http://cezarkulturo.blogspot.de/2014/05/barry-friedman-la-kronikoj-de-d-ro.html

http://www.ipernity.com/doc/cezar/32547991

Barry Friedman: La kronikoj de d-ro Hoffman (teatraĵo sur PDF)


Temas pri Hamleto, ties patrino Gertrudo kaj onklo Klaŭdio, kiuj en Usono vizitas la psikologon Hoffman, kiu helpu sanigi la filon Hamleto, sed sovaĝulo Hamleto havas siajn proprajn imagojn pri la aĉa mondo, kaj tial li evidente ne taŭgas por la terapio. La interparoladoj, kiuj estas verkitaj tre sprite kaj en tre flua simpla Esperanto, entenas multege da ŝtofo por psikologia kaj filozofia pripensadoj. Ĉu Hamleto en tiu teatraĵo estas psikozulo, ĉu ni male ĉiuj estas psikozuloj? La respondo en la teatraĵo, tiel, kiel en la originala "Hamleto", ne estas simple trovebla. Parte oni havas la impreson, ke ne la Freud-psikologo Hoffman estas la psikologo, sed Hamleto. Tio, kion oni atendas de la teatraĵo - prudenta solvo de la absurda baza konflikto - ne okazas, kaj se konflikto ne estas solvita, ĝi trovos abruptan finon en alia surpriza maniero... Sed mi ne volas malkaŝi jam nun ĉion.

Mi rekomendas la legadon de la tre interesa teatraĵo, kiu estas ege atentokapta kaj parte eĉ fascina. Post la legado oni atendas ne tute kontentigita, duan parton kaj trian. La dua parto povus temi pri tio, kial la teatrofiguroj de Ŝekspiro aperas en Usono, kiu elpensis tion, kaj kial ĝi okazis. Kaj la tria parto povus finiĝi per tio, ke Hamleto nun efektive estas reĝo en bananrespubliko kaj tie la morto de Hamleto povus ripetiĝi, nur ĉifoje sur la insulo Nova Danujo. Do, mi legis tiun teatraĵon kaj tuj devis pensi pri ties daŭrigado. Kaj tio ne ofte okazas al mi, ke teatraĵo min tiom kaptas, kun ĉiuj sensoj de mia fantazio. Kutime mi ne legas volonte teatraĵojn, kiuj surpapere aŭ surekrane ofte aperas sufiĉe sekaj, ili ekvivas kutime nur ĝuste sur scenejo... sed en tiu ĉi teatraĵo ĉio estas tute alia ol kutime. La teksto fascinas ankaŭ kiel simpla legaĵo. Estas tiel, kvazaŭ Woody Allen faris filmon pri Hamleto en Usono, jes ja, mi povus efektive bonege imagi, ke tio estas la genia ĝermo de libreto por furioza filmo de la reĝisoro Woody Allen. Do nepre legu tiun "unuan parton". Kaj atendu kun mi la duan kaj trian partojn. La ŝtofo tute sufiĉas por granda tiurilata ambicio. (cez)

PDF: http://www.ipernity.com/doc/cezar/32547991