Cezar
Kaj neniam plu revenu!


Mi estas jam delonge antaŭ vi ĉi tie,
kaj mi restos ankoraŭ tiam en tiu silentejo,
kiam vi delonge estos reirinta
al via familio.

Mian nomon, tiun? Tiun mi dum jaroj
ne plu aŭdis, tiel, kiel ĉiuj aliaj
ĉi tie.

Kompreneble, nomojn ni ankoraŭ havas, ĝis
ankaŭ ili estos palaj, de l' vento taŭzitaj,
forlavitaj, detruitaj kaj fine forblovitaj.

Sed neniu plu alparolas nin per niaj nomoj.
Rigardu foje ĉirkaŭ vin. Kion vi vidas?
Ĉu vi rimarkas? Nomojn kaj nomojn
kaj nomojn. Ili ĉiuj estis homoj, iam.
Antaŭ ol ili venis ĉi tien.

Ĉirkaŭrigardu ankoraŭfoje. Kaj nun rerigardu al mi.
Kion vi vidas? Jes, vi vidas nur vortojn
ĉizitajn en ŝtonon - sur mia tombŝtono.

Ne forgesu tion, se vi revas plu pri mi, mia kara.
Ne forgesu, ke mi estas nun morta por vi.
Ĉu vi komprenas? Morta!
Foriru do de ĉi tie.
Vivu antaŭ ol vi mortos.
Kaj neniam plu revenu!