|
| Laotse |
34
La granda SENCO estas inundanta;ĝi povas estis dekstre aŭ maldekstre.
Ĉiuj aĵoj dankas al ĝi sian ekziston,
kaj ĝi ne rifuzas sin al ili.
Se la laboro estas plenumita,
ĝi ne nomas ĝin sia posedo.
Ĝi vestas kaj nutras ĉiujn aĵojn
kaj ne pretendas esti ilia mastro.
Ĉar ĝi eterne nepretendemas,
oni povas nomi ĝin malgranda.
Ĉar ĉiuj aĵoj dependas de ĝi
sen koni ĝin kiel mastron,
oni povas nomi ĝin granda.
Do tiel ankaŭ la vokito:
Neniam li faras sin granda;
tial li plenumas sian grandan laboron.
35
Kiu firmtenas la grandan prabildon,al tiu venas la mondo.
Ĝi venas kaj ne estas vundata
en kvieto, egaleco kaj beateco.
Muziko kaj logaĵo:
Ili certe haltigas la migranton sur lia vojo.
La senco eliras el la buŝo,
milde kaj sen gusto.
Vi rigardas al ĝi kaj ne vidas ion nekutiman.
Vi aŭskultas al ĝi, kaj ne aŭdas ion nekutiman.
Vi agas laŭ ĝi kaj ne trovas finon.
tradukis Donjo, Cezar kaj Frank de la klubo Karapaco
Send a message
Search for members
