http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/07/harry-martinson-sveda-popolfabelo.html


Harry Martinson (Svedio)
Sveda popolfabelo


Li havis sopiron al ŝi eĉ tra la monto.
Sed la taskojn, kiujn li devis solvi, leviĝis
kiel nova monto antaŭ li.
Unue li havis la taskon rompi la glacion de la vintro
ĝis la alveno en la semejoj de l' printempo.
Poste li havis la taskon tranĉi al si vojon tra la printempa densejo
ĝis la atingo de la abunda somera arbaro.
Tie li fine renkontu ŝin.
Sed ili staris nur rigide kaj senkonsile unu antaŭ la alia,
kaj karesoj sukcesis al ili nur tiel mallerte,
ke estis plendinde.
Pli verŝajne sorpoj donus mielon, ol tio,
ke sukcesus amplena vorto al ili.
Tiel la vivo deruliĝis.
Ili penetris en la grizan monton de la ĉiutagaj penoj,
kaj la monto fermis sin ĉirkaŭ ili por ĉiam kaj ĉiam.
Multajn jarojn en la monto ankoraŭ aŭdeblis iliaj helpovokoj.
Jarojn ili ankoraŭ marteladis kontraŭ la rokajn vandojn,
ĉar ili volis fuĝi eksteren, denove elen.
Sed perdiĝis iom post iom ankaŭ la sonoj de la martelbatoj.
Silente kaj gigante leviĝis la monto,
vintron post vintro falis la neĝo.

Esperantigis Cezar
el germana traduko