Charles Bukowski
La miraklo

Krei ion, kio restas,
ne signifas, ke oni onanas kiel plen-
ŝtopiĝinta bendovermo, ĝi pravigas
nek grandan pavadon
nek monavidon, eĉ ne seriozon,
almenaŭ ne ĉiam, sed mi diras,
ke ĝi postulas la plej bonajn virojn en ties
plej bonaj momentoj, kaj se ili mortas
kaj io transvivas,
jen ni jam havas la miraklon: iun
nemorteblan -
Viroj, kiuj komencis kiel homoj,
dioj, pri kiuj ni nun scias,
ke ili estis inter ni;
dioj, kiuj nun kuraĝigas nin
agi plu, se ĉiuj jam diras: Lasu
la fingrojn de tio.

El: Bukowski: La plej granda perdulo de l' mondo

tradukis Cezar