Bukowski
Laĉo


Ino,
plata pneŭmatiko,
malsano, sopiro;
timoj, kiuj baras al oni
la vojon; timoj, kiuj tiel
fermtenas la buŝon,
ke oni povas studi ilin
kiel figurojn sur ŝaktabulo...
Ne estas la grandaj aferoj,
kiuj enfrenezejigas
homon. Morton oni
ja atendas, murdon,
inceston, rabatakon,
fajron, inundon...
Ne. Kio enfrenezejigas onin,
tio estas la seninterrompa serio
de etaj tragedioj...
Ne la morto de
amata homo,
sed laĉo
disŝiranta, se oni jam sen tio
tro malfruas...
La hororo en tiu ĉi vivo,
tio estas la pelmelo el
banalaj aĵoj kaj aferoj,
kiuj estas ĉie kaj kiuj
pli rapide povas ruinigi onin
ol kancero -
Numeroŝildoj aŭ impostoj
aŭ la forpreno de la stirlicenco por la aŭto
aŭ dungado aŭ maldungado,
doni batojn aŭ devi akcepti ilin
aŭ konstipiĝo,
punpaga bileto,
rakito aŭ griloj aŭ
musoj aŭ termitoj aŭ blatoj
aŭ muŝoj aŭ kaputa ĵalu-
zio aŭ ne plu havi benzinon
aŭ tro da ĝi;
La defluejo fermŝtopita kaj la
domvartisto ĉiam ebria;
la prezidanto zorganta
por nenio, kaj la guberniestron
mankas klapo en la kapo;
la lumŝaltilo derompiĝas,
sur la matraco oni kuŝas kiel sur
histriko,
$ 105 por sparkilo, karburilo kaj
benzinpumpilo ĉe Sears Roebuck,
kaj la telefonfaktura dato por la pago
estas jam pasinta kaj la ekonomio
estas en senventeco kaj la ĉeno
de la gargara klozeto deŝiriĝis,
kaj ĉiuj lumoj
senlumas - la koridora lumo,
la antaŭa lumo, la malantaŭa
lumo, la intera lumo; estas
pli tenebre ol en la infero
kaj duoble tiom multekosta.
Kaj al tio ĉiam denove
akaroj kaj enkreskintaj
piedungoj kaj homoj,
kiuj insistas pri tio esti
viaj amikoj.
Tio kaj eĉ pli terura:
gutantaj akvokranoj, Kristnasko
kaj Sankta Nikolao, blua hungara salamo,
9 tagojn pluvo, avokado por
50 cendoj kaj
violkolorita
hepata kolbaso.

Aŭ barakti sin tra la rondoj
kiel kelnerino ĉe Norm's en
duobla skipo, aŭ malplenigi litpelvojn,
lavi aŭtojn, aktori kiel bus-
kondukisto aŭ forpeni de oldaj avinoj
la retikulon kaj ĝin lasi
stari kriĉante sur la
perono, kun rompita
manartiko kaj 80 vivjaroj;
subite rimarki en la retrospegulo 2
policlumojn,
kaj sangomakulojn en la
kalzono;
dentdolorojn kaj $ 979 por
dentponto kaj $ 300 por
orodento; kaj Ĉinio kaj
Ruslando kaj Usono kaj longa hararo
kaj mallonga hararo kaj tute neniu
hararo, kaj barboj kaj ne-vizaĝoj
kaj abunda amaso da cigaredopapero,
sed neniun "pot" aŭ nur poton
por pisi en ĝin kaj eble
ankoraŭ aldone grasventron.

Ĉiu centa disŝirita laĉo
ree metas viron,
inon aŭ kion ajn en la

frenezulejon.

Do, memgardu,
se vi kliniĝas
la sekvan fojon.

tradukis Donjo & Cezar