http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/01/cezar-volonte-multaj-legas-rimpoemo.html


Cezar
Volonte multaj legas


La inoj legas, idoj legas,
eĉ kvazaŭ ili kulton flegas.
Olduloj legas kun plezuro,
la knaboj pli pri la futuro.

La strigoj legas, kastelanoj,
la virgulinoj sur divanoj.
Murdistoj legas kaj juĝistoj,
banejaj mastroj, oficistoj.

La korvoj legas, profesoroj,
ĉasistoj spuron eĉ post horoj.
La pensojn legas fi-programoj
kaj signojn legas spritaj damoj.

La dommastrino legas plaĝe.
La grandsinjoro infanaĝe.
La papoj legas kaj magnatoj,
mafiaj ĉefoj kaj korfratoj.

Marinjo kaj la grekoj legas,
registo, se li ne nur regas.
Legas la mond' pri turaj tortoj,
sed regularojn la eskortoj.

La musoj legas manuskriptojn,
la deĉifrulo la egiptojn.
Mozarto povis legi notojn.
TV-sendejo nur la kvotojn.

Patrinoj kaj la manoj legas,
eĉ kelkaj homoj en Las Vegas.
Legantoj ofte plej scivolas,
se fatrasul' en libro rolas.

Nu, kial logas la legado?
Ĝi manĝo estas - bunta plado!
Blindulo legas kun obstaklo.
Legado estas plu miraklo.

Necesus, ke ni ĉiuj legu,
legadon simple ĉiu regu.
Infana viv' sen libro aĉas.
Nur al stultul' legad' ne plaĉas.