http://traven-esperanto.blogspot.de/2014/07/la-graveco-de-btraven-kaj-de-vincent.html


La graveco de B.Traven kaj de Vincent van Gogh


-letero de Cezar al Blazio Vaha-


La graveco de Traven devenas de tio, ke li parolas aŭtentike en la nomo de la laboranta klaso, Marks skribis nur pri ĝi, ne partoprenis en la vivo de la laboranta klaso. Traven ne estis geniulo, tute ne, ekzemple li estis ankaŭ malbonega gramatikisto. Tamen ni bezonas ĝuste la voĉon de ne-geniuloj. Por kio taŭgu, ke Jesuo estis Dio? Jesuo laŭ Marut tial gravas, "ĉar li estis homo", eĉ neperfektema, li estis koleremulo, trofervorulo, ja eĉ naciano, ktp., kaj tamen li estis homo, kiu taŭgas kiel bona ekzemplo.

Vincent van Gogh, tute ne estis dotita per la dono de eksterordinara desegnokapablo (rigardu foje lian "Terpommanĝantoj", la manoj estas tute malproporcie pentritaj.)Sed kial van Gogh, tamen gravegas? Ĉar li spite al sia maltalentemo fariĝis granda pentristo. LA VOLO DE HOMO PLI GRAVAS OL TIES KAPABLOJ; LA VOLO DECIDAS PRESKAŬ ĈION en la vivo de homo. Ke van Gogh estis neeldireble voloforta kaj eksterordinare homafabla, TION SENTAS LA HOMOJ en ties bildoj. KAJ TIAL ILI ŜATAS LIN; ankaŭ TIAL LIAJ BILDOJ FARIĜIS TIOM MULTEKOSTAJ; ĈAR LI KIEL HOMO ESTIS TIOM RARA.

Ĉu vi scias, ke van Gogh preĝadis dum certa tempo kiel helppastoro en karbomino? Li volis ĉion doni - al la laboranta klaso, tial van Gogh kaj Traven estas fratoj en spirito. Tial mi ŝatas ilin. Estas facile hurli kun la lupoj, sed tre tre malfacile rezisti al ili... la vivo de ambaŭ pruvas tion.

La vivo kun ora kulero ĉemane estas facila, sed fariĝi granda futbalisto, se oni venas el "favela" de Brazilo, tio estas alia afero, ankaŭ tion sentas la homoj, kaj tial ili amas Neymar, la "futbaldion", ĉar li komencis sian vivon tute sube, tiel kiel Messi, la argentina futbaldio, kiu dum certa tempo eĉ ne kreskis kiel infano, ĉar li estis subnutrita. Tio tamen ne malhelpis lin, pro la solidareco de aliaj futbalistoj kaj trejnistoj, fariĝi la plej bona futbalisto de l' mondo.

Via Cez!