| September 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | ||||||
La plej forta viro, la plej rapida ino
de Benjamin Henrichs
La plej forta viro, la plej rapida ino
dramo
de Benjamin Henrichs
1-a sceno:
Granda sporthalo, ie en Germanio. Surplanke kuŝas halteretoj kaj halteroj en ĉiuj grandoj. La trejnisto kontrolas la sportilojn, tiam li ĵetas rigardon al sia brakhorloĝo kaj rigardas maltrankvile al la halenirejo. Fine alvenas la senpacience atendata, la halterlevisto. La viro estas koloso de la kategorio de superpezega pezo. La trejnisto kaj la halterlevisto interbrakumas longdaŭre.
TREJNISTO: Fine, finfine vi ĉeestas.
HALTERLEVISTO: Jes.
TREJNISTO: Vi revenis malfrue.
HALTERLEVISTO: Jes, mi petas pri pardono.
TREJNISTO: Egale, post tiu triumfo. Ankoraŭ nun mi ne povas kapti tion, oron por vi, en Pekino.
HALTERLEVISTO: Jes.
TREJNISTO: Kaj nun ni ekcelas Londonon, Londonon en la jaro 2012. Jen vi ree atakos. Jen vi regajnos oron. Mi vidas neniun, kiu povus malhelpi tion.
HALTERISTO: Ne.
TREJNISTO: Do, ni ekagu!
HALTERISTO; Ne.
TREJNISTO: En ordo, hodiaŭ ni interparolu. Ni malstreĉiĝu. Eble eĉ biereton. Kaj morgaŭ ni ree iros al la halteroj.
HALTERISTO: Ne.
TREJNISTO: Do postmorgaŭ.
HALTERISTO: Ne. Ne plu. Neniam plu. Mi ne plu volas levi halterojn. Mi volas nun fine vivi. Ĝis nun mia vivo ne estis vivo. La levado de halteroj estas sensencaĵo.
TREJNISTO: Kaj de kiam vi scias tion?
HALTERISTO: De la himno. Kiam ili ludis la kanton de la germanoj por mi, mi ploris.
TREJNISTO: Ĉar vi estis tiom feliĉa!
HALTERISTO: Ĉar mi estis tiom stulta! Sed nun la stulteco estas finita.
TREJNISTO: Kaj la sponsoroj, ĉu? Kaj la amaso da mono, ĉu? Vi devas nun ja orumi vian oron. Vi estas ja nun ikono, adorata kultpersono.Vi estis ĉe Beckmann, vi estis ĉe Kerner. Vi nun ne simple povas fini la sporton. La levado estas via, kamarado.
La trejnisto ploras, la halterlevisto konsolas lin. La kurteno malleviĝas.
Rimarko: Beckmann kaj Kerner estas tre konataj germanaj sportĵurnalistoj kaj gvidantoj de tv-diskutrondoj.
2-a sceno:
Granda naĝejo ie en Germanio. La trejnisto kaj la naĝistinoj sidas ĉe la basenrando kaj rigardas sur la trembrilan akvon.
TREJNISTO: Vi plipeziĝis. Vi fariĝis pi dika. Mi rimarkis tion tuj.
NAĜISTINO: Jes. Mi petas pri pardono.
TREJNISTO: Nu, tio ja ne gravas. Tio estas ja komprenebla. Post tiu streĉiteco. Post tiu triumfo. Mi ankoraŭ nun ne povas kapti tion, dufoje oron por vi. Dufoje oron en Pekino. Diru foje, ke vi estas tiel feliĉa kiel mi, ĉu?
NAGISTINO: Jes, kompreneble.
TREJNISTO: Kaj nun ni ekcelas Londonon. Londonon en 20012. Nun ni ree atakas. Du fojojn oro, tio estas multo. Sed pensu nur pri Phelps! Okfoje oron. Se ni sufiĉe streĉe trejnas, jen ankaŭ vi povas atingi tion. En 2012, en Londono.
NAĜISTINO: Sed tiukaze mi denove devus fariĝi pli maldika.
TREJNISTO (ridante) : Jes ja.
NAĜISTINO: Sed mi ne plu volas fariĝo pli maldika. Nun, kiam mi scas, kiel bone estas, pezi pli.
TREJNISTO: Vi ŝercas.
NAĜISTINO: Mi ne ŝercas. Mi seriozas. Mi finas la naĝadon. Mi ne plu volas naĝi. Mi volas vivi. Fine vivi.
La trejnisto ploras, la naĝistino konsolas lin. La kurteno malleviĝas.
3-a sceno:
Sabloplaĝo ĉemara, ie en la germana nordo. Vento kaj ondoj kun ŝaŭmkronoj. Estas malfrua posttagmezo, la suno subiras horizonte. Sursable sidas geo kaj rigardas la maron. Turista geo preteriras kaj rigardas sur la kvietan paron.
TURISTO: Jen, tie estas ja nia orknabo. La halterlevisto, la plej forta viro de l' mondo.
TURISTINO: Jes. Nekredeble. Kaj tiu ino estas sendube la naĝistino, nia orfiŝo. La plej rapide ino de l' mondo. Frenezaĵo!
La turistoj iras plu. La halterlevisto kaj la naĝistino rigardas kune al la maro, mevo preterflugas, la suno subiras, la kurteno malleviĝas.
trad. Cezar
Send a message
Search for members


















