http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/08/mian-dankon-al-la-neniofarulo-prozpoemo.html


Cezar

Mian dankon al la neniofarulo


Dankon, neniofarulo!
Dankon pro tio, ke vi faras nenion por ni.

Dankon, ke vi ĉiam nur prenas kaj neniam redonas ion.
Precipe pro tiu grandioza instruo mian specialan dankon.

Kiu faras nenion por aliaj, tiu ankaŭ neniam povas erari pri io. Ne erari, tio validas kiel saĝa, sekve vi pli saĝas ol mi.

Ĉar vi neniam redonas ion, vi ofendas neniun kaj agas saĝe.
Dankon por tiu grandioza instruo, neniofarulo.

Tiel vi povas certi, ke ĉiuj aliaj neniofaruloj aplaŭdas al vi.
Ja eĉ tiuj, kiuj mem multe laboras, aplaŭdas al vi,
por havi tiel sian pacon pri vi. Nekredeble, ĉu?

Dankon do al vi, neniofarulo, ke vi faras nenion por ni.
Pardonu, ke mi por ni ion faras.
Tio estas stulta, mi ja scias.

Tial mi ankaŭ ne povas esti tiel
perfekta kiel vi.

Tion mi ankoraŭ devos lerni:
fari nenion plu por la aliaj
kaj nur preni, preni,
kaj ankoraŭfoje preni,
aplaŭdate de la neniofaruloj.

Tio estas ege ruza de vi.

Mi ja scias, nur se
mi faros nenion plu por ni,
tiel kiel vi - ruzulo kaj neniofarulo -
mi finfine trovos
la aplaŭdon de ĉiuj tiuj,
kiuj faras nenion por ni.

Ĉu mi iam atingos tiun saĝon?
Ĉu mi atingos tiun celon?
Ĉu mi iam estos tiel senerara kiel vi?

Mi ne scias...
Ankoraŭ mi dubas.
Ankoraŭ mi hezitas...

Plej bone estos, se mi komencos per tio,
ke mi faros nenion plu por vi,
ke mi de nun fajfos pri vi,
ke mi ignoros vin tiel,
kiel mi ignoras la ŝildojn
en la reklamŝildarbaro
de la impertinentuloj.