http://popularscienco.blogspot.de/2012/06/luneklipso-je-la-16-de-augusto-en-la.html

Luneklipso je la 16-a de aŭgusto en la jaro 2008


En la regiono de Altenburgo, Germanio,Turingujo, la vetero post la 9-a de nov. en 2003 fiaskigis la observon de ĉiuj luneklipsoj. Intertempe tamen sukcesis tri suneklipsoj, unu Venusa transiro kaj unu Venusa kovraĵo.Unu el la suneklipsoj (supre) okazis je la unua de aŭĝusto ĉijare.

Mallonge post tio ni travivis en nia regiono en Frohburg partan luneklipson kun kovraĵgrado de 81 procentoj.




Posttagmeze la ĉielo aspektis tiel.



Kvin membroj de la astronomia klubo partoprenis en la somerfesto de la Komunikada Domo de Frohburg. Tri kameraoj de la grupo je la unua tablo estis uzataj: Nikon Coolpix S4 (Valko Schilling), Canon EOS 300D kun Sigma 150-500 kaj Nikon Coolpix S10 (Frank Vohla).




Ĉe sunsubiro la vetero videble pliboniĝis kaj la espero pri bona rigardeblo de la luneklipso kreskis.




23 minutojn antaŭ la unua foto pri Luno la ĉielo aspektis tiel.



Jen la foto de Valko Schilling kun Nikon Coolpix S4. Per zomaj digitalfotoj Luno lasas foti sin tre detale, kiel la sekvaj fotoj ankoraŭ montros.



Kun 500 mm fokusdistanco de Canon EOS 300D Luno je la sama tempo aspektis jam tiel, Luno ankoraŭ estas parte vualita de nuboj. (f/6,3 1/800s ISO 200 (ĝisfine la sama)




Mallongtempe poste Luno montriĝis inter la nuboj. (EOS 300D, 1/125 S)



21:48 h: La tera ombro "ronĝas" plu je Luno. (EOS 300D, 1/125 S)



Atmosfera bildo kun ne tro ĝenaj nuboj. Je 21:48 h la fotoj jam lasis ekkoni la ruĝan kolorigon de la lunregionoj, sur kiuj jam ekis la parta suneklipso. (EOS 300D; f = 150 mm; 1 s)




Vizitantoj de la somerfesto ĉe la rigardado de la luno.



En la kamerao Nikon Coolpix S10 la parte kovrita Luno je la 21:51 h aspektis tiel.



22:26; 1/20 s




Parto de la provizora ilaro. Ĉe tiu foto la du Nikon Coolpix bezonis nur unu fulmon. 21:56 h ; EOS 300D; f = 500 mm; 1s



Foto per Nikon S10 je 22:09 h. La nuboj ĝenas la observon nur iomete.



22:28 h ; EOS 300D; 1/2 s



Valko eksperimentis multe kun Nikon S4 kaj faris per tio tiun foton, kiu peris tri kvaronojn antaŭ la eklipsokulmino la kolorecon de luneklipso. La teratmosfero kaŭzis ruĝan lumon en la lunterenoj.



22:39 h: La eklipso kreskas. La ĉielo fariĝas pli malhela. La Lakta Vojo ekmontriĝas. (EOS 300D; 1 s)




23:00 h: La kulmino de la kovrado okazos post nur dek minutoj. (EOS 300D; 1 s).




La kulminon de la kovrado Valko fotis per lia S4, eĉ sen stativo.



Sur kurte eksponita foto la Luno aspektis je tiu tempo tiel (EOS 300D 1/25 s). La memfokuso dum certa tempo faris problemojn. Nuboj atakis.




Valko faris je 23:16 h tiun kuprokoloran foton.




Kvin minutojn poste sur la S10 aspektis tiel. La nuboj ĝenis nur dum kurta tempo.



La ĝeno donis tempon por aliaj okupiĝoj. Tiel ekz. estis facile foti per la Canon jupitrolunojn. Tio tiam sukcisesis eĉ libermane per digitalfotado.




Tiam la tero redonis pli da lumo por la luno. (23:48 MESZ; 1/60 s).



La sama bildo eksponita unu sekundon.



Je 23:57 h la terflanka lunparto ree plimulte troviĝis en la sunluno. Ĉirkaŭ la kratero Koperniko regis ankoraŭ kompleta suneklipso.



Iom post iom roso senteblis. Iloj sen rosogardilo fariĝis netaŭgaj dum certa tempo.



Kurte eksponita foto (1/125 s) je 0:06 h



Tiam ni veturis hejmen al Altenburgo. Ĉe paŭzo je 0:39 h ekestis tiu ĉi foto per Nikon S10.



Reen en Altenburgo: je 0:52 h ankoraŭ videblis duonombra luneklipso. Eta parto de Luno ankoraŭ havis partan suneklipson. (Foto per S10).



11 minutojn poste apenaŭ estis plu videbla la duonombro.



1:20 h Luno aspektis kiel kutime ĉe ni.

Raportis kaj aranĝis Frank Vohla,
tradukis Donjo & Cezar