http://cezarkulturo.blogspot.de/2014/01/vizito-ce-maks-kaj-moric-vilhelmo-bus.html

Vizito ĉe Maks kaj Moric


Vilhelmo-Buŝ-muelejo en Ebergötzen en Germanio memoras la genian artiston



La mueleja rojo ankoraŭ nun plaŭdas. Ankaŭ la muelilrado turniĝas precize tiel, kiel en la tempo, kiam Vilhelmo Buŝ loĝis en la proksime troviĝanta pastra domo en Ebergötzen. La muelejo, kiun li eternigis en sia plej fama bildorakanto "Maks kaj Moric" apartenis tiam al la patro de lia pleĵ bona amiko Erich Baĥmann. Ofte Eriĥ kaj Vilhelmo ludis en ĝi – se, ili ne ĝuste kaŭzis spektaklon ĉe la najbaroj. Ambaŭ sociale ne estis tute korektaj modellernantoj. Por Vilhelmo Buŝ tiuj jaroj estis la plej belaj en ties vivo. Nun la muelejo en Ebergötzen estas muzeo en la suda Malsupra Saksujo kaj memoras la artiston, kiu mortis kun multaj denaskaj dotoj.

La mueleja rojo fontas nur malmultajn kilometrojn malproksime en la arbaro de Götting. Vilhelmo Buŝ mem ne devenas de tiu regiono. Li naskiĝis en la jaro 1832 en Wiedensahl, kiu estas vilaĝo proksima de Hanovro, kie liaj gepatroj havis butikon por kio ajn. "Kiam mi fariĝis naŭjara (en la jaro 1841) oni decidis transdoni min al la frato de mia patrino en Ebergötzen", notis la desegnisto,pentristo kaj verkisto pli malfrue. Lia onklo estis pastro kaj preta okupiĝi pri la vigla knabo, kiu en la lernejo ĝis tiam havis malmulte da ĝojo kaj des pli da ĉagreno. En Ebergötzen finfine oni ne plu batis lin per instruistbastono. Sed li konatiĝis tie kun sia plej bona amiko, Eriĥ Baĥmann. Tiu havis la saman aĝon kiel li, li estis same tiel vigla kaj havis la saman emon pri tio, kion oni nomas bubaĵoj. "Maks kaj Moric", la bildorakonto pri la du buboj, kiuj trovas kruelan finon en la rakonto, estas inspirita pere de komunaj travivaĵoj. En Ebergötzen la juna knabo Vilhelmo Buŝ ankaŭ komencis desegni.






Portretoj de Buŝ kaj Baĥmann konkludigas, ke ili estis modeloj por Maks kaj Moric, ankaŭ, se temas pri la vizaĝtrajtoj kaj la frizo. Vilhelmo Buŝ tamen ĉiam denove atentigis pri tio, ke la rakontoj pri la kokinoj de vidvino Bolte aŭ la eksplodanta pipo de instruisto Lempel ne estas aŭtobiografiaj. Almenaŭ la tajloro kaj la instruisto Lampel estis aŭtentikaj, kaj ankaŭ la malvasta ponteto, trans kiu la instruisto devis iri en sian hejmon kaj kiun la knaboj traktis per segilo.

Baĥmann estis pli poste vilaĝestro en Ebergötzen. Vilhelmo Buŝ ankaŭ kiel plenkreskulo ankoraŭ ofte vizitis la amikon. Tiam la du amikoj babilis ĉe vino el Rejnland-Palatinato ĝis profunde nokten. La ĉambro en kiu ili sidis kune, estas denove meblita kiel tiam. Eĉ du vinoglasoj staras sur la tablo, apud ĝi kuŝas pipo. Vilhelmo Buŝ mem, ĉiamfumanto tamen preferis cigarojn.


En la ĉambro transflanke rigardeblas ekspozico pri "Maks kaj Moric." La verkon oni tradukis en 80 aŭ eĉ pli da lingvoj. Kelkaj el tiuj eldonoj en Ebergötzen videblas. Ĉe gvidadoj tra la muelejo fariĝas la deknaŭa jarcento ree vivanta: La sakfrapmaŝino tie admireblas, kiun la kunuloj de la muelisto bezonis por povi eluzi ankaŭ la lastajn restaĵojn de la faruno. Kaj ankaŭ konserinda kolekto de muskaptiloj tie ekzistas – ĉar la greno, ĉagrenige al la muelistoj – allogas la ronĝulojn.


Dum prezentadoj oni regule refunckiigas la muelilradon. Vizitantoj tiam miras pri la bruo ĉe la muelado.* Muelistoj en la tempo de Buŝ ofte havis aŭdodifektojn, se ili ne estis eĉ surdaj. Tuj apud la muelilŝtono, kiu moviĝis tiam tage kaj nokte oni ne povas kompreni eĉ siajn proprajn vortojn. Sed Vilhelmo Buŝ ŝatis la bruon. Kiam li vizitis la amikon, li dormis en sia ĉambro nur malmultajn metrojn malproksime bonege. Eble lin la laŭta klakado memoris lin pri sia infaneco kaj la tempo, kiun li ludante pasigis en la muelejo.



La multe dotita artisto mortis je la naŭa de januaro en la jaro 1908 en Mechtshausen, kiu estas plua loko en la provinco de Malsupra Saksujo. Pri la vivtempo inter la pastran domon kaj la akvomuelejon li ĉiam precipe intense rememoris: "Neniu vilaĝo estas pli intima al mi ol Ebergötzen", li iam skribis. Tio estas granda komplimento por la vilaĝeto, en kiu li vivis nur malmultajn jarojn.


verkis Andreas Heimann
tradukis Donjo & Cezar

PS:
* Ek do, ilin nun funelen!
Fiaj buboj, ek, malhelen!

Tie ne nur aspektas, sed ankaŭ bruas kiel ĉe "Maks kaj Moric", kiam oni ankoraŭ nun ŝrotigas kaj farunigas la grenon, kiel tiam en la malnova tempo. La peza muelilrado pelas tiel, kiel jam dum jarcentoj, la dentradaron. "La lito ŝanceliĝas ĉe la klakado de la radoj kaj la falanta akvo bruas en miaj sonĝoj." Tiel priskribis Vilhelmo Buŝ trafe siajn noktojn ĉe la muelejo.

PSS:

http://www.wilhelm-busch-muehle.de/

guglo-bildoj pri la Buŝ-muelejo