February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (15)
September 2009 (12)
August 2009 (27)
July 2009 (47)
June 2009 (20)
May 2009 (18)
April 2009 (35)
March 2009 (48)
February 2009 (41)
January 2009 (48)
December 2008 (24)
November 2008 (35)
October 2008 (39)
September 2008 (39)
August 2008 (12)
July 2008 (29)
June 2008 (44)
May 2008 (25)
April 2008 (30)
March 2008 (36)
February 2008 (5)

February 9, 2008

Cezar: Perdita batalo


Ankaŭ tomboŝtonoj iam mortas.
Ankaŭ tomboŝtonoj iam mortas.


Cezar

Perdita batalo




Se vortoj jam perfidi volas,
rigardoj nin ne plu kunligas.
Se frost' anime jam ekrolas,
nenio plu nin esperigas.

Se gestoj levas nur suspekton
kaj kapoj dube sin balancas,
se vokoj vekas nur neglekton,
afablo tute malavancas.

Se tre akriĝas la ridado
kaj mok' ekdraŝas kiel hajlo,
jen la malamo nin minacas
kaj tuta mondo ekgrimacas.

Se jen milito fineksplodas,
neniu plu al tiu spitas,
se hom' la homon ekmarodas,
jen la batal' pri am' perditas.


PS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/125.html

Published at 11:22 / 0 comments / 174 visits
This post is public

February 23, 2008

Cezar: Hotelbluso (prozopoemo)

Kato
Kato



Cezar

Hotelbluso


Mi pakis nervoze la kofrojn
kaj malaperis.
Sed kion mi diru?
Estis kvazaŭ tiu damnita hotelo
jam firmkroĉiĝis al miaj piedoj
kaj en mia cerbo.
Estis kvazaŭ inkubo.
Io devigis min reveni tien.
Ĉu estis la poetino,
kiu tiel bele ludis la bluson
per sia koncertgitaro?
Ĉu estis nur la bluso?

Sed kiam mi revenis,
ŝi evitis min denove.
Ŝi sidis kun la idiotoj
gaje je unu tablo
kaj lasis adori sin kiel diino.
Ĉu mi nur imagis,
ke ŝi iom amas min aŭ iel tiel?

La malĝoja vero estis tiu,
ke ŝi malamis min eble eĉ pli
ol ĉiuj aliaj tie.
Mi pakis miajn kofrojn denove
kaj malaperis senspure.
Sed kiam min poste
ree kaptis la bluso,
mi ne plu trovis la hotelon.
Ĉiuj diris al mi,
ke la hotelo neniam ekzistis.
Estis vere strange.
Kiom ajn mi serĉis ĝin,
mi ĝin ne plu trovis.

Ĉiuj diris, ke ĝi ekzistas nur
en mia imago.
Mi ne scias,
tio propre ne eblas,
mi estis ja tie.
Sed foje-foje mi dubas
pri mia propra menso.

Sed tiam mi revidis la hotelon post jaroj
subite denove sur albumkovro.
Sur la frontbildo sidis la poetino
kun nigra t-ĉemizo kaj bela nigra hararo.
Ŝi estis ebria, kiel la aliaj ĉe la tablo.
Du ĉerkoportistoj kun blankaj gantoj
eniris la blushotelon, kun peza ĉerko,
kiun ili pene portis enen.

Iu ulo diris poste al mi, ke la bluso
estas kiel drogo.
Oni neniam plu povus liberiĝi de ĝi,
de la hotelbluso,
de la obsedo pri la bluso entute.
Kaj la frontbildo laŭ lia
persona observo
ne estis mensogata,
ĝuste tiel okazis,
asertis la ulo.
Ŝi nomiĝis Suzanne, li diris.
Jes, efektive, estis Suzanne,
ŝi mortis laŭdire je malgajeco
iumatene en la babila rondo.
Ŝi freneziĝis laŭ li,
ŝi ankaŭ tial ne trovis la vojon
plu eksteren,
ĉar ŝi ĉiam serĉis
la cambroŝlosilojn.
Fine ŝi fariĝis tute konfuzita.
Estis pollandino, li diris.
Se oni povas fidi al ŝia pasporto.

Nu, kion mi diru pri tio?
Damne, ŝi estis pollandino,
laŭ ŝia aserto,
aŭ tamen el Ruslando?
Laŭ ŝia prononcado tio estis ebla.
Foje-foje mi pensas,
ke tiu hotelo estas mia sorto.
Freneze, ĉu?
Hotelo, kiu ne plu ekzistas,
estu mia sorto?
Kaj tamen tiel estas,
kiom ajn mi streĉas
miajn fortojn
por nei tion.

En miaj sonĝoj
ĝi ree kaj ree aperas
en morne blua nokto,
krianta per neonreklamo:

B H V L Ŝ

L O I A A

U T I S N

E E T C

S L A A O

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/16.html

Published at 09:01 / 0 comments / 505 visits
This post is public

February 24, 2008

Miaj aktivaĵoj en Esperantio

notblokoj
notblokoj

Ĉiuj gravaj:

www.cezarpoezio.de/202.html



La plej gravaj:


karapacopanoramo.blogspot.com
bunta magazina enhavo, multaj ligoj

www.traven.cezarpoezio.de
Ĉio pri B.Traven

www.cezarpoezio.de
ampleksa kaj tra varia retejo

www.karapaco.de
romanoj, rakontoj, bildoj, klubo

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de
miaj poemoj rimitaj kaj prozaj

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/index.html
miaj poemtradukoj rimitaj kaj prozaj

www.karapaco.de/u/kurso/kurso.html
Kleiner deutscher Sprachkurs Esperanto

www.schorschkultur.de
Meine deutschen Gedichte

schorsch-gedichte.blogspot.com
Meine deutschen Gedichte

Published at 14:59 / 0 comments / 565 visits
This post is public

February 28, 2008

Joaĥim Ringelnatz: Mi tiom amas vin

Ringelnatz
Ringelnatz




Joachim Ringelnatz

Mi tiom amas vin



Mi tiom amas vin!
Mi al vi, se vi ĝin bezonus,
eĉ kahelon el mia forno
donus.

Mi ne malicis al vi, oj!
Min kaptas sento de trist'.
Ĉe l' deklivoj de l' fervoj'
lumas abunde genist'.

Jam for - bedaŭr'.
Mi vin ne forgesas,
vojaĝas.
Ĉio kun longa daŭr'
saĝas.

La temp' sur voj'
ĉiun vivon segas.
Jen eĉ boj',
la hund' ne legas,
skribul' ne estas.
Pro dev' ni ne restas.

Mi ridas.
Plej gravaj en kribrilo montras
la truoj sin.

Mi tiom amas vin.


tradukis Cezar



Joachim Ringelnatz



ICH HABE DICH SO LIEB


Ich habe dich so lieb!
Ich würde dir ohne Bedenken
Eine Kachel aus meinem Ofen
Schenken.

Ich habe dir nichts getan.
Nun ist mir traurig zumut.
An den Hängen der Eisenbahn
Leuchtet der Ginster so gut.

Vorbei – verjährt -
Doch nimmer vergessen.
Ich reise.
Alles, was lange währt,
Ist leise.


Die Zeit entstellt
Alle Lebewesen
Ein Hund bellt.
Er kann nicht lesen.
Er kann nicht schreiben.
Wir können nicht bleiben.

Ich lache.
Die Löcher sind die Hauptaufgabe
An einem Sieb.

Ich habe dich so lieb.

www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/32.html

Published at 07:30 / 3 comments / 715 visits
This post is public

February 29, 2008

Cezar: Mimi

kato de Mimi
kato de Mimi


Cezar

Mimi

Mimi legas tre volonte,
kaj se eblas tuj ĉefonte.
Scivolemon mi komprenas,
ĉar en mi la samo enas.

Mimi ĉiam tre scivolas,
ĉar ŝi ĉion scii volas.
Ŝi observas nin kun ŝato
kiel ŝia kara kato.

Mimi estas mem tre kata,
kiel Memel tre homfrata.
Mimi estas amikino,
babilema eĉ sen fino.

PS: Jen poemeto por mia esperantisto- amikino Mimi.

www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/161.html

Published at 14:58 / 2 comments / 483 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...