April 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

April 1st, 2008

Katalano Manuel Forcano El: La trajno al Bagdado. Poemoj

Manuel Forcano

Perfekte pura osto estis ĉi tie la dezerto,
kaj la rivero fluis malĝoje kaj kviete,
tiel kiel por surdulo lipoj, kiuj moviĝas.
Ĉe la alia bordo imprese etendiĝis
la malsuprenŝiritaj fortikaĵaj muroj de Dura Europos:
la granda turo 19 disfalis je duono
kiel arbo kun malsanaj radikoj.
En la jaro 256 la persaj invadantoj
ĉi tie atakis per tio, ke ili fosis irejon.
La romianoj alvenis por serĉi ilin en la tunelo.
En la malhelo ili paŝis renkonte unu la alian, kun nudaj manoj.
Ili ekkonis sin reciproke per talpado:
kun razitaj vizaĝoj la romianoj,
kun barbo la persoj.
Sed parto de la turo terenfalis super ili,
kaj la arkeologoj trovis la skeletojn de la malamikoj,
kiel ili ŝutkovrite brakumas sin reciproke. La plej perfekta
el ĉiuj gestoj estas la brakumo.

Katalano Manuel Forcano El: La trajno al Bagdado
. Poemoj


Forcano

Ein vollkommen blanker Knochen war die Wüste hier,
und der Fluss floss traurig und still
so wie für einen Tauben Lippen, die sich bewegen.
Am anderen Ufer erstreckten sich eindrucksvoll
die niedergerissenen Befestigungsmauern von Dura Europos:
der große Turm 19 ist halb eingestürzt
wie ein Baum mit kranken Wurzeln.
Im Jahr 256 fielen die persischen Invasoren
hier ein, indem sie einen Gang gruben.
Die Römer waren herbeigekommen, um sie in dem Tunnel zu suchen.
Sie traten einander in der Dunkelheit mit bloßen Händen entgegen
und erkannten einander durch Tasten:
mit rasiertem Gesicht: die Römer;
mit Bart: die Perser.
Aber ein Teil des Turmes stürzte über ihnen ein,
und die Archäologen fanden die Skelette der Feinde,
wie sie sich unter dem Schutt umarmen. Die vollkommenste
aller Gesten ist die Umarmung.

Katalane Manuel Forcano Aus:
Der Zug nach Bagdad. Gedichte

PS: Dura Europos

La du supraj bildoj estas el la loko Dura Europos, situanta alte super la rivero eŭfrato. La supra montras la romianan citadelon, la loko de la prozpoema okazaĵo . (Cez)

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/120.html

Published at 10:54 / 1 comment / 247 visits
This post is public

April 1st, 2008

Hans-Georg Kaiser: An eine Rebellin (Gedicht)

Katino
Katino



Hans-Georg Kaiser


An eine Rebellin



Ich deck dich zu, wenn dir nach bösen Tagen
der Mut schon sinkt.
In tiefer Nacht, wenn dir nach dem Versagen
kein Traum gelingt.

Ich bin bei dir, wenn andre dich verlassen
so schnell wie Wind.
Ich steh dir bei, wenn sie nach dir schon fassen,
vor Hass fast blind.


Ich trage dich, wenn sie dich alle jagen,
du stolzes Wild.
Wenn sie nach dir in allen Häusern fragen,
mit deinem Bild.

Ich steh dir bei. Das muss ich nicht erst schwören.
Ich geh nicht fort.
Wir werden weiter treu der Welt gehören.
Darauf mein Wort.

www.schorschkultur.de/184.html

Published at 12:47 / 4 comments / 173 visits
This post is public

April 3rd, 2008

Alice Schwarzer: Moderna vualigo

Alice Schwarzer
Alice Schwarzer

Alice Schwarzer

Moderna vualigo

(el la feminisma gazeto "Emma")


Kiel ĉe la batalo kontraŭ la emancipiĝo de la ino la korpo fariĝas denove batalkampo "mi konstatis je mi mem, plenuminte ĉiutage ĉiujn atendojn metitajn je mi, ke komplete lacigas min tiu alstrebata perfekteco, kaj, ke ĝi postlasas en mi profundan vakuon kaj egan malĝojon." La damo, kiu skribis tion al mi en junio de 2001 post tv-elsendaĵo kun Veronika Feldbusch, nomiĝas Jasmin, havas 31 jarojn kaj scias kio tio estas: kariero, infanoj, kosmetiko. Pli bone dirate, la moderna belecindustrio ja jam delonge ne plu kontentiĝas pri la kosmetiko; ŝi ne plu restas sur la haŭto, sed penetras sub ĝin: per tranĉiloj, veneninjektiloj kaj forsuĉaj kanuloj.

La produkto estas la perfekta ino, kiu, egale kiu ŝi estas kaj kie ŝi vivas, aspektas tiel: rondaj okuloj, glata haŭto, ĝiskreve plenigitaj mamoj kaj longaj gamboj. Jes ja, kaj svelta ŝi estas krome: ja tiom svelta- ke ŝi pli bone povas malaperi el la okuloj. Sed tiun ĉapitron - la malsanecan manĝoperturbon (anoreksion) kaj la vivdanĝeran forsuĉadon de graso, la plej ofta el ĉiuj "belecoperacioj" - mi volas ĉifoje ellasi, kvankam ambaŭ apartenas al la temo, ĉar ni jam okupiĝis pri tio en granda temo (...)

Ni parolu do pri beleco - aŭ pri tio, kion oni ĝuste komprenas pri tio momente por inoj. En la nuna tempo altrudiĝas la beleca idealo de la glata senaĝeco. Ili estas ja ankaŭ praktikaj: inoj, kiuj ne oldiĝu kaj ne pli spertiĝu, sed estu eterene junaj kaj naivaj. Tiun uniforman belecan idealon lastatempe submetiĝas ne nur profesiaj belulinoj kiel modelinoj aŭ aktorinoj antaŭ la karakterroloj, sed ankaŭ ĵurnalistinoj, manaĝerinoj aŭ dentkuracistaj asistantinoj. Dume la viraj kolegoj hisas la flagon de forto kaj karaktero signalas la inoj malfortecon kaj konformecon; dume la viroj, la gambojn metante unu sur la alian, sulkvizaĝe meditas pri io, ripozas kaj pozas, demonstrante superecon; la inoj ridetas sub siaj sensulkaj Botox-betono-fruntoj, balancigas siajn oblikve metitajn gambojn en sentenilaj ŝtrumpoj kaj demonstras nudecon. Tute kiel en la kvindekaj jaroj en la danclernejoj. Kaj tio komence de la tria jarmilo!

Inoj malkovras sian mutflankecon kaj personecon- sed lasas sin denove devigi sub la maskon de la ineco. Inoj malkovras la forton kaj la avidon de la propra korpo- sed malsatigas sin denove ĝis malforteco aŭ lasas sin kripligi ĝis senvolupto. Tio tute ne estas hazardo, ke post la ribelo de la ino inundas nin la ondo de la nova belecofrenezo.

La akcepto de tiu diktaĵo de beleco denove transdonus nin al la difino fare de la alia genro. Anstataŭ finfine mem lerni fidi la sumon de niaj spertoj kaj kapabloj, ni denove fariĝu dependaj de la opinio de la viro. Tiel facila tio estas. Kaj tamen forloga.

Tio ja ne koncernu nin, ke la forsuĉitaj abdomenoj fariĝas obtuze suferantaj, ĉar la nervoj estas interrompitaj. Tio ne koncernu nin, ke la mamoj ŝveligitaj per injektoj fariĝas sensentaj, ĉar silikono ne konas volupton. Tio ne koncernu nin, ke rigidiĝas la senhaŭtigitaj aŭ flikitaj vizaĝoj injektitaj per veneno. Lastfine estas ja sufiĉe da inoj, kiuj spite ĉion ĉi poste sentas sin "pli bone" ol antaŭe. Ilia valoro estas ja ne mezurata laŭ ilia vigla vivo, sed laŭ la artefarita produkto. Inoj ne sciu, kia ili estas, sed demandu pri tio. Oni jam diros al ili.

Estas sciencaj esploroj, kiuj pruvas ion, kion ĉiu en memeksperimento povas elprovi. Ni artikulacias nin ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per la korpo kaj la vizaĝo, kaj tiu fizika esprimo reefikas al la psika stato. Kiu ridetas, tuj havas pli bonan humoron.

Sed tiuj ĉi ĝisglate injektitaj kaj streĉitaj vizaĝoj kaj korpoj estas senesprimaj. Ili fariĝis mutaj, vualigitaj vizaĝoj. Malantaŭ la nova okcidenta beleca idealo kaŝiĝas nenio alia krom speco de moderna maskado. Kaj neatingebla promeso de iu nedifinita graco. Ĉiam la digitalaj belulinoj estos pli perfektaj ol vivanta ino povus esti iam ajn. La neebla plenumiĝo de tiaj novaj sopiroj embarasigas la inojn kaj paralizas ilin. Ili restadas en la privata sfero kaj ŝakmataj por la mondo.

Dume profitas la mastroj (kaj kelkaj damoj) el ĉi tiu nia mondo je tiu nova inofrenezo. Sole en Germanio oni kalkulis en la jaro 2001 pli ol duonan milionon da belecoperacioj. La tendenco kreskas. Ĉirkaŭ 5000 da germanaj kuracist(in)oj kaj nenombreblaj fuŝkuracul(in)oj enspezas monon por tio, ke ili malsankuracas inojn. En tempoj de sinkantaj vendosumoj en la sanitara servo tio ne estas malbona por la branĉo. La profitoj kreskas en la belecoservo.

Sed kial? Kial ni inoj ĉion tion libervole faras? Finfine ni havas ja la unuan fojon en la moderna historio de la homo efektive la samajn rajtojn, almenaŭ formale, ni havas liberan aliron al la edukado kaj staras antaŭ duonmalfermaj pordoj al profesio kaj en la mondon. Kial ni ĝuste nun denove libervole metas tiujn internajn katenojn sur nin? Ĉar ni estas embarasitaj Ĉar ni ne plu estas la malnovaj inoj- sed ankaŭ ne jam la novaj. Ĉar ni ĉiutage denove devas lerni, ke nia memkonscio kaj nia dezirateco ne devige devas ekskludi sin reciproke. Ĉar estas "multe pli malfacile murdi ion fantoman ol ion realan", tion sciis jam Virginia Woolf. Sed nun la fantomo "ineco" ekkaptas la modernajn inojn denove. Ĉu kelkaj el ni nun malsukcesos post la venko kontraŭ la eksteraj baroj pro la internaj?

elektis kaj tradukis Donjo & Cezar

www.cezarpoezio.de/86.html

Published at 12:49 / 0 comments / 157 visits
This post is public

April 3rd, 2008

Morgenstern: Timtremeto ( poemo)

Gruselett
Gruselett



Christian Morgenstern

TIMTREMETO

(el "Ĉiuj pendumilaj kantoj")

La flugilflaglo gaŭstras
tra l' tohuvabovorst',
la ruĝa fingur' plaŭstras,
terure gucas gorst'.

tradukis Cezar



PS: Se vi ne trovas ĉiujn vortojn en PIV, ne zorgu vin, ili ne ekzistas:)! Kaj tamen tio estas poemo kaj eĉ tradukebla en Esperanton. Krome ĝi pruvas, ke la vortaro PIV ne estas sanktaĵo, kiel kelkaj vortaristoj pensas, ni povus eĉ verki poemon sen vorto el la sanktigita PIV. Ĉu oni tion komprenas poste, estas alia afero:). Kion montras la poemo plu? Ke eblas verki impresan poemon eĉ kun kelkaj nekonataj vortoj, kaj eĉ en Esperanto tio eblas.


Morgenstern

GRUSELETT

Der Flügelflagel gaustert
durchs Wiruwaruwolz,
die rote Fingur plaustert,
und grausig gutzt der Golz.

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/64.html

Published at 22:23 / 1 comment / 200 visits
This post is public

April 4, 2008

Cezar: Al ribelulino

Frida Kahlo: Venadito
Frida Kahlo: Venadito



Al ribelulino


Mi kovras vin en niaj fridaj tagoj
en laŭta bru'.
En trista nokt', se vi pro multaj flagoj
ne dormas plu.

Mi helpas vin, se homoj vin forlasas
ĉe ĉiu vent'.
Mi gardas vin, se la malam' amasas
pro fia sent'.

Mi portas vin, se ĉiuj jam vin ĉasas,
ho vi, cervin'.
Se ili serĉas vin, stratetojn pasas,
kun murdinklin'.

Mi savos vin, mi devas eĉ ne ĵuri,
laŭ la bezon' kun tuta fort'.
De via viv' vi devas ne forkuri.
Jen mia vort'!

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/11.html

Published at 07:53 / 0 comments / 160 visits
This post is public

April 4, 2008

Alejandra Pizarnik: De la alia flanko (prozpoemo)

Alejandra Pizarnik

DE LA ALIA FLANKO

Jaroj kaj minutoj amas sin.
Verdaj maskoj sub la pluvo.
Preĝejo kun obscenaj vitrofenestroj.
Blua spuro sur la vando.

Mi ne konas.
Mi ne rekonas.
Malhelo. Silento.

trad. Cezar




Alejandra Pizarnik

VON DER ANDEREN SEITE

Jahre und Minuten lieben sich.
Grüne Masken unter dem Regen.
Kirche mit obszönen Glasfenstern.
Blaue Spur an der Wand.

Kenne ich nicht.
Erkenne ich nicht.
Dunkel. Stille.


Alejandra Pizarnik

El: Cindro de Ceniza. 1956-1971 Poemoj.

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/308.html

Published at 09:33 / 2 comments / 153 visits
This post is public

April 6, 2008

La inĝeniero kaj la armilo

Hartford revolver
Hartford revolver
La inĝeniero kaj la armilo

La revolvero kiel nomo estas prenita el la usona, origine ĝi devenas de la latina „re-volvere“, tio signifas retroturni.La revolvero estas do nomata laŭ sia sin turnanta kuglobareleto. La plej frue datumita revolvero reiras al la jaro 1597, lia eltrovinto estis la Nurenburgano Hans Stopler. En la 17-a jarcento aperis revolveroj, plej ofte kun ŝtonkulaso, en la tuta Eŭropo. Precipe la usonanoj interesiĝis pri la revolverkonstrukcio, en la 19-a jarcento antaŭ ĉio en la Sovaĝa Okcidento en Ameriko konkurantaj firmaoj ekkreskis kiel fungoj el la tero. La revolvero estis tiam por vakeroj, orfosistoj kaj setlanoj la plej uzata usona armilo. Unu viro tiam famigis la manpafilon tutmonde. En 1814 en Hartford (Konektikuto) naskite, li jam devis helpi al si kiel infano, post la bankroto de lia patro kaj la frua morto de lia patrino. Post la elĵeto el la lernejo li fariĝis kiel neplenkreskulo maristo, kie li pretigis en longaj solaj ferdekaj noktovaĉoj lignan modelon de lia ripeta revolvero. La armilentuziasmulo devis travivi kelkajn malsukcesojn antaŭ ol li ricevis en la jaro 1836 en Usono la patentaĵon kaj povis komenci sian produktadon de perkutilaj revolveroj. En 1862 li mortis kiel riĉega viro. Plej malfrue ekde la filmoj pri la Sovaĝa Okcidento en Amerkio la nomo de la „Selfmademan“ (per-si-mem-ulo), inĝeniero kaj armilproduktisto estas sinonimo por la revolvero. Ĉu vi scias, kiu li estas?

Trad. Donjo & Cezar el la popularscienca gazeto PM

Bonvolu, se vi scias tion, komenti vian respondon.

www.cezarpoezio.de/58.html

Published at 08:33 / 0 comments / 261 visits
This post is public

April 6, 2008

Wilhelm Busch, Vilhelmo Buŝo




Vilhelmo Buŝ



Per pinta plumo trafi la kernon


La fibuboj Maks kaj Moric, la pia Helena aŭ la malbonŝanca korvo Joĉjo Hukebajn - la figuroj de la desegnaĵisto kaj poeto Vilhelmo Buŝ ankoraŭ nun entuziasmigas la publikon. Kun siaj humurplenaj bildstriaj rakontoj li apartenas al la patroj de la modernaj bildstrigazetoj kaj animataj filmoj.




Estis bridita korvo, kiu tiam interesigis la 35-jaran Vilhelmo Buŝ kaj havigis ideon al li. La evidente ruza birdo servis kiel modelo por unu el liaj plej ŝatataj figuroj: la malbonŝanculon Joĉjo Hukebajn. Sed la desegnaĵoj ne eble ekestis sur papero, kiel oni povus supozi tion. Vilhelmo Buŝ metis ilin per ekzercitaj strioj sur lignotabulojn, el kiuj metiisto poste skulpturis kliŝojn. En julio de la jaro 1867 aperis la bildostria sekvo en kvar partoj en la semajna revuo „Pri kontinento kaj maro“.

Buŝ: Korvo Joĉjo Hukebajn
Buŝ: Korvo Joĉjo Hukebajn
La legantoj entuziasmiĝis por la fibubagoj de la impertinenta korvo, kiu pelmeligis la bone ordigitan loĝejon de la brava „onjo Lotte“ en mallonga tempo. Hukebajn enviciĝas en la multajn unikajn rakontojn, konsistantajn el koncizaj spritaj versoj kaj trafantaj karikaturoj, per kiuj Buŝ amuziĝis pri la hipokrita moralo de la civitanoj kaj la filistra limigiteco de la ĉiutaga tiama vivo.

Interese estas, ke la simpatioj de la leganto ofte estas direktataj al la fi-aganto anstaŭ al la viktimoj. Buŝ per tio endubigas la kutiman ordon de la aferoj. Sed la rakontoj tamen plej ofte finiĝas per venko de la justeco – kiu efektiviĝas de tempo al tempo sufiĉe kruele. Tiel ankaŭ ĉe Joĉjo Hukebajn: li trinkas tro da likvoro kaj pro tio per ŝnuro stranguliĝas en la trikfadeno de onjo Lotte. Buŝ tiras la konkludon pere de la onjo: „Malic' jen lia ĉefplezur', kaj tial pendas ĝi je ŝnur'!“



Jam frutempe entuziasmigita de la desegnado

Wilhelm Busch
Wilhelm Busch

Vilhelmo Buŝ naskiĝis la 5-an de aprilo en la jaro 1832 en Wiedensahl ĉe Hanovro en familio de komercisto. Ĉar post li naskiĝis ankoraŭ pliaj gefratoj – fine estis ses da ili - la domo fariĝis tro malgranda. Tiel oni konfidis la naŭjaran Vilhelmo al lia onklo Georgo Kleine, kiu estis pastoro en Ebergötzen ĉe Göttingen. Li subtenis la multflanke talente dotitan knabon kaj zorgis por privata instruiĝo. Interalie Vilhelmeto lernis desegni kaj skizis kun granda fervoro kaj plezuro siajn unuajn figurojn.

15-jara la matematike talente dotita Buŝ komencis je deziro de lia patro la studadon de maŝinkonstruado en Hanovro. Sed li eltenis tion nur tri jarojn. En 1851 li fine sekvis al sia vera destino: la arton. Entuziasmigite de la grandaj flandraj kaj holandaj majstroj de la 16-a kaj 17-a jarcento, li volis fariĝi pentristo. Li vizitis akademion en Düsseldorf, Antverpeno kaj en Munkeno. Sed la severa studenta vivo aŭ kiel li nomis tion mem: „La makuletado en la antikvaj haloj“ ne plaĉis al la neadaptita kontraŭemulo. Buŝ apud la studado iris aliajn vojojn: li eĉ ludis kun la penso komenci novan vivon kiel abelbredisto en Brazilo.

Buŝo: vidvino Bolte, Maks kaj Moric
Buŝo: vidvino Bolte, Maks kaj…
Stultaĵetoj fiksitaj en bildoj

Sed lia emo al desegnado estis pli forta. En 1854 la ambicia pentristo aliĝis la artan unuiĝon „Juna Munkeno“, kie oni kantis kaj drinkis kaj krome petole mistifikis unu la alian, kiel rakontis Buŝ mem – por li fonto de gravaj instigoj. Intense li studis krome la korpokonstruon de homoj kaj bestoj. Surbaze de tiuj ekkonoj li kreis siajn karakterizajn gajan kaj samtempe dramecajn bildostriajn rakontojn. Buŝ ekkomprenis: „Oni estas homo kaj refreŝiĝas kaj edifas sin volonte je la malagrablaĵetoj kaj stultaĵoj de aliaj homoj.“ Tiu koncepto funkciis: Publikoj en gazetoj kiel la satiromagazino „Flugantaj folioj de Munkeno“ (Münchner Fliegende Blätter) kaj „Bildofolio de Munkeno“ (Münchner Bilderbogen) fariĝis grandaj sukcesoj. Liaj plej famaj figuroj estas certe la fibuboj Maks kaj Moric. Buŝ rakontis iliajn fibubagojn kontraŭ respektpersonoj en desegnaĵoj kaj rimoj, kiuj plenigas tutan libron. Post kiam eldonisto el Dresdeno rifuzis la manuksripton, Buŝ vendis en 1864 la rajtojn pri la rakonto por mil guldenoj al la munkena eldonisto Kasper Braun. Ridinda sumeto, se oni pripensas, ke tiu gajnis per ĝi grandan kapitalon. Buŝ lernis el tio: Por la sekvaj rakontoj li elkontraktis pli bonajn kondiĉojn kaj fariĝis finance sendependa.

Ĉu „veneno por la junularo“?

Buŝo: vidvino Bolte, Maks kaj Moric
Buŝo: vidvino Bolte, Maks kaj…
Ĉu filistra moralo aŭ hipokriteco – Buŝ surkornigis ĉion, kion li observis ĉe siaj tempokunuloj. Al multaj tiu moko plaĉis, sed kelkajn ĝi estis dorno en la okulo. En 1883 aflikita kritikanto priskribis „Maks kaj Moric“ kiel unu el la plej danĝeraj venenoj, kiuj faras la junularon, kiel oni ĉie lamentas, tiom orgojla, malobeema kaj frivola.“ Aliaj verkoj troviĝis en la cenzurlisto kaj oni ne rajtis presi ilin pro laŭdira neĉasteceo. Tamen Buŝ pli kaj pli famiĝis, kio ne plaĉis al la „apartemulo“, kiel li foje mem priskribis sin.

Pentristo de mil olepentraĵoj

Busĉ serĉis la retiriĝitecon, en kiu li plej bone povis labori en sia

Buŝo: olepentraĵo
Buŝo: olepentraĵo
vivo. En 1872 li forlasis la urbegon Munkeno kaj reiris en sian naskiĝlokon Wiedensahl, kie li loĝis ĉe la familio de sia fratino. Li vivis de siaj tantiemoj kaj dediĉis antaŭ ĉio al la verkado kaj pentrado. Ne tre konate estas, ke li kreis krom siaj mondfamaj desegnaĵoj ankaŭ proksimume mil da olepentraĵoj. Sed li ne montris ilin al iu, ĉar ili ŝajnis al li tro malbonaj en komparo al la verkoj de siaj flandraj idoloj. Buŝ eksterlande estis unu el al plej sukcesaj germanlingvaj aŭtoroj de la tiama tempo. Je lia sepdeka naskiĝtago eĉ la imperiestro sendis bondeziran telegramon al li. Sed la vivo de la viro, kiu neniam edziĝis deruliĝis kviete kaj fine li eĉ tute retiriĝis. Buŝ estis tiel kontenta kaj verkis: „ Mi en soleco vivas bone. Ne traktas iu min fripone.“ Sian lastan vivtempon la granda desegnaĵisto pasigis ĉe sia nevo en Mechtshausen en la montaro Harco, kie li mortis en la jaro 1908. La maniero de Buŝ desegni homojn kaj bestojn en movoj metis novan normon kaj fariĝis modelo en la tuta mondo. Tiel la ideo de la usona bildstrigazeto „The Katzenjammer Kids“, kiu aperas ekde 1897 - kaj per tio estas la plej malnova seninterrompe daŭrigata bildstria vico de la mondo - reiras al Vilhelmo Buŝ. La gazeteldonisto Randolph Hearst, kiu entuziasmiĝis pri Buŝ, postulis de sia desegnisto, ke tiu orientiĝu je „Maks kaj Moric“. Ankaŭ la desegnaĵistoj de la Disney-industrio, kiuj devas regi por la produktado de animataj filmoj la dispartigon de movoj en diversajn bildojn, rigardis kun granda intereso la verkojn de Buŝ. Tiel Buŝ por multaj ekspertoj nun apartenas al la prapatroj de la bildstriaj filmoj.

kompilis Donjo & Cezar plej parte laŭ la poŝtgazeto "poŝtfreŝa" (postfrisch)


www.cezarpoezio.de/77.html

Published at 08:35 / 0 comments / 335 visits
This post is public

April 6, 2008

Cezar: Kaj tamen + Kaiser: Und dennoch (poemo, Gedicht)

Ĉu tiuj okuloj povas mensogi? Können diese Augen lügen?
Ĉu tiuj okuloj povas mensogi?…

Cezar

Kaj tamen


Mi ne skrapas je la kvina la pordon.
Mi ne hurlas kvazaŭ ammalsana.
Mi ne disŝiras pro sopiro al vi
vian tapiŝon kaj viajn ŝuojn.
Mi ne mordas poŝtoficistojn gamben,
kiuj volas transdoni amleterojn al vi.
Mi ne manĝas vin kun haŭto kaj hararo,
se vi plukas florojn por avino
en via rozoĝardeno kaj ĉe tio
tiel favorplene endormiĝas,
ke mi povus tuŝi vin je la nazo.
Mi ne bojas pro kolero,
ĉar vi denove ne rimarkis,
kiom volonte mi volus leki
ĉiujn viajn vundojn animajn.
Mi nokte ne kuras tra la arbaro
por sopire rigardi la palan lunon.

Kaj tamen
mi amas vin!

PS: Poemo ekestinta pro la ammalsana hundo de Mielo.

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/172.html


Hans-Georg Kaiser

Und dennoch



Ich kratze nicht um fünf an der Tür.
Ich heule nicht, als ob ich liebeskrank wäre.
Ich zerreisse nicht aus Sehnsucht nach dir
deinen Teppich und die Schuhe.
Ich beisse nicht die Postbeamten ins Bein,
die dir Liebesbriefe übergeben wollen.
Ich fresse dich nicht mit Haut und Haar,
wenn du für deine Großmutter
Blumen pflückst in deinem Rosengarten
und dabei so huldvoll einschläfst,
dass ich deine Nase stubsen könnte.
Ich heule nicht vor Zorn,
weil du wieder nicht bemerkt hast,
wie gern ich alle deine
seelischen Wunden lecken wollte.
Ich laufe nicht nachts in den Wald,
um sehnsüchtig den fahlen Mond anzuheulen.

Und dennoch
liebe ich dich!

Published at 08:38 / 2 comments / 310 visits
This post is public

April 7, 2008

Cezar: Grumblu,sed ne nur (poemo)

Cezar: Grumblulo en trinkejo
Cezar: Grumblulo en trinkejo

Cezar

Grumblu, sed ne nur


Grumblon oni devas havi,
sed ja ne por ĉiam pravi.
Grumblo estas granda forto.
Grumblu do pri via sorto.

Grumbli helpas ĉe l' defendo.
Ne subiĝu al pretendo.
Montru foje viajn dentojn
kaj ne timu viajn sentojn.

Grumblu, kara, ne grumbladu,
ne en grumbla sento vadu.
Se vi ĉiutage grumblas,
vi en ĉiu kazo stumblas.

Grumblo estas bona eco,
foje font' de vera deco.
Sed la grumblon mem ne celu,
enanime ĉiam belu.

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/63.html

Published at 05:44 / 1 comment / 198 visits
This post is public

April 8, 2008

F.Kafka: La turbo

Kreiselclown Turboklaŭno
Kreiselclown Turboklaŭno

Franz Kafka

La turbo

Filozofo vagadis ĉiam tie, kie ludis infanoj. Kaj kiam li vidis knabon, kiu havis turbon, li jam embuskis. Apenaŭ la turbo ekturniĝis, la filozofo persekutis ĝin por ĝin kapti. Ke la infanoj bruis kaj provis deteni lin de sia ludilo, ne afliktis lin. Se li kaptis la turbon, tiom longe kiom ĝi turniĝis, li estis feliĉa, sed nur momenton, tiam li ĵetis ĝin teren kaj foriris. Li ja supozis, ke sufiĉas la ekkono de ĉiu eto, do ekzemple ankaŭ de turniĝanta turbo, por la ekkono de la ĝeneralo. Tial li ne okupiĝis pri la grandaj problemoj, tio ŝajnis al li malekonomia. Se la plej eta etaĵo estas efektive ekkonata, jen ĉio estas ekkonata, tial li okupiĝis nur pri la turniĝanta turbo. Kaj ĉiam, se okazis la preparoj por la turnado de la turo, li havis la esperon, ke ĝi nun sukcesos. Kaj se la turbo turniĝis, la espero fariĝis en la senspira kurado je certeco al li. Sed kiam li tiam tenis la stultan lignopecon en la mano, li eksentis sin malbonfarta kaj la kriado de la infanoj, kion li ĝis tiam ne aŭdis kaj kiu nun subite penetris en liajn orelojn, forpelis lin, li ŝanceliĝis kiel turbo pro nelerta vipo.

Trad. Donjo & Cezar
el Kafka: Der Kreisel (Sämtliche Erzählungen, Anaconda)

www.cezarpoezio.de/81.html

Published at 22:59 / 0 comments / 194 visits
This post is public

April 9, 2008

LIBROJ KIUJ ŜANĜIS LA MONDON: Darvino - Ekesto de la specioj

Darwin: Origin of species
Darwin: Origin of species
LIBROJ KIUJ ŜANĜIS LA MONDON

Charles Darwin: "Ekesto de la specioj"

Kial la ĝirafo havas longan kolon? La kutima respondo en la tempo de Karlo Darvino (1809 ĝis

Charles Darwin
Charles Darwin
1882) devenis de la franco Lamarck. Li supozis, ke la longo de la kolo klarigeblas per tio, ke la bestoj ĉiutage etendas ĝin por atingi la bongustegajn foliojn supre je la arbo - la eco "longa kolo" poste tiam estos heredigita al la posta generacio. Ankaŭ la juna Darvino akceptis tiun klarigon - ĉiukaze tiom longe, ĝis li vojaĝis en la jaro 1831 kiel naturesploristo sur la topografia ŝipo HMS Beagle tra la mondo. Kvin jarojn li estis survoje en Suda Ameriko, sur la Galapagoj, sur Tahitio, en Aŭstralio. Ĉie li rimarkis kia simila kaj tamen en la detalo diversa estas unu besto-aŭ plantospecio de loko al loko, de insulo al insulo.
La malgrandaj modifoj, kiujn li ĉie observis, havigis al li la ideon, ke vivestaĵoj ĉiam ŝanĝiĝas (mutacias) kaj, ke nur la pleĵ bone adaptitaj transvivas. Li nomis tiun proceson "natura selektado". Ĝi estas laŭ li respondeca por ĉiu vivo sur la Tero.
Darvino surskribis tiun teorion en 1842, sed ne publikis la artikolon. Sed kiam li eksciis en 1858, ke alia naturesploristo, Alfred Russell Wallace estis tirinta la samajn konkludojn, li aperigis sian verkon en la jaro 1858 sub la titolo "On the origin of species" (Ekesto de la specioj.) La darvina evolucia instruo fariĝis kolono de la biologio.

El PM, februaro 2008 tradukis Donjo kaj Cezar


PS: www.cezarpoezio.de/155.html

Published at 17:46 / 5 comments / 496 visits
This post is public

April 11, 2008

Günter Kunert : La centrala stacidomo



Günter Kunert

Centrala stacidomo


Je suneca mateno iu trovas interne de loĝejo oficialan skribaĵon: ĝi kuŝas sur la matenmanĝa tablo apud la taso. Kiel ĝi venis tien, estas ne certe. Apenaŭ malfermite, ĝi atakas la leganton per postulo:

Je la 5-a de novembro de la kuranta jaro matene je la oka vi devas aperi en la sinjora necesejo de la centrala stacidomo pro via ekzekuto, ordonas la oficiala skribaĵo sur griza ĉifoneca papero.

Por vi estas antaŭvidata la kabino 18. Ĉe neobeado de tiu postulo survoje de dekreto de la adminstracia servo povas esti ordonata puno. Ni rekomendas leĝerajn vestojn por povi garantii senĝenan procedon.

Iom pli poste la tiela koncernato aperas ĉe siaj amikoj. Trinkaĵojn kaj manĝajojn li rifuzas, sed postulas urĝe konsilon, sed li rikoltas nur seriozan kaj signifoplenan kaponeadon. Decida konsilo aŭ helpoferto forrestas.

Sekrete oni certe sentas sin senŝarĝita, kiam la pordo klake fermiĝas post tiu homo kun nur limigita vivanteco, kaj oni demandas sin, ĉu ne estis jam tro, ke oni efektive malfermis ĝin. Ĉu valoris la penon mi ne scias kiom da ŝarĝi sur sin por ulo, de kiu atendeblis en la estonteco tiom malmulte?

Tiu mem iras nun al advokato, kie oni proponas al li skribi proteston, sed en ĉiu kazo li plenumu la fiksitan tagon (5-a de novembro), por eviti reprezaliojn. Sinjora necesejo kaj centrala stacidomo sonas ja tute eltenebla kaj prudenta. Nenio estas tiom varmege manĝata kiel kuirita. Ekzekuto? Verŝajne preseraro. En vero temas eble pri „ekzekucio“. Kial ne? Tute imageble trovas tion la advokato, ke oni postulas de freŝe farita kliento, ke li venu al ekzekucio. Atendu. Konfidu! Oni devas konfidi! Konfido estas la plej grava.

Hejme la ordonato al la sinjora necesejo ruliĝas sen dormo sur siaj malsekiĝintaj littukoj Plena de brulanta envio li aŭskultas la petolan zumadon de muŝo. Tiu vivas! Tiu ne havas zorgojn! Kion tiu muŝo sciu de la centrala stacidomo?!Oni ja mem scias nenion pri tio... Meze de la nokto li sonorigas je la pordo de la najbaro. Tra la luketo algapas lin okulo, senesprima, ĝis la sonoriganto kapitulacas kaj la fingron prenas de la sonorila butono.

Ĝustatempe je la oka matene li enpaŝas je la 5-a de novembro la centralan stacidomon, tremetante de frosto, en kurtmanika sportĉemizo kaj tola pantalono, la plej leĝera, kion li posedas je tiaj vestaĵoj. Tie kaj tie oscedas senokupa pakaĵoportisto. Oni balaas la plankon kaj ŝprucas sur ĝin likvaĵon.

Tra la respegulanta malpleno de la sinjora necesejo resonas liaj solecaj paŝoj. La kabinon 18 li malkovras tuj. Li ŝovas moneron en la seruron de la pordo, kiu malfermsvingiĝas, kaj enpaŝas. Sovaĝe ekfuriozas en li la certeco, ke nenio okazos. Tute nenio! Oni volas nur ekzekucii ion, nenion pli! Tuj ĝi finiĝos, kaj li povos iri hejmen denove. Konfido! Konfido! Eŭforia sento grimpas en lia gorĝo. Ridetante li fermriglas la seruron kaj sidiĝas.

Kavaronan horon poste envenas du necesejoviroj, malfermas per kopia ŝlosilo la kabinon 18 kaj eltiras la leĝere vestatan kadavron, por porti lin en la brikoruĝajn profundojn de la centrala stacidomo, pri kiu sciis ĉiu, ke ĝin neniam atingis aŭ forlasis trajno, kvankam sur lia tegmento ŝvebis ofte la fumo de laŭdiraj lokomotivoj.

Tradukis Donjo, Cez & Frank

(La klubo Karapaco)

Published at 17:41 / 0 comments / 206 visits
This post is public

April 12, 2008

La tibetanoj - la apaĉoj de la nuno / Tibeter - die Apachen von heute



Tibeta mapo
Tibeta mapo



TIBETANOJ

LA APAĈOJ DE LA NUNO




Ĉinio ne ekspluatas Tibeton, male - sed ĝi postulas de la tibetanoj multekostan prezon: la rezignon pri ilia vivstilo

Ĉu la tibetanoj estas damnitaj al tio iri la vojon de la indianoj? Ĉu ankaŭ ili estas reduktataj je la nivelo de nura turista atrakcio kaj strate devos vendi malmultekostajn memoraĵojn pri iam granda kulturo? Tiu malĝojiga sorto ŝajnas fariĝi pli kaj pli reala.

La ĉinoj havas grandan responson. Sed la sorto de la tibetanoj estas ne nur demando pri duone kolonia subpremo. Oni ofte forgesas, ke en la mezo de la dudeka jarcento multaj tibetanoj - antau ĉio la edukitoj en la pli grandaj urboj - estis tiom avidaj modernigi sian socion, ke ili rigardis la ĉinajn komunistojn kiel aliancanojn - en la batalo kontraŭ la regado de monaĥoj kaj terposedantoj, kiuj havis hejme servutulojn. La juna Dalajlamao mem montris sin impresita en la fruaj kvindekaj de la dudeka jarcento pri ĉinaj reformoj kaj verkis poemojn por la laŭdo de la gvidanto Mao.

Sed bedaŭrinde tio finiĝis per tio, ke la tibetaj komunistoj detruis la tibetan socion kaj kulturon anstataŭ reformi ĝin. La religio en la nomo de la oficiala marksisma ateismo estis forbalaita, monaĥejojn kaj tempoljn oni detruis (ofte kun la helpo de la tibetaj Ruĝaj Gvardioj). Nomadojn oni devigis vivi en aĉaj betonsetlejoj. Kaj la Dalajlamao kaj lia sekvantaro estis devigitaj fuĝi al Barato.

Tiaj aferoj tamen ne estis limigitaj je Tibeto. La detruo de tradicioj kaj la kultura reglamentigo ekzistis ĉie en Ĉinio. En certa senco la tibetanoj estis traktataj malpli krude ol la plimulto de la ĉinoj. Same tiom malmulte sole la komunistoj endubigis la unikecon de Tibeto. Tiel klarigis generalo Chiang Kai-shek en la jaro 1946, ke la tibetanoj estas ĉinoj. Se liaj naciistoj estus gajnintaj la civitanan militon, li certe ne estus koncedinta al la tibetanoj la sendependecon.

La budhaismo de Tibeto certe estas forte damaĝita, sed ankaŭ la ĉina komunismo travivis la ruinigon de la dudeka jarcento nur kun peno. La evoluo en la direkto de la kapitalismo kompreneble estis eĉ pli ruiniga por la tibetaj tradicioj. Kiel multaj imperiismaj potencoj Ĉinio legitimigas sian politikon per la atentigo pri ties materia uzo. Post jarcentoj de la detruo kaj neglekto Tibeto profitas de enormaj amasoj da ĉina mono kaj ĉina energio. La tibetanoj ne povas plendi pri tio, ke ili ĉe la transŝanĝiĝo de Ĉinio estas neglektitaj de tria-mondo-vrako al rapide evoluiĝanta aŭtonoma regiono.

Sed la prezo por tio en Tibeto estas pli multekosta ol aliloke. Regiona identeco, kultura multflankeco kaj tradiciaj artoj kaj moroj ĉie en Cinio estis tombigitaj sub betono, ŝtalo kaj vitro. Kaj ĉiuj ĉinoj spiras same anhele la saman malbonan aeron. Sed la etnaj ĉinoj almenaŭ povas fieri pri tio kiel nacio povi festi releviĝon. Ili povas sunbani en la nova potenco de Ĉinio kaj en materia bonfarto. Kompare al tio la tibetanoj povas partopreni tiun senton nur en tioma grado, kiom ili fariĝas ĉinoj. Se ili ne faras tion, ili povas nur plendi pri la perdo de sia identeco.

La ĉinoj eksportis sian version pri moderna evoluo al Tibeto - ne nur kio koncernas arkitekturon kaj infrastrukturon, sed ankaŭ en formo de homoj. Kaj tion ondon post pondo: negocistoj el Siĉuano, prostituitinoj el Hunan, teknokratoj el Pekino, partiaj kadroj el Ŝanhajo, magazenposedantoj el Junan. La plej multaj enloĝantoj de Lhaso ne plu estas tibetanoj. La plej multaj homoj kampare estas tibetanoj. Sed ilia vivstilo certe tiom malmulte transvivos la ĉinan modernigon kiel transvivis la vivstilo de la apaĉoj en la Unuiĝantaj Ŝtatoj.

Ĉar en la tibetaj lernejoj kaj universitatoj la instruado okazas ĉine, ĉiu devas subiĝi al ĉinaj normoj, almenaŭ, se ŝi au li volas esti pli ol etkamparano, almozpetulo aŭ vendisto de malkaraj ornamaĵoj. Kun aliaj vortoj: li devas fariĝi ĉino. Eĉ la tibetaj intelektuuloj, kiuj volas studi sian propran klasikan literaturon, devas fari tion en la ĉina versio. Dum tio ĉinaj kaj aliaj eksterlandaj turistoj alivestiĝas sin per tradiciaj tibetaj vestoj por lasi fotografi sin antaŭ la malnova palaco de la Dalajlamao.

La religio nun en Tibeto kiel en la cetera Ĉinio estas tolerata, sed severe kontrolata. Turistcelojn kiel monaĥejoj kaj temploj oni ekspluatas, dume spionoj de la registaro provas teni la monaĥojn laŭlinie. Kiel ni lernis ĉe la plej novaj okazaĵoj, ili ĉe tio ne estis tute sukcesaj, la rifuzo fare de la tibetanoj esta tro radikiĝinta. En la pasintaj semajnoj tiu kolero eksplodis - unue en la monaĥejoj, tiam sur la stratoj. Ĝi turnas sin kontraŭ la etnaj ĉinoj, kiuj nun vivas en Tibeto kaj rapide modernigas ĝin, kaj kies ĉefaj ĝuantoj ili estas mem.

La Dalajlamao plurfoje klarigis, ke li ne strebas al sendependeco. La ĉina registaro certe malpravas, se ĝi responsigas lin por la perforto. Sed tiom longe, kiom Tibeto estos parto de Ĉinio, malfacile imageblas kiel ties unika kultura identeco povus transvivi. La fortoj, kiuj enviciĝis kontraŭ Tibeto estas superfortaj. Estas tro malmultaj da tibetanoj kaj tro da ĉinoj.

Ekstere de Tibeto kompreneble la afero aspektas alie. Kiom ajn forte la ĉinoj eble estingas la malnovan vivmanieron interne de Tibeto - senintence ili per tio eble ekstere vivtenas ĝin. Ĉare ili devigis la Dalajlamaon en la eksterlandon, ili establis diasporon, kiu povus transvivi en pli tradica formo ol ĝi estus estinta ebla en sendependa Tibeto. Diasporaj kulturoj prosperas surbaze de nostalgiaj revoj de reveno. Tradicioj estas ĵaluze protektataj kiel valorplenaj heredaĵoj kaj tiom longe plu donataj, kiom ankoraŭ ekzistas tiuj revoj. Kaj kiu povas aserti, ke tiaj revoj ne iam fariĝas veroj? La judoj kapablis vivteni siajn revojn preskaŭ dumil jarojn.

de Ian Buruma, tradukis Donjo & Cezar el Sudgermana Gazeto, 09.04.08

Ian Buruma
Ian Buruma


PS: Ian Buruma instruas demokration, homrajtojn kaj ĵurnalismon en la Bard College en Novjorko. Li ricevas en tiu ĉi jaro la Erasmo-premion.





Tibeter

Die Apachen von heute


China beutet Tibet nicht aus, im Gegenteil - aber es verlangt von den Tibetern einen hohen Preis: den Verzicht auf ihren Lebensstil.

Eine Außenansicht von Ian Buruma


Sind die Tibeter dazu verdammt, den Weg der Indianer zu gehen? Werden auch sie auf das Niveau einer bloßen Touristen-Attraktion reduziert und billige Andenken an eine einst große Kultur verhökern? Dieses traurige Schicksal scheint immer wahrscheinlicher zu werden.

Die Chinesen haben eine Menge zu verantworten, doch ist das Schicksal der Tibeter nicht bloß eine Frage halb-kolonialer Unterdrückung. Es wird oft vergessen, dass in der Mitte des 20. Jahrhunderts viele Tibeter - vor allem die gebildeten in den größeren Städten - so begierig waren, ihre Gesellschaft zu modernisieren, dass sie die chinesischen Kommunisten als Verbündete ansahen - im Kampf gegen die Herrschaft der Mönche und Grundbesitzer, die sich Leibeigene hielten. Der junge Dalai Lama selbst zeigte sich in den frühen 1950er Jahren beeindruckt von chinesischen Reformen und schrieb Gedichte zum Lob des Vorsitzenden Mao.

Doch leider endete es damit, dass die chinesischen Kommunisten die tibetische Gesellschaft und Kultur zerstörten, statt sie zu reformieren. Die Religion wurde im Namen des offiziellen marxistischen Atheismus niedergemacht, Klöster und Tempel wurden zerstört (oft mit Hilfe der tibetischen Roten Garden). Nomaden wurden gezwungen, in hässlichen Betonsiedlungen zu leben. Und der Dalai Lama und sein Gefolge wurden gezwungen, nach Indien zu fliehen.

Derlei war aber nicht auf Tibet beschränkt. Zerstörung von Tradition und eine kulturelle Reglementierung gab es überall in China. In gewisser Hinsicht wurden die Tibeter sogar weniger rabiat behandelt als die Mehrzahl der Chinesen. Ebenso wenig stellten allein die Kommunisten die Einzigartigkeit von Tibet in Frage. So erklärte General Chiang Kai-shek 1946, dass die Tibeter Chinesen seien; hätten seine Nationalisten den Bürgerkrieg gewonnen, er hätte ihnen sicher nicht die Unabhängigkeit gewährt.

Tibets Buddhismus mag schweren Schaden genommen haben, doch auch der chinesische Kommunismus hat die Verheerungen des 20. Jahrhunderts nur mit Mühe überstanden. Die Entwicklung in Richtung Kapitalismus freilich war noch verheerender für die tibetische Tradition. Wie viele imperialistische Mächte legitimiert China seine Politik mit dem Verweis auf ihren materiellen Nutzen. Nach Jahrzehnten der Zerstörung und Vernachlässigung profitiert Tibet von enormen Mengen chinesischen Geldes und chinesischer Energie. Die Tibeter können sich nicht beschweren, dass sie beim Wandel Chinas von einem Dritte-Welt-Wrack zu einem Entwicklungs-Turbo vernachlässigt worden wären.

Doch der Preis dafür ist in Tibet höher als anderswo. Regionale Identität, kulturelle Vielfalt und traditionelle Künste und Gebräuche wurden überall in China unter Beton, Stahl und Glas begraben. Und alle Chinesen japsen nach derselben verschmutzten Luft. Doch die ethnischen Chinesen können wenigstens stolz darauf sein, als Nation eine Wiederauferstehung feiern zu können. Sie können sich in Chinas neuer Macht und in materiellem Wohlstand sonnen. Im Unterschied dazu können die Tibeter an diesem Gefühl nur in dem Maße teilhaben, in dem sie vollständig zu Chinesen werden. Tun sie das nicht, können sie nur den Verlust ihrer Identität beklagen.

Die Chinesen haben ihre Version von moderner Entwicklung nach Tibet exportiert - nicht nur, was Architektur und Infrastruktur betrifft, sondern auch in Form von Menschen. Und dies in einer Welle nach der anderen: Geschäftsleute aus Sichuan, Prostituierte aus Hunan, Technokraten aus Peking, Parteikader aus Schanghai, Ladenbesitzer aus Yunnan. Die meisten Einwohner Lhasas sind heute keine Tibeter mehr. Die meisten Menschen auf dem Land sind Tibeter, doch dürfte ihre Lebensweise die chinesische Modernisierung so wenig überleben, wie die Lebensweise der Apachen in den Vereinigten Staaten überlebt hat.

Da an den tibetischen Schulen und Universitäten der Unterricht auf Chinesisch erfolgt, muss jeder sich den chinesischen Normen unterwerfen, zumindest, wenn er mehr sein möchte als ein Kleinbauer, Bettler oder Verkäufer von billigem Schmuck. Mit anderen Worten, er muss Chinese werden. Selbst die tibetischen Intellektuellen, die ihre eigene klassische Literatur studieren wollen, müssen dies in der chinesischen Fassung tun. Währenddessen werfen sich chinesische und andere ausländische Touristen in traditionelle tibetische Gewänder, um sich vor dem alten Palast des Dalai Lama fotografieren zu lassen.

Die Religion wird heute in Tibet wie auch im übrigen China toleriert, doch streng kontrolliert. Klöster und Tempel werden als Touristenziele ausgebeutet, während Agenten der Regierung versuchen, die Mönche auf Linie zu halten. Wie wir bei den jüngsten Ereignissen gelernt haben, waren sie dabei nicht völlig erfolgreich; die Ablehnung der Tibeter sitzt zu tief. In den vergangenen Wochen hat sich dieser Groll Luft verschafft - zuerst in den Klöstern, dann auf den Straßen. Er richtet sich gegen die ethnischen Chinesen, die nun in Tibet leben und die rapide Modernisierung betreiben, deren Hauptnutznießer sie sind.

Der Dalai Lama hat wiederholt erklärt, dass er nicht nach Unabhängigkeit strebt. Und die chinesische Regierung hat sicher Unrecht, wenn sie ihn für die Gewalt verantwortlich macht. Doch solange Tibet ein Teil Chinas bleibt, ist schwer vorstellbar, wie seine unverwechselbare kulturelle Identität überleben kann. Die Kräfte, die gegen Tibet angetreten sind, sind überwältigend. Es gibt zu wenige Tibeter und zu viele Chinesen.

Außerhalb Tibets freilich sieht die Sache anders aus. So sehr die Chinesen die alte Lebensweise innerhalb Tibets auslöschen mögen - unbeabsichtigt halten sie sie damit womöglich außerhalb des Landes am Leben. Indem sie den Dalai Lama ins Exil gezwungen haben, haben sie eine Diaspora etabliert, die in einer noch traditionelleren Form überleben könnte, als es selbst in einem unabhängigen Tibet wahrscheinlich gewesen wäre. Diaspora-Kulturen gedeihen auf der Basis von nostalgischen Träumen der Rückkehr. Traditionen werden eifersüchtig gehütet, wie kostbare Erbstücke, und so lange weitergegeben, wie diese Träume bestehen. Und wer will behaupten, dass diese Träume nicht irgendwann wahr werden? Die Juden haben es geschafft, fast 2000 Jahre an den ihren festzuhalten.

Ian Buruma lehrt Demokratie, Menschenrechte und Journalismus am Bard College in New York. Er erhält in diesem Jahr den Erasmuspreis. ©Project Syndicate. Übersetzung: Jan Doolan

(SZ vom 09.04.2008/cag)


Published at 19:59 / 12 comments / 670 visits
This post is public

April 14, 2008

Hans-Georg Kaiser: Helle war's, die Sonne dunkel!


* Helle war's, die Sonne dunkel! *

(Umkehrung von "Finster war's, der Mond schien helle)


Helle war's, die Sonne dunkel,
grün bedeckt der Schnee im Feld,
als der Wanderer Karfunkel
langsam quer der Grade schnellt.

Außen standen sitzend Tiere,
laut in ein Geschweig vertieft,
als 'ne Ratte tot um viere
in dem Meere Rollschuh lief.

Und der Wandrer sank im Fluge,
vorwärts in ein Tal hinauf.
Unten hielt ein Dinojunge
später Armbanduhren auf.

Mittendrin dient hohes Reden
und in zuckersüßem Still
spielen in den Roten Beeten
Dromedare Damenspiel.

Oben auf 'nem weißen Platze,
der grün angestrichen ward,
stand ein Opa mit 'ner Glatze
schwarzgelockt im Jünglingsbart.

Unter ihm 'ne junge Schickse,
zählte an die hundert Jahr,
auf dem Fuss ne' Vollkornschnitte,
die mit Butter schwanger war.

In den Wurzeln in dem Baume,
wo die saure Birne steht,
hing des Winters erste Pflaume
nur die Kopfnuss ist verweht.

Auf dem staubig trocknem Pfade
fielen Tropfen nass durchs Tor
und der Opa warm im Bade
mächtig an die Ohren fror.

Beide Hände aus den Taschen
hielt die Augen auf der Knilch,
denn er konnte gut ertragen,
wie nach Kuhschwanz roch die Milch.

Und drei Wale stakten lange,
durch das schwarze Maisfeld hin,
bis der Mond an einer Stange
in der Mittagszeit erschien.

Dies Gedicht hier von Frau Kröte,
schrieb Frau Schiller mit der Flöte,
als sie auf 'nem Kochtopf sass,
und das Abendblatt vergass.


www.schorschkultur.de/68.html



Published at 16:32 / 2 comments / 156 visits
This post is public

April 15, 2008

Goeto: Trovita -Gefunden (poemtraduko)

Christiane Vulpius
Christiane Vulpius



Johano Lupiro de Goeto


Trovita



Arbare iris
Mi kaj en sol'.'
Ne serĉis ion.
Jen mia vol'.

Floreton vidis
Enombre mi.
Okule belan.
Stellumis ĝi.

Mi rompi volis
Ĝin. Diris ĝi:
Ĉu nur por velko
Min rompas vi?

Elfosis mi ĝin
Do kun zorgem'.
Ĝardenen ĝin portis
Al bela hejm'.

Mi ĝin enplantis
Ĉe l' dom' sen vort'.
Kviete ĝi kreskas,
Refloras kun fort.'

trad. Cezar


Goethe Gefunden
Goethe Gefunden


Johann Wolfgang von Goethe

Gefunden


Ich ging im Walde
So für mich hin,
Und nichts zu suchen,
Das war mein Sinn.

Im Schatten sah ich
Ein Blümlein stehn,
Wie Sterne leuchtend,
Wie Äuglein schön.

Ich wollt es brechen;
Da sagt' es fein:
Soll ich zum Welken
Gebrochen sein?

Ich grub's mit allen
Den Würzlein aus,
Zum Garten trug ich's
Am hübschen Haus.

Und pflanzt es wieder
Am stillen Ort;
Nun zweigt es wieder
Und blüht so fort.


PS: La ĝardeno de Goeto en la Ilmparko ekzistas plu. Mi fotis la florojn en la ĝardeno kun dometo.




Floroj el la Goetoĝardeno en Ilm-parko
Floroj el la Goetoĝardeno en I…

El la Goetoĝardeno en la parko.


www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/218.html

Published at 07:29 / 6 comments / 564 visits
This post is public

April 17, 2008

Peeraerts: Kapdoloroj (foto) Cezar: Vere stulte (poemo)



Cezar

VERE STULTE

(libere laŭ Lutero)


El la ĉielo venas mi,
alportas bonon nur por vi.
De la bonaĵoj, vere multe.
Pri tio kantas mi nun stulte.

Sur vian kapon fekas mi,
ke bone kresku, kara, vi.
Mi monumentojn tre beligas
aliaĵn birdojn eĉ instigas.



PS: Laŭ foto "Kopfschmerzen" de Paŭlo Peeraerts el ipernitio, vidu la foton supre.

PSS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/20.html



Published at 20:39 / 3 comments / 267 visits
This post is public

April 17, 2008

Bertolt Brecht: Al la postnaskitoj /An die Nachgeborenen


Bertolt Brecht
Bertolt Brecht


Bertolt Brecht



Al la la postnaskitoj


Vere, mi vivas en mornaj tempoj!
La fidoplena vorto estas malsaĝa. Glata frunto
estas signo por mankanta sentemo. La ridanto
nur ne ricevis ankoraŭ
la teruran sciigon.

Kiaj tempoj estas, dum kiuj
interparolado pri arboj preskaŭ estas krimo,
ĉar ĝi inkludas silenton pri tiom da krimoj!
Ĉu tiu, kiu tie iras trankvile trans la straton, eble
ne plu atingeblas por la amikoj,
kiuj estas en mizero?

Estas vere, mi ankoraŭ perlaboras mian porvivon.
Sed kredu al mi: tio estas nur hazardo. Nenio
de tio, kion mi faras, rajtigas min manĝi ĝissate.
Hazarde ne trafis min. (Se Fortuno min forlasas,
mi pereos.)

Oni diras al mi: Manĝu kaj trinku! Estu ĝoja, ke vi havas.
Sed kiel mi manĝu kaj trinku,
se mi forŝiras tion, kion mi manĝas de malsatulo, kaj
se mia glaso da akvo mankas al mortanto pro soifo?
Kaj tamen mi manĝas kaj trinkas.

Volonte ankaŭ mi estus saĝa.
En la antikvaj libroj legeblas, kio estas saĝa:
Eviti la kverelon de la mondo kaj pasigi
la mallongan tempon sen timo.
Ankaŭ rezigni pri perforto,
malbonon rekompenci per bono,
liajn dezirojn ne plenumi, sed forgesi,
tio estas rigardata kiel saĝa.
Ĉion ĉi mi ne povas:
Vere, mi vivas en mornaj tempoj!

2

En la urbojn mi venis en la tempo de la malordo,
kiam regis malsato.
Inter la homojn mi venis en la tempo de ribeloj.
Kaj mi ribelis kun ili.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

Mian manĝon mi manĝis inter la bataloj.
Por dormi mi kuŝiĝis inter la murdistoj.
La amon mi flegis sen atento
kaj la naturon mi vidis sen pacienco.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

La stratoj kondukis en la marĉon en mia tempo.
La lingvo perfidis min al la buĉisto.
Mi povis ŝanĝi nur malmulton. Sed, ke la regantoj
sidus sen mi pli sekuraj, tion mi esperis.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

La fortoj estis malmultaj. La celo
troviĝis en granda foro.
Ĝi estis klare videbla, kvankam por mi mem
apenaŭ atingebla.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

3

Vi, kiuj vi aperos el la torento,
en kiu ni dronis,
pripensu,
kiam vi parolas pri niaj eraroj,
ankaŭ la mornan tempon,
kiujn vi jam lasis post vi.

Ĉar ni ŝanĝis pli ofte la landojn ol la botojn,
irante tra la militoj de la klasoj, malesperiĝintaj,
se tie estis nur maljusto kaj ne ribelemo.

Kaj tamen ni ja scias:
Ankaŭ la hato kontraŭ la aĉoj kaj fioj
distordas la vizaĝojn.
Ankaŭ la kolero kontraŭ la maljusto
raŭkigas la voĉojn. Ho ve, ni,
kiuj volis pretigi la teron por afableco
mem ne povis esti afablaj.

Sed vi, kiam estos tiel,
ke la homo estas helpanto por la homo,
pensu pri ni kun indulgo.

Tradukis Cez



Rimarko: Hato estas forta malamo.





An die Nachgeborenen

Vortrag

(von Brecht selbst)

I
Wirklich, ich lebe in finsteren Zeiten!
Das arglose Wort ist töricht. Eine glatte Stirn
Deutet auf Unempfindlichkeit hin. Der Lachende
Hat die furchtbare Nachricht
Nur noch nicht empfangen.

Was sind das für Zeiten, wo
Ein Gespräch über Bäume fast ein Verbrechen ist
Weil es ein Schweigen über so viele Untaten einschließt!
Der dort ruhig über die Straße geht
Ist wohl nicht mehr erreichbar für seine Freunde
Die in Not sind?

Es ist wahr: Ich verdiene nur noch meinen Unterhalt
Aber glaubt mir: das ist nur ein Zufall. Nichts
Von dem, was ich tue, berechtigt mich dazu, mich sattzuessen.
Zufällig bin ich verschont. (Wenn mein Glück aussetzt, bin ich verloren.)

Man sagt mir: Iss und trink du! Sei froh, dass du hast!
Aber wie kann ich essen und trinken, wenn
Ich dem Hungernden entreiße, was ich esse, und
Mein Glas Wasser einem Verdursteten fehlt?
Und doch esse und trinke ich.

Ich wäre gerne auch weise.
In den alten Büchern steht, was weise ist:
Sich aus dem Streit der Welt halten und die kurze Zeit
Ohne Furcht verbringen
Auch ohne Gewalt auskommen
Böses mit Gutem vergelten
Seine Wünsche nicht erfüllen, sondern vergessen
Gilt für weise.
Alles das kann ich nicht:
Wirklich, ich lebe in finsteren Zeiten!


II

In die Städte kam ich zur Zeit der Unordnung
Als da Hunger herrschte.
Unter die Menschen kam ich zu der Zeit des Aufruhrs
Und ich empörte mich mit ihnen.
So verging meine Zeit
Die auf Erden mir gegeben war.

Mein Essen aß ich zwischen den Schlachten
Schlafen legte ich mich unter die Mörder
Der Liebe pflegte ich achtlos
Und die Natur sah ich ohne Geduld.
So verging meine Zeit
Die auf Erden mir gegeben war.

Die Straßen führten in den Sumpf zu meiner Zeit.
Die Sprache verriet mich dem Schlächter.
Ich vermochte nur wenig. Aber die Herrschenden
Saßen ohne mich sicherer, das hoffte ich.
So verging meine Zeit
Die auf Erden mir gegeben war.

Die Kräfte waren gering. Das Ziel
Lag in großer Ferne
Es war deutlich sichtbar, wenn auch für mich
Kaum zu erreichen.
So verging meine Zeit
Die auf Erden mir gegeben war.

III

Ihr, die ihr auftauchen werdet aus der Flut
In der wir untergegangen sind
Gedenkt
Wenn ihr von unseren Schwächen sprecht
Auch der finsteren Zeit
Der ihr entronnen seid.

Gingen wir doch, öfter als die Schuhe die Länder wechselnd
Durch die Kriege der Klassen, verzweifelt
Wenn da nur Unrecht war und keine Empörung.

Dabei wissen wir doch:
Auch der Hass gegen die Niedrigkeit
Verzerrt die Züge.
Auch der Zorn über das Unrecht
Macht die Stimme heiser. Ach, wir
Die wir den Boden bereiten wollten für Freundlichkeit
Konnten selber nicht freundlich sein.

Ihr aber, wenn es soweit sein wird
Dass der Mensch dem Menschen ein Helfer ist
Gedenkt unsrer
Mit Nachsicht.


PS: http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/90.html

Published at 20:40 / 0 comments / 200 visits
This post is public

April 18, 2008

Cezar: Unuan fojon en amo (poemo)

Cezar: Seksavideco
Cezar: Seksavideco


Cezar

Unuan fojon en amo


Unue temis nur pri kis'
pro vet' en bus' (kaj tiam ĝis!),
kiun ŝi donis lin.
Sed poste ŝi ekruĝis tre.
Li ridis laŭte post 'ho ve!',
kaj eble pro fascin'.

Ŝi kveris kvazaŭ kolombin'
en flustroton': "Mi amas vin!
Vi estas en la strat' najbar''.
Rekisis li ŝin tuj kun ĉarm'.
Tra ŝia korpo fluis varm' -
por tuta frida jar'.

Li tiris ŝin al iu park'
kun fagoj grandaj sen rimark',
decide per la man'.
Karesoj lage sekvis eĉ ,
kaj tiam en kafej' sen streĉ'
Ŝi vibris pro elan'.

Ŝi pensis tuj, jen mia sort'!
Misteroj estas granda fort'.
Ŝi ege amis lin.
La junan viron kaptis mir',
li estis bluokula vir'.
Ŝin taksis kun inklin'.

Nenion vidis li de l' in'
li strabis nur al ŝia sin'.
"Nu, 'stas problem' pri nia aĝ'."
"Ho, Petro", estas vera dram'.
Ĉu pensas vi, ke estas am'?
Ĉu estas nur malsaĝ'?"

Sed Petro diras kun kontent':
"Vi estas bela kirlovent'.
Jen kis' al via man'."
Kaj Annna ridis kun plezur'.
Ŝi sentas sin sur alta tur'
kaj estis plu infan'.

Ne aŭdis ŝi jam pri adult'.
por Petro estis granda kult'.
Ne sciis ŝi pri lia spec'.
Ŝi amis je l' unua foj'
ne sciis do pri vala roj'
kun ploroj post blindec'.

 

aperis en "Freŝo"

Published at 19:47 / 2 comments / 377 visits
This post is public

April 19, 2008

B.Traven: "La ĉaro"

B.Traven: The Carreta
B.Traven: The Carreta

romano de B. Traven,

B.Traven: La ĉaro



en pdf-formato, longa ŝarĝtempo! La unua romano el la sesvoluma mahagonociklo, tradukis Donjo & Cezar, troviĝas en la retejo de la germana Esperantoklubo „Karapaco“.


Karaj legantoj,

tiu romano, tradukita de mi kaj de mia edzino, estas la unua el la mahagonciklo, jen eksterordinara romano, ĉar en tiu libro parolas al ni maturiĝinta revoluciulo, kiu mem bezonis longan vojon por atingi tian majstrecon kiel verkisto.

Tiu verkisto B.Traven, kiu tre verŝajne estas la filo de la brikofaristo Feige el la nuna Pollando, fuĝis deksesjara de hejme. Li fariĝis kiel aktoro Ret Marut individua anarkiisto laŭ Stirner : Li havis kontaktojn al ruĝaj framasonistoj, poste li ĵetiĝis en la konsilian revolucion en Bavario. Kaj en tiu tempo li komencis jam legi la verkojn de Marx kaj Engels, precipe li interesiĝis pri la sekva libro de Engels : „La situo de la laboranta klaso en Britlando“, kiu tre forte influis lin. Tion pruvas multaj partoj de „La Mortula ŝipo“, kiuj estas ĉerpitaj el tiu libro. Li legis la verkojn de Jack London (jam en la angla, tradukoj de Jack London tiam apenaŭ ekzistis). Kiel kotonplukisto en Meksiko li entuziasmiĝis pri la radikalaj „Wobblies“, jen revoluciema sindikato de laboristoj, kiuj havis en la vico krom anarkiistoj, multajn marksistojn.

En la mahagonociklo, kiu konsistas el ses volumoj, Traven uzis ĉiujn ĉi spertojn por verki grandiozan volumaron pri la meksika revolucio. La romanoj estas fakte dokumentoj pri la antaŭhistorio kaj la revolucio en Meksiko mem. Tiuj dokumentoj estas verkitaj surbaze de ekonomia analizo, kiu estis tute marksisma, aŭ ni diru pli memgarde laŭ la „Kapitalo I-III“., kiu ja tre deflankiĝas de la avangarda teorio de Marx, kiu tie tute ne ludas rolon.

Mi pensas, ke neniu verkisto antaŭ Traven tiom bone prezentis la ekonomian pensadon de Marx. La tamburado pri tio, ke Traven estis anarkiisto, estis parte prava, sed kiel verkisto de la mahagona ciklo li estis ankaŭ ekonomia marksisto. (Ne jam en La Mortula Ŝipo“, kiu estas efektive esence individue anarkiisma verko laŭ ideologio. La marksisman ekonomion laŭ mia opinio fine neniu verkisto tiel bone uzis kiel Traven. Nur Jack London jam antaŭ li provis tian. Precipe en la verko „People of the abyss“ : "Homoj de la abismo".

Anarkiistoj, kiuj grumblas, se oni mencias la marksiman flankon de Traven, komprenas Traven nur parte. Ili subtaksas lin, Traven estis ne nur disvastiganto de konataj anarkiistaj pensoj, sed profunda mempensanto, por mi ankaŭ klarvida grava pensanto pri la revolucia potencialo en Latin-Ameriko, kiel tio nun iom post iom efektive montriĝas. Traven kiel sendependa pensanto, kiu apartenis al neniu partio, estas ĝuste tial enorme grava por nia tempo, kiu bezonas novan pensdirekton laŭ Traven. La revoluciuloj en Chiapas, kiuj konas Traven kaj uzas ties pensojn kaj ideojn en deklaroj, komprenas tion.

Nu, efektive, kiun vojon ni iru nun, ree tiun de diktatoroj, je la kioma fojo do? Ĉu kun partio avangarda, kiu denove sklavigos nin post la venko de la revolucio? Aŭ tiun de moralistoj laŭ la kleriga movado en Eŭropo? Ĉu ni do plian fojon provu ŝanĝi la homojn per nura edukado sen scii ion pri la bazo de nia vivo, pri la ekonomio ? Kiun vojon ni do iru? Mi pensas, ke ni iru la vojon de tiuj anarkiistoj, kiuj konsicas, ke la ekonomio estas la bazo de nia vivo. Kun Traven ni postulu mondon sur la bazo de anarkio kaj de komuneco. Jam Stirner pensis en tiu direkto, kio estas ne tre konata. La plej stulta interpreto kaj ŝtelisto de ideoj de Stirner estis Nietzsche, kiu tordis ties ideojn tiom longe, ĝis fariĝis el ili la malo. La babilaĉo pri la tielnomata superhomo. Stulta estas ankaŭ la primitiva kontraŭkomunismo de Nietzsche, kiu ne havis argumentojn kontraŭ Marx. Sed paradoksa estas en vero nur komunismo, kiu asertas, ke en komunuma ordo necesas gvidantoj. Tio estas kaj restas absurda. La volo ne obei estas multe pli forta en la homaro ol la deziro regi iun. Ju pli alta la socia evoluŝtupo de la homaro estas desmalpli homoj volas estis nur sklavoj de partioj au de fortaj individuoj.

La estonteco, kiu kaŭras jam saltoprete en la nuna mondo, la utopio pri pli bona mondo, ne estas io, kio estigendas, sed tio, kio jam komenciĝis, tie, kie oni permesas tion en sia kapo kaj en sia vivo. La liberiĝo okazas unue en la kapo de individuo, kaj jam tiam, se oni agas laŭ tio, se oni ne denove volas demeti la kapon ĉe iu nobla gvidanto, ĉar tiuj laŭdire pli bone scias ĉion ol ni mem. Ke nia pensado kaj la sukceso de nia agado en ĉiu kazo estas ligita al certa evoluŝtupo de la homa socio kaj precipe al la aktuala ekonomia situacio, tio kompreniĝas per si mem.

Traven verkis la mahagonociklon unuavice por la legantoj de la sindikata eldonejo Büchergilde Gutenberg, do kun la celo „fortigi la dorson de la proletoj“ en Germanio, sed ne nur pro tio li verkis. Traven tute ne estis naciisto aŭ adepto de la proletkulto. Traven estis internaciisto kaj sennaciisto, kiu verkis la mahagonociklon por ĉiuj homoj en la mondo – kaj ĉe tio li ne preferis la proletojn, li turnis sin eksplicite al ĉiuj homoj, ankaŭ vidalvide kun la faŝismo, kiu tiam ekestis kaj triumfis en Germanio.

La okazaĵoj en Germanio respeguliĝas en la tuta mahagonociklo, tial tiu ciklo legeblas ofte kiel komento de la okazaĵoj en la tiama faŝisma Germanio. Sed samtempe la mahagonociklo estas bonega lernolibro por venontaj revoluciuloj, kaj por ĉiuj ankoraŭ-ŝanceliĝantoj, kiuj ne jam trovis vojon, sed kiuj tamen volus scii en kia socio ni vivas, kiun vojon ni iru en Latina-Ameriko kaj ĉie en la mondo.

La diktatorecaj komunistaj gvidantoj en Germanio perfidis Traven per neglekto, kaj aliaj regemaj maldekstruloj ĝis nun perfidas lin (ĉar komunismaj anarkiistoj nur ĝenas ĉe la senhonta regado de homoj); ankaŭ tiuj laboristoj, kiuj volas fariĝi mezklasuloj, perfidas homojn kiel Traven. Ĉe SAT necesus eble eĉ pli pli malferma sinteno pri B.Traven. Kaj tial Donjo kaj mi tradukis tiun libron de Traven, kun la espero ke SAT iam presos ĝin kaj aliajn verkojn de Traven.

Centoj de legantoj, kiuj ĉiusemajne laŭ statistiko klakas la Traven-paĝojn en mia retejo :
www.cezarpoezio.de

certigas nin pri tio, ke ni tradukis ne vane. Traven neniam estis tute forgesita, kaj ĝuste nun la intereso pri tiu aŭtoro en Germanio ree kreskas, la tempoj ŝanĝiĝis, revoluciuloj kiel Traven ree estas legataj pli ofte! De li mem oni povas mendi plu preskaŭ ĉiujn librojn en Germanio. Kaj "La ĉaro", tiu mastroverko, estas unu el la plej ŝatataj libroj de Traven entute, ĉar Traven en tiu verko prezentiĝas kiel eksterodinare klarpensa batalanto por la bona afero de la indiĝenoj en Ameriko, sed ne nur por tiu. Traven celis ne pli malmulton ol la liberigon de la homaro de la "pesto", kiu estis por li la kapitalismo.

Mi konsilas al vi, legu la libron. Mi promesas, ke vi ne enuiĝos, se vi legas ĝin. Tiukaze vi pli bone komprenos nian entuziasmon pri tiu verkisto.

Tierra y libertad, Donjo & Cez !


PS : Se mi provas meti Traven por klarigoj en kadron de iuj mondkonceptoj kaj ideoj mi faras tion tamen bone sciante, ke Traven mem tre misfidis al ĉiuj belaj vortoj kaj voldeklaroj, li neniam asertis pri si esti marksisma anarkiisto aŭ anarkiista marksisto, sed li agis tiel ! Kaj tio por li pli gravis ol senfine babilaĉi pri la ĝusta direkto aŭ la ĝustan nomon por movado. Li ne bezonis ordenojn por certigi al si, ke tio estas ĝusta, kion li faras. Traven havis la memkonscion, kiun bezonas vivanta revoluciulo, kiu ne lasas korupti sin de oportunistoj, kiu volas havi nur paneron de la riĉuloj, Traven celis la tutan socion por la emancipiĝo de ĉiuj.


Pri „La Ĉaro“

el "La Ĉaro" ĝis la "Generalo" (1. Daŭrigo Laŭ B. Traven-sciigoj -o 1-36
(certe Traven mem verkis tion)


En sia libro "La ĉaro" B. Traven rakontas al ni la sorton de la ĉaristo Andrés Ugaldo, kaj tiel pri la malgaja vivo de indiĝenaj ĉaristoj kaj peonoj, do, pri la indiĝenaj proletoj en Meksiko dum la dikataturo de Porfirio Diaz.

Oficiale la sklaveco en Meksiko estis forigita per la konstitucio el la jaro 1824. Sed ĉiujn bonkvalitajn rikoltogrundojn oni antaŭe forprenis dum la koloniisma tempo de la ejidos, de la indiĝenaj komunumoj. Tial la praloĝantoj de Meksiko laboras nun kiel peonoj, kiel taglaboristoj de la grandbienuloj por aĉe malgranda salajro. Kaj kion ili rikoltas sur siaj propraj malfekundaj kampoj, ili devas vendi al la patrono por prezo, kiun tiu mem difinas. Kion ili bezonas por sia vivtenado, tion ili devas aĉeti de la patrono, por prezoj, kiuj estas multe pli karaj ol ĉe normala komerco. Ili povas nenie aliloke aĉeti ion, ĉar ili neniam havas kontantan monon en la manoj kaj ĉar ili eterene havas ŝuldojn ĉe sia patrono. Eterne, tio signifas, dum la tuta vivo, kaj ankoraŭ post la morto. Se ili mortas, ilia ŝuldo transiras sur la filon aŭ la fraton aŭ kiun ajn en ilia parencaro. Se ili provas fuĝi, oni kaptigas ilin kun la helpo de la polico, kaj la kostoj de la polico transiras sur la debitan flankon de ilia konto. Ilia mastro povas bati ilin laŭ emo kaj plaĉo, ja eĉ skurĝi aŭ pafmortigi.

Tiun senhontan ekspluatsistemon subtenis de sube ĝis supre korupta registaro sankciigita de ĉiopotenca eklezio, kiu ne plej malmulte profitis de tiaj cirkonstancoj kaj ne havis intereson pri tio liberigi la indiĝenojn el nesciado kaj sklaveco.

La ĉaristoj havas iom pli bonan salajron. Sed ankaŭ ili restas la tutan vivon ŝuldantoj ĉe sia mastro. Sed iliaj ŝuldoj estingiĝas kun ilia morto kaj oni ne povas transskribi ilin sur la konton de la parencaro. Sed ankaŭ ili vivas penigan kaj rezignoplenan vivon. Ilia tasko estas gvidi bovoĉarojn de urboj al urboj en la regionoj de Meksiko, kiuj ne estas tuŝataj de fervojoj, tion ĉe tropika varmego tra sovaĝaj pejzaĝoj kaj ĉe tranĉanta frido, tra la transpasejoj de la Sierra Madre, sur aĉaj vojoj kaj tra marĉoplenaj regionoj, preter krutaj deklivoj kaj ravinoj, kie pluvoverŝoj parte aŭ tute forlavis la vojon, tra vepro, ĝangalo kaj riveroj, kie finiĝas ĉia vojo, aŭ kion oni nomas vojo en tiuj regionoj forlasitaj de Dio. La materialo por la riparo de siaj malnovaj rompiĝemaj ĉaroj- se sur la malglataj vojoj disrompiĝas radakso aŭ rado aŭ io alia- ili devas prizorgi al si mem, aŭ ŝteli, ĉar tiaj elspezoj ne estas rekompencataj. Ofte minacas ilin survoje atakoj de banditoj, se ili kunhavas valorplenajn ŝarĝojn. Entute estas vivo kiel apenaŭ imageblis, antaŭ ol Traven rakontis tion en sia majstra maniero.

Andrés Ugaldo, la filo de biena peono, en la aĝo de dekunu jaroj estas pruntedonata de la bienulo al sia edziniĝinta filino en Tenejapa, kie li devas labori en la domo kaj en la magazeno de Don Leonardo. Li estas obeema kaj lerta knabo, kiu eĉ rajtas lerni legi kaj skribi, por ke li povu esti pli utila al sia mastro. Kiam li havas dek kvin jarojn, li fariĝas bovoĉara gvidanto kaj konatiĝas sur siaj vojoj al nova mondo, li observas, komparas kaj komencas memstare pensi.

La leganto akompanas nun la marŝkolonojn de la ĉaristoj sur penigaj vojoj tra la interna lando de Meksiko kaj ekscias multon el la vivo de la indiĝenoj, de iliaj moroj kaj kutimoj, de iliaj zorgoj kaj turmentoj. Tiam li akompanas Andrés al la festo de la sankta Caralampio en Balún-Canán, kiu daŭras ok tagojn kaj servas unuavice al la eklezio, al la aŭtoritatoj kaj negocistoj por ankoraŭ pli riĉiĝi. Krome ĝi disponigas bonvenigatan okazon sub la kovromantelo de pieco fordoni sin al ĉiaj nur iel eblaj malvirtoj.

Pro naŭziĝo pri la irado de la aferoj Andrés iras iom flanken al la vilaĝa puto, kie indiĝenaj junuloj kaj junulinoj, kiuj ne povus pagi la multekostajn plezurojn de siaj mastroj, faras al si sian propran simplan feston kaj dancas. Jen li malkovras en malhela anguleto kunkaŭriĝintan timidigitan indiĝenan knabinon. Li interparolas kun ŝi. Ŝi parolas celtale, la lingvon de sia tribo. Kaj nun Traven, tiu ofte tondre parolanta kaj maldece sakranta homo rakontas al ni amhistorion, kiu pli delikate kaj pli bele apenaŭ troveblas en la literaturo.

Andrés ekscias de tiu knabino ŝian tragikan sorton : patro kaj patrino estas mortaj. La ŝuldoj de la patro transiris je la du fratoj, tiujn tiam vendas la bienulo kiel kontraktlaboristojn al monterio, el kiu malofte iu revenas. La knabino devas nun labori en la domo de la bienulo, la senhonta filo seksperforte molestas ŝin kaj ŝi fuĝas en sia mizero al Balún-Canán, esperante, ke six trovos tie iun pagatan laboron. Kiam tio ne sukcesis al ŝi, ŝi kolapsis lacigite en la proksimo de la puto. Andrés donas al ŝi manĝon kaj prenas ŝin al si. Sur la vojo ŝi rakontas al li la kreadan rakonton de sia tribo, kiun Traven en pliampleksigita versio reverkis en la libreto "Sunkreado". Al liaj kamaradoj li prezentas la knabinon kiel sian edzinon, kaj ĉar ŝi ne havas nomon, li nomas ŝin Estrellita- do steleto.

Je la lasta vespero de la festo, malmultaj horoj antaŭ la ekveturo de la karavano de Andrés, ankaŭ Manuel ankoraŭfoje, por lasta fojo volas tralavi la gorĝon kaj iras en la urbeton, kie la festo intertempe degeneris al diboĉa orgio, kia ĝi povintus esti apenaŭ pli senhonta. Sed Andrés, kiu atendis, ke li trovas sian kamaradon ebria kiel porko, trovas lin nun en la akompano de sana kaj forta indiĝena knabino, kiun Manuel prenis al si ĉe la puto. La historio de Posario ne estas tiel, kiel la historio de Estrellita. Ŝi ne estas plu tiom naiva, sed honesta kaj fervora knabino, kaj Manuel pensas pri tio fuĝi ĉeokaze for de sia mastro, por komenci kun ŝi pli liberan kaj pli belan vivon.

Kelkajn jarojn poste- Estrellita lernis intertempe en la veturoj legi kaj skribi la hispanan lingvon-ili trafas survoje indiĝenan grupon, kiuj alportas sciigojn de la bieno Lumbojvil. Malbonaj sciigoj. La bienulo vendis la patron de Andrés al monterio. Dum nokto Andrés pripensas, kio estas farenda. Tiam li decidiĝis, kaj tiel, kiel tio ne estis alie atendebla de nekoruptita indiĝeno. Li gvidas sian karavanon rapide al la destinita loko, por iri por sia patro en la monterion. Al Estrellita li diris, ke ŝi serĉu al si en urbo ĉeborde laŭ la fervojlinio bone pagatan laboron, por ke li povu trovi ŝin, kiam li post jaroj revenos el la monterio.

"Ne timu vin, steleto, estu kuraĝa. Eĉ se centoj da viroj kaj junuloj el la monterioj ne revenas kaj en ili forbloviĝas kaj estos enfosigitaj tie - mi revenos. Mi revenos al vi, steleto mia, kaj se pro tio la mondo devus rompiĝi en pecojn." Kaj la steleto respondis : "mi atendos vin, ĉiam kaj ĉiam."

Rimarko: Multaj pliaj informoj pri Traven troviĝas en paĝoj de

http://www.traven.cezarpoezio.de/

1= Porfirio Diaz estis dufoje prezidento de Meksiko, de la jaro 1877 ĝis 1880 kaj de 1884 ĝis 1911.


Published at 07:46 / 1 comment / 1032 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 30 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...