Maŝa Kaléko
Vivrecepto


Forpelu la timojn
kaj la timon pro la timoj.
Dum tiuj kelke da jaroj
ĉio certe ankoraŭ sufiĉos:
La pano en la kesto
kaj la kostumo en la ŝranko.

Ne diru 'mia'.
Ĉio estas pruntedonita al vi.
Vivu laŭ tempo kaj atentu,
kiom malmulte vi bezonas.
Aranĝiĝu.
Kaj tenu la kofron manprete.

Estas vere, kion ili diras:
Kio devos veni, tio venos.
Ne iru renkonte al la sufero.
Kaj kiam ĝi ĉeestos,
rigardu trankvile ties vizaĝon.
Ĝi estas efemera kiel la feliĉo.

Atendu nenion.
Kaj gardu zorgeme vian sekreton.
Ankaŭ la frato perfidus vin,
se temus pri li aŭ vi.
La propran ombron prenu
kiel vivkamaradon.

Balau vian ĉambron bone.
Kaj interŝanĝu salutojn kun la najbaroj.
Riparu gaje la latbarilon.
Kaj ankaŭ la sonorilon de la pordego.
La vundon en vi tenu vivanta,
sub la tegmento de l' provizorejo.

Disŝiru viajn planojn. Estu prudenta
kaj fidu al mirakloj.
Ili estas jam delonge enskribitaj
en la grandan planon.
Forpelu la timojn
kaj la timon pro la timoj.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

Maŝa Kaléko
Rezept


Jage die Ängste fort
Und die Angst for den Ängsten.
Für die paar Jahre
Wird wohl alles noch reichen.
Das Brot im Kasten
Und der Anzug im Schrank.

Sage nicht mein.
Es ist dir alles geliehen.
Lebe auf Zeit und sieh,
Wie wenig du brauchst.
Richte dich ein.
Und halte den Koffer bereit.

Es ist wahr, was sie sagen:
Was kommen muss, kommt.
Geh dem Leid nicht entgegen.
Und ist es da,
Sieh ihm still ins Gesicht.
Es ist vergänglich wie Glück.

Erwarte nichts.
Und hüte besorgt dein Geheimnis.
Auch der Bruder verrät,
Geht es um dich oder ihn.
Den eignen Schatten nimm
Zum Weggefährten.

Fege deine Stube wohl.
Und tausche den Gruss mit den Nachbarn.
Flicke heiter den Zaun
Und auch die Glocke am Tor.
Die Wunde in dir halte wach
Unter dem Dach im Einstweilen.

Zerreiß deine Pläne. Sei klug.
Und halte dich an Wunder.
Sie sind lang schon verzeichnet
Im großen Plan.
Jage die Ängste fort.
Und die Angst for den Ängsten.

https://cezartradukoj.blogspot.com/