http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/02/cezar-la-amiko-prozpoemo.html


Hans-Georg Kaiser
Amiko

(Vera rakonto)

Unue li estis la amiko de la edzo.
Tiam la edzo prezentis lin al sia edzino.
La edzino kaj la amiko amikiĝis.
Kaj tiel la amiko fariĝis ilia amiko.
Sed baldaŭ li estis nur plu ŝia amiko,
dum la edzo ankoraŭ supozis,
ke la amiko estas ilia amiko.
Kiam la edzo rimarkis la eraron,
la edzino estis amikema jam nur
al la amiko. Kaj fine ankaŭ ties edzino.

La antaŭa edzo de tiam ne plu estis
la amiko de la nuna edzo.
Kaj la iama amiko pensis ofte pri la bela tempo,
kiam li ankoraŭ estis nur la amiko
de la nuna edzino.

En gastejo li konatiĝis
al nova amiko.
Post certa tempo
tiu konatigis lin al sia edzino
kun la espero, ke tiu...

Sed bedaŭrinde tiu amiko
estis "vera amiko",
kiu ne volis esti "plua viktimo
de disrompitaj amikecoj".