Sigrid Burger
Teknika rilato


Mi parolas
sur vian
vi sur mian
vokrespondilon

Tiel ĝentilaj
objektivaj
kaj korektaj
ni estas nur
surbende

Ni devus
geedzigi
niajn vokrespondilojn

tradukis Cezar