http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/tri-prozopoemoj-pri-stranga-amo-en-la.html



TRI PROZOPOEMOJ
PRI STRANGA AMO

Cezar
Babilejaj sirenoj

(por naivaj retbabilantoj)


Enirontoj en la babilejan labirinton
de bizaraj retmondoj, estu memgardaj.
Gardu vin kontraŭ la sirenoj,
kiuj per misteraj voĉoj
vokas vin.

Kiel lertaj araneoj
ili ŝpinas diligente
siajn fajnajn retojn
kaj atendas vin,
por logi vin en sian
fantazian mondon.
Ili kisas vin per belaj frazoj
kaj brakumas vin metafore,
ĝis vi delasas de ĉiu rezisto
kaj sekvas ilin.

Se vi enirinte kaptiĝis en la reto,
vi komence tute ne rimarkas tion.
Ili babilas kun vi.
Ili afablas al vi.
Ili flustras al vi.
Ili karese tuŝas vin.
Ili per belaj mimoj salutas vin.
Ili aludas pri diversaj sekretoj.
En perfekte ŝpinita reto
ili kondukas vin kiel en
freneza hotelo ekde la enirejo
kun la du diversaj haloj
ĝis en la tre forajn
privatajn kaj separatajn
ĉambrojn.

Kiel somnambulo aŭ lunatiko
vi sekvas ilin sen hezito.
Ili kantas kaj ludas por vi,
vestitaj per diversaj buntaj
flagecaj roboj, ili vualas vin
per poeziaj kaj promesplenaj
vortoj, ĝis vi ne plu scias,
ĉu vi estas simpla viro aŭ
iu aminda Kasanova.

Ili preskaŭ ĉiuj havas
ensorĉigajn nomojn,
kiuj jam kiel programo
entenas tion, kion ili
intencas en vero.
Ili ĉiuj ridetas kaj ridas,
flustras kaj ĝemas,
ĝis vi, naiva retbabilanto,
preskaŭ timas freneziĝi
pro plezuro kaj enamiĝas
en iun el ili.

Enirontoj en la bizaran babilejan labirinton
de perfekte ŝpinitaj retmondoj,
estu memgardaj!

Mi avertas vin. Gardu vin
kontraŭ la persvadaj sirenoj,
kiuj per dolĉaj voĉoj
kaj per belaj frazoj
forlogas vin en sian reton,
ĝis vi ne plu scias,
kiu vi estas,
de kie vi venis
kaj kien vi iros.

Sed mi ja scias,
fieraj viroj,
ke vi neniam kredos al mi.
Nun vi des pli provos pruvi,
ke mi malpravas,
ke mi simple ne komprenas,
ke nur mia fantazio estas tro.

Sed mi tamen konsilas al vi:
antaŭ ol vi komencos iujn aventurojn
kaj perdiĝos eble por longa tempo
en la bizara retolabirinto de
misteraj intermondoj,
kunprenu almenaŭ la fadenbulon
de nia bona amikino Ariadno.
Ŝia bulo vin savos.

La sirenoj mem, kiuj ĉiuj certe
pli spertas ol ni naivaj viroj,
rigardas tion kompreneble
el tute alia vidpunkto.
Ili estas konvinkitaj pri tio,
ke ili neniam estus vokintaj nin,
se ni ne antaŭe per nia ĉarmo
kaj fanfaronemo provokus
ilin.



Cezar
Spuroj en la sablo

(verkita por sireno de l' amo)

Mi serĉis ŝin vespere ĉe la maro
proksime de ŝia domo,
ĉar mi scias, ke ŝi ŝatas kuri
nudapiede sursable,
kiam la vento petole blovas
kaj la ondoj kiel
teneraj langoj
volupte tuŝas la strandon.

De ŝia domo estas nur kilometro
ĝis la maro.
Sed mi ne trovis ŝin.
La strando estis malplena.
Eĉ ne mevo videblis.
Iu desegnis per la piedo
grandan inan okulon en la sablon,
belan okulon, la okulon de diino.
Ĉu estis ŝi, kiun mi
dum mia tuta vivo serĉis?
Kiu pentris la okulon per bastono?

Mi iris plu sur la sablo
kaj trovis en la sablo
simplan desegnaĵon
de koro, krude trapikita de forta sago.
Bildon, kiun ŝi iam sendis al mi.

Frenezulino, mokulino, tion VI desegnis!!!
Kion vi faras kun mi?
Kial vi forlogas min?
SIRENO DE L' AMO,
kial vi tiom turmentas min?
Pripensu, ke mi perdis la kapon pro vi.
PRO VI.
PRO VI.

NUR PRO VI.

Mi iris plu sur la sablo
kaj mi trovis
la infanecan vizaĝon
de mokema lunvirino.

Kio tio estas?
Kiu volas forlogi min?
Homo aŭ diino?
Kiu vi estas?
Kiu vin sendis?
Ĉu vi celas min?
Min???
Diru!!!

Kiun vi volas forlogi?
Karulino!
Diru fine!

SIRENO DE L' AMO!
FRENEZULINO!
Kiun vi vokas per viaj
poeziaĵoj al vi?

Mi iris plu sur la sablo,
kaj nun mi trovis la spuron
de malgrandaj delikataj piedoj,
kiujn la multnombraj ondoj
per siaj avidaj langoj
volupte prilekis.
Ĉu estis viaj piedoj?
Ĉu tiuj de alia diino?

Mi sekvis kurante la spurojn
en la sablo kaj laŭte kriis
kiel la kantisto Orfeo
al la maro:
Vi Dioj, diru al mi,
kien tiu spuro kondukos?
Al la lando NENIAMAJNO, ĉu?
Belulino, neniam mi vidas vin.
Neniam mi povas kapti vin.
Ĉiam vi kuras for de mi
antaŭ ol mi povas atingi vin.

FRENEZULINO,
KARNAVALINO,
SIRENO DE L' AMO,
MONTRU VIN!

Mi iris plu sur la sablo.
Ŝtormo leviĝis.
La dio de l' vento ekkoleris
pri miaj stultaj demandoj.

Sed la spuroj de la sireno
en la flava sablo
iom post iom
forviŝiĝis.






Cezar
Ĉu sonĝe nur?


Ĉu sonĝe nur
mi iom kun vi kuŝis,
en blua nokt' ĉe blua lago
apud vi?

Ĉu sonĝe nur
mi plukis por vi bluan floron
kaj donis ĝin sen vort'
al vi?

Ĉu sonĝe nur
vi kun rideto diris,
ke vi de Luno estas,
do, lunin'?

Ĉu sonĝe nur
mi sentis vian spiron
kaj vian korpon
apud mi?

Ĉu sonĝe nur
mi ne plu sciis,
ĉu vi Luneto estas,
ĉu ne tamen hom'?

Ĉu sonĝe nur
mi kisis vin honteme,
ĝis mi en viaj brakoj
pro feliĉo svenis?

Ĉu sonĝe nur
vi tenis mane bluan floron,
ĝis fine la mateno
vin forprenis?