http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/07/georg-heym-viaj-okulharoj-la-longaj.html



Georg Heym
Viaj okulharoj longaj


Viaj okulharoj longaj,
akvoj mornaj de viaj okuloj,
lasu min sinki en ilin,
lasu min iri profunden.

Grimpas la ministo en la ŝakton
kaj ŝanceliĝas ties trista lampo
super la pordo de la ercoj,
alte sur la ombra vando,

Vidu, mi grimpas profunden
por forgesi sur via sino
en la foro tion, kio muĝas de supre,
la helon, turmentojn kaj la tagon.

Ĉe la kampoj alte kunkreskas,
kie staras la vento, ebrie de l' greno,
dornoj, altaj kaj malsanaj
kontraŭ la ĉielblu'.

Donu al mi la manon,
ni kunkresku
al predo de vento,
kiel sola birdoparo fluganta.

Aŭdi somere
la orgenojn de la lacaj fulmotondroj,
bani en aŭtuna lumo
ĉe l' bordo de la blua tago.

De tempo al tempo ni staru
ĉe l' rando de la morna puto
por vidi profunde kvieten,
por serĉi nian amon.

Aŭ ni paŝu grande
el la ombro de la oraj arbaroj
en vesperan ruĝon,
kiu tuŝas softe vian frunton.

Dia malĝojo,
silentu pri l' eterna amo,
levu la kruĉon,
trinku la dormon.

Foje stari ĉe la fino,
kie naĝas la maro flavece makulita
jam mallaŭte
en la golfon septembran.

Supre ripozi
en la domo de la raraj floroj,
ĝis kantas kaj tremas la vento
trans la rokojn malsupren.

Sed de la poplo,
kiu elstaras en la eternan bluon,
falis jam bruna folio,
sur via nuko ĝi ripozas.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

Rimarko: Tiun poemon ni tradukis je la 14-a de februaro en 2004 por honori ĉiujn amantojn je la "Tago de Valentin".



Georg Heym
Deine Wimpern, die langen


Deine Wimpern, die langen,
Deiner Augen dunkele Wasser,
Laß mich tauchen darein,
Laß mich zur Tiefe gehen.

Steigt der Bergmann zum Schacht
Und schwankt seine trübe Lampe
Über der Erze Tor,
Hoch an der Schattenwand,

Sieh, ich steige hinab.
in deinem Schoß zu vergessen,
Fern, was von oben dröhnt,
Helle und Qual und Tag.

An den Feldern verwächst,
Wo der Wind steht, trunken vom Korn,
Hoher Dorn, hoch und krank
Gegen das Himmelsblau.

Gib mir die Hand,
Wir wollen einander verwachsen,
Einem Wind Beute,
Einsamer Vögel Flug.

Hören im Sommer
Die Orgel der matten Gewitter,
Baden in Herbsteslicht
Am Ufer des blauen Tags.

Manchmal wollen wir stehn
Am Rand des dunkelen Brunnens,
Tief in die Stille zu sehn,
Unsere Liebe zu suchen.

Oder wir treten hinaus
Vom Schatten der goldenen Wälder,
Groß in ein Abendrot,
Das dir berührt sanft die Stirn.

Göttliche Trauer,
Schweige der ewigen Liebe,
Hebe den Krug herauf,
Trinke den Schlaf.

Einmal am Ende zu stehen,
Wo Meer in gelblichen Flecken
Leise schwimmt schon herein
Zu der September Bucht.

Oben zu ruhn
Im Hause der dürftigen Blumen,
Über die Felsen hinab
Singt und zittert der Wind.

Doch von der Pappel,
Die ragt im Ewigen Blauen,
Fällt schon ein braunes Blatt,
Ruht auf dem Nacken dir aus.

***