Cezar
Banandelfenoj sur foto


Delfenoj inter la vinberoj,
do tute ne en siaj sferoj!
Mi laŭte ridas, tamen pensas:
Kion la karaj bestoj pensas?

Ĉu ili ĝojas kun furoro
kun nur jubilo en la koro?
Ĉu ne la akvo tamen mankas?
Mi verŝas ĝin - kaj ili dankas.

Banandelfenoj de plastiko
eknaĝas nun kun sia kliko.
Delfenoj ja en fremda mondo
sin plezurigas eĉ sen ondo.

Mi ĝin rigardas kun envio.
Mi celus saman, sen ebrio!
Se homoj estus laŭ delfeno,
ĝi estus por la mondo beno.

PS: La foton mi esceptokaze ne mem fotis, sed trovis ĝin en fejsbuko.