March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

March 1st, 2008

Heinrich Heine: La sklavoŝipo - Das Sklavenschiff

Heine-pentraĵo
Heine-pentraĵo



Heinrich Heine


La sklavoŝipo


La kargkomercist' Mynheer van Koek
sidante kunnombras kajute,
kalkulas kaj pri la kargvalor'
kaj pri l' profito entute.

"Bonegas la pipro, bonegas la gum',
amason da ili mi havas.
Enŝipas oro, eburo eĉ -
la nigra varo pli gravas.

Sescent da negroj, etis la prez',
mi prenis al mi Senegale.
Kun firma karn' kaj ĉiu tenden'
elastas kvazaŭ ŝtale.

Mi donis en la interŝanĝ'
ŝtalaĵojn, bidojn kaj brandon.
Okcentprocenta estos la gajn',
se vidos nur tricent la strandon.

Restos de l' negroj duono nur
havene de Rio-Janeiro,
pagos min cent dukatojn po pec'
la firmo Gonzales Perreiro."

Pro interromp' Mynheer van Koek
nun haltas en sia fervoro,
la ŝipkuracist' envenas al li,
van Smissen, la doktoro.

Li estas skelete svelta figur'-
verukoj surnazas araj.
"Nu, marokirurg'", ekkrias van Koek,
ĉu sanas la negroj karaj?"

"Jen mian dankon", diris la doktor',
"mi venis, ĉar mi informas,
ke lastanokte la mortec'
progresis kaj enormas.

Ĝis nun po tago mortis du,
hodiaŭ sep formortis.
Kvar viroj, tri inoj - mi tuj sen hezit'
la perdon ŝiplibre raportis.

Mi zorge kontrolis je ĉiu mortint',
ĉar tiu ruza aro
per ŝajna mort' forŝtelas sin
ĵetate al la maro.

De ĉiu mi prenis la ĉenojn for
kaj kiel kutime plue,
mi lasis ĵeti ilin de l' ŝip'
jam enmatene frue.

Elsagis jen baldaŭ el la ondar'
la ŝarkoj, grandaj kvantoj.
Ŝatantoj estas pri negrokarn',
de mi estas pensiantoj.

La ŝarkoj sekvis nin sur la voj'
de l' ŝipo ekde la bordo
La fiaj bestoj elflaras ja tuj
kadavrojn por grasa mordo.

Komikas tiom la observ',
se ŝarkoj kadavrojn mordas!
Jen kapt' je kap' jen kapt' al krur'.
La rest' intestojn distordas.

Vorinte ĉion, petolas la ar'
kontente la ŝipoflankojn,
gapante al mi, kaj ŝajnas eĉ,
volonte dirus eĉ dankojn."

Ĝemante interrompas lin
van Koek : "Kiel mi povos
malhelpi, ke kreskos plu tiu plag'?
Ĉu sin rimedo trovos?"

Van Smissen rediras : "Pro propra kulp'
tre multaj negroj jam mortas.
Elspiroj de l' negroj en la hold'
haladzojn ŝipfunden portas.

Kaj pluraj mortis pro melankoli';
mortigas la troa enuo.
Sanigos ilin do aer',
muzik' kaj dancoĝuo."

Jen vokas Koek : "Brila konsil'!
Vi saĝas eĉ pli, doktoro,
ol iam la Aristotel':
de l' granda grek' la mentoro.

La prezidant' de la societ'
en Delft por la greft' de l' tulipo
prudentas tre, sed estas li
rilate al vi nur ŝtipo.

Muzik! Muzik'! La negroj do
ekdancu ferdeke de l' ŝipo.
Se iu jam satas de la amuz',
li hope saltu per vipo."

II

De l' alt' el blua firmament'
rigardas stelomiloj
sopire lume kaj kun saĝ',
kun inaj okulaj briloj.

La steloj rigardas al la mar'.
Jen kuŝas vastaj rondoj
En fosforeska purpurfarb';
Volupte kveras la ondoj.

Ne flirtas veloj sur l' sklavoŝip'
Laŭ ŝajn' sen rig', surmara.
Lanternoj briletas sur la ferdek'
ĉe dancmuzik' barbara.

Stiristo violonas nun,
kaj flutas kuiristo,
ŝipbubo batas sur la tambur',
trumpetas la kuracisto.

Virinoj, viroj, ŝajnas eĉ cent,
jubile saltante baraktas
freneze eĉ, ĉe ĉiu salt'
la feroj tinte laŭtaktas.

Sovaĝe surstamfas la plankojn la ar'
kaj kelkaj negrulinoj
sin kroĉas volupte al nuda amik'-
eksonas ĝemaj kulminoj.

Gardist', la Maitre des plaisirs,
per vip' stimule pelis
dancistojn pigrajn al gajec' ,
ke ili ĝoju, celis.

Kaj violonad! Kriad' kaj ĉin bum!
La bru' el la profundo
logas monstrojn de l'akva mond'
el stulta dorm' sur grundo.

Centoble ŝarkoj alnaĝas pro ĝi,
dormeme ili venas;
kaj gapas al la ŝipferdek',
perpleksas, ne komprenas.

Ne venis jam la matenmanĝ',
oscedaj ŝarkoj, ĝin sente,
malfermas la faŭkojn, makzeloj jen
montriĝas segodente.

Kaj violonad'! Kriad' kaj ĉin bum!
ne haltas la dancoj pluire.
La ŝarkoj primordas sen pacienc'
la proprajn vostojn ŝire.

Mi kredas, ne plaĉas ŝarkojn muzik'
laŭ multaj el tia ĉi bando.
"Ne fidu bruton sen am' por
muzik'! Jen Shakespeare el Britlando.

Kaj violonad'! Kriad' kaj ĉin bum!
Ne haltas la dancoj pluire.
Ĉe l' antaŭmast' Mynheer van Koek
manpreme preĝas suspire:

"Je Kristo, lasu plu vivi por mi
la nigrajn pekintojn, Dio!
Se l' stultaj bovoj incitis vin,
vi scias ja bone pro kio.

La vivon do lasu, pro nia Krist'
mortinta por la homaro!
Se restos malpli ol tricent nur,
mi ne profitos de l' varo."

tradukis Cezar

Sklavoŝipo
Sklavoŝipo


el H.Heine, Ĉiuj verkoj, volumo 1 p.258

La sklavigo de la negroj, malpermesita en la britaj kolonioj en 1833, en la francaj en 1848, estis malpermesita de Usono nur en 1865, de Brazilo en 1871, kvankam ilia transportado el Afriko estis jam formale malpermesita en 1826 "Mynheer van Koek" (prononcu: majnhe:r! vankuk), ŝerca nomo, kiu signifas 'Sinjoro Kuko'. Maitre des plaisirs pr. metre deplezir!): aranĝanto de la kortegaj baloj kaj baletoj. Rio Janeiro: Rio de Janeiro, iama ĉefurbo de Brazilo.



Heinrich Heine (1797-1856)

Das Sklavenschiff


I

Der Superkargo Mynheer van Koek
Sitzt rechnend in seiner Kajüte;
Er kalkuliert der Ladung Betrag
Und die probabeln Profite.

»Der Gummi ist gut, der Pfeffer ist gut,
Dreihundert Säcke und Fässer;
Ich habe Goldstaub und Elfenbein -
Die schwarze Ware ist besser.

Sechshundert Neger tauschte ich ein
Spottwohlfeil am Senegalflusse.
Das Fleisch ist hart, die Sehnen sind stramm,
Wie Eisen vom besten Gusse.

Ich hab zum Tausche Branntewein,
Glasperlen und Stahlzeug gegeben;
Gewinne daran achthundert Prozent,
Bleibt mir die Hälfte am Leben.

Bleiben mir Neger dreihundert nur
Im Hafen von Rio-Janeiro,
Zahlt dort mir hundert Dukaten per Stück
Das Haus Gonzales Perreiro.«

Da plötzlich wird Mynheer van Koek
Aus seinen Gedanken gerissen;
Der Schiffschirurgius tritt herein,
Der Doktor van der Smissen.

Das ist eine klapperdürre Figur,
Die Nase voll roter Warzen -
»Nun, Wasserfeldscherer«, ruft van Koek,
»Wie geht's meinen lieben Schwarzen?«

Der Doktor dankt der Nachfrage und spricht:
»Ich bin zu melden gekommen,
Daß heute nacht die Sterblichkeit
Bedeutend zugenommen.

Im Durchschnitt starben täglich zwei,
Doch heute starben sieben,
Vier Männer, drei Frauen - Ich hab den Verlust
Sogleich in die Kladde geschrieben.

Ich inspizierte die Leichen genau;
Denn diese Schelme stellen
Sich manchmal tot, damit man sie
Hinabwirft in die Wellen.

Ich nahm den Toten die Eisen ab;
Und wie ich gewöhnlich tue,
Ich ließ die Leichen werfen ins Meer
Des Morgens in der Fruhe.

Es schossen alsbald hervor aus der Flut
Haifische, ganze Heere,
Sie lieben so sehr das Negerfleisch;
Das sind meine Pensionäre.

Sie folgten unseres Schiffes Spur,
Seit wir verlassen die Küste;
Die Bestien wittern den Leichengeruch
Mit schnupperndem Fraßgelüste.

Es ist possierlich anzusehn,
Wie sie nach den Toten schnappen!
Die faßt den Kopf, die faßt das Bein,
Die andern schlucken die Lappen.

Ist alles verschlungen, dann tummeln sie sich
Vergnügt um des Schiffes Planken
Und glotzen mich an, als wollten sie
Sich für das Frühstück bedanken.«

Doch seufzend fällt ihm in die Red'
Van Koek: »Wie kann ich lindern
Das Übel? wie kann ich die Progression
Der Sterblichkeit verhindern?«

Der Doktor erwidert: »Durch eigne Schuld
Sind viele Schwarze gestorben;
Ihr schlechter Odem hat die Luft
Im Schiffsraum so sehr verdorben.

Auch starben viele durch Melancholie,
Dieweil sie sich tödlich langweilen;
Durch etwas Luft, Musik und Tanz
Läßt sich die Krankheit heilen.«

Da ruft van Koek: »Ein guter Rat!
Mein teurer Wasserfeldscherer
Ist klug wie Aristoteles,
Des Alexanders Lehrer.

Der Präsident der Sozietät
Der Tulpenveredlung im Delfte
Ist sehr gescheit, doch hat er nicht
Von Eurem Verstande die Hälfte.

Musik! Musik! Die Schwarzen soll'n
Hier auf dem Verdecke tanzen.
Und wer sich beim Hopsen nicht amüsiert,
Den soll die Peitsche kuranzen.«

II

Hoch aus dem blauen Himmelszelt
Viel tausend Sterne schauen,
Sehnsüchtig glänzend, groß und klug,
Wie Augen von schönen Frauen.

Sie blicken hinunter in das Meer,
Das weithin überzogen
Mit phosphorstrahlendem Purpurduft;
Wollüstig girren die Wogen.

Kein Segel flattert am Sklavenschiff,
Es liegt wie abgetakelt;
Doch schimmern Laternen auf dem Verdeck,
Wo Tanzmusik spektakelt.

Die Fiedel streicht der Steuermann,
Der Koch, der spielt die Flöte,
Ein Schiffsjung' schlägt die Trommel dazu,
Der Doktor bläst die Trompete.

Wohl hundert Neger, Männer und Fraun,
Sie jauchzen und hopsen und kreisen
Wie toll herum; bei jedem Sprung
Taktmäßig klirren die Eisen.

Sie stampfen den Boden mit tobender Lust,
Und manche schwarze Schöne
Umschlinge wollüstig den nackten Genoß -
Dazwischen ächzende Töne.

Der Büttel ist Maître des plaisirs,
Und hat mit Peitschenhieben
Die lässigen Tänzer stimuliert,
Zum Frohsinn angetrieben.

Und Dideldumdei und Schnedderedeng!
Der Lärm lockt aus den Tiefen
Die Ungetüme der Wasserwelt,
Die dort blödsinnig schliefen.

Schlaftrunken kommen geschwommen heran
Haifische, viele hundert;
Sie glotzen nach dem Schiff hinauf,
Sie sind verdutzt, verwundert.

Sie merken, daß die Frühstückstund'
Noch nicht gekommen, und gähnen,
Aufsperrend den Rachen; die Kiefer sind
Bepflanzt mit Sägezähnen.

Und Dideldumdei und Schnedderedeng -
Es nehmen kein Ende die Tänze.
Die Haifische beißen vor Ungeduld
Sich selber in die Schwänze.

Ich glaube, sie lieben nicht die Musik,
Wie viele von ihrem Gelichter.
»Trau keiner Bestie, die nicht liebt
Musik!« sagt Albions großer Dichter.

Und Schnedderedeng und Dideldumdei -
Die Tänze nehmen kein Ende.
Am Fockmast steht Mynheer van Koek
Und faltet betend die Hände:

»Um Christi willen verschone, o Herr,
Das Leben der schwarzen Sünder!
Erzürnten sie dich, so weißt du ja,
Sie sind so dumm wie die Rinder.

Verschone ihr Leben um Christi will'n,
Der für uns alle gestorben!
Denn bleiben mir nicht dreihundert Stück,
So ist mein Geschäft verdorben.«



Sklavo je kolĉeno- Memormonumento en Sanzibaro
Sklavo je kolĉeno- Memormonume…



www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/285.html

Published at 09:57 / 0 comments / 734 visits
This post is public

March 2nd, 2008

Mariza: Dio pardonu al mi




MARIZA


Dio pardonu al mi


Se mia sekretema animo
Nur povus malkaŝi
Kiom mi suferas en silento
Se ĝi nur povus malkaŝi
Kiom mizera mi sentas min
Kiom mi pretendas esti feliĉa
Kiom mi ploras, se mi kantas

Dio mia pardonu al mi
Se estas krimo aŭ peko
Sed tia mi estas
Serĉanta konsolon en la fado
Mi kaŝas min de mi mem
Kiam mi kantas oni aŭdas min
Jen mi neniun doloron sentas
Se estas efektive peko
Ami la fadon

Dio pardonu al mi
Se mi kantas mi nek pensas
Pri la aĉaj aferoj de l' vivo
Nek eĉ pri tio kiu mi estas
Nek pri la doloro
Kiun tio povus porti al mi
Mi komencas sopiri la veron
Kaj revi grandiozan revon,
Ke ĉio estas plena de ĝojo
Kaj ke ne plu estas malĝojo

Trad. Cezar



Mariza


God forgive me



If only my secretive soul
Could reveal
How I suffer in silence
If it could only tell
Everyone would see
Just how wretched I am
How I pretend to be happy
How I weep when I sing

My God forgive me
If it' s a crime or a sin
But that is how I am
Seeking solace in the fado
I hide from myself
By singing I am heard
And no pain do I feel
If it is really a sin
To love the fado

May God forgive me
When I sing I don't think of
the bad things of life
nor even who I am
Nor the pain this may bring me
I start to yearn for the truth
And to dream a magnificent dream
that all is joyful
and there is no more sadness

PS: Prenita el la kodisko: „Fado em mi mem“ de la portugala kantistino Mariza. Fado estas por Portugalo tio, kio estas por nigruloj en Usono la bluso. Fado estas ankaŭ nomata la bluso de Mediteraneo.

Oficiala retejo de Mariza

Mariza en MySpace

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/151.html

Published at 01:07 / 1 comment / 718 visits
This post is public

March 2nd, 2008

Klabund: Ankoraŭ mi sentas la odoron

Klabund
Klabund




Klabund



Ankoraŭ sentas la odoron

de via sino
je miaj fingropintoj.
Ankoraŭ mi ŝvebas,
beata ŝipo,
sur blonda rivero
tute kronita.
Ĉirkaŭ mia frunto
zumantaj abeloj flugas bunte.
La floro murmuras:
Lupenoj! Fora kampo!
Vaste malfermas
la pordo de la sekva nokto.
Koro mia:
Ja milope eklumas en tenebro
kor' apud kor' en milda matena vent'.

El: la vivo vivas




Klabund

NOCH SPÜR ICH DEN RUCH

Von deinem Schoß
An meinen Fingerspitzen.
Noch schwebe ich,
Ein seliges Schiff,
Auf blondem Flusse
Ganz bekränzt.
Um meine Stirne
Schwirren Bienen bunt.
Die Blüte rauscht:
Lupinen! Fernes Feld!
Weit offen
Steht das Tor der nächsten Nacht.
Mein Herz:
Ja, tausendfach erglüht im Dunkeln
Herz neben Herz im milden Morgenwind.

Aus: Das Leben lebt


www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/306.html

Published at 04:11 / 0 comments / 262 visits
This post is public

March 3rd, 2008

E. Hemingway: Pura, bone iluminata kafejo

Ernest Hemingway
Ernest Hemingway



Ernest Hemingway

Pura, bone iluminata kafejo

-rakonto-



Estis malfrue kaj ĉiuj estis forlasintaj la kafejon, krom olda viro, kiu sidas en la ombro ĵetata de la folioj de arbo.En la hela tago la strato estis plena de polvo, sed en la noktoj la roso tenas la polvon surtere. La olda viro ŝatas sidi tie malfrue, ĉar li estis surda, kaj nun en la nokto estas kviete, kaj li sentas la diferencon. La du kelneroj interne de la kafejo rimarkis, ke la olda viro estas iom ebria. Ĉar li ofte venas, ili scias, ke li senpage forirus, se li ebriiĝus tro. Tial ili observas lin.
"En la lasta semajno li provis sin memmortigi ", diras unu el la kelneroj.

"Kial?"

"Pro malespero."

"Pro kio?"

"Pro nenio."

"Kiel vi scias, ke estis nenio?"

"Li havas amason da mono."

Ili sidas kune ĉe la tablo, proksime ĉe la vando apud la enirpordo de la kafejo kaj elrigardas al la teraso, kie ĉiuj tabloj estas neokupitaj, krom tiu, ĉe kiu sidas la olda viro en la ombro de la arbofolioj, kiujn facile movas la vento. Junulino kaj soldato preteriras surstrate. La lumo de la stratlampo ekbrilas sur la latunonumero kolume de la soldato. La junulino hastas sen kapvesto apud li.

"La gardaj deĵorantoj arestos lin", diras kelnero.

"Ĉu estus grave, se li ricevus, kion li celas?"

"Li prefere foriĝu de la strato. La gardistoj arestos lin. Antaŭ kvin minutoj ili preteriris."

La olda viro, sidanta en la ombro, frapas per sia glaso la subteleron. La pli juna kelnero transiras al li.

"Kion vi deziras?"

La olda viro rigardas lin. "Plian konjakon", li diras.

"Vi ebriiĝos", diras la kelnero. La olda viro rigardas lin. La kelnero foriras.

"Li restos la tutan nokton", li diras al sia kolego. "Mi nun dormemas. Mi neniam enlitiĝas antaŭ la tria. Estus pli bone, se li estus mortiginta sin en la pasinta semajno."

La kelnero prenas la brandobotelon kaj plian subteleron de la bufedo interne de la kafejo kaj elmarŝas al la tablo de la olda viro. Li metas la subteleron sur la tablon kaj enverŝas konjakon en la glason.

"Estus pli bone, se vi estus mortiginta vin en la pasinta semajno", li diras al la surda viro. La olda viro gestas per fingro. "Iom pli", li diras. La kelnero enverŝas plu en la glason, tiel, ke la konjako superfluas kaj malsuprengutas laŭ la glasotigo sur la plej supran subteleron de la stako.

"Dankon", la olda viro diras. La kelnero reportas la botelon en la kafejon. Li residiĝas al la tablo kun la kolegoj.

"Li jam ebrias", li diras.

"Li ebrias ĉiuvespere."

"Kial li volis mortigi sin?"

"Kiel mi sciu?"

"Kiel li faris?"

"Li pendigis sin per ŝnurego."

"Kiu detranĉis lin?"

"Lia nevino."

"Kial ŝi faris tion?"

"El timo, por la savo de lia animo."

"Kiom da mono li havas?"

"Amason da."

"Li certe estas okdekjara."

"Mi dirus, ke li havas pli ol okdek jarojn."

"Mi dezirus, ke li iru hejmen. Mi neniam enlitiĝas antaŭ la tria. Diru, ĉu tio estas deca horo por enlitiĝo?"

"Li restas ĉi tie, ĉar li ŝatas ĝin."

"Li estas sola, mi ne estas sola. Mi havas edzinon, kiu atendas min en la lito."

"Ankaŭ li havis iam edzinon."

"Edzino nun ne plu estus bona por li."

"Tion ne asertu. Eble estus pli bone por li kun edzino."

"Lia nevino zorgas pri li."

"Mi scias, vi ja diris, ke ŝi detranĉis lin."

"Mi ne volus esti tiu olda viro. Olda viro estas naŭza afero."

"Ne ĉiam. Tiu oldulo estas purema. Li trinkas sen elverŝi ion. Eĉ nun, ebria. Rigardu al li."

"Mi ne volas rigardi lin. Mi dezirus, ke li iru hejmen. Li ne respektas tiujn, kiuj devas labori."

La oldulo levas la rigardon de lia glaso trans la placon, kaj poste al la kelneroj.

"Plian konjakon", li diras kaj signas al la glaso. La kelnero, kiu rapide volas iri hejmen, transvenas al li.

"Fino", li diras, preterirante ĉiun sintakson, kiel faras tion stultaj homoj parolantaj al ebriuloj aŭ al eksterlandanoj.

"Nenion plu hodiaŭ, fermi nun."

"Plian", diras la olda viro.

"Ne, fino. La kelnero viŝas la tablorandon per servtuko kaj nee skuas la kapon.

La olda viro leviĝas, lante nombras la subtelerojn, tiras ledan monujon el la poŝo kaj pagas por la trinkaĵoj, lasante duonon de peso kiel trinkmonon.

La kelnero postrigardas lin, kiel li foriras sur la straton, tre olda viro, kiu paŝas ŝanceliĝante, sed digne.

"Kial vi ne plu lasis sidi kaj trinki lin?" demandas la kelnero, kiu havas tempon. Ili fermas la rulkurtenojn. "Ankoraŭ ne estas la dua kaj tridek."

"Mi volas hejmen, en la liton."

"Plian horon, kion faras?"

"Por mi pli ol por vi."

"Horo estas horo."

"Vi parolas mem kiel olda viro. Li povas aĉeti botelon kaj hejme trinki."

"Tio ne estas la sama."

"Ne, tio ne estas", konsentas la kelnero, kiu havas edzinon. Li ne volas esti maljusta. Li nur volas hejmen.

"Kaj vi? Ĉu vi ne timas, kiam vi venas hejmen pli frue ol kutime?"

"Ĉu vi volas insulti min?"

"Ne, hombre, mi nur ŝercas."

"Ne", rektiĝante diras la kelnero, kiu rapide volas hejmen kaj ĵus fermruligis la ferajn kurtenojn. "Mi havas konfidon, plenan konfidon."

"Vi havas junecon, konfidon kaj laboron", la pli olda kelnero diris. "Vi havas ĉion."

"Kaj kio mankas al vi?"

"Ĉio, krom la laboro."

"Vi havas ĉion, kion ankaŭ mi havas."

"Ne, mi neniam havis konfidon kaj mi ne estas juna."

"Ek do, ĉesu diri stultaĵojn kaj fermu ĉion."

"Mi estas unu el tiuj, kiuj ŝatas resti en kafejo longe", diras la pli olda kelnero. "Unu el tiuj, kiuj ne volas enlitiĝi, unu el tiuj, kiuj nokte bezonas lumon."

"Mi volas hejmen en la liton."

"Ni estas du diversaj homoj", diras la pli olda kelnero. Li nun estas vestita por ekiri hejmen.

"Ne estas nur demando pri juneco kaj konfido, kvankam tiuj aferoj ja tre agrablas. Ĉiun nokton mi fermas nur tre malinkline, ĉar eble iu povus bezoni la kafejon."

"Hombre, ekzistas la bodegas, kiuj estas malfermataj la tutan nokton."

"Vi ne komprenas tion. Tiu ĉi kafejo estas pura kaj agrabla. Ĝi estas bone iluminata. La lumo estas bonega, kaj nun aldoniĝas eĉ la ombroj de la folioj."

"Bonan nokton", diras la pli juna kelnero.

"Bonan nokton", la alia diris. Malŝaltante la elektran lumon, li daŭrigas la konversacion kun si mem. Estas la lumo, kompreneble, sed ankaŭ necesas, ke loko estas pura kaj agrabla. Muzikon mi ne volas havi. Certe mi ne volas havi muzikon. Kaj digne stari antaŭ koktelejo mi krome ne povas, kvankam tio estas ĉio, kio estas je dispono en tiuj horoj. Kion li timis? Ne estis timo aŭ hororo. Estis speco de nenio, kion li spertis pli ol sufiĉe. Ĉio estas nenio, kaj ankaŭ viro estas nenio. Ĝi estis nur tio, kaj lumo estas ĉio, kion oni bezonas, kaj certa pureco kaj ordo. Kelkaj vivas en ĝi kaj tute ne rimarkas ĝin, sed li sciis, ke ĉio ĉi estas nada y pues nada y pues nada. Nada nia, kiu vi estas en la nada, nada estu via nomo, via regno nada, via volo nada, kiel en la nada, tiel ankaŭ en nada. Nian ĉiutagan nadan donu al ni nada, kaj nada al ni niajn nadajn, kiel ni nadas niajn nadajn. Nada nin ne en nadan, sed liberigu nin de la nada; pues nada. Sankta estu la nenio plena de nenio. Nenio estas kun vi. Li ridetis, li staris antaŭ koktelejo kun brilanta espresa aparato.

"Kion por vi?" la koktelisto demandas.

"Nada."

"Otro loco mas", diras la koktelisto kaj forturnas sin.

"Taseton", la kelnero diris.

La koktelisto enverŝas por li.

"La lumo estas tre hela kaj agrabla, sed la bufedo ne estas polurita", diras la kelnero.

La koktelisto rigardas al li, sed ne respondas. Estis tro malfrue por konversacio.

"Ĉu plian copita?" la koktelisto demandas.

"Ne, dankon", diras la kelnero kaj eliras. Li ne ŝatas trinkejojn kaj vinejojn. Pura, bone iluminata kafejo estas io tute alia. Nun, sen plia meditado, li iros hejmen en sian ĉambron. Li kuŝos en sia lito, kaj fine, ĉe tagiĝo, li endormiĝos. Sendepende de ĉio alia, li diris al si mem, estas verŝajne nur sendormeco. Tion certe multaj havas.


el la usonlingva rakonto "A Clean, Well-Lighted Place"

tradukis Cezar

PS: otro loco mas = plia tia frenezulo


http://www.cezarpoezio.de/83.html

Published at 13:32 / 7 comments / 518 visits
This post is public

March 3rd, 2008

Cezar: Morta fianĉino


Cezar

Morta fianĉino

Mi staris sur lago ĉe damo
mortinta jen en glaci'.
Retenis min io ĉe l' dramo.
Estis blankaj la vestoj de ŝi.

Mi trovis ŝin tiom despera,
kuŝanta en frida glaci'.
Rigardis ŝi tiom tenera.
Estis blankaj la lipoj de ŝi.

Mi tial pro ŝi kunfrostmortis,
pro tiu virin' sur glaci'.
La nupto entute senvortis
kun la blanka kaj bela kaj mi.


ww.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/171.html

Published at 13:36 / 0 comments / 306 visits
This post is public

March 3rd, 2008

Cezar: Plenlune

Buchmesse 2009 Leipzig, Teil IV / librofoiro, parto IV /Oni povas rezigni en la vivo pri multo, sed ne pri katoj kaj literaturo!
Buchmesse 2009 Leipzig, Teil I…



Cezar

Plenlune

Plenlune viviĝas
la nokto per lum'.
Fantomoj promenas.
Turmentas cerbum'.

La monstroj naskiĝas,
dormul' ĉe promen'.
La katoj surgrimpas
la domojn pro splen'.

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/137.html

Published at 21:45 / 0 comments / 271 visits
This post is public

March 5, 2008

Gedicht: Hans-Georg Kaiser - "Und wenn auch"




Hans-Georg Kaiser

Und wenn auch



(für eine Bekannte)


Wenn sie dich auch böse quälen
und das Messer Neid dich schlitzt,
kann man doch auf dich stets zählen,
dass Du an der Wahrheit ritzt.

An die Ränder deiner Seele,
kommen sie wohl nie heran.
Du beachtest nicht Befehle
und verlachst den Biedermann.

Tief im Innern, stark im Wesen,
bleibst du fröhlich und gesund.
Und so wirst du stets genesen,
denn die Welt ist für dich rund.

In Äonen, trotz Gedränge,
hat das Böse keinen Halt;
und wie oft es auch gelänge,
bleibt es Knecht doch der Gewalt.

Darauf kannst du stets vertrauen,
dass das Wasser ewig fliesst,
wie sich auch die Übel stauen
und man selbst dabei verdriesst.

Es gibt immer neues Leben,
ewig steht das Neue auf.
Warum nur am Alten kleben?
Fortschritt nimmt ja seinen Lauf.

Lass sie streiten, lass sie keifen,
gehe ruhig deinen Weg,
dann wirst du doch täglich reifen
und ganz ohne Privileg.

So wie Ströme Wege suchen,
kommst auch du im Fluss voran.
Und wenn sie dich dann verfluchen,
hast Du Gutes schon getan.


www.schorschkultur.de/473.html

Published at 17:05 / 1 comment / 282 visits
This post is public

March 5, 2008

Reinhard Mey: Super la nuboj (Über den Wolken)



Reinhard Mey: Super la nuboj





Video kun teksto:

en overstream

aranĝita de ĵetkubo





Reinhard Mey

Super la nuboj



Vent' el nord', startvoj': nul' tri,
La motora ton' enfonas.
Pretersagas la avi'.
Laŭta bru' ĉe l' start' eksonas.
Pluve tremas la asfalt';
jen leviĝas ŝaŭma vando.
Ĝis ĝi flugas en la alt',
al suna nubrando.

Refr:

Super la nuboj la liber' devas esti sen lim'.
Ĉiuj timoj kaj zorgoj sen spir',
restas kaŝitaj sub ili laŭ dir'.
Kio gravas kaj grandegas por ni,
jen etiĝas ĉe l' fin'.

Mi postvidas longe ĝin,
al la nuboflug' dediĉas,
ĝis la lumoj tiam sin
jam en pluvogriz' perdiĝas.
La okuloj perdas nun
tiun etan punkton foran,
mi plu aŭdas for de l' sun'
la zumadon motoran.

Super la nuboj...

Jen kviet' mi iris for.
Pluv' penetris tra la jako.
Kafon faris nin sinjor'
de l' aerkontrolbarako.
En la flakoj la benzin'
kiel ĉielark' briltremis,
respegulis nuboj sin.
Al kunflugo mi emis.

Super la nuboj...

tradukis Cezar


Reinhard Mey: Über den Wolken
Reinhard Mey: Über den Wolken



Reinhard Mey


Über den Wolken


Wind Nord/Ost Startbahn null drei,
Bis hier hör' ich die Motoren.
Wie ein Pfeil zieht sie vorbei,
Und es dröhnt in meinen Ohren,
Und der nasse Asphalt bebt.
Wie ein Schleier staubt der Regen,
Bis sie abhebt und sie schwebt
Der Sonne entgegen.

Refr:


Über den Wolken muß die Freiheit wohl grenzenlos sein.
Alle Ängste, alle Sorgen, sagt man,
Blieben darunter verborgen und dann
Würde, was uns groß und wichtig erscheint,
Plötzlich nichtig und klein.

Ich seh' ihr noch lange nach,
Seh' sie die Wolken erklimmen,
Bis die Lichter nach und nach
Ganz im Regengrau verschwimmen.
Meine Augen haben schon
Jenen winz'gen Punkt verloren.
Nur von fern klingt monoton
Das Summen der Motoren.

Über den Wolken...

Dann ist alles still, ich geh',
Regen durchdringt meine Jacke,
Irgend jemand kocht Kaffee
In der Luftaufsichtsbarracke.
In den Pfützen schwimmt Benzin,
Schillernd wie ein Regenbogen.
Wolken spiegeln sich darin.
Ich wär gern mitgeflogen.

Über den Wolken...

REINHARD MEY - HOMEPAGE

www.cezarpoezio.de/116.html

Published at 23:10 / 0 comments / 348 visits
This post is public

March 6, 2008

Hans-Georg Kaiser: Ich würde gern (Gedicht)





Hans-Georg Kaiser

Ich würde gern

Ich würde gern
mal ganz verschwinden,
mit Flaschenpostlern
mich verbinden.

Von mir aus gar
mein Leben ändern
in Südseeheim mit
Blumenbändern.

Ich würde gern
auf Sand weich sitzen,
mit Fingernägeln
Häute ritzen.

Von mir aus Kokos-
nussmilch trinken,
mit Palmenwein
den Schönen winken.

Ich würde gar
Sirenen lieben,
könnt' ich sie halb
ins Bett bloss kriegen.


Von mir aus auch
auf Meereswellen,
mit Hulaweib
bei den Seychellen.

Ich dürste viel,
bin hungrig immer;
so wird es täglich
mit mir schlimmer.

www.schorschkultur.de/337.html

Published at 07:03 / 1 comment / 307 visits
This post is public

March 6, 2008

Cezar: Senfineco (poemo)







Cezar




Senfineco




Mi amas vin, ho senfinec',
volonte vi enombras.
Vi tre proksimas min kun dec',
neniam ion nombras.

Mi amas vin, ho senfinec',
vi tiel bele ridas.
Pro via kor' de eternec'
vi ĉiujn aĵojn fidas.

Etere sonas bela kant',
de vi, ho, belulino,
vi venas el libera land'
kaj mi el via sino.

Vi foje volas pro volupt',
ke stelomilo lumu.
Mi vere volus, ke ĉe nupt'
vi kise min brakumu.

Mi scias, estas nura rev',
ne estos nuptofesto.
La senfinec' ne estas dev',
sed tamen granda gesto.


www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/32.html

Published at 12:57 / 2 comments / 679 visits
This post is public

March 7, 2008

Cezar: Balkonio (Greg vojaĝas Balkonion)

Flave kaj oranĝe
Flave kaj oranĝe



Cezar

Balkonio


Greg vojaĝos Balkonien.
Forpermeso do nenien.
Laŭ konsil' de „Balkonvojo“
aventuroj lin atendas.
Tion sperti simple endas,
vokas tagoj nur kun ĝojo.

Greg ne devos pagi monon,
aŭ pli bone nuran onon.
Venos tagoj sen insultoj.
Greg do foje hejme restu,
la konsilon ruzan testu
kaj scivolu pri l' rezultoj.

Falas for prepardeprimoj,
ĉiuj aĉaj flugotimoj,
ĉia streso, atendado.
Greg nur sur paper' forestas,
sed en vero hejme restas,
venis kapen eĉ balado.

Balkonion li tre gloris.
Baldaŭ oni lin adoris
pro l' profundo de l' aŭtoro.
Balkonvojo nun lin pagas,
lia famo ĉien vagas:
„Balkonvojo, mia oro!“

Fine venas eĉ la ŝtato,
venas ĝi kun granda ŝato!
Kaj gratulas tre fervore.
Balkonvojo – jen ekzemplo!
Nova civitana templo!
Ni salutu vin elkore!



www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/124.html

Published at 20:27 / 0 comments / 374 visits
This post is public

March 8, 2008

Gratulon je la Internacia Tago de l' Inoj!

Eli Urbanova - Esperanto-poetino
Eli Urbanova - Esperanto-poeti…

Eli Urbanová

Anstataŭ dormi





Matene en la tramo,

sur strato, sed plej ofte

dum maldormado nokte

mi pensas pri la amo...

Matene en la tramo,

sur strato...



Kaj ju pli da abrupto

mi aŭdas dissplitiĝi,

des pli mi pensas pri ĝi...

Pri amo, ne volupto...

Kaj ju pli da abrupto

mi aŭdas...


Kaj urbo apatie

mienas jen kaj homoj

parolas nur pri mono...

Mi pensas pri ĝi... Tiel...

Kaj urbo apatie

mienas...


Pri amo, kiu ligi

nin ŝajnas plu, pri tiu...

Kaj mi ĝojegas, sciu,

kaj povus min mortigi...

Pri amo, kiu ligi

nin ŝajnas...


Al ĉiuj inoj, virinoj, ulinoj, sinjorinoj, karulinoj kaj pliaj bonulinoj mi deziras hodiaŭ ĉion bonan je via Internacia Tago de l' Inoj! (Cezar)



www.cezarpoezio.de/217.html



Published at 08:49 / 2 comments / 838 visits
This post is public

March 9, 2008

Ret Marut: La fremda soldato

Ret Marut
Ret Marut



Ret Marut

La fremda soldato

En la lazareton E.L. 14, kiu estis tom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble ĉi tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata ĉi tie, ĉar nur la plej bona personaro utiligeblis.

Dume por la vunditaj soldatoj la kuracistoj estis la neceseaj kaj nur helpantaj kunhomoj, la flegistinoj estis la pli ŝatataj kaj pli amataj kunhomoj. Ofte dum monatoj la soldatoj ne vidis inon, kaj se tamen iu tute neatendite kuris en ilian vojon, estis olda ŝrumpigita kaj nekredeble kota inaĉo, kiu similis al la ina estaĵo imagata de la soldatoj tiom, kiom kelera onisko al papilio. Ju pli longe la soldatoj estis en la milito, ju pli fora ili estis de ilia patrio aŭ de ilia kutima kulturo, despli iliaj edzinoj, fratinoj, fianĉinoj kaj amikinoj aperis al ili kiel floroblankaj lumfiguroj. Kaj se ili tiam venis vundite en lazareton kaj vidis sin ĉirkaŭataj de la sonĝitaj, hele vestataj ĉiam afablaj inaj figuroj, ili fariĝis kiel infanoj.

La komenca timema respekto, kun kiu ili rigardis la flegistinojn ĉe la rekonsciiĝo transiris iom post iom en tian senfinan kortuŝan konfidon, kianpovus prezenti ĝin apenaŭ iu alia homa rilato.

Iuvespere oni transdonis en E.L. 14 soldaton, je kiu la ekzamenanta kuracisto konstatis du polmopafojn, ventropafon, kaj komplikan rompiĝon de la femuralo, certe pro pafo de grenado.

Estis tre grava kazo. Kaj la viro kuŝis sen konscienco.

Homoj, tie ekstere estantaj en la milito, ne plu distingeblas unu de la alia. Sur la vizaĝo, la manoj kaj je la vestaĵo ili ĉiuj egale aspektas. Ĉiuj egale sovaĝiĝintaj. Kaj ankaŭ ilia lingvo estas plej ofte tute sama. Kruda, abrupta kaj dishakita, sen tiuj fajnaj diferencoj, per kiuj la erudicia homo distingiĝas de malpli klera homo. Kaj nur post tagoj, se ili estis plurfoje lavataj, banataj, razataj kaj provizataj per puraj vestoj, revenis iom post iom la tavoloj de civitana estinteco, dum jaroj aŭ eĉ dum generacioj kreskintaj.

Pri la soldato, kiu nun estis transdonita en la lazareton, oni sciis eĉ ne iometon. Oni havis neniujn ajn indikojn. La viro sekve de la turmenta doloro preskaŭ tute malvestis sin, kaj ĉe tio perdiĝis la rekoniga marko. Armilojn, el kiuj oni povus gajni pro la numero signon por apogi opinion, la sanitaristoj ne kunprenis, kaj en la vestoj, ĉar ili eble estis interŝanĝitaj, ne legeblis enkudrita nomo.

Tiel li kuŝis kelkajn tagojn. Kun fermitaj okuloj. Ke li ankoraŭ vivis, palpeblis nur je la frapado de la koro, kaj en longaj intervaloj li laŭte ekĝemis. La femuralo estis splintita. Kaj la ventropafvundon kaj tiun en la polmon oni lasis provizore netuŝitaj.Transportebla li neniukaze estis, jam ne pro la ventropafo.

La ĉefkuracisto donis la ordonon, ke oni ne donu al li iun rimedon, nek por maldolorigo, nek por veki lin, nur la nutrado laŭ preskribita artifika maniero estis enkondukata lin.

La grupon, al kiu li apartenis, prizorgis la flegistino Malve. Ŝi estis la plej bela ino en E.L. 14, kaj anstataŭ vuali ĝin, la simpla vestaĵo ankoraŭ grandigis ŝian ĉarmon. Ŝi estis juna. Krome ŝi venis el tre nobla familio, ŝi restadis en francaj kaj anglaj penzionoj kaj sciis multon. Ŝia patro estis staboficiro je unu el la du plej gravaj frontoj. Sed ŝi estis la plej fervora, plej atentema kaj plej nelacigebla el ĉiuj flegistinoj, kiuj ĉi tie laboris. Kaj ŝi ĝuste staris iumatene ĉe la lito de la fremda soldato kaj mankaresis lin delikate sur la frunto, kiam li vekiĝis. Li rigardis ŝin mirigite per grandaj okuloj, kies brilo ŝajne venis el longe pasinta tempo. Tiam li fermis la okulojn kaj denove malfermis ilin. Kaj li faris tion plena de nedirebla senkredemo.

Post iom da tempo li remetis lante la kapon, tiel, ke la mano ripozanta sur lia frunto devis gliti karesante trans lian vizaĝon. Jen sentis la flegistino, kion li sopiris, kaj ŝi karesis lian vizaĝon kaj la manojn kiel al infano.

Ŝi volis foriri por doni al li trinkaĵon. Sed li ne volis kompreni tion. Liaj okuloj plenigis sin per horora timo. Flegistino Malve restis stari. Jen li kaptis heziteme al ŝia mano, firme tenis ŝin kaj diris: „Ĉu vi estas flegistino?!

„Jes“, ŝi diris.

„Vi nomiĝas Malve, flegistino Malve!“

„Pro kio vi scias tion?“

„Mi ĉiam aŭdis ĝin, dum jaroj, multajn multajn jarojn. En lando, tre tre fore de ĉi tie, kien mi iros denove, de kie iu vokas min. Ĉu vi ne aŭdis tion?“

„Ne, mi aŭdis nenion.“

„Sed vian nomon mi aŭdis. Malve! Malve!“ Lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta. „Malve estas mirinda nomo. Tia mola kaj bela kaj kantanta kaj jubilanta, kia via, Malve.“

Jen ŝi ekhavis la ideon, ke li devas esti aŭdinta la nomon en sia senkonscieco de kuracistoj kaj kamaradoj. Ŝi mankaresis denove lian vizaĝon, sendecide, ĉu ŝi voku la kuraciston aŭ, ĉu ŝi prefere atendu ĝis la la malsanulo denove trankviliĝis.

„Vi estas bela, Malve. Mirinde bela. Tiel mi ankoraŭ vidis neniun inon, tiom bela vi estas.

„Ĉu vi ne havas fianĉinon? Aŭ gepatrojn? Aŭ belan karan edzinon, al kiu mi rajtus skribi kelkajn vortojn de vi?“

„Malve, ne estu tiom severa al mi, mi devas diri al vi, kiom bela vi estas. Mi amas vin, ĉar vi havas tian kantantan kaj jubilantan nomon kaj plie, ĉar vi estas tiom bela.“

„Ne tiom eskcitiĝu, alie vi ankoraŭ ekhavos febron. Ne parolu tiom multe.“

„Se vi volas tion, flegistino Malve.“

Li metis sian manon al ŝia vango kaj nestigis sian kapon sur ĝi.

Tiam li komencis denove, pli mallaŭte ol antaŭe, preskaŭ nur flustrante: „Mi neniam havos edzinon, Malve.“

„Tamen, tamen, ni faros vin sana.“

„Ne, mi scias tion. Mi volus havi fianĉinon. Flegistino Malve, estu mia fianĉino. Mia amas vin, ĉu vi ne scias tion?“

„Jes, mi kredas al vi!“

„Estu mia fianĉino, Malve. Unufoje. Mi estos tuj morta kaj neniam havos edzinon. Diru ĝin rapide, diru 'jes', antaŭ ol mi devas iri tre foren. Ĉu vi volas esti mia fianĉino?“

Malve fariĝis ruĝa en la vizaĝo kaj diris mallaŭte, kliniĝante malsupren al li: „Jes, kompatinda amiko mia!“

„Ĉu vi amas min, Malve?“

La okuloj de flegistino Malve plenigis sin per larmoj: „Jes. Mi amas vin, mia kompatinda, kara amiko.“

Kaj li, kun la grandaj okuloj kun la brilo de pasinta tempo, plena de ve-timo kaj plena de tremiga espero, diris flustre: „Malve, kara mia , kara Malve, kisu min.“

Ŝi premis siajn lipojn sur lian brulantan buŝon. Li levis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj diris proksime al ŝia orelo:

Mia plej kara Malve.“

Tiam ŝi sentis kiel liaj brakoj malfortiĝis. Ŝi liberigis sin softe.

Sed li estis jam morta.

En tiu momento alvenis la ĉefkuracisto kun la aliaj kuracistoj al la lito, por fari la kutiman matenan ekzamenadon. Li vidis la soldaton, levis la palpebrojn kaj diris al lia helpkuracisto: „Domaĝe, hieraŭ mi ankoraŭ supozis, ke mi povus savi lin: Kaj neniu scias, kiu li estas, kio li estas, de kie li venis, kiu trupoparto, ĉu simpla soldato aŭ oficiro, laboristo aŭ sciencisto aŭ artisto. Serĉato do, kiun eble iu atendos duonan jarcenton.“

Tiam li iris al la sekvanta lito.

Flegistino Malve staris apogite al vando kaj ploris.



tradukis Cezar



PS: Ret Marut estis germana aktoro, kiu fuĝis kiel aktiva partopreninto kaj cenzoro de la Ruĝa respubliko en Bavario en la duddekaj jaroj de la antaŭa jarcento eksterlanden, kie li tiam famiĝis kiel B. Traven.


www.traven.cezarpoezio.de/18.html

Published at 07:27 / 0 comments / 555 visits
This post is public

March 9, 2008

Vivo kiel alumeto - Janis Joplin

Janis-Joplin proksime
Janis-Joplin proksime

Vivo kiel alumeto – Janis Joplin

Floropovo-ikono Janis Joplin ĉijare estus fariĝinta 65-jara


Nov-Jorko. Kion farus Janis Joplin nun, se ŝi estus transvivinta siajn drogajn ekscesojn? Eble ŝi estus vere nobla malnova rokfiguro kiel ŝiaj Woodstock-kolegoj Bob Dylan kaj Santana. Aŭ ĉu ŝi protestus sen multe da influo kontraŭ la Irak-milito kiel Joan Baez? Aŭ ĉu ŝi estus implikita en eksedzecan militon kiel eks-Beatle Paul Mc Carthney. Ĉio ĉi estas nur spekulado, ĉar Janis Joplin estis 27-jara, kiam ŝi mortis en oktobro de 1970 je troa dozo da heroino. Kun kantoj kiel „Me and Bobby Mc Gee“ ŝi fariĝis legendo – juna, ribelema kaj sovaĝa. La titolon de la „plej granda blanka blus- kaj rok-kantistino“ neniu povas forpreni de ŝi. Je la hodiaŭa sabato ŝi fariĝus 65-jara.

Por la pensiula aĝo Janis Joplin neniukaze estus havinta paciencon. „Mi prefere volus havi dek jarojn de la plej bona kaj plej granda kaj bela ol fariĝi sepdekjara kaj sidi en damnita fotelo antaŭ la televidilo. Oni vivas nun, kiel oni do atendu?“ Jen ŝia devizo. La ikono de la floropovo-infanoj rokmuzikis sin laŭ la moto de la sesdekaj jaroj tra la jarcento: „Vivu rapide, amu vehemente kaj mortu juna.“ Rokisto Eric Burdon diris pri ŝi: „ Janis mortis je troa dozo da Janis.“

Naskite en la etburĝa urbo Port Arthur en Teksaso, ŝi forkuris de tie deksepjara kaj trampis tra Usono. En San Francisco debutis la bluskantistino kun la bando „Big Brother And The Holding Company“ . Ŝi furoris per unu el la plej nekutimaj voĉoj de ŝia generacio. Ŝian mokon pri la riĉuloj („Oh, Lord Won't You Buy Me A Mercedes Benz“) kaj pri la vunditeco de nerespondita amo („Piece of my heart“) ŝi ne kantas, sed krias en la mikrofonon. Ŝi blekas, kraĉas, stertoras, spiras kaj flustras siajn tekstojn. La hipia komunumo de San Francisco estas fascinita de la intenso, kaj baldaŭ ankaŭ la tuta nacio.

La trarompo okazis en 1967 kun ŝia prezentado ĉe la popfestivalo en Monterey. Milionope vendiĝis la albumo „Cheap Thrills“(1968) kaj ankaŭ ŝia unua soloalbumo „I Got Dem Ol' kozmic Blues Again Mama“ kun ŝia nova „Kozmic Blues Band“. Poste venis Woodstock kaj la turneo tra Eŭropo, en kiu ŝi prezentiĝis interalie en Frankfurto. Sufiĉe ofte ŝi staris kun la mikrofono en unu mano kaj viskiobotelo en la alia sur la scenejo. Ŝi drinkis kaj fumis haŝiŝon kiel Jimi Hendrix. Kion la duraj knaboj de la rokenrolo kapablis, ŝi kapablis jam delonge.

En oktobro de la jaro 1970 finiĝis ŝia mallonga vivo kiel alumetoflamo en hotelo en Holivudo. Supozeble ŝi prenis la troan dozon da heorino pro eraro. Interne de malmultaj monatoj tiam mortis kun Hendrix kaj Jim Morrison du pliaj legendoj de la junulara movado. Tio estis la fino de erao, en kiu ĉiuj pensis, ke oni ne povas fidi al homoj trans la tridekan jaron. Janis en ĉiu kazo eĉ ne provis tion.


de Carla S. Reissmann, dpa
tradukis Donjo & Cezar

www.cezarpoezio.de/120.html

Published at 09:45 / 0 comments / 786 visits
This post is public

March 9, 2008

Leonardo da Vinci: La razotranĉilo

Leonardo da Vinci
Leonardo da Vinci


razotranĉilo
razotranĉilo


Leonardo da Vinci

La razotranĉilo


Kiam la razotranĉilo en iu bela tago elvenis el sia tenilo servanta al li kiel ingo kaj kuŝiĝis en la fenestron, ĝi vidis respeguliĝi la sunon sur sia korpo. Jen ĝi sentiĝis en nekredebla brilo, kaj enpense pri sia metio ĝi parolis al si mem: „Neniam mi volas reiri en la budon, el kiu mi venis! La dioj malhelpu, ke mia briloplena beleco estu tiom humiligata! Kia frenezo, razi la sapumitajn oldulajn barbojn de stultaj kamparanoj, kia domsklava devo! Ĉu tiu korpo estas kreita por tio? Ho, ĉe Dio, ne! Mi volas kaŝi min en sekreta loko kaj tie en kvieta trankvilo pasigi mian vivon.“ Kaj tiel li faris ankaŭ.

Kiam ĝi nun pasigis kelke da tempo en sia kaŝejo la razotranĉilo iutage revenis al la aero; sed ho ve, jen ĝi rimarkis, ke ĝi aspektis kiel malnova rustiĝinta segilo. Kaj la suno ne plu brilis sur la obtuza surfaco. Vane estis nun la pento kaj senutile la plendo. Li parolis al si: Ve, kiom multe pli bone mi estus farinte, se mi estus ekzercinta mian akran, aĥ, nun aĉiĝintan eĝon de la tranĉilo ĉe la frizisto! Kie estas mia brila korpo?! Ve al mi, tiu ĉi abomeninda rusto inside detruis ĝin!“

Ĝuste tiel, miaj karaj, okazos al tiuj, kiuj sin donas al la pigrumado anstataŭ labori. Ili, same al nia razotranĉilo perdos sian akran eĝon kaj la rusto de la nescieco aĉigos ilian formon.


www.cezarpoezio.de/80.html

Published at 18:58 / 0 comments / 752 visits
This post is public

Published at 23:29 / 0 comments / 275 visits
This post is public

March 11, 2008

Intervjuo kun Vandana Shiva




„Kial suferas kamparanoj, kiuj kultivas

nutraĵojn, malsaton ?“


Bioteknologio ne estas „mirakla armilo“ kontraŭ

subnutrado, sed servas al la profito de la konzernoj.

Interparolado kun Vandana Shiva


La problemo de la malsato ne estas

solvita mondvaste.


Kie vi vidas la kaŭzojn ?

La malsato en la sudaj landoj pliigite troviĝas ĝuste en kamparanaj regionoj, do tie, kie homoj kultivas nutraĵojn. Tio estas ja absurda. Kiel povas esti, ke kamparanoj, kiuj kultivas nutraĵojn, suferas malsaton ? Ili venas en situacion, kiu ne permesas al ili reteni la proprajn nutraĵojn por si kaj sia familio. La kaŭzoj troviĝas en la dependeco de semaĵoj, de artefarita sterko kaj de pesticidoj, kiuj vendas la agrikultura industrio al ili por multe da mono. Tio kondukas ne nur al malsato, sed ankaŭ al la detruo de la naturo. Miloj de kamparanoj mortigas sin mem, ĉar la ŝuldoŝarĝo mortpremas ilin. Mi scias ankaŭ de kelkaj, kiuj vendis sian edzinon aŭ infanojn, aliaj vendis renon.


Kelkaj diras, ke la gentekniko povu pribatali la malsaton.

Tio estas malĝusta. Sur la oficiala monda nutrada pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj en Romo en la jaro 2002, la bioteknologio estis eĉ proklamata kiel mirakla armilo kontraŭ la malsato. En vero ĝi servas nur al la negoco de konzernoj kiel Monsanto kaj Nestlé.

Kial oni do ne bojkotas la genteknikon?

La registaro de Usono kaj ankauaŭ aliaj ignoras pli fruajn kontraktojn pri la pribatalado de la malsato. Kaŭzo estas personaj interplektiĝoj : Multaj registaraj membroj antaŭe estis okupataj ĉe konzernoj. Tio estas danĝero por la demokratio.


Kiuj argumentoj direktiĝas kontraŭ la bioteknologio?

Ĝi tute ne ofertas eĉ komenciĝan punkton pri la batalo kontraŭ la malsato en la mondo. Oni ekzemple asertas, ke venu per tio al pli grandaj produktaĵoj en la agrikulturo. Sed tio estas simple malĝusta. Genteknike ŝanĝitaj kultivataj plantoj nenie en la mondo plibonigas la rikoltojn de la kamparanoj kaj pelas la etbienulojn en ekonomian dependecon de konzernoj. Greenpeace-studaĵo pri la agrikulturo en Argentino pruvas eĉ, ke la rikoltoproduktaĵoj malpliiĝas per gentekniko. Samtempe kreskas la uzado de danĝeraj pesticidoj kaj de multekostaj artefarita sterko.


Do, ĉio ĉi estas nur demando pri profito?



Jes, bedaŭrinde. La povraj landoj estas giganta vendomerkato por la produktoj de la agrokultura industrio. La konzernoj eldevigas el niaj kamparanoj licencajn kotizojn, monon por patentitaj semaĵoj, por artefarita sterko kaj pesticidoj. Samtempe la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso difinas la kondiĉojn por la eksterlanda komerco. La barata loĝantaro pagas proksimume la duoblon da mono por la greno kiom la nordaj importistoj. Do malsatmortas miaj samlandanoj, ĉar oni rifuzas al ili la nutraĵojn, kiujn ili
mem produktas.

Kio devas okazi?

La registaroj en nordo devus zorgi por tio, ke la konzernoj ne partoprenu je la produktado de nutraĵoj. Krome ni devas malhelpi, ke tiuj entreprenoj kultivas genteknikajn plantojn. Ili faras tion ofte eĉ sen leĝaj reguladoj kaj kreas per tio faktojn. Ni bezonas novan sistemon de persistemo. Kerndemandoj devas esti. Kiel oni plej bone uzu la teron ? Kio estas plej sana ? Kio estas justa ? Kiel ni uzu la diversecon de specioj plej bone ?

Precipa problemo estas la privatigo.

Jes. Prenu ekzemple la akvon. Kie la provizado de akvo estis privatigita fare de grandaj konzernoj, ĝi fariĝis dekoble pli multekosta. Kaj tiuj hororige altaj sumoj ne lasas sin rekompenci per la dumpingaj prezoj diktataj de la Monda Banko. Aldoniĝas la fakto, ke la tuta maljusta sistemo estas eĉ subvenciata per publikaj rimedoj. Ni devas nepre batali por tio, ke tiu publika mono – do nia mono – fluas en la ekologian agrikulturon de la etbienuloj. Krome mi esperas, ke la e ŭro pa
loĝantaro ribelos kontraŭ la importo de genteknike ŝanĝitaj nutraĵoj.


Tradukis Donjo & Cezar

el la germana ĉiutaga gazeto „Junge Welt“
(Juna Mondo), 27.11.07



Pri Vandana Shiva:

Vandana Shiva estas kvantumfizikisto, medioprotektanto, feministo kaj batalanto por civitanaj rajtoj. Antaŭnelonge la barata ulino ricevis la premion „Blue-Planet Award 2007“ de la berlina fondaĵo „ethecon“. Antaŭe ŝi jam ricevis la alternativan nobelpremion kaj la premion „Global 500-Award“ de la Unuiĝintaj Nacioj.

www.cezarpoezio.de/147.html

Published at 09:54 / 0 comments / 704 visits
This post is public

March 13, 2008

Hans-Georg Kaiser: Galgenlied

Mortsonorilo
Mortsonorilo

Hans-Georg Kaiser

Galgenlied
(für einen glücklichen Toten)

Müsst nicht den toten Mann verspotten.
Lasst doch den armen Kerl verrotten,
der ohne Glück war manches Jahr,
weil er, verdammt, ein Dichter war.

Am Galgenberge aufgehangen,
da stillte er dann sein Verlangen.
Er wollte nichts als einfach sterben,
als letzten Spass, wegen der Erben.

Wenn er sich so im Winde dreht
und Krähensprache nun versteht,
sich dort verweigert allen Zwecken,
könnt ihr ihn auch am Arsch nicht lecken.

Als Vogelscheuche ohne Hintern
lasst ihn, dort glücklich, überwintern.
Lasst ihn ein letztes Schauspiel geben,
wenn Gaffer hin zum Galgen streben.

Refrain:

Müsst nicht den armen Kerl verspotten
und euch auch nicht zusammenrotten.
Lasst doch den armen Mann in Frieden,
er ist so glücklich abgeschieden.

www.schorschkultur.de/474.html

__________________
Genie wird man nicht dadurch, dass man sich dafür hält, sagte das Glühwürmchen zur Neonreklame. Hans-Georg Kaiser
Published at 13:58 / 1 comment / 163 visits
This post is public

March 15, 2008

Karl Marx : Necesas novaj homoj -Neue Menschen sind notwendig

Marxpeace
Marxpeace


Karl Marx

NECESAS NOVAJ HOMOJ

Estas granda fakto, kiu por tiu ĉi nia 19-a jarcento estas tipa, fakto kiun neniu partio kuraĝas nei. Sur unu flanko industriaj kaj sciencaj fortoj viviĝis, pri kiuj neniu epoko de la pli frua homa historio iam havis eĉ antaŭsenton. Sur la alia flanko ekzistas disfalaj simptomoj, kiuj tre superas tiujn terurojn raportitajn el la lasta tempo de la imperio romia.

En niaj tagoj ŝajne ĉiu aĵo gravediĝas kun sia malo. Ni vidas, ke la maŝinaro, kiu estas dotita per la mirinda forto, malpliigi kaj plifruktigi la homan laboron, kadukigas kaj malsatigas tiun ĝis elĉerpiĝo. La novaj fontoj de l' riĉo transformiĝas per stranga sorĉa anatemo en fontojn de l' mizero. La venkoj de la sciencoj ŝajne estas elaĉetitaj per la perdo de karaktero. En tiu grado, en kiu la homaro devigas la naturon, ŝajne la homo de aliaj homoj aŭ de sia propra malico estas subigata. Eĉ la pura lumo de la scienco ŝajne povas lumi nur sur la morna fono de la nescio. Ĉiuj niaj eltrovoj kaj nia tuta progreso ŝajne rezultigas, ke ili ekipas la materiajn fortojn per spirita vivo kaj stultigas la homan vivon en materian forton. Tiu ĉi antagonismo inter la moderna industrio kaj la scienco sur unu flanko kaj la moderna mizero kaj la disfalo sur la alia flanko, tiu ĉi antagonismo inter la produktivaj fortoj kaj la sciencaj rilatoj de nia epoko estas kvazaŭ mankaptebla, superforta kaj nekontestebla fakto. Kelkaj partioj volu lamenti pri tio; kelkaj volu deziri liberigi sin de la modernaj teknikaj atingaĵoj por liberiĝi de la modernaj konfliktoj. Aŭ ili imagu al si, ke tia rimarkinda progreso bezonu en la industrio samgrade rimarkindan regreson en la politiko por ĝia kompletigo. Ni je nia parto ne malekkonas la formon de la perfida spirito, kiu sin daŭre montriĝas en ĉiuj ĉi kontraŭdiroj. Ni scias, ke la novaj fortoj de la socio, por povi efiki ĝuste, bezonas nur novajn homojn, kiuj fariĝas ties mastroj – kaj tio estas la laboristoj.


K.Marx, Parolo en la jarsoleno de „People's Paper“, la 14-an de aprilo en 1856 en Londono
En: Marx/Engels, verkoj, vl. 12, p. 3-4
tradukis Cezar

Rimarko:
titolo de Cezar


Karl Marx

NEUE MENSCHEN SIND NÖTIG



Es gibt eine große Tatsache, die für dieses unser 19. Jahrhundert bezeichnend ist, eine Tatsache, die keine Partei zu leugnen wagt. Auf der einen Seite sind industrielle und wissenschaftliche Kräfte zum Leben erwacht, von der keine Epoche der früheren menschlichen Geschichte je eine Ahnung hatte. Auf der anderen Seite gibt es Verfallssymptome, welche die aus der letzten Zeit des Römischen Reiches berichteten Schrecken bei weitem in den Schatten stellen.

In unsern Tagen scheint jedes Ding mit seinem Gegenteil schwanger zu gehen. Wir sehen, dass die Maschinerie, die mit der wundervollen Kraft begabt ist, die menschliche Arbeit zu verringern und fruchtbarer zu machen, sie verkümmern läßt und bis zu Erschöpfung auszehrt. Die neuen Quellen des Reichtums verwandeln sich durch einen seltsamen Zauberbann zu Quellen der Not. Die Siege der Wissenschaft scheinen erkauft durch Verlust an Charakter. In dem Maße, wie die Menschheit die Natur bezwingt, scheint der Mensch durch andre Menschen oder durch seine eigene Niedertracht unterjocht zu werden. Selbst das reine Licht der Wissenschaft scheint nur auf dem dunklen Hintergrund der Unwissenheit leuchten zu können. All unser Erfinden und unser ganzer Fortschritt scheinen darauf hinauszulaufen, dass sie materielle Kräfte mit geistigem Leben ausstatten und das menschliche Leben zu einer materiellen Kraft verdummen. Dieser Antagonismus zwischen moderner Industrie und Wissenschaft auf der einen Seite und modernem Elend und Verfall auf der andern Seite, dieser Antagonismus ziwischen den Produktivkräften und den gesellschaftlichen Beziehungen unserer Epoche ist eine handgreifliche, überwältigende und unbestreitbare Tatsache. Einige Parteien mögen darüber wehklagen; andere mögen wünschen, die modernen technischen Errungenschaften loszuwerden, um die modernen Konflikte loszuwerden. Oder sie mögen sich einbilden, dass ein so bemerkenswerter Fortschritt in der Industrie eines ebenso bemerkenswerten Rückschrittes in der Politik zu seiner Vervollständigung bedarf. Wir für unsern Teil verkennen nicht die Gestalt des arglistigen Geistes, der sich fortwährend in all diesen Widersprüchen offenbart. Wir wissen, dass die neuen Kräfte der Gesellschaft, um richtig zur Wirkung zu kommen, nur neuer Menschen bedürfen, die ihrer Meister werden – und das sind die Arbeiter.

K.Marx, Rede auf der Jahresfeier des „People's Paper“
am 14. April 1856 in London
In: Marx/Engels, Werke, Bd. 12, S. 3-4

www.cezarpoezio.de/231.html

Published at 06:30 / 6 comments / 436 visits
This post is public

March 16, 2008

Atahualpa Yupanqui kaj Dio

Atahualpa Yupanqui
Atahualpa Yupanqui

Atahualpa Yupanqui

Demandetoj al Dio


Iutage mi demandis:
Praavo, kie do estas Dio?
Mia praavo fariĝis malgaja
kaj ne donis respondon.

Mia praavo mortis sur la kampo.
Sen pekokonfeso kaj sen preĝo.
La indiĝenoj entombigis lin,
kun bambufluto kaj tamburo.

Pli poste mi demandis: Patro,
kion vi scias pri Dio?
Patro fariĝis serioza
kaj ne donis respondon.

Mia patro mortis en la minejoj.
Sen kuracisto kaj sen helpo.
La oro en la posedo de la patrono
estas kolorita per sango.

Mia frato vivas en la montoj
kaj scias eĉ ne unu floron.
Malario, ŝvito kaj serpentoj,
tio estas la vivo de arbohakisto.

Ke nur ne iu demandu lin,
ĉu li scias, kie estas Dio.
En lia domo neniam estis
tia eminenta sinjoro.

Mi kantas survoje.
Mi kantas ankaŭ en prizono
kaj mi aŭskultas la voĉon de la popolo,
kiu sonas pli bone ol mia.

Estas io surtere,
kio estas pli grava ol Dio.
Neniu kraĉu sangon,
por ke alia vivu pli oportune.

Ke Dio gardas pri la povruloj?
Eble jes, eble ankaŭ ne.
Certe estas, ke Li tagmanĝas
ĉe la flanko de la patrono.

Tradukis Cezar
el la sekva germana traduko



Atahualpa Yupanqui


Kleine Fragen zu Gott



Eines Tages fragte ich:
Großvater, wo ist denn Gott?
Mein Großvater wurde traurig
und gab mir keine Antwort.

Mein Großvater starb auf dem Feld
Ohne Beichte und ohne Gebet
Die Indianer setzten ihn bei.
Mit Bambusflöte und Trommel.

Mit der Zeit fragte ich, Vater
was weißt du über Gott?
Mein Vater wurde ernst
und gab mir keine Antwort.

Mein Vater starb in den Minen
Ohne Arzt und ohne Beistand.
Das Gold im Besitz des Patrons
ist mit Minenblut gefärbt.

Mein Bruder lebt in den Bergen
und kennt keine einzige Blume.
Malaria Schweiss und Schlangen.
Dies ist das Leben des Holzfällers.

Dass ihn ja keiner fragen möge,
ob er wüsste wo Gott sei.
Nie war in seinem Haus
solch bedeutender Herr.

Ich singe unterwegs.
Ich singe auch im Gefängnis
und hör auf die Stimme des Volkes,
die besser klingt als die meine.

Es gibt etwas hier auf Erden
das wichtiger ist als Gott:
Keiner soll Blut spucken müssen,
damit andere besser leben.

Dass Gott über die Armen wacht?
Vielleicht ja, vielleicht auch nein.
Sicher ist, dass er zu Mittag speist
an der Seite des Patrons.

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/314.html

Published at 13:20 / 0 comments / 491 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 36 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...