tiris lante ĉasion per ŝnuroj kaj vinĉo trans la fabrikan plankon. 140 viroj muntis nun en tri sinsekvaj sekcioj laŭ la 46-metra distanco la unuopajn partojn. Rezulto: Anstataŭ kiel antaŭe post 12,5 horoj, la T-modelo nun estis preta post malpli ol ses horoj, ĉe la fino estis nur plu 93 minutoj. Sed por tio senfine ruliĝanta transportsistemo estis la antaŭkondiĉo. Krome ĉiuj T-modeloj devis esti lakitaj kun nigra koloro, ĉar tiu emajlkoloro elsekiĝis precipe rapide.

Ford modelo T: la unua aŭtomobilo produktita sur rulbendo
Ford modelo T: la unua aŭtomob…

Limuzinoj tiel ekestis, malgrandaj ŝarĝaŭtomobiloj kun tabulkuŝejo, ankaŭ ŝika modelo por du personoj kun firma aŭ faldebla tegmento. En la plej bonaj tempoj pli ol 9 mil Tin Lizzy- modeloj forlasis la bendon. Do aŭtomobilo do por ĉiuj. La edzino de farmisto skribis en 1918 leteron al Henry Ford. „Via aŭtomobilo“, tie legeblis, „alportis ĝojon en nian vivon. Ni amis ĉiun skuadon de ties oldaj ostoj.“ Se Tin Lizzy, la fera Liza, estus povinta legi iam, ĝi certe ankoraŭ nun ridetus.

Ford-modelo T kiel libertempa plezuro
Ford-modelo T kiel libertempa…



Tradukis klubo Karapaco (Donjo, Frank & Cezar)

el la Sudgermana Gazeto , 27/28-aj. desept.en 2008)



Published at 08:24 / 0 comments / 207 visits
This post is public

October 10, 2008

Hodiaŭ: Eŭropa Tago kontraŭ la mortopuno


Hodiaŭ: Eŭropa Tago kontraŭ la mortopuno

La »Eŭropa tago kontraŭ la mortopuno"estas ankoraŭ tre nova memortago. La Eŭropa Parlamento konfirmis ĝin nur en la jaro 2007. Ĉiujare ĝi okazas je la 10-a de oktobro. La memortago estas pledo por la mondvasta forigo de la mortopuno. Nerigistaraj organizoj deklaris tiun tagon jam en la jaro 2003, same por la 10-a de oktobro. Pli ol du trionoj de la ŝtatoj de l' mondo jam forigis la mortopunon per leĝo aŭ en la praktiko.


Mortopuno en Teksaso
Mortopuno en Teksaso

Teksaso: Huntsville


La mortopuno

Pli ol du trionoj de ĉiuj ŝtatoj de la mondo malpermesis per leĝo la mortopunon. Mortkondamnoj plu verdiktataj estas en la plej multaj federaciaj ŝtatoj de Usono, en Bela Rusio kiel en diversaj ŝtatoj de Afriko kaj Azio (ekz. en Ĉinio Irano kaj Pakistano).

Mortopuno, jen la plej severa krimpuno. Ĝia pravigitco kaj utileco ĝis la mezo de la 18-a jarcento ĝenerale ne estis pridubata. La kriminala kodo Carolina (1532) antaŭvidis la mortopunon, kiu ofte fariĝis eĉ pli terura per kruela kaj parte publika ekzekuto ĉe la plej multaj gravaj krimoj. En la 17-a kaj 18-a jarcento ĝi estis iom post iom anstataŭata per pli kaj pli kutimaj prizonpunoj.

La batalo kontraŭ la mortopuno komenciĝis kun la klerigo sub la teoria gvido de C. Beccaria. Ĝi koncernas kaj la demandon pri la morala rajto de la ŝtato postuli la vivon de homo por la komuna bonfarto, kaj la demandon, ĉu necesas por la protekto kontraŭ plej gravaj krimoj la mortopuno kaj ĉu ĝi estas la ĝusta rimedo. En la Germana Regno la mortpuno estas aldonita en la kriminalan kodon en la jaro 1871. Sed ĝia uzado estis limigita al la krimo murdo.

La nombro de la mortkondamnoj ekde la jaro 1933, antaŭ ĉio en la Dua Mondmilito, forte pliiĝis. Ankaŭ en la procesoj pri milkitkrimuloj postmilite ĝi estis parte uzata. En la Federacia Respubliko Germanio la mortopuno estis forigita en la jaro 1949 pere de la artikolo 102 G, en Berlino okcidenta per leĝo je la 8-a de januaro en 1951. En la Germana Respubliko Germanio (DDR) ĝi estis laŭleĝa ĝis la jaro 1987. La plej multaj ŝtatoj de Eŭropo kaj de Centra Afriko tiel kiel de Meza - kaj Suda Ameriko intertempe forigis la mortopunon. En Aŭstrio tio okazis en la jaro 1968, en Svisio en 1937, sed en la tiea armea jurisdikcio nur en la jaro 1992.

Kontraŭ la mortpuno engaĝiĝas multaj homoj kaj pluraj organizoj, ekzemple Amnestio Internacia.



Published at 07:48 / 11 comments / 408 visits
This post is public

October 10, 2008

Mortpuno II / anekdotoj, ŝercoj





Mortopuno II



Ekzekutoto al la ekzekutisto: "Pardonu, se mi nun turnas la dorson al vi!"

Katedra saĝaĉo: "Johano Hus suferis en Konstanco la turmentojn de bruliĝo, eĉ en la mezo de la somero en la jaro 1415, kiam jam sen tio estis tiom terure varmega."

En la jaro 1621 iu sinjorino Fritŝe el Maĥern ĉe Lepsiko en Saksujo estis mortpuŝita de bovino, kiam ŝi troviĝis en benita stato, do, kiam ŝi estis graveda. La edzo turnis sin al la jura fakultato de la universitato en Lepsiko, kiu trovis la bovinon kulpa. La bovino estis ekzekutita.


Kortega pajaco ofendis la kalifon de Bagdado, kaj la reganto ordonis ekzekuti lin. Al la ekzekutoto li diris: : "Sed ĉar ni ridis multajn jarojn pri viaj ŝercoj, elektu mem la mortmanieron. "Dankon, Moŝto mia ", balbutis la pajaco, "lasu morti min je oldulmalforto."

El brita militraporto: "N.N. mortkondamnita pro malkuraĝeco antaŭ la malamiko savas sian vivon per tio, ke li mortis en la prizono."

Brita ekzekutisto al maltrankvilega kliento: "Ne estas sufiĉe, ke oni estas pendigota, vi devas ankaŭ scii kiel bone konduti ĉe tio."

Anonco de brita galgoverdiktinto: "Morgaŭ, la kvaran de tiu ĉi monato oni pendumigos min. Mi petas pri la honoro de via ĉeesto."


Mezepoka galgokandidato refalis en la vivon, kiam la ŝnuro disŝiriĝis. Oni volis lin denove pendumigi; sed li citis la psalmon 124,7: "La ŝnuro disŝiriĝis kaj ni estas liberaj." Oni kondukis lin denove antaŭ la juĝiston, sed tiu decidis je lia favoro.

La plej grandan ŝercon, kiu eble, tiom longe, kiom la Tero ekzistas, venis trans homajn lipojn, faris en la iro de la lasta milito tamburisto. Laŭ mia scio tamburisto de la tiama regimento de Putkamer, homo krome, kiel oni tuj aŭdos, por kiu nek la greka neka la roma historio havas similan ekzemplon. Tiu, post la distrigo de prusa armeo ĉe Jena havigis al si fusilon, kun kiu je propra mano plukondukis la militon, tiumaniere, ke li ĉiun mortpafis kaj elrabis sur la vojo, kiu estis franco. Li estis kaptita de aro da francaj ĝendarmoj, kiuj kondukis lin en la urbon, kie onis mortkondamnis lin. Paŝinte sur la lokon, kie la pafmortigo okazu, kaj komprenante bone, ke ĉio, kion li diris por pravigi sin, estis vane, li petis de la obristo komandanta la taĉmenton, favoraĵon. Kaj ĉar la obristo lin demandis, dume la oficiroj, kiuj ĉirkaŭis lin, scivole atendis, kion li celas, li malvestis sian pantalonon, montris sian postaĵon kaj diris: Bonvolu pafi min en la ... por ke mia felo ne ricevu truon. ' (Laŭ anekdoto de Henriko de Kleist)

"Citoyen de Martainville!" vokis la prezidanto de la revolucia tribunalo. "Mi nomiĝas Marteinville", respondis la arestito, "estas via ofico fari min pli kurta, kaj ne pli longa."

"Nenion vi perceptos, kiam mi forhakas la kapon al vi", parolis ĉina ekzekutisto al la mortverdiktito. Li forhakis la kapon kaj demandis: "Nu, ĉu rimarkis ion?"
"Ne, ĉu io okazis?"
"Kompreneble, kapklinu foje!"

Du friponoj preteriris galgon: "La diablo forportu tiujn establojn!" "Stultulo!" respondis la alia. Se ne estus galgoj, ĉiu viro estus rabisto kaj ni havus problemon vivteni nin."

La ŝuflikisto el Chelm murdis iun. Kaj nun li staras sub la galgo. Jen vokas iu el la gapanta amaso: Kiel vi povas pendumigi nian Jankel? Li estas nia ununura ŝuflikisto. Kiu fliku do niajn ŝuojn?"
La advokato ordonas forpreni la ŝnuron de la kolo de Jankel kaj longe pripensas. Tiam li turnas sin al la amaso: "Vi pravas. Ni havas nur unu ŝuflikiston. Sed ni havas du tajlorojn, lasu nin pendumigi tajloron!"


tradukis Donjo & Cez el la libro: Ŝercoj, fabloj, anekdotoj de Eberhard Puntsch



Published at 19:52 / 0 comments / 182 visits
This post is public

October 12, 2008

Kurt Tucholsky: B.Traven (in Deutsch)

B.Traven, writer, verkisto
B.Traven, writer, verkisto

B. Traven



Land ist ewig. Geld ist nicht ewig. Darum kann man Land nicht gegen Geld vertauschen.



Einmal habe ich gefragt, warum denn die deutschen Autoren die Herren Geschäftsleute gar so jämmerlich abbildeten: immer im Auto, immer Millionenschecks unterschreibend, immer mit der Türkei telefonierend und das Weitere den Prokuristen überlassend: Schießbudenfiguren und Götzen eines armseligen Kleinheitswahns. Da schickte mir ein freundlicher Leser ein merkwürdiges Buch: ›Die weiße Rose‹ von B. Traven, und nun las ich das ganze Werk dieses seltenen Mannes, und davon will ich erzählen.



B. Traven lebt in Mexiko; seine Bücher sind zuerst bei der Büchergilde Gutenberg erschienen, der das Verdienst gebührt, diesen Mann in Deutschland herausgebracht zu haben, und die Bücher heißen:

›Die weiße Rose‹. – ›Das Totenschiff‹. – ›Der Busch‹. – ›Die Baumwollpflücker‹. – ›Die Brücke im Dschungel‹. – ›Der Schatz der Sierra Madre‹. – ›Land des Frühlings‹.

B. Traven ist ein episches Talent größten Ausmaßes.

Was die ›Weiße Rose‹ angeht, so ist das seit Frank Norris, dem amerikanischen viel zu früh gestorbenen Autor des ›Oktopus‹, wieder einmal eines, das in der Schilderung der Geschäfte an Balzac heranreicht. Bei uns verfallen sie häufig, wenn sie vom Kapitalismus sprechen, in schäumende Lyrik; Traven weiß Bescheid, was mehr wert ist. Das Buch schildert den geglückten Versuch eines Ölmagnaten, einem amerikanischen Indio eine Farm abzujagen, um Petroleum-Bohrtürme darauf zu erbauen. Der Indio will nicht; er sagt die Worte, die da oben als Motto stehn. Sie bieten ihm Geld und immer noch mehr Geld; er will nicht. Da locken sie ihn nach San Francisco. Und dort schlagen sie ihn tot ... Verzeihung: der Mann hat einen Autounfall. Er wird tot auf der Straße gefunden. Ein Unglück: Lokales und Vermischtes. Der Ölmensch, Herr Collins, hat damit nichts zu tun. Dafür hat er seine Leute, für diesen Fall einen Herrn Abner, der sich die Finger schmutzig macht, damit Herr Collins weiter Präsident seiner Gesellschaft bleiben kann. Für Geld kann man sich alles kaufen, sogar Moral; grade Moral.

Und der Werdegang dieses Herrn Collins wird erzählt. Ja, Bauer, das ist ganz was anders ... so soll man den Kapitalismus bekämpfen. So – und nicht nur mit Deklamationen. Dieser Bursche wird gar nicht als grimmer Blutsauger dargestellt; er ist wohl etwas gerissner als die andern, etwas rücksichtsloser, etwas gemeiner und etwas schneller. Wie er durch einen geschickt angezettelten Streik zu Vermögen kommt; wie er die Börse tanzen läßt; wie er sich hochschiebt, das ganze puritanische Bewußtsein von der Gottgefälligkeit seines Tuns in den kräftigen Kinnbacken ... das steht turmhoch über Upton Sinclair, diesem Sonntagsprediger des Sozialismus. Auch das Bettleben des Herrn Collins wird erzählt, nicht ohne dass es Traven glückt, in der Geliebten, dem Fräulein Betty mit den schönen Beinen, eine Figur zu gestalten, die zu finden man hundert Romane vergeblich durchblättern kann. Und die Geschichte Bettys wird erzählt ... es ist eine ganz eigenartige Technik, die in diesem Buch und nur in diesem einen Buch Travens zu finden ist. Es ist eine Schwebe-Technik.

Der Autor fängt die Geschichte mit dem Indio an. Dann unterbricht er die, er hebt gewissermaßen die Hand, sagt: »Einen Augenblick, bitte ... « und nimmt Herrn Collins vor. Er unterbricht wieder; er hat es nun mit der Betty. Und knüpft dann die alten Fäden genau dort an, wo er sie hat liegen lassen ... so läuft das nebeneinander her, trifft sich wieder, verknotet sich zu einer einheitlichen Handlung, an der alle diese Menschen mitwirken, ohne es zu wissen. Und dies eben, dass sie es nicht wissen, ergibt den bunten Teppich ihres Schicksals. Es ist eine meisterhaft durchgeführte Sache.

Von Deklamation ist so gut wie nichts zu spüren. Wenn Traven ein paar wilde Börsenstunden gibt, dann sieht das eben anders aus als sonst bei diesen schon schematisch gewordenen Amerikanern, weil man hier die Vorgeschichte genau kennt und nicht nur Banklehrlinge in die Telefonkabinen stürzen sieht. Es stimmt alles. Während bei dem höchst begabten Ilja Ehrenburg die Börsen der Welt manchmal kleinen melancholischen Hainen gleichen, in denen die Nachtigallen schlagen und die Makler brüllen, leuchtet hier die Wahrheit noch der letzten Einzelheit ein. So sind Geschäfte, so können Geschäfte sein, und so soll man sie anprangern. Gegen den Schluß hin ist die Gesinnung des Buches leicht unsicher.

Fast alle andern Bücher Travens spielen in Mexiko.

Am bedeutendsten ist wohl ›Die Brücke im Dschungel‹, eine im ruhigen Fluß der Erzählung vorgetragene Geschichte von einer einzigen Nacht, in der ein kleines Kind während einer Festlichkeit im Fluß ertrinkt. Diese zwölf Stunden sind mit der Zeitlupe aufgenommen – welche Augen! Wie unerbittlich läuft das ab, wie farbig, wie strömend-bewegt, und mindestens alle vier Seiten eine unvergeßliche Wendung, ein Bild, eine Beobachtung ... das ist ein großer Epiker.

Die ›Baumwollpflücker‹ enthalten ein Stückchen Kriminalgeschichte, auch das ist sehr überlegen gemacht; von dem, was dieser Mann so hinstreut, leben andre Autoren eine Saison lang.

›Der Busch‹ gibt kleine Skizzen von unterschiedlichem Wert. Eine wunderschöne Tanzszene bei den Indianern; eine herrliche Radauszene, aus der ich mir für meinen Privatgebrauch das letzte Schimpfwort gemerkt habe: »Von Felipe, Senjor? Da will ich Ihnen nur sagen, der Felipe ist ein gemeiner Schurke, ein Hurensohn, ein Lügner, ein Schwindler, ein Bandit, ein Mörder und ein großer Hausanzünder!« Und dann steht im ›Busch‹ die Geschichte von der Bändigung, und da muß ich erst einmal tief Atem holen.

Da ist ein Mann, ein Farmer, der hat sich in ein Mädchen aus der Stadt verliebt. Er heiratet sie, allen Warnungen zum Trotz. Denn sie war, wie die Mathematiker sagen, schon n mal verlobt, und alle Verlobungen sind zurückgegangen, weil das liebe Kind unausstehlich herrschsüchtig ist. Herrschsüchtig? Sie hat ein paar der Bräutigams tüchtig gekratzt und gut geprügelt. Er heiratet sie. Es klappt gar nicht ... er berührt sie zunächst überhaupt nicht. Sie kommandiert wütend im Haus herum, vernachlässigt ihn ganz und gar ... es klappt nicht. Da sitzen sie nun so vor dem Haus; die Katze döst in der Sonne, der Papagei schaukelt sich plappernd auf seinem Ring, weiter vom auf dem Vorplatz ist das schönste Reitpferd des Ehemannes angebunden. Die Frau liegt in der Hängematte, der Mann sitzt im Schaukelstuhl.

»Don Juvencio hatte seinen Schaukelstuhl so stehen, dass er den Hof übersehen konnte. Er hob jetzt seine Arme hoch, reckte sich ein wenig aus, gähnte leicht und ergriff die Zeitung, die vor ihm auf dem Tischchen lag. Er las einige Minuten, und dann legte er die Zeitung wieder hin.

Nun sah er zu dem Papagei, der vor ihm in seiner Schaukel hockte.

›He, Loro‹, rief nun Don Juvencio befehlend, ›hole mir eine Kanne mit Kaffee und eine Tasse aus der Küche, ich habe Durst.‹

Der Papagei, durch die Worte aus seinem Dahindämmern aufgeweckt, kratzte sich mit dem Fuß am Nacken, rutschte ein kleines Stück weiter auf seiner Schaukel, krächzte ein paar Laute und bemühte sich, sein unterbrochenes Dröseln wieder aufzunehmen.

Don Juvencio griff nach hinten, zog seinen Revolver aus dem Gurt, zielte auf den Papagei und schoß. Der Papagei tat einen Krächzer, es flogen Federn in der Luft herum, der Vogel schwankte, wollte sich festkrallen, die Krallen ließen los, und der Papagei fiel auf den Boden des Portico, schlug ein paar Mal um sich und war tot.

Juvencio legte den Revolver vor sich auf den Tisch, nachdem er ihn einige Male in der Hand geschwenkt hatte, als ob er sein Gewicht prüfen wollte.

Nun blickte er hinüber zur Katze, die so fest schlief, dass sie nicht einmal im Traume schnurrte.

›Gato‹, rief jetzt Don Juvencio, ›he, Kater, hole mir Kaffee aus der Küche, ich habe Durst.‹

Donja Luisa hatte sich umgewandt zu ihrem Manne, als er den Papagei angerufen hatte. Sie hatte das, was er zum Papagei sagte, so angenommen, als ob er mit dem Papagei schäkern wollte, und sie hatte darum nicht weiter darauf geachtet. Als dann der Schuß krachte, drehte sie sich völlig um in ihrer Hängematte und hob den Kopf leicht.

Sie sah den Papagei von seiner Schaukel fallen, und sie wußte, dass Juvencio ihn erschossen hatte.

›Hay no‹, sagte sie halblaut. ›Lächerlich.‹

Jetzt, als Don Juvencio die Katze anrief, sagte Donja Luisa laut zu ihm herüber: ›Warum rufst du denn nicht Anita, dass sie dir den Kaffee bringt?‹

›Wenn ich will, dass mir Anita den Kaffee bringen soll, dann rufe ich Anita, und wenn ich will, dass mir die Katze den Kaffee bringen soll, dann rufe ich die Katze.‹

›Meinetwegen‹, sagte darauf Donja Luisa, und sie rekelte sich wieder in ihrer Hängematte ein.

›He, Gato, hast du nicht gehört, was ich dir befohlen habe?‹ wiederholte Don Juvencio seine Anordnung.

Die Katze schlief weiter, in dem sichern Bewußtsein, dass sie, wie alle Katzen, solange es Menschen gibt, ein verbrieftes Anrecht darauf habe, ihren Lebensunterhalt vorgesetzt zu bekommen, ohne irgendeine Verpflichtung zu haben, sich dafür durch Arbeit erkenntlich zu zeigen; denn selbst wenn sie sich doch so weit herablassen sollte, gelegentlich eine Maus zu erjagen, so tut sie es nicht, um den Menschen eine Gefälligkeit zu erweisen, sondern sie tut es, weil ja schließlich selbst eine Katze ein Recht darauf hat, hin und wieder einmal ein Vergnügen zu genießen, das im gewöhnlichen Wochenprogramm nicht vorgesehen ist.

Don Juvencio aber dachte anders über die Pflichten einer Katze, die auf seiner Hacienda lebte. Als die Katze sich nicht regte, um dem Befehle nachzukommen und den Kaffee aus der Küche zu holen, hob er wieder den Revolver und schoß. Die Katze versuchte hochzuspringen, aber sie brach zusammen, rollte sich einmal über und war tot.

›Belario‹, rief Don Juvencio jetzt über den Hof.

›Si, Patron, estoy‹, rief der Bursche aus einem Winkel des Hofes hervor. ›Hier bin ich, was ist zu tun?‹

Als der Bursche auf der untersten Stufe der Treppe stand, mit dem Hute in der Hand, sagte Don Juvencio zu ihm: ›Binde das Pferd los und führe es herbei, hier dicht an die Stufen.‹

›Soll ich es auch gleich satteln?‹ fragte der Bursche.

›Ich werde dich dann rufen‹, antwortete Don Juvencio.«

Das Pferd wird gebracht. Auch an das Pferd ergeht der Befehl, Kaffee zu holen. Das Pferd holt keinen Kaffee. Der Mann erschießt das Pferd.

»›Wahnsinn! So ein Prachttier!‹ schrie jetzt Donja Luisa auf.

Ihre Erbostheit war zum vollen Ausbruch gekommen. Es war mit untrüglicher Sicherheit vorauszusehen, dass nunmehr das erste schwere Gefecht, das man Don Juvencio von allen Seiten mit allen seinen Schrecken angekündigt hatte, geliefert werden würde, und dass jetzt, wäre einer der Freunde des Don Juvencio anwesend gewesen, er raschest zur Stadt geritten wäre, um die Ambulanz zu bestellen und ein Bett im Hospital zu mieten ...

Und grade im selben Augenblick, als Donja Luisa aus der Hängematte springen wollte, um sich in die Tigerin zu verwandeln, sagte Don Juvencio mit sterbensruhiger Stimme, aber laut und hart ... «

Und die Frau bringt den Kaffee. Und er liebt sie sehr. Und die Frau ist sehr glücklich.

Man vergesse nicht, wo diese Geschichte spielt. Auch erzählt sie Traven gar nicht mit diesem dummen Tonfall männchenhafter Überlegenheit (»Donnerwetter, Donnerwetter, wir sind Kerle!«) – wie bei ihm überhaupt nie der Stoff auf den Autor abfärbt, einer der schlimmsten Fehler unsrer Literatur. Bei uns halten sich die Leute schon für was Diplomatisches, wenn sie über Talleyrand schreiben, und für grausam, wenn sie ein Stiergefecht zeigen, und für tapfer, weil sie Tapferkeit schildern. Traven ist das, was Edschmid gern sein möchte: er ist ein Mann. Und ein echter Epiker, seine Erzählungskunst ist ein breit und mächtig dahinströmender Fluß, mit kleinen Wirbeln und Schnellen – aber der Strom fließt. Die Kunst dieses Mannes ist so groß, dass er uns, soweit ich es zu fühlen verstehe, sogar über diesen Tod der Tiere da hinwegkommen läßt. Das ist die Geschichte von der Zähmung einer Widerspenstigen aus dem Busch.

Mexiko und wieder Mexiko – vieles, was Traven schreibt, deckt sich mit den Schilderungen von Alfons Goldschmidt, ohne dass etwa störende Belehrungen eingestreut werden. Im ›Schatz der Sierra Madre‹ graben sie nach Gold und schlagen sich deshalb tot, das Gold verschwindet, niemand hat es mehr; es ist aus der Erde gekommen, hat Menschenleben vernichtet und ist wieder zur Erde zurückgekehrt ... Das Zusammenleben dreier Goldgräber, maulfaul und streitsüchtig, wird gezeigt; da ist eine Stelle, wie ihnen beim Abschied lange Gedankengänge in: »Good-bye«, »Good luck« und »So long« gerinnen ... und die Schilderung eines Mordes ist darin, die an das beste Vorbild der angelsächsischen Literatur, an die geniale Novelle Stevensons, ›Markheim‹, erinnert und sie nahezu erreicht.

›Land des Frühlings‹ ist eine mit Fotos ausgestattete Reiseschilderung aus Mexiko; immer, wenn die Situation brenzlig wird, offenbart Traven jenen Satz, von dem unsre Nazis wenig wissen: Ein richtiger Held ist feige.



Nun gibt aber diese Schilderung des Travenschen Werkes noch keinen Begriff von der fast unglaublichen Fülle und Dichtigkeit des Witzes, des Humors, den literarischen Kunststückchen, der mühelosen epischen Handgriffe, mit denen das Rad der Erzählung weiter gedreht wird.

Da kargt er nicht mit weisen und frommen Lehren, die meist bezaubernd leicht vorgetragen werden. So hat Raabe unter seinem Bart geschmunzelt ... »In diesen Gedankengängen bewegte sich unser Tischgespräch, weil wir, der bessern Verdauung wegen, während des Essens nichts Gedankenschweres in unserm Hirn herumwälzen wollten, und weil man beim Essen nur vom Essen sprechen soll.« Hierzu Nietzsche: »Wie verstehe ich es, dass Epikur bei Tische sich die ästhetischen Gespräche verbat? – er dachte zu gut vom Essen und von den Dichtern, als dass er das eine zur Zukost des andern machen wollte!« Von der Sprache: »Und gewisse Empfindungen kommen nur dann voll zur Entfaltung, wenn sie mit Worten erweckt werden, die bestimmte Gefühlsnerven treffen, die eine angelernte Sprache niemals treffen kann. Denn solche Worte bringen die Erinnerung an das erste Schamgefühl, die Erinnerung an das erste Mädchen, das man begehrte, die Erinnerung an die mysteriösen Stunden des ersten Reifegefühls zurück.« Das habe ich, ohne diese Stelle zu kennen, im Schlußwort zu einer Pyrenäenreise gesagt. Und dann solche trocknen Bemerkungen mit nasser Einlage, wie die von Herrn Collins, der sich zu seiner Frau noch eine zweite Dame zugelegt hat. Beiden wird er hier und da in Tampico untreu. »Die Erholung von Flossy, nachdem er mit ihr zehn oder vierzehn Tage ständig zusammen gewesen war, tat ihm sehr gut. Denn Flossy begann seiner Frau immer ähnlicher zu werden. In allen Dingen. Im Bett. Im Sprechen. In der Kleidung. Im Nörgeln. Im Predigen. Er war nicht Philosoph genug, um zu wissen, dass zwei Frauen, die längere Zeit unter dem Einfluß desselben Mannes stehen, von dem sie wirtschaftlich abhängig sind, ähnlich werden wie Zwillinge.« Wahr, wahr. Auch hat Traven etwas von dem seltensten und schönsten Humor, den es für meinen Geschmack gibt: vom Spott über sich selbst. »Man braucht mich nur singen zu hören, dann weiß man die letzten Geheimnisse der Welt.«

Es wimmelt von dichterischen Pastellbildchen aller Art. Einer ißt. »So, jede überflüssige Kraftverschwendung peinlichst vermeidend, führte er bald die linke, bald die rechte Hand, alles auf Kugellagern laufend, an den Mund, um sein Nachtmahl einzunehmen.« Dann gibt es da Stellen von einer Zartheit, die so selten ist ... Dann so etwas, wie der Mörder, ein Goldgräber, der mit dem gestohlenen Gut nur noch einen halben Tagesmarsch von der ersten Stadt entfernt ist. »Er frohlockte. Er fühlte sich auf der sichern Seite. Wenn der Wind günstig herüberwehte, konnte er das Bellen der Güterzüge durch die Stille der Nacht hören. Und dieses merkwürdige heulende Bellen der Lokomotiven, das so unheimlich und so geisterhaft klingen kann, flößte ihm Empfindungen ein, als wäre er schon in einem Hotel nahe der Eisenbahn. Es war der Schrei der Zivilisation. In diesem Schrei fühlte er sich geborgen. Er sehnte sich nach den Gesetzen, nach der Rechtlichkeit, nach den festen Mauern der Stadt, nach allen den Dingen, die sein Gut beschützen sollten. Innerhalb jenes Bereiches, wo Gesetze das Eigentum bestätigten und wo starke Mächte dem Gesetz Achtung verschafften, war er sicher.« Das könnte, in seiner abgründigen Hinterhältigkeit, in seiner tiefen Bosheit und in der Stärke der Schilderung, auch von J. V. Jensen sein.

Ist Traven ein Revolutionär? Ja ...

Er ist zunächst ein Mann, der die gesellschaftlichen Zusammenhänge gut erkannt hat. »Jeder Mensch sucht nach einer Rechtfertigung, um das Niederträchtige und Unsoziale, das er tut, vor sich zu begründen, um es dadurch weniger niederträchtig und weniger unsozial erscheinen zu lassen.« Bitter ist er und hart, wenn er zuschlägt: »Aber wer arbeiten will, der findet Arbeit. Nur darf man nicht grade zu dem kommen, der diesen Satz spricht; denn der hat keine Arbeit zu vergeben, und der weiß auch niemand zu nennen, der einen Arbeiter sucht.« Es trifft alles, was er sagt: die Kritik an dieser Zivilisation, der Spott, der Hieb – alles. »Unter einer Fürstin hatte sie sich immer sehr viel vorgestellt. Wenn von der Freundin eines Magnaten gesprochen wurde, dass sie fürstlich aussehe, so hatte man sofort seine bestimmten Ideen, Ideen und Vorstellungen, die durch den Film gebildet wurden. Durch den Film, wo eine ehemalige Verkäuferin in einem Krawattenladen so lange aufgezaubert, aufgepinselt, aufgediademt, aufgeglittert, aufgeglasperlt und aufgeseidet wird, bis sie das Fürstinnenbedürfnis der Stenotypistinnen und der Lohnlistenschreiber befriedigt.«

Ganz scharf und unerbittlich, wenn es um die Arbeiterklasse geht. »Arbeiter streiken vielleicht selten, wenn es den Arbeitern günstig ist, sondern sie streiken meist, wenn es dem Kapitalismus günstig ist. Nicht aus Dummheit, sondern ehernen Gesetzen folgend. Was immer auch Arbeiter tun mögen, innerhalb des kapitalistischen Wirtschaftssystems werden sie das tun, was dem Kapitalismus dienlich ist, weil sie ein Teil des Kapitalismus sind, weil sie mit ihm, während der Herrschaft dieses Systems, verbunden sind auf Tod und Verderben, auf Leben und Untergang.« Und am besten und schönsten in dieser Stelle, aus der ›Weißen Rose‹. »Die Company kassierte nur und kassierte. Sie hatte keine Ausgaben. Alle Ausgaben hatte nur die Minenarbeiter-Union, deren reiche Kassen bis auf den letzten kupfernen Cent geleert wurden. Ausgaben hatte nur das Proletariat, das sammelte und sammelte, schimpfend und murrend, aber doch sammelte für die hungernden Miners. Die Könige machen Krieg, und das Proletariat blutet und stirbt. Magnaten machen einen großen Fischzug, und das Proletariat opfert seinen letzten Cent und verhungert. Immer das Proletariat! Und immer und nochmals das Proletariat!«

Die kommunistische Arbeiterpresse hat bereits Romane von Traven gebracht; sie sollte sie alle bringen. Denn sie sind von einem Proletarier auch für Proletarier geschrieben – und das hier ist Arbeiterkunst, Kunst, weil sie gewachsen ist und destilliert durch die Persönlichkeit eines großen Erzählers. Vielleicht ist er parteimäßig nicht ›richtig‹ ... Ich halte die Versuche, die zum Beispiel neulich Wittfogel wieder aufgenommen hat: aus dem Klassenkampf eine neue Ästhetik zu kochen, für gründlich verfehlt. So wird das nie etwas. Immer wird in großen Kunstwerken jenes unbekannte X zittern, das sich in kein Schema bringen läßt. Was Wittfogel mit viel Kenntnis und Wissen versucht hat, mußte zu dem gewünschten Resultat führen, weil das vorher für ihn feststand. Denn es gibt eine kommunistische Theologie, die so unleidlich zu werden beginnt, wie die der katholischen Theologen: Mißbrauch des Verstandes, um einen Glauben zu rechtfertigen. Diese neue Theologie hat bereits ihren eignen Jargon, und es sollte ein Gesetz erlassen werden, das bis auf weiteres den Gebrauch des so schön vieldeutigen Wortes »dialektisch« verbietet. Meilenweit ist Traven von diesem Unfug entfernt.

Aber auch er ist ein Opfer seiner Klasse. Dieser Proletarier kann nämlich nicht richtig Deutsch. Ich hielt seine Werke zunächst für übersetzt, und zwar für schlecht übersetzt. Es ist aber Unkenntnis, verbunden mit bösen Amerikanismen. Er sagt: »Ein Haus ausmöblieren«. Er sagt: »bei Telefon fragen«. Er spricht, was immerhin noch komisch klingt, von einem »Brumm-Redakteur« und meint einen Sitz-Redakteur. Er erzählt von Aktien, die »unsicher« wurden. Er schreibt: »Mehr brauchte sie nicht zu wissen. Weder er.« Er schreibt: »In solcher Umgebung lebend, nur solche Farmer kennend, wie konnte man erwarten, dass Mr. Collins die Weiße Rose verstand.« Das Partizipium bezieht sich auf ›man‹, es soll sich aber auf Collins beziehen. Und so fort. Manchmal ist diese Unkenntnis ganz lustig – so bildet er das Wort »Genetz« –, aber meist ist sie störend. Sogar im englischen Text ist ein Fehler (disturp). Es ist tief bedauerlich, dass der Mann diesen Klecks nicht ausradiert oder ausradieren läßt. Ein Fleck auf der Sonne.

Im ganzen und dennoch: Ein großer Epiker. Sicherlich kein sehr angenehmer Herr, sicherlich kein sehr glücklicher Mensch. Aber ein großer Epiker.

Die Bücher sind in einer Buchgemeinschaft erschienen, also durch den Buchhandel nicht zu beziehen – daher meine ausführlichen Zitate. Nur ›Das Totenschiff‹ ist jetzt bei der Universitas, Deutschen Verlags-Aktiengesellschaft in Berlin, herausgekommen. Der Verlag läßt es sich angelegen sein, seinen neuen Autor ebenso wohlmeinend wie klobig anzukündigen. Merkwürdig ist das ... entweder tun unsre Verleger gar nichts für uns, oder sie verwandeln sich in wilde Marktschreier. Dieser hier ruft: »Traven! Der deutsche Jack London!« Der Kaufmann, dem diese Formel eingefallen ist, ist darauf gewiß sehr stolz; fühlt er nicht, wie er seinen Autor damit herabsetzt? Traven ist so wenig ein deutscher Jack London, wie Westerland das deutsche Biarritz ist oder Oberhof das deutsche Chamonix ... deutscher Whisky. Traven ist Traven. Das ist sehr viel.

Ich wünschte, dass alle seine Werke recht bald bei den Sortimentern zu haben wären.





Peter Panter

Die Weltbühne, 25.11.1930, Nr. 48, S. 793.

Published at 22:00 / 0 comments / 285 visits
This post is public

October 13, 2008

Paŭlo Coelho: Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco





Paulo Coelho


Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco




Malnova perua legendo raportas pri urbo, en kiu ĉiuj estis feliĉaj. La loĝantoj faris tion, kio plaĉis al ili. Krome ili bone interrilatis kun la aliaj. Nur la urbestro estis malgaja, ĉar li havis nenion, kion li povus regi. La prizono estis malplena, la juĝejo neniam estis uzata, kaj la notario enspezis nenion, ĉar la donita vorto pli valoris ol iu papero.

Iutage la urbestro vokis kelkajn metiistojn el fora loko al si, por ke ili konstruu sur la placo meze de la urbo dometon el tabuloj. Unu semajnon oni aŭdis la marteladon kaj segadon. Ĉe la fino de la semajno la urbestro invitis ĉiujn loĝantojn de la urbo al la inaŭguro. Solene oni forigis la tabulojn. Kaj antaŭ iliaj okuloj aperis – galgo.


La homoj demandis reciproke, por kio estu bona la galgo.Timeme ili komencis okupigi la juĝejon pri aferoj, kiuj antaŭe bone estis regulitaj per interkonsento. Ili iris al la notario por registrigi dokumentojn tiajn, kiajn antaŭe oni intertraktis buŝe. Kaj ili komencis sekvi la konsilojn de la urbestro pro ektimo de l' leĝo.


La legendo asertis, ke oni neniam uzis la galgon. Ĝia nura ĉeesto jam ŝanĝis ĉion.


El germana traduko tradukis Cezar



Published at 06:45 / 3 comments / 270 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 39 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...