| april 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
|
| B.Traven: The Carreta |
Klaku:
romano de B. Traven,
en pdf-formato,
la unua romano el la sesvoluma mahagonociklo
tradukis Donjo & Cezar
troviĝas en la retejo de la germana Esperantoklubo
„Karapaco“.
Karaj legantoj,
tiu romano, tradukita de mi kaj de mia edzino, estas la unua el la mahagonciklo, jen eksterordinara romano, ĉar en tiu libro parolas al ni maturiĝinta revoluciulo, kiu mem bezonis longan vojon por atingi tian majstrecon kiel verkisto.
Tiu verkisto B.Traven, kiu tre verŝajne estas la filo de la brikofaristo Feige el la nuna Pollando, fuĝis deksesjara de hejme. Li fariĝis kiel aktoro Ret Marut individua anarkiisto laŭ Stirner : Li havis kontaktojn al ruĝaj framasonistoj, poste li ĵetiĝis en la konsilian revolucion en Bavario. Kaj en tiu tempo li komencis jam legi la verkojn de Marx kaj Engels, precipe li interesiĝis pri la sekva libro de Engels : „La situo de la laboranta klaso en Britlando“, kiu tre forte influis lin. Tion pruvas multaj partoj de „La Mortula ŝipo“, kiuj estas ĉerpitaj el tiu libro. Li legis la verkojn de Jack London (jam en la angla, tradukoj de Jack London tiam apenaŭ ekzistis). Kiel kotonplukisto en Meksiko li entuziasmiĝis pri la radikalaj „Wobblies“, jen revoluciema sindikato de laboristoj, kiuj havis en la vico krom anarkiistoj, multajn marksistojn.
En la mahagonociklo, kiu konsistas el ses volumoj, Traven uzis ĉiujn ĉi spertojn por verki grandiozan volumaron pri la meksika revolucio. La romanoj estas fakte dokumentoj pri la antaŭhistorio kaj la revolucio en Meksiko mem. Tiuj dokumentoj estas verkitaj surbaze de ekonomia analizo, kiu estis tute marksisma, aŭ ni diru pli memgarde laŭ la „Kapitalo I-III“., kiu ja tre deflankiĝas de la avangarda teorio de Marx, kiu tie tute ne ludas rolon.
Mi pensas, ke neniu verkisto antaŭ Traven tiom bone prezentis la ekonomian pensadon de Marx. La tamburado pri tio, ke Traven estis anarkiisto, estis parte prava, sed kiel verkisto de la mahagona ciklo li estis ankaŭ ekonomia marksisto. (Ne jam en La Mortula Ŝipo“, kiu estas efektive esence individue anarkiisma verko laŭ ideologio. La marksisman ekonomion laŭ mia opinio fine neniu verkisto tiel bone uzis kiel Traven. Nur Jack London jam antaŭ li provis tian. Precipe en la verko „People of the abyss“ : "Homoj de la abismo".
Anarkiistoj, kiuj grumblas, se oni mencias la marksiman flankon de Traven, komprenas Traven nur parte. Ili subtaksas lin, Traven estis ne nur disvastiganto de konataj anarkiistaj pensoj, sed profunda mempensanto, por mi ankaŭ klarvida grava pensanto pri la revolucia potencialo en Latin-Ameriko, kiel tio nun iom post iom efektive montriĝas. Traven kiel sendependa pensanto, kiu apartenis al neniu partio, estas ĝuste tial enorme grava por nia tempo, kiu bezonas novan pensdirekton laŭ Traven. La revoluciuloj en Chiapas, kiuj konas Traven kaj uzas ties pensojn kaj ideojn en deklaroj, komprenas tion.
Nu, efektive, kiun vojon ni iru nun, ree tiun de diktatoroj, je la kioma fojo do? Ĉu kun partio avangarda, kiu denove sklavigos nin post la venko de la revolucio? Aŭ tiun de moralistoj laŭ la kleriga movado en Eŭropo? Ĉu ni do plian fojon provu ŝanĝi la homojn per nura edukado sen scii ion pri la bazo de nia vivo, pri la ekonomio ? Kiun vojon ni do iru? Mi pensas, ke ni iru la vojon de tiuj anarkiistoj, kiuj konsicas, ke la ekonomio estas la bazo de nia vivo. Kun Traven ni postulu mondon sur la bazo de anarkio kaj de komuneco. Jam Stirner pensis en tiu direkto, kio estas ne tre konata. La plej stulta interpreto kaj ŝtelisto de ideoj de Stirner estis Nietzsche, kiu tordis ties ideojn tiom longe, ĝis fariĝis el ili la malo. La babilaĉo pri la tielnomata superhomo. Stulta estas ankaŭ la primitiva kontraŭkomunismo de Nietzsche, kiu ne havis argumentojn kontraŭ Marx. Sed paradoksa estas en vero nur komunismo, kiu asertas, ke en komunuma ordo necesas gvidantoj. Tio estas kaj restas absurda. La volo ne obei estas multe pli forta en la homaro ol la deziro regi iun. Ju pli alta la socia evoluŝtupo de la homaro estas desmalpli homoj volas estis nur sklavoj de partioj au de fortaj individuoj.
La estonteco, kiu kaŭras jam saltoprete en la nuna mondo, la utopio pri pli bona mondo, ne estas io, kio estigendas, sed tio, kio jam komenciĝis, tie, kie oni permesas tion en sia kapo kaj en sia vivo. La liberiĝo okazas unue en la kapo de individuo, kaj jam tiam, se oni agas laŭ tio, se oni ne denove volas demeti la kapon ĉe iu nobla gvidanto, ĉar tiuj laŭdire pli bone scias ĉion ol ni mem. Ke nia pensado kaj la sukceso de nia agado en ĉiu kazo estas ligita al certa evoluŝtupo de la homa socio kaj precipe al la aktuala ekonomia situacio, tio kompreniĝas per si mem.
Traven verkis la mahagonociklon unuavice por la legantoj de la sindikata eldonejo Büchergilde Gutenberg, do kun la celo „fortigi la dorson de la proletoj“ en Germanio, sed ne nur pro tio li verkis. Traven tute ne estis naciisto aŭ adepto de la proletkulto. Traven estis internaciisto kaj sennaciisto, kiu verkis la mahagonociklon por ĉiuj homoj en la mondo – kaj ĉe tio li ne preferis la proletojn, li turnis sin eksplicite al ĉiuj homoj, ankaŭ vidalvide kun la faŝismo, kiu tiam ekestis kaj triumfis en Germanio.
La okazaĵoj en Germanio respeguliĝas en la tuta mahagonociklo, tial tiu ciklo legeblas ofte kiel komento de la okazaĵoj en la tiama faŝisma Germanio. Sed samtempe la mahagonociklo estas bonega lernolibro por venontaj revoluciuloj, kaj por ĉiuj ankoraŭ-ŝanceliĝantoj, kiuj ne jam trovis vojon, sed kiuj tamen volus scii en kia socio ni vivas, kiun vojon ni iru en Latina-Ameriko kaj ĉie en la mondo.
La diktatorecaj komunistaj gvidantoj en Germanio perfidis Traven per neglekto, kaj aliaj regemaj maldekstruloj ĝis nun perfidas lin (ĉar komunismaj anarkiistoj nur ĝenas ĉe la senhonta regado de homoj); ankaŭ tiuj laboristoj, kiuj volas fariĝi mezklasuloj, perfidas homojn kiel Traven. Ĉe SAT necesus eble eĉ pli pli malferma sinteno pri B.Traven. Kaj tial Donjo kaj mi tradukis tiun libron de Traven, kun la espero ke SAT iam presos ĝin kaj aliajn verkojn de Traven.
Centoj de legantoj, kiuj ĉiusemajne laŭ statistiko klakas la Traven-paĝojn en mia retejo : www.cezarpoezio.de
certigas nin pri tio, ke ni tradukis ne vane. Traven neniam estis tute forgesita, kaj ĝuste nun la intereso pri tiu aŭtoro en Germanio ree kreskas, la tempoj ŝanĝiĝis, revoluciuloj kiel Traven ree estas legataj pli ofte! De li mem oni povas mendi plu preskaŭ ĉiujn librojn en Germanio. Kaj "La ĉaro", tiu mastroverko, estas unu el la plej ŝatataj libroj de Traven entute, ĉar Traven en tiu verko prezentiĝas kiel eksterodinare klarpensa batalanto por la bona afero de la indiĝenoj en Ameriko, sed ne nur por tiu. Traven celis ne pli malmulton ol la liberigon de la homaro de la "pesto", kiu estis por li la kapitalismo.
Mi konsilas al vi, legu la libron. Mi promesas, ke vi ne enuiĝos, se vi legas ĝin. Tiukaze vi pli bone komprenos nian entuziasmon pri tiu verkisto.
Tierra y libertad, Donjo & Cez !
PS : Se mi provas meti Traven por klarigoj en kadron de iuj mondkonceptoj kaj ideoj mi faras tion tamen bone sciante, ke Traven mem tre misfidis al ĉiuj belaj vortoj kaj voldeklaroj, li neniam asertis pri si esti marksisma anarkiisto aŭ anarkiista marksisto, sed li agis tiel ! Kaj tio por li pli gravis ol senfine babilaĉi pri la ĝusta direkto aŭ la ĝustan nomon por movado. Li ne bezonis ordenojn por certigi al si, ke tio estas ĝusta, kion li faras. Traven havis la memkonscion, kiun bezonas vivanta revoluciulo, kiu ne lasas korupti sin de oportunistoj, kiu volas havi nur paneron de la riĉuloj, Traven celis la tutan socion por la emancipiĝo de ĉiuj.
Pri „La Ĉaro“
el "La Ĉaro" ĝis la "Generalo" (1. Daŭrigo Laŭ B. Traven-sciigoj -o 1-36
(certe Traven mem verkis tion)
En sia libro "La ĉaro" B. Traven rakontas al ni la sorton de la ĉaristo Andrés Ugaldo, kaj tiel pri la malgaja vivo de indiĝenaj ĉaristoj kaj peonoj, do, pri la indiĝenaj proletoj en Meksiko dum la dikataturo de Porfirio Diaz.
Oficiale la sklaveco en Meksiko estis forigita per la konstitucio el la jaro 1824. Sed ĉiujn bonkvalitajn rikoltogrundojn oni antaŭe forprenis dum la koloniisma tempo de la ejidos, de la indiĝenaj komunumoj. Tial la praloĝantoj de Meksiko laboras nun kiel peonoj, kiel taglaboristoj de la grandbienuloj por aĉe malgranda salajro. Kaj kion ili rikoltas sur siaj propraj malfekundaj kampoj, ili devas vendi al la patrono por prezo, kiun tiu mem difinas. Kion ili bezonas por sia vivtenado, tion ili devas aĉeti de la patrono, por prezoj, kiuj estas multe pli karaj ol ĉe normala komerco. Ili povas nenie aliloke aĉeti ion, ĉar ili neniam havas kontantan monon en la manoj kaj ĉar ili eterene havas ŝuldojn ĉe sia patrono. Eterne, tio signifas, dum la tuta vivo, kaj ankoraŭ post la morto. Se ili mortas, ilia ŝuldo transiras sur la filon aŭ la fraton aŭ kiun ajn en ilia parencaro. Se ili provas fuĝi, oni kaptigas ilin kun la helpo de la polico, kaj la kostoj de la polico transiras sur la debitan flankon de ilia konto. Ilia mastro povas bati ilin laŭ emo kaj plaĉo, ja eĉ skurĝi aŭ pafmortigi.
Tiun senhontan ekspluatsistemon subtenis de sube ĝis supre korupta registaro sankciigita de ĉiopotenca eklezio, kiu ne plej malmulte profitis de tiaj cirkonstancoj kaj ne havis intereson pri tio liberigi la indiĝenojn el nesciado kaj sklaveco.
La ĉaristoj havas iom pli bonan salajron. Sed ankaŭ ili restas la tutan vivon ŝuldantoj ĉe sia mastro. Sed iliaj ŝuldoj estingiĝas kun ilia morto kaj oni ne povas transskribi ilin sur la konton de la parencaro. Sed ankaŭ ili vivas penigan kaj rezignoplenan vivon. Ilia tasko estas gvidi bovoĉarojn de urboj al urboj en la regionoj de Meksiko, kiuj ne estas tuŝataj de fervojoj, tion ĉe tropika varmego tra sovaĝaj pejzaĝoj kaj ĉe tranĉanta frido, tra la transpasejoj de la Sierra Madre, sur aĉaj vojoj kaj tra marĉoplenaj regionoj, preter krutaj deklivoj kaj ravinoj, kie pluvoverŝoj parte aŭ tute forlavis la vojon, tra vepro, ĝangalo kaj riveroj, kie finiĝas ĉia vojo, aŭ kion oni nomas vojo en tiuj regionoj forlasitaj de Dio. La materialo por la riparo de siaj malnovaj rompiĝemaj ĉaroj- se sur la malglataj vojoj disrompiĝas radakso aŭ rado aŭ io alia- ili devas prizorgi al si mem, aŭ ŝteli, ĉar tiaj elspezoj ne estas rekompencataj. Ofte minacas ilin survoje atakoj de banditoj, se ili kunhavas valorplenajn ŝarĝojn. Entute estas vivo kiel apenaŭ imageblis, antaŭ ol Traven rakontis tion en sia majstra maniero.
Andrés Ugaldo, la filo de biena peono, en la aĝo de dekunu jaroj estas pruntedonata de la bienulo al sia edziniĝinta filino en Tenejapa, kie li devas labori en la domo kaj en la magazeno de Don Leonardo. Li estas obeema kaj lerta knabo, kiu eĉ rajtas lerni legi kaj skribi, por ke li povu esti pli utila al sia mastro. Kiam li havas dek kvin jarojn, li fariĝas bovoĉara gvidanto kaj konatiĝas sur siaj vojoj al nova mondo, li observas, komparas kaj komencas memstare pensi.
La leganto akompanas nun la marŝkolonojn de la ĉaristoj sur penigaj vojoj tra la interna lando de Meksiko kaj ekscias multon el la vivo de la indiĝenoj, de iliaj moroj kaj kutimoj, de iliaj zorgoj kaj turmentoj. Tiam li akompanas Andrés al la festo de la sankta Caralampio en Balún-Canán, kiu daŭras ok tagojn kaj servas unuavice al la eklezio, al la aŭtoritatoj kaj negocistoj por ankoraŭ pli riĉiĝi. Krome ĝi disponigas bonvenigatan okazon sub la kovromantelo de pieco fordoni sin al ĉiaj nur iel eblaj malvirtoj.
Pro naŭziĝo pri la irado de la aferoj Andrés iras iom flanken al la vilaĝa puto, kie indiĝenaj junuloj kaj junulinoj, kiuj ne povus pagi la multekostajn plezurojn de siaj mastroj, faras al si sian propran simplan feston kaj dancas. Jen li malkovras en malhela anguleto kunkaŭriĝintan timidigitan indiĝenan knabinon. Li interparolas kun ŝi. Ŝi parolas celtale, la lingvon de sia tribo. Kaj nun Traven, tiu ofte tondre parolanta kaj maldece sakranta homo rakontas al ni amhistorion, kiu pli delikate kaj pli bele apenaŭ troveblas en la literaturo.
Andrés ekscias de tiu knabino ŝian tragikan sorton : patro kaj patrino estas mortaj. La ŝuldoj de la patro transiris je la du fratoj, tiujn tiam vendas la bienulo kiel kontraktlaboristojn al monterio, el kiu malofte iu revenas. La knabino devas nun labori en la domo de la bienulo, la senhonta filo seksperforte molestas ŝin kaj ŝi fuĝas en sia mizero al Balún-Canán, esperante, ke six trovos tie iun pagatan laboron. Kiam tio ne sukcesis al ŝi, ŝi kolapsis lacigite en la proksimo de la puto. Andrés donas al ŝi manĝon kaj prenas ŝin al si. Sur la vojo ŝi rakontas al li la kreadan rakonton de sia tribo, kiun Traven en pliampleksigita versio reverkis en la libreto "Sunkreado". Al liaj kamaradoj li prezentas la knabinon kiel sian edzinon, kaj ĉar ŝi ne havas nomon, li nomas ŝin Estrellita- do steleto.
Je la lasta vespero de la festo, malmultaj horoj antaŭ la ekveturo de la karavano de Andrés, ankaŭ Manuel ankoraŭfoje, por lasta fojo volas tralavi la gorĝon kaj iras en la urbeton, kie la festo intertempe degeneris al diboĉa orgio, kia ĝi povintus esti apenaŭ pli senhonta. Sed Andrés, kiu atendis, ke li trovas sian kamaradon ebria kiel porko, trovas lin nun en la akompano de sana kaj forta indiĝena knabino, kiun Manuel prenis al si ĉe la puto. La historio de Posario ne estas tiel, kiel la historio de Estrellita. Ŝi ne estas plu tiom naiva, sed honesta kaj fervora knabino, kaj Manuel pensas pri tio fuĝi ĉeokaze for de sia mastro, por komenci kun ŝi pli liberan kaj pli belan vivon.
Kelkajn jarojn poste- Estrellita lernis intertempe en la veturoj legi kaj skribi la hispanan lingvon-ili trafas survoje indiĝenan grupon, kiuj alportas sciigojn de la bieno Lumbojvil. Malbonaj sciigoj. La bienulo vendis la patron de Andrés al monterio. Dum nokto Andrés pripensas, kio estas farenda. Tiam li decidiĝis, kaj tiel, kiel tio ne estis alie atendebla de nekoruptita indiĝeno. Li gvidas sian karavanon rapide al la destinita loko, por iri por sia patro en la monterion. Al Estrellita li diris, ke ŝi serĉu al si en urbo ĉeborde laŭ la fervojlinio bone pagatan laboron, por ke li povu trovi ŝin, kiam li post jaroj revenos el la monterio.
"Ne timu vin, steleto, estu kuraĝa. Eĉ se centoj da viroj kaj junuloj el la monterioj ne revenas kaj en ili forbloviĝas kaj estos enfosigitaj tie - mi revenos. Mi revenos al vi, steleto mia, kaj se pro tio la mondo devus rompiĝi en pecojn." Kaj la steleto respondis : "mi atendos vin, ĉiam kaj ĉiam."
Rimarko: Multaj pliaj informoj pri Traven troviĝas en paĝoj de www.cezarpoezio.de
1= Porfirio Diaz estis dufoje prezidento de Meksiko, de la jaro 1877 ĝis 1880 kaj de 1884 ĝis 1911.
Send a message
Search for members

