LIBRO X: Pri grandaj kaj malgrandaj ŝtelistoj


Kontraŭ la kulturo III
10. Rabistomoralo



LIBRO X : Pri grandaj kaj malgrandaj ŝtelistoj
Kontraŭ la kulturo III

10. Rabistomoralo



La kunuloj de la rabisto Dŝi demandis lin foje kaj parolis: „Ĉu rabisto bezonas ankaŭ moralon?“

Li respondis al ili: „Ja kompreneble! Sen moralo li ne povas atingi ion. Intuitive li ekkonas, kie estas io kaŝita: tio estas lia grando; li devas unue eniri: tio estas lia kuraĝo; li devas fine eliri: tio estas lia sento pri devo; li devas scii ĉu eblas aŭ ne: tio estas lia saĝo; li devas disdividi la predon juste, tio estas lia boneco. Estus tute ne eble, ke viro, al kiu mankas nur unu el tiuj virtoj, fariĝas granda rabisto.“

Pro tiu ekzemplo oni povas ekkonii, ke tiel, kiel la bonaj homoj dependas de la moralo de l‘ sanktuloj, por vivi, ankaŭ la rabisto Dŝi dependas de la moralo, por povi entrepreni sian metion. Tamen nun la bonuloj en la mondo estas malmultaj kaj la malbonuloj multaj. El tio sekvas, ke la utilo de la sanktuloj en la mondo estas malgranda, kaj la damaĝo granda.

El la libro: "Das Buch vom südlichen Blütenland" (La libro pri la suda florolando") laŭ Rikardo Vilhelmo tradukis Cezar

PS: Ĝuang Dsi, granda taoisto kaj radikala interpretisto de Laocio, vivis en la tria jarcento antaŭ Kristo.

Kelkaj pluaj eroj el la libro,ankoraŭ korektendaj, troviĝas
ĉi tie.