Henriko Heine pri Don Kiĥoto

tekstero el la libro „La romantika skolo“

Sufiĉe gaje estas, ke ĝuste la romantika skolo liveris al ni la plej bonan tradukon de libro, en kiu ĝia propra stulta frenezemo plej delektige estas praktikata ĝis la eksceso. Ĉar tiu skolo estis ja kaptita de la sama frenezo, kiu entuziasmigis ankaŭ la noblan Manĉanon al ĉiuj siaj stultaĵoj. Ankaŭ ĝi volis renovigi la mezepokan kavalirecon; ankaŭ ĝi volis revoki en la vivon formortintan estontecon. Aŭ ĉu Miguel de Cervantes Saavedra en sia frenezema heroa verko volis sprite moki ankaŭ aliajn kavalirojn, nome ĉiujn homojn, kiuj por iu ideo batalas kaj suferas? Ĉu li vere per sia longa, magra kavaliro entute volis parodii la idealistan entuziasmon kaj per ties dika ŝildoportisto la realan menson? La lasta almenaŭ ludas la ridindan figuron; ĉar la reala menso kun ĉiuj siaj hereditaj komune uzataj proverboj tamen devas troti sur sia trankvila azeno post la entuziasmo. Spite al sia pli bona kompreno, li kaj lia azeno devas partopreni je ĉiu malbono, kiu tiom ofte okazas al la nobla kavaliro: ja la idealista entuziasmo estas de tia kunŝiranta maniero, ke la reala menso, kun ĉiuj siaj azenoj ĉiam senvole devas sekvi ĝin.

Aŭ ĉu la profunde pensanta hispano volis eĉ pli moki la homan naturon? Ĉu li eble per la figuro de Donkiĥoto alegoriis nian spiriton kaj per la figuro de Sancho Pansa nian korpon, kaj la tuta verko estus tiukaze nenio alia krom granda misterio, kie la demando pri la spirito kaj la materio estas diskutata en sia plej terura vero? Sed tiom mi ja tamen vidas en la libro, ke la povra materia Sancho por la spiritaj donkiĥotaĵoj devas multe suferi, tiel ke li ricevas por la plej noblaj intencoj de sia mastro tre ofte la plej malnoblajn bastonbatojn kaj, ke li estas ĉiam pli komprenema ol sia bombasta mastro, ĉar li scias ke batoj estas tre malbonaj, sed, ke la kolbasetoj de Olla Potrida gustas tre bone. Efektive, la korpo ŝajne ofte havas pli da kompreno ol la spirito, kaj la homo pensas ofte multe pli ĝuste per la dorso kaj stomako ol per la kapo.

https://cezartradukoj.blogspot.com/