Cezar
Karambolo


Mi trotis sur la strato tute sole.
Mi vagis gape kaj petole.
Mi ne divenis ŝin.
Nu, jes.

Ŝi marŝis sur la sama,
ankaŭ sole.
Ŝi iris, saltis kapreole.
Ŝi eĉ ne revis min.
Ha, jes.

Nu diru, demandato, ne frivole:
Kio okazis do senvole,
kiam ni puŝis nin
sen stres'?


PS: Mia unua poemo en Esperanto, mi publiks ĝin antaŭ multaj jaroj en Saksa Kuriero.