http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/05/gunter-kunert-pri-la-arkeologio-de-nia.html



Günter Kunert
Pri la arkeologio de nia ŝutkovriteco


Pluvo kaj denove pluvo
milito kaj denove milito
foje kompata foje senkompata
foje naturo origina
foje ne origina.

Trajno veturas plu
post tridek jaroj da batalo
sur la malnova linio kiel antaŭe
ruinoj perdiĝas
sed kun ili la mondo tiel
kiel ĝi estis

Neniam ni vere adiaŭas
de nia pasinteco
ĉar antaŭ ol ni povis atingi ĝin
ĝi disfalis jam
en polvon kaj en cindron ie
kiam ĝi ankoraŭ nomiĝis estanteco.

Ankaŭ ni foje volonte ĉirkaŭbrakus
la mortintojn se ili ne estus
jam prilaboritaj en vortojn
en longajn plektaĵojn el vortoj
kiuj ne plu atestas figurojn.

Se ni kapablus firmteni
la voĉojn de la mortintoj niaj oreloj apenaŭ
estus tiom surdaj de la paroloj
De tempo al tempo la aĵoj estas
nepenetreblaj kaj foje klaraj kiel vitro
sed tiaj kiaj pecoj de disrompita vitro
antaŭ ol oni vundiĝas je ili
kaj elsangadas.


tradukis Cezar

Günter Kunert
Die Archäologie unseres Verschüttetseins


Regen und wieder Regen
Krieg und wieder Krieg
Eins gnädig eins gnadenlos
einmal Natur aus erster einmal
aus zweiter Hand

Ein Zug fährt weiter
nach dreißigjährigen Kämpfen
die alte Strecke wie vordem
Ruinen verschwinden
aber mit ihnen die Welt
wie sie war

Nie nehmen wir wirklich Abschied
von unserer Vergangenheit
denn ehe wir zu ihr kommen
zerfiel sie
zu Staub und Asche irgendwo
als sie noch Gegenwart hieß

Auch würden wir gerne die Toten
einmal umarmen wären sie nicht schon
zu Worten verarbeitet worden
langen Gebinden aus Worten
die keine Gestalt mehr bezeugen.

Hätten wie die Stimmen des Sterbens
festhalten können unser Ohr wäre kaum
so ertaubt vom Reden
Manchmal sind die Dinge
undurchdringlich manchmal glasklar
aber so wie Scherben
bevor man sich an ihnen verletzt
und verblutet.