http://cezarkulturo.blogspot.de/2014/07/stanislav-schulhof-revivigo-rimpoemo.html?q=Schulhof


Stanislav Schulhof
Reviviĝo


Mi jam estis sen la idealoj,
Ne ekzistis por mi jam la floro,
Eksekiĝis amo en la koro,
Min ne tuŝis kant' de najtingaloj.

Mi nur vidis rapidantan sorton,
Nokton sen eliro kaj sen fino,
La fantomon, kun la kurba spino ...
Insideme proksimantan morton.

Mi ne ploris, mi ne ĝojis plue,
Mi nur kantis unu melodion,
Ke la sorto tiun komedion
Kun mi finu, kiel eble frue ...

Granda suno brilis sur lazuro
Kaj estiĝis ĉie lum' kaj varmo
Kaj en branĉoj kant' de l' birda svarmo
Sonis kiel ia uverturo.

Tuj mi sentis, kiel stranga flamo
Disverŝiĝas en la pala vango
Kaj en mia koro densa sango
Brilis kiel iam dum la amo.

Odorplena spiris la aero
Kaj el ĉiu plej kaŝita niĉo
Ekridetis al mi la feliĉo,
Nova vivo, plena je espero.

Rimarkoj de Manfred Retzlaff
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -†1919-08-18).

Tiu ĉi poemo troviĝas en
http://esperanto.net/literaturo/uea/esperdesperrec.html

Pri la poeto vidu ankaŭ la retejojn
http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/bibliografio.html