http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/06/cezar-ne-lasis-mi-la-koron-en-parizo.html


Cezar
Ne lasis ni la koron en Parizo


Parodio de la poemo "Parizo" de Newell

Ne lasis ni la koron en Parizo,
ni savis ĝin per fuĝa far‘.
Hejmvenis ni sen mono kun valizo,
kaj vivis tie ĝoje nun dum jar‘.
Ne lasis ni la koron en Parizo.

Neniel ni sopiras pri Parizo!
Ne saltas mia sango do pro splen‘
pri urbo de orgojlo, de monftizo,
pri la turistkaptilo apud Seine.
Jen rabatakoj estas la devizo.

Ridindas eĉ la arboj en Parizo,
kaj fian ombron ĵetas Notre Dame.
La ŝiptrafiko kaje pro la grizo
ne ĉarmas plu pro troa kostprogram‘.
Plu lumas lampoj, sed dum daŭra krizo.

Nu, certe belas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien‘,
ne tristas tro la urbo ĉe l‘ Tamizo.
Pariz' nur estas Circo kaj siren‘.
Mi eĉ ne volus morti en Parizo.

Mi havus rimojn pliajn en provizo,
finiĝu tamen nun do la kompar‘.
Postmorte nin atendos paradizo.
Ni iros al Nirvan‘ kompletaj – ĉar
ne lasis ni la koron en Parizo.

PS:
La teksto estas parodio pri la poemo „Parizo“ de Leonard Newell. Ĝi estas bone verkita, sed laŭ mia opinio tro malfrue ĉimaniere verkita. En la tempo, kiam Hemingway tie ankoraŭ sufiĉe bone vivis kiel usonano, Parizo eble vere estis ĉarma kaj afabla urbo, sed nun....?

Mi devas aldoni, ke mi fariĝis kun Donjo en Parizo efektive preskaŭ la viktimo de rabatako; ni povis savi nin nur per salto en hotellifton, en la lasta momento. Sed tio certe ne okazas al ĉiu, kiu vizitas Parizon. (Multaj pli bonŝancas, certe, sed kelkaj eĉ malpli ol ni.)

Ĉu oni ŝatas aŭ ne ŝatas urbon, dependas ankaŭ de tiaj hazardoj kaj mornaj cirkonstancoj, sed laŭtendence mi efektive pensas, ke Parizo, kiel en germanan frapŝlagro, estas granda muskaptilo. La prironĝataj musoj estas la turistoj. Kaj la ŝarkoj estas... nu, tion vi ja scias mem kaj spertas ĉiuatage kiel la resto de l' mondo.

Tamen kompreneble ankaŭ mi ŝatas certajn aferojn kaj aĵojn en Parizo. Speciale surstratajn Ĉaplinojn kaj la Ejfelturon mi eĉ ŝategas. Tiu grandega proleta fera ulo, kiun la parizanoj komence tute ne volis havi, estas vera lumturo en maro de ĉiutaga turista tristo, kaj ĝi estas fama ekzemplo pri tio, ke el aĉa anaso povas fariĝi finfine bela cigno. Oni devas nur lasi iom da tempo al la laŭŝajna griza anaso.

Kaj kiu sciu, eble ankaŭ Parizo denove estos sprite bela kaj afabla kaj denove la urbo de tiaj filozofoj kiaj Sartre. Eventuale post cent jaroj, kaj tiam ĝi eble estos eĉ rava loko por la tie ne tre ŝatataj germanoj! Tio estus bona afero.

Mi persone ne ŝatas egurbojn, mi prefere vivus en arbaro en kabano laŭ Walden, sed ankaŭ tio estas iluzio. Certe. (cez)



Leonard Newell
PARIZO


Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar‘;
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar‘...
Sed koron mi postlasis en Parizo.

Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksangas mia salto en la vejn‘;
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud Seine
ĉielon spegulanta el turkiso.

Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo,
Dormetas sub karesa suna flam‘´,
ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien‘,
Pli bela estas urbo sur Tamizo;
Sed ravas min nur franca la siren‘;
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu, sed komprenu anĝelar‘:
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al ĉiel‘ nur ŝelo – ĉar
mi lasos mian koron en Parizo.