August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

August 1st, 2008

Hans-Georg Kaiser: Möwensehnsucht

Mevoj
Mevoj

Hans-Georg Kaiser

Möwensehnsucht

(Für Christin)

Möwen steigen auf zum Himmel,
kreischen im Gewimmel,
geben in der Luft uns Zeichen,
die uns nicht erreichen.

Blauer Himmel, grüne Wellen,
Schaum an vielen Stellen.
Möwenschreie, Kulleraugen,
die zur Seefahrt taugen.

Selbstverloren gleich den Sternen
schweifen wir im Fernen.
Sehen Strände, Wind und Hügel.
Sehnsucht schlägt die Flügel.


Published at 15:50 / 2 comments / 205 visits
This post is public

August 17, 2008

Bud Spencer kiel naĝisto: intervjuo (kun pliaj informoj el Vikipedio)


Pedersoli (Bud Spencer)
Pedersoli (Bud Spencer)


Ili nomis lin Pedersoli


"Ni havis eĉ ne ne halonaĝejojn." Bud Spencer naĝis por Italio ĉe la Olimpiaj Ludoj, antaŭ ol li estis aktoro en 104 filmoj.


Carlo Pedersoli en la 1950-aj jaroj apartenis al la plej bonaj naĝistoj de la mondo. Poste li konkeris kiel Bud Spencer la filmmondon: "Kvar pugnoj por haleluja", "Ili nomis lin kulo", "Platpiedulo faras ordon". Nun Pedersoli vivas en Romo.


SG: Bonan tagon, sinjoro Pedersoli, ĉi tie estas la Sudgermana Gazeto. Ni volus vin...

Pedersoli: Vi vokas el Germanio, ĉu? Mi studis du jarojn en Germanio. Sed mian germanan mi ree forgesis. Sed mi ĝuste faris filmon en Berlino. Ĝi venos oktobre en la kinejojn. Ĝi nomiĝas, nu, kiel li nomiĝas do, Nelly! Kiel nomiĝas la nova filmo?

(el la fono:) "Murdo estas mia negoco, kara."

Pedersoli: "Murdo estas mia negoco, kara."

SG: Kiu estas Nelly?

Pedersoli: Mia sekretariino. Mi estas nun jam 78-jara kaj mi faris 104 filmojn, jen mi nun vere ne povas memorteni ĉiujn. Vi do vokas el Germanio? Ĉu ne?

SG: Jes. Ni volas ekscii iom pri via tiama vivo, antaŭ ol vi fariĝis Bud Spencer. Iom pri via kariero kiel naĝisto. Vi estis ja dufoja partoprenanto de la olimpiado. Ĉe la ludoj en la jaro 1954 en Helsinki vi fariĝis kvina.

Pedersoli: Jes, mi estis jam kiel naĝisto elstarulo. Carlo Pedersoli estis granda stelulo! Kun kvar jaroj kaj duona mi lernis en Napolo la naĝadon. Okjara mi partoprenis la unuan fojon en konkurso kaj gajnis ĝin. Kiel brustnaĝisto mi fariĝis trifoja ĉampiono de la junularo: en 1941, 1942 kaj en 1943. Dudekjara mi rimarkis, ke mi estas kiel kraŭlonaĝisto ankoraŭ pli bona. Sep sinsekvajn jarojn mi fariĝis itala majstro en la libera stilo. De 1950 ĝis 1957. Mi estis la unua italano, kiu naĝis la cent metrojn da libera stilo en malpli da tempo ol dum minuto.

SG: Nekredeble! Kaj tiam vi decidis fariĝi Bud Spencer, ĉu?

Pedersoli:
Do, se mi nun rakontos al vi, kiel kaj kiam mi filmaktoriĝis, jen ni sidos ses jarojn ĉi tie.

SG: Ni simple diru, ke vi uzis vian konatecon kiel naĝisto por transiĝi en la lukran filmnegocon.

Perdersoli: Kiajn stultaĵojn vi parolas tie! Mi neniam volis fariĝi aktoro. Dum mia kariero kiel naĝisto mi rolis nur dufoje kiel statisto. En 1967, dek jarojn post kiam mi finiĝis la naĝadon, ili telefonvokis min kaj demandis, ĉu mi foje provu kun granda rolo. Sed mi terure timis, ke mi detruos per filmfiasko mian bonan reputacion kiel naĝisto. Tial mi elpensis la artistan nomon Bud Spencer. Bud kiel la biero kaj Spencer kiel Spencer Tracy. Mi vere volis partopreni nur en tiu unu filmo: "Dio pardonas, sed ni ambaŭ neniam". Tiel ĝi nomiĝis. Nu jes, fine tamen fariĝis 104 da ili.

SG: Kiel Bud Spencer vi fariĝis senmortema.

Pedersoli: Neniu estas senmortema. Ankaŭ ne Bud Spencer. Nur Dio en la ĉielo estas senmortema.

SG: Sinjoro Pedersoli, ĉu vi rigardos la naĝkonkursojn en Pekino?

Pedersoli: Kompreneble, mi apenaŭ povas atendi tion. Mi rigardos al mi ĉion en la televidilo. Dormi mi certe ne povos. Ĉar ili ĉion elsendos meze de la nokto.

SG: La italanoj povus tute bone sukcesi fine.

Pedersoli: Tute bone sukcesi fine, ĉu? Filipo Magnini estas mondĉampiono pri cent metroj de libera stilo. Ni havas la la plej bonajn naĝistojn de la mondo! Masimiliano Rosolini, Emiliano Brambila - la knaboj ĉiuj povas gajni konkurson

SG: Kio ŝanĝiĝis en la naĝsporto ekde via aktiva tempo?

Pedersoli: Tio estas nun tute alia mondo. Tion oni vidas jam pri la tempoj. La mondorekordo pri cent metroj de libera stilo troviĝas ĉe 47 sekundoj. Malpi ol minuton naĝas jam la knabinetoj. La sporto estas nun ekzercata multe pli profesie. Jen enestas tuta scienco. En la trejnkampadejo ili naĝas jam 15 kilometrojn po tago. M tiam naĝis eble mil da metroj tage. Kaj mi ŝanĝis sepdekfoje la trejniston, ĉar ili ĉiuj ne taŭgis. Jen ĉiam aperis iu, kiu supozis regi la fakon pli bone ol iu alia.

SG: Certe ne estis facile kun vi, ĉu ne?

Pedersoli: Jes ja, mi estis ja komplika ulo. Mi eĉ fumis.

SG: Kion? Kiel profesia naĝisto?

Pedersoli: Skatolon po tago. Ĉio ĉi ne estis tiom profesiema. Estis antaŭ sesdek jaroj. Dio mia, jen por la vintro eĉ halonaĝejoj ne estis je dispono. Tial mi boksis en la fridaj monatoj por resti en formo. Ĉe tio mi lernis multon por mia rolo kiel Bud Spencer. Kaj rugbeon mi same ludis. Mi estis foje itala majstro ĉe la ĉampionado de studentoj...

SG: Ankaŭ tion aldone, ĉu? Kaj en la interreto vagadas la onidiro, ke vi jam estis profesiulo por akvopilko.

Pedersoli: Tio pravas. Mi ja kiel akvopilisto neneiam estis partopreninto de Olimpiaj Ludoj, sed kvin jarojn en la nacia teamo, kiel centra ludisto. Mi ekzercis ĉian penseblan sporton krom du da ili...

SG: Diru do!

Pedersoli: Ĵokeo kaj baletdancisto.


Intervjuo fare de Lenz Koppelstätter,
tradukis Donjo & Cezar



Bud Spencer
Bud Spencer




Bud Spencer

laŭ Vikipedio

nask. je la 31-a de oktobro en 1929 en Napolo, Italio; kiel civitano nomata Carlo Pedersoli, estas itala verkisto, film-kaj televidaktoro, iama naĝisto, kantisto, komponisto, fabrikisto, juristo, scenarverkisto, mododezajnisto, eltrovinto kaj muzikproduktisto. Konata antaŭ ĉio kiel Bud Spencer flanke de Terence Hill en multnombraj italaj pugnobatalaj komedioj de la Sovaĝa Okcidento, ludas plej ofte obstinkapan, flegman, sed bonkoran figuron, kiu batoforte venkas siajn kontraŭulojn.


- nur du fojojn en sia vivo li efektive pugnobatalis

- akiris en 1975 helikoptero-pilotlicencon

- fondis la flugasocion Mistral Air, krome ĉenon de Fast-Food-butikoj: Bud Food kaj modofabrikon por infanvestoj

- dezajnis propran vestomarkon

- komponis kelkajn muzikaĵojn, ankaŭ por Rita Pavone

- posedas 12 patentojn (i.a. por elektra ludomuso, unuvojan dentbroson kun interna dentokremo, promenbastonon kun enigita seĝo kaj tablo

- regas diversajn lingvojn: krom al itala la germanan, la anglan, la hispanan, la portugalan kaj la francan

- ŝatas brazilan muzikon kaj klasikan ĵazon

- ludas kiel en multaj filmoj efektive baritonsaksofonon

- havas ekde 2003 artifikan kokson el metalo

- pezis ĝis 160 kilogramojn

-havas pugnoamplekson de 33 centimetroj

-estas 1,93 metrojn alta


Citaĵoj

"Eĉ ĉimpanzo povas fariĝi aktoro en kinofilmo. Ĉiu sceno estas ripetata ĝis 25 fojoj."

„Mi amas bonan manĝon. Kaj ju pli aĝa oni iĝas des pli oni sentas, ke la manĝo estas kiel sekso, korpa plezuro, kiu de tempo al tempo kulminas en orgasmo."

"Baze mi ne komprenas min kiel ĝustan aktoron, sed kiel karakterfiguron, kiun mi prezentas."


el Vikipedio elektis Donjo & Cezar

Published at 21:01 / 9 comments / 454 visits
This post is public

August 18, 2008

Rainer Maria Rilke: Der Panther (La pantero/ traduko)


Nigra pantero
Nigra pantero


Rainer Maria Rilke

La pantero. En la ĝardeno de plantoj, Parizo

Pro preterpasoj de l' kaĝstangoj
fariĝis laca la panter' de l' rond'.
Li sentas stangomilon ĉe la vangoj
sed post la stangomil' ne estas mond'.

Kun softa ir' tre forta kaj kompleza
turnas la best' sen vid' sin en izol',
jen kvazaŭ danc' de forto ĉirkaŭmeza,
en kiu obtuziĝis granda vol'.

Nur foje foje, laŭ kurten', pupilo
malfermas sin - jen glitas bild' en ĝin,
trairas membrostreĉojn de trankvilo
kaj en la koro perdas sin.

Rilke: Der Panther, 06.11.1902, Paris
Rilke: Der Panther, 06.11.1902…


Pri la poemo

Je nebula tago komence de novembro en 1902 la juna germana

Rilke juna
Rilke juna
poeto Rilke staras senmove antaŭ la eta rabobesta kaĝaro en la Jardin des Plantes de la botanika ĝardeno en Parizo. Tre atente li observas panteron, kiel tiu iras kaj staras, sin etendas, intertempe faŭkas, dormas kaj tiam avide voras nekuiritan pecon da viando, kiun la bestozorgisto ĵetas al li en la kaĝon. Pli ol dek horojn sidas la observanto trankvile. Tiam li ŝajne rigardis sufiĉe. Li forlasas la parkon, revenas en sian hotelĉambron kaj skribas unu el al plej konataj poemoj de la mondoliteraturo.

La dudeksepjara Rainer Maria Rilke alvenis antaŭ nelonge Parizon. Li planas libron pri la skulptisto Auguste Rodin. La vizito ĉe la monde konata famulo ŝanĝas lian vivon.

Auguste Rodin
Auguste Rodin

Rodin instruas al li novan manieron rigardi al la mondo. "Vi devas rigardi, mon cher, precize rigardi", diris la franco. Vi devas fiksi la eksterajn aĵojn kaj precize prezenti ilin, por tiel kapti la spuron de ĝiaj esenco kaj sekreto - tielmaniere la granda jam tre aĝa artisto ellaboras siajn plastikojn kaj skulpturojn. Rilke palpas ravite tigrostatueton starantan sur la skribtablo de Rodin. La skulptisto sendas la vizitanton por la unua en la zoologian ĝardenon.

En letero al lia edzino Klara priskribas Rilke la travivaĵon: La esprimo de la ŝteliranta paŝado gis la kulmina ekstremo, la giganta malsuprenbatado de la piedegoj kaj samtempe tiu atentemo, en kiu ĉiu forto estas envualita, tiu sensona..."

Tia entuziasmo vidalvide kun la majesta rabobesto en la poemo estas anstataŭigata per la malĝojo pri ties enprizoneco. La rigardo de la pantero fariĝis tiel 'laca', tiel statika, ke ĝi apenaŭ plu rimarkas la proprajn movojn: Ne la pantero tuŝe preteriras plu la kaĝofronton, sed la ferstangoj iras senfine preter ĝi. Kaj post tio estas nenio, kio indas la plenon registri ĝin. Sen libero por la pantero ekzistas 'neniu mondo'. Ankaŭ la komplezo kaj forto de liaj paŝoj, kiuj ŝajnas 'danco' al la observanto, restas sen signifo, ĉar la instinktoj de la besto, lia 'granda volo' en tro limigita ejo ne povas disvolviĝi. La tria strofo plifortigas tiun rezignon. Se la ekstera mondo tamen iam ekscitas kaj stimulas la izolitan panteron kaj ties 'membrojn', jen la pantero nek povas prilabori nek reteni la 'bildon' en si, la bildo tuj perdas sian ekziston enkore de la besto.

La pantero en la jaro 1903 estis unuafoje publikita en bohemia provincgazeteto. Famaj la versoj fariĝis pro la kolekto "Novaj poemoj", per kiu komenciĝas la sukceso de Rilke. Multaj aĵopoemoj troviĝas inter ili, pri statuoj kaj pentraĵoj, konstruaĵoj, muzikiloj aŭ pri ledopilko. Kaj la zoo de Parizo estas prezentata krom la pantero ankaŭ per gazeloj kaj flamengoj - la instruoj de Rodin forte efikis al Rilke.


Laŭ informoj de la libro "50 klasikuloj de la liriko", Gerstenberg-eldonejo, kunmetita de Donjo & Cezar

Published at 09:39 / 0 comments / 221 visits
This post is public

August 21, 2008

Ljang Hung: Kanto pri la "kvin ho-veoj", laŭ la suba germana traduko

Malpermesita Urbo  rigardata de  la  karbomonteto nordelireje
Malpermesita Urbo rigardata d…

Ljang Hung

25-104?



KANTO PRI LA "KVIN HO-VEOJ"


La norddeklivon mi grimpis en fruo, ho ve!
Jen l' imperiestra urbtabuo, ho ve!
Palacoj por majesta ĝuo, ho ve!
La turoj en alto de l' nuba fluo, ho ve!
Ĉe l' plug' la popol' kun ŝvit' sen bruo,
ĉe l' plug' la popol' sen spit', sen bruo, ho ve!
Ĝis kiam? Ĝis ĝia fortodetruo, ho ve!

trad. de Cezar el la libro: "Tiel parolis la saĝulo" (ĉina pensaro el tri jarmiloj)

Malpermesita urbo en Pekino
Malpermesita urbo en Pekino

Ljang Hung

25-104?

LIED VON DEN "FÜNF O WEH"

Den Nordhang bin ich emporgestiegen, o weh!
Sah unter mir die Kaiserstadt liegen, o weh!
Paläste für des Kaisers Vergnügen
mit Türmen so hoch, wie die Wolken fliegen, o weh!
Und sah das Volk sich Plagen beim Pflügen,
sich ewig plagen und rackern beim Pflügen, o weh!
Wie lang? Dann wird seine Kraft versiegen, o weh!

es übersetzte Hans-Georg Kaiser aus dem Buch: "So sprach der Weise" (chinesisches Gedankengut aus drei Jahrtausenden), Herausgeber Ernst Schwarz, Rütten & Loening, Berlin

Published at 09:39 / 0 comments / 237 visits
This post is public

August 21, 2008

Pigo ekkonas sin en spegulo

Pigoj kun memekkono

Pigoj ekkonas sin mem en la spegulo. Per tio ili montras kognajn kapablojn, kiujn ĝis tiam povis montri nur homoj kaj homsimioj. Tion pruvis sciencistoj ĉirkaŭ la psikologo Helmut Prior de la universitato Frankfurto. Ili kroĉis rekonilon al korpoloko de pigoj, kiujn la birdoj ne povis vidi. Sed en la spegulo la pigoj malkovris la rekonilon - kaj provis ĝin atingi per sia beko. (PLoS Biology, online) La sciencistoj konkludas el tio, ke la pigoj ekkonis la spegulbildon kiel bildon de si mem. Laŭ ĝistiamaj esploroj por la kapablo de memrekono estas necesa la tielnomata Neocortex, regiono de la cerbo, kiu precipe estas evoluinta ĉe la homo. Sed birdoj ne posedas Neocortex-on. Ke la pigoj tamen kapablas ekkoni sin mem en la spegulo, montras laŭ la sciencistoj al la homoj, kiel fleksebla estas la evoulo. La kogna evoluo evidente povas okazi en apartaj direktoj.


el Sudgermana gazeto, 19-a aŭgusto de 2008,

tradukita de Donjo & Cezar, foto de Wildlife

Published at 18:29 / 2 comments / 301 visits
This post is public

August 21, 2008

Luneklipso en Germanio

Luneklipso en Frohburg / Germanio, Saksujo
Luneklipso en Frohburg / Germa…

Frank Vohla de la E-klubo Karapaco, membro de la astronomia klubo en Altenburg raportas en la retmagazeno "Karapaco-Panoramo" kun multaj fotoj pri la luneklipso de la 16-a de aŭgusto en Frohburg. Bonvolu klaki:

karapacopanoramo.blogspot.com/2008/08/luneklipso-je-la-16-de-ag-en-la-jaro.html

Samideane, Cezar!

Published at 22:33 / 2 comments / 263 visits
This post is public

August 23, 2008

Joachim Ringelnatz: En la parko (Im Park)


Joachim Ringelnatz

En la parko



Ĉe eta arbet' staris kapreolet'
en reva beat' en kviet',
je l' dudektria kaj du.
Je la kvara de fest'
mi revenis en fru'.
Jen plu revis ankoraŭ la best'.
Mallaŭte mi iris - sen spir' kun diskret' -
kontraŭ la vent' ĉe l' arbet'.
Mi tuŝis la beston je unu heliks'.
Jen ĝi estis el gips'.

Tradukis Cezar


Kapreolo blanka
Kapreolo blanka



Joachim Ringelnatz

Im Park

Ein ganz kleines Reh stand am ganz kleinen Baum
Still und verklärt wie im Traum.
Das war des Nachts elf Uhr zwei.
Und dann kam ich um vier
Morgens wieder vorbei,
Und da träumte noch immer das Tier.
Nun schlich ich mich leise - ich atmete kaum -
Gegen den Wind an den Baum,
Und gab dem Reh einen ganz kleinen Stips.
Und da war es aus Gips.



Pri la poemo

Ringelnatz: Kutteldaddeldu
Ringelnatz: Kutteldaddeldu


" Ke la plej eta mondo estas la plej granda", tiun ekkonon Rigelnatz havis jam tre frue. Dum sia tuta vivo li sekvis ĝin konfide. Tiel li heroldis pri suahelilipharo ĉe la Kattegat, pri tro oblonga bumerango, pri muŝo en aviadilo kaj pri malnova ŝiphorloĝo, li lasis kvereli lampon kaj spegulon, li kantis pri benko antaŭ la stacidomo, pri pavimŝtono kaj terpomojn kun ŝelo. Ankaŭ la ŝtrumprubando de lia onklino validis lirikan rememoron, tiel, kiel la malsana tenio kaj la viro, kiu eltrovis la tekston de la impostformularo (kiel li eble aspektas, demandis sin Ringelnatz.) Lian unuan poemkolekton li nomis: "Die Schnupftabakdose" (La snuftabakujo).

Ringelnatz-kokteleja kafejo
Ringelnatz-kokteleja kafejo



Ringelnatz, naskita kiel Hans Bötticher en 1883 en Saksujo, en la urbo Wurzen, serĉis la etan mondon kiel ŝtofon por siaj draste-komikaj, delikate kuriozaj kaj parte splene-humuraj poemoj, spite al fanfaronema kaj megalomania erao. En nia tempo kabaredaj ŝerculoj de preskaŭ ĉiu speco estas bonvenegaj, sed la germana imperiestra regno en la erao antaŭ sia kolapso havis nur tre limigitan humurtoleremon. Ekstere de la oficira kantinoŝerco (kazinoŝerco) apenaŭ estis io. Sed Ringelnatz sekvis nelacigeble al sia muzo el la "eta mondo" - kiu ankaŭ post la Unua Mondmilto kiel humuro fariĝis vivnecesa, sed tamen plu estis relative rara.

La poemo Im Park (En la parko) omaĝas al tiu precipa muzo eĉ duoble: La kapreolo estas tute eta kaj tiel ankaŭ la arbo, ĉe kiu ĝi staras. La atmosfero estas perfekta jam en la dua linio: jen miniaturo kun parkmotivo, kaj la kapreolo, kvankam timema de naturo staras senmove ĉe la arbo. Idilia loko estas tiu parko, pacema sfero, neniu bruo ĝenas la kvieton, la besto alie ja forsaltus. Tiel pensas ankaŭ la poeto, pasante la idilion kaj li ĝojas pri tio. Sed revenante post horoj ekmatene, li trovas ĉion neŝanĝita: la arbeton kaj la kapreoleton, jen li tamen subite ekmiras. Li ŝtele aliras, atentas pri tio, ke la besto ne flaru lin kaj etendas sian manon por fari ekzamenon...

Laŭ informoj de la libro: "50 klasikuloj LIRIKO" Gerstenberg-eldonejo, Hildesheim, Germanio

trad. kaj kompilis Donjo & Cezar



PS: www.cezarpoezio.de/216.html



Published at 14:19 / 2 comments / 338 visits
This post is public

August 25, 2008

La germana popolkanto: La tilio (Der Lindenbaum), teksto de Wilhelm Müller, melodio de Franz Schubert

Wilhelm Müller
Wilhelm Müller

.

Wilhelm Müller

La tilio


Ĉe l puto, ĉe l' pordego,

jen staras la tili':

Mi sonĝis ofte dolĉe

en ties freŝ' sub ĝi.


Mi tranĉis en la ŝelon

karesojn en komfort'.

En ĝojo kaj sufero

al ĝi min tiris sort'.


Mi ree devas migri,

noktege pasi ĝin.

Jen fermis la okuloj

eĉ en malhelo sin.


Susuris ĝiaj branĉoj,

jen kvazaŭ ĝia vok':

Jam venu do kunulo,

kvietas mia lok'!


La fridaj ventoj blovis

vizaĝen min kun bru'.

Ekflugis la ĉapelo,

mi turnis min ne plu.


Mi estas multajn horojn

jam for de tiu vok',

sed plu susuron aŭdas:

Kvietas mia lok'!

"La tilio" - ilustraĵo
"La tilio" - ilustraĵo

PS: Wilhelm Müller (Vilhelmo Muelisto) naskita en la jaro 1774 en Dessau estas de mi ege ŝatata poeto, kiu postlasis en „Kriterioj pri bona liriko“ sekvajn vortojn al poetoj: „Simplecon, kanteblecon de la metriko, naturan rektecon de la lingvo, profunde senkonscia elinterneco, kiu longe postsonas kaj naiva senembarasiteco en la timida elparolado de la plej alta.“


La poemo „La Tilio“, unue publikita en la jaro 1824, estas rigardata kiel la plej bela germana popolkanto laŭ teksto de Müller kaj la melodio de Franz Schubert.

Franz Schubert
Franz Schubert

La kreintoj sentis sin devigataj al la popolkanto, verkis en tiu senco, tiel ke, oni rajtigite povas diri, ke la poemo estas popolkanto. Mi mencias tion, ĉar en Germanio bedaŭrinde plu regas la stranga kutimo rigardi popoleca nur tion, kion verkis anonimulo, kvankam tio povas esti ĉiu. Por mi Müller estas vera viro el nia romantikema popolparto, ĝuste tial ĉar li adoris la liberemon de la grekoj de sia tempo tiom (simile al Byron), ke oni nomis lin „la greko-Müller“. Li ne, kiel diversaj aliaj romantikuloj, revis pri nova mezepoko sub la flago de la katolikismo, sed li estis tre entuziasma demokrato.



Wilhelm Müller


Der Lindenbaum

.

Am Brunnen vor dem Tore

Da steht ein Lindenbaum:

Ich träumt in seinem Schatten

So manchen süßen Traum.


Ich schnitt in seine Rinde

So manches liebe Wort;

Es zog in Freud und Leide

Zu ihm mich immer fort.


Ich musst auch heute wandern

Vorbei in tiefer Nacht,

da hab ich noch im Dunkel

Die Augen zugemacht.


Und seine Zeige rauschten,

Als riefen sie mir zu:

Komm her zu mir, Geselle;

Hier findest du deine Ruh!


Die kalten Winde bliesen

Mir grad ins Angesicht,

der Hut flog mir vom Kopfe,

Ich wendete mich nicht.


Nun bin ich manche Stunde

Entfernt von jenem Ort,

Und immer hör' ich's rauschen:

Du fändest Ruhe dort!


Tilio kaj puto (de Baluŝek)
Tilio kaj puto (de Baluŝek)

PS: www.cezarpoezio.de/172.html



Published at 10:08 / 1 comment / 333 visits
This post is public

August 26, 2008

Cezar: La fendo de l' mondo (poemo)


Blue house - blua domo 1
Blue house - blua domo 1

Cezar


La fendo de l' mondo



Ennokte

surstrate

mi iras,

nur venton

kaj fridon

enspiras.


Flankstrate

kalvuloj

ebrias.

Senscie

kaj fie

elkrias.


Baldomo

en blu'

lumineskas.

La fendo

de l' mondo

plu kreskas.

Published at 10:14 / 0 comments / 200 visits
This post is public

August 27, 2008

Cezar: Bela estas la imago


Cezar

Bela estas la imago

(kanto por akordiono)

Bela estas la imago,
ke mi ĉe la lago estas,
kie parke homoj staras,
kiuj sub la arboj festas.

Bela estas la imago,
ke enlage drivas rozoj
kaj anasoj kaj la cignoj
jen alnaĝas kaj kun pozoj.

Bela estas la imago,
ke mi blankan panon havas,
ĉar la tre fieraj cignoj
pli ol io ajn min ravas.

Bela estas la imago,
ke mi laŭ la lago vagas,
ĉar oblikvaj plorsalikoj
kun la kronoj jen surlagas.

Bela estas la imago,
ke mi nur kun vi jen iras,
ĉar mi vian koran amon
en la softa vento spiras.

Refreno:
Bela estas la imago,
ke la viv' ne estu plago,
ke mi amu el la koro
vin kaj ĉion kun fervoro.


Published at 07:51 / 5 comments / 524 visits
This post is public

August 28, 2008

Ludwig Uhland: Die Kapelle (tradukoj en Esperanton de Cezar kaj de Zamenhof)


Uhland-poŝtmarko
Uhland-poŝtmarko

Ludwig Uhland

Die Kapelle


Droben stehet die Kapelle,

Schauet still in’s Thal hinab,

Drunten singt bei Wies’ und Quelle

Froh und hell der Hirtenknab’.


Traurig tönt das Glöcklein nieder,

Schauerlich der Leichenchor;

Stille sind die frohen Lieder,

Und der Knabe lauscht empor.


Droben bringt man sie zu Grabe,

Die sich freuten in dem Thal;

Hirtenknabe, Hirtenknabe!

Dir auch singt man dort einmal.

La kapelo sur monto kun herbejo  (Wurmlingen)
La kapelo sur monto kun herbej…


Ludoviko Uland

La kapelo


Supre tronas sur la monto

La kapelo en kviet'.

En la valherbej' ĉe l' fonto

Ĝoje kantas paŝtknabet'.


Kun funebra sonorilo

Ektimigas mortkantad'.

Finas tuj la ĝojjubilo

De la knabo ĉe l' konstat'.


La ĝojintoj post la morto

Supren en la tombojn venos

Paŝtoknabo, laŭ la sorto,

ili iam vin eĉ prenos.


trad. Cezar

Kapelo de Wurmlingen
Kapelo de Wurmlingen



La kapelo


Supre staras sur la monto

La silenta kapeleto;

En la valo, ĉe la fonto;

Ĝoje kantas paŝitisteto.


Sonorado, mortkantado

Nun eksonis tra l' silento, -

Haltis knabo en kantado

Kaj aŭskultas kun atento.


En la tombojn de l' monteto

El la valo ĉiu venos.

Ankaŭ vin, ho, paŝtisteto,

Oni iam tien prenos!


trad.LL.Zamenhof

en la jaro 1891!

Kapelodsegnaĵo
Kapelodsegnaĵo


Rimarkoj: Mi sentis la tenton mem foje traduki la poemon, ĉar Zamenhof rimis adasismon. Tiun mi volis eviti, uzante ankaŭ mian tempan avantaĝon, ĉar tradukisto disponas nun pri multe pli bonaj helpiloj ol tiam, kiam Zamenhof tradukis ĝin. Mia sperto estas ree tiu, ke Zamenhof ne tradukas poemon laŭvorte, sed laŭ la enhavo, do tiel, kiel vera poeto faras tion. Tiel mi krom la adasismso apenaŭ povis plibonigi ion. En la unua verso mi regajnis la herbejon, ankaŭ en la dua verso mi estas iom pli proksima al la originalo kaj en la tria verso mi forigis unuavice nur la ĝenantan adasismon.

Mian dankon al Kristin, kiu atentigis min pri tiu belega poemo!

Published at 05:34 / 0 comments / 291 visits
This post is public

August 29, 2008

Lars Gustafson: Strangaj birdoj flugis (prozpoemtraduko)



Strangaj birdoj flugis

Kaj ĉio revenas,
precipe nokte, kvazaŭ ĝi scius ion
pri mi, kion mi ne scias:
la malnova bruna pensiono
ĉe la fervoja viadukto,
la lignosegejo kun siaj segokadraĵoj pelataj de vaporo,
kiuj de tempo al tempo eligis en la hela tago
tiel nekutimajn strangajn sonojn,
la lago kun la drivantaj kaj parte jam sinkintaj arbotrunkoj.
Ie post la horizonto
etendiĝis senfinaj marĉoherbejoj.
fragmito, kiu pli densis ol ĉiu alia.
Strangaj birdoj flugis
kaj havis por mi ankoraŭ ne nomojn,
sed ili flugis kiel estontecaj revoj,
revoj, kiuj antaŭis eble
tridek jarojn aŭ eĉ pli.
Antaŭe rilate tion, kio estis mia nekonata
estonteca vivo,
iam, ili flugis,
peze kaj tute proksime super la tera surfaco.


Lars Gustafsson


Rimarko: La poemo troviĝas ĉe Hugendubel sub la sekva adreso:



Seltsame Vögel flogen



Und alles kommt zurück
besonders nachts, als wüßte es etwas
von mir, das ich nicht weiß:
die alte braune Pension
am Eisenbahnviadukt,
das Sägewerk mit seinen dampfgetriebenen Sägerahmen,
die manchmal am hellichten Tag
so sonderbar klagende Laute von sich gaben,
der See mit treibenden und halb versunkenen Stämmen.
Irgendwo hinter dem Horizont
erstreckten sich endlose Sumpfwiesen.
Schilf, das dichter war als jedes andere.
Seltsame Vögel flogen
und hatten für mich noch keine Namen,
aber sie flogen wie künftige Träume
Träume, die vielleicht dreißig Jahre
voraus lagen oder mehr
voraus in dem, was mein unbekanntes
kommendes Leben war,
je, sie flogen,
schwer und ganz dicht über die Oberfläche.


Lars Gustafsson


Das Gedicht des Tages finden Sie bei www.hugendubel.de unter folgender Adresse:
www.hugendubel.de/lesen/gedicht_des_tages/Default.aspx

PS: http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/225.html

Published at 13:27 / 0 comments / 287 visits
This post is public

( 12 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...