Hans-Georg Kaiser
Al juna suicidemulo
Mort' ne taŭgas por provoko.
Tenu vin al tiu voko:
"Ĝoje vivu, ne formortu,
lernu forti, vin mem portu!"
Estu frida dum tumulto,
mort' rapida estus stulto.
Hele brulu kiel torĉo,
montru vin per via sorĉo!
Ne al morto do vin turnu.
Ne enpense jam enurnu.
Estu kiel juna dio,
jen ekeblos preskaŭ ĉio!
Solvu vin de la deprimoj,
solvu vin de tro da timoj,
Vivon vivu, ridu, dancu!
Vin estimu, ekavancu!
Se vi iam mortmalsanos
kaj, se do espero vanos,
restos temp' por suicido.
Sed nun gvidu vin memfido!
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Al juna suicidemulo
Mort' ne taŭgas por provoko.
Tenu vin al tiu voko:
"Ĝoje vivu, ne formortu,
lernu forti, vin mem portu!"
Estu frida dum tumulto,
mort' rapida estus stulto.
Hele brulu kiel torĉo,
montru vin per via sorĉo!
Ne al morto do vin turnu.
Ne enpense jam enurnu.
Estu kiel juna dio,
jen ekeblos preskaŭ ĉio!
Solvu vin de la deprimoj,
solvu vin de tro da timoj,
Vivon vivu, ridu, dancu!
Vin estimu, ekavancu!
Se vi iam mortmalsanos
kaj, se do espero vanos,
restos temp' por suicido.
Sed nun gvidu vin memfido!
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Kvankam ĉiujn sentojn miaj, mi devas tamen konfesi, ke memmortigo estas tro facila solvo Vivi estas pli malfacila ol morti, eĉ nur pro la fakto, ke tio daŭras pli longe."
Sign-in to write a comment.